Produced by William Walter Patterson, Miroslav Malovec
ESPERANTA BIBLIOTEKO DE CXEHXAJ AUXTOROJ
Volumo I
J. ARBES
RAKONTOJ
KUN LA PERMESO DE L' AUXTORO TRADUKIS EL CXEHXA LINGVO JOS. GRNA
Eldonis FERD. BOHÁCEK, Jevícko
Moravio, Auxstrio
1908
Presejo Druzstvo knihtiskárny, Hranice.
Eldonante tiun cxi unuan libron de esperantaj tradukoj el la cxehxa literaturo mi varme deziras, ke la libro disflugu baldaux tra la mondo esperantista kaj helpu vastigi inter la samideanoj la konojn pri la cxehxa literaturo, gxis nun ankoraux malmulte konata ekster la limoj de mia patrujo.
Al sinjoroj H. Bouska en Praha, Th. Cejka en Bystrice-Hostýn kaj Edm. Kolkop en Jevícko mi esprimas mian sinceran dankon por la korekto de tiu cxi libro
La tradukinto.
* * * * *
ENHAVO
Pagxo
J. Arbes . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1 El la vivo de Mozart . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 3 La blanka edzinigxa vesto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 24 La unua nokto cxe la mortinto . . . . . . . . . . . . . . . . . 36 Moderna Magdaleno . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 69
* * * * *
J. ARBES.
Jakub Arbes, unu el la plej gloraj verkistoj cxehxaj, naskigxis en Smíchov[1] (legu: Smihxov) 12an de Junio 1840. Fininte la studadon en la teknika lernejo de Praha, li farigxis redaktoro de cxefaj jxurnaloj cxehxaj (1866 gxis 1877). De l' jaro 1879 li vivas sole por la literaturo.
De tiu tempo li verkis serion da romanoj, romanedoj, noveloj kaj rakontoj, krom diversaj tradukoj kaj artikoloj por la politikaj jxurnaloj. Tiujn verkojn nuntempe eldonas la firmo J. Otto en Praha. La nombro da eldonitaj volumoj atingis jam la numeron 25. Suferinte mizeron en sia junagxo, J. Arbes havis cxiam la koron malfermitan por la suferoj kaj mizeroj de l' popolo. Pro tio en siaj verkoj li solvas problemojn socialajn kaj batalas kontraux la persekutantoj kaj premantoj de l' malricxuloj, kontraux la neniigantoj de l' spirito kaj la korpo.
Arbes skribis cxiam pri la vivo reala kaj ankaux tie, kie la romano aux rakonto estas fonditaj sur scenoj sxajne misteraj kaj fantaziaj, oni povas cxion nature klarigi per la trankvila prudento. En siaj verkoj Arbes kunigas filozofon kun la filantropo kaj batalanto por la rajtoj de l' homaro.
Sed la cxefa merito de Arbes restos por cxiam tiu fakto, ke krom la sociala romano li kreis ankaux tute originalan specon de l' bela literaturo -- siajn karakterizajn romanedojn, kiuj rezervis al li la unuan lokon inter la cxehxaj verkistoj. La romanedoj: Newtonuv mozek (La cerbo de Newton), Svatý Xaverius (Sankta Ksaverio), Zázracná madonna (Mirakla madono), Prvni noc u mrtvoly (La unua nokto cxe la mortinto), Akrobati (Akrobatoj), Sivooký démon (Grizokula demono), Poslední dnové lidstva (La lastaj tagoj de l' homaro), Vymírající hrbitov (Elmortanta tombejo), Kandidáti existence (Kandidatoj de l' ekzisto) estas verkoj vere klasikaj, vera kaj dauxra monumento por la tuta estonteco.
La cxehxa akademio por la arto kaj scienco nomis lin honora membro; sed la plej bona rekompenco de Arbes estas la gxenerala estimo kaj amo, kiujn li gxuas cxe la tuta cxehxa publiko ne sole pro siaj meritoj literaturaj, sed ankaux pro siaj personaj ecoj, noblaj penso kaj koro, liberpensa fresxa spirito kaj rekta, sincera karaktero.
EL LA VIVO DE MOZART.
I.
EN BERTRAMKA.
Silenta somera vespero...
Sufoka, sed bonodora aero penetras tra malfermitaj fenestroj en teretagxan cxambron, en kiu apud la fortepiano sidas pli ol tridekjara viro de malgranda, pli multe sxvelinta, ol korpulenta talio.
Dum du tagoj kaj du noktoj li ne estas elirinta el sia laborcxambro. Laux sia kutimo li estas laborinta kun strecxo de cxiuj siaj fortoj.
Vane klopodis la dommastro ellogi lin sub la liberan cxielon en la fresxan, sanigan aeron en la ombroplenan gxardenon, kusxantan lauxlonge la vinberejo Bertramka antaux la fortikajxpordego de Oujezd en la silenta valeto inter la okcidenta deklivo de l' altajxo Mrázovka kaj la orienta deklivo de l' monteto super la tombejo de Malá Stranal.
Tiam -- en la antauxlasta dekjaro de la dekoka jarcento -- tiuj lokoj estis romantike dezertaj. Sur la Mrázovka, nun parte kovrita de l' amfiteatre dismetitaj dometoj de laboristoj, vastigxis tiam kampoj; sur gxia norda deklivo estis vinberejo, brikfarejo kaj kelke da barakoj, konataj jam de longe sub la nomo »Poslovina«.
La orienta deklivo kaj la malsupro de l' altajxo super la tombejo estis tute kovritaj de l' arboj kaj arbetoj, parte fruktaj, parte arbaraj. Cxi tie estis pli ombre, pli bonodore, pli romantike ol nun; unuvorte la vinberejo Bertramka kaj la gxardeno, vastigxanta parte en la valeto sur la malsupro de l' altajxo, parte sur la altajxo mem gxis gxia supro, estis cxarma angulo, en kiu flanke de l' ekscitanta bruo kaj mugxo grandurbaj oni povis en kvieta izoleco trankvile vivi, revi kaj post turmentoj kaj laciga laboro ripozi...
Sed la viro, kiun la tiama posedanto de l' Bertramka estis invitinta, por ke li ripozu en la cxarma angulo, ne konis ripozon.
Lia spirito ecx tie cxi, kie sxajne estis nenia impulso al la spirita laboro, febre laboris; li laboris ja kun strecxado de cxiuj fortoj gxis la tuta senfortigxo.
Li klopodis pri la afero treege grava, pri finigo de l' nova opero, kiun li jxus kun granda entuziasmo komencis komponi. La genia spirito havis komprenon por nenio, sole por melodioj de siaj herooj -- cxio cetera -- ecx la plej kara amuzo, ludo sur bilardo, cedis tute en malproksimon...
Kaj dum du tagoj kaj du noktoj li ne movigxis el sia laborcxambro.
La dommastro kaj la amikoj de la gasto, kiuj venis viziti la eminentan gaston, trovis la pordon de l' cxambro fermita kaj ne kuragxis interrompi la komponiston...
Sed la neatingeblaj geniuloj estas tamen ankaux malfortaj homoj. Ilia organismo estas venkata de samaj influoj kiel tiu de l' homoj tute ordinaraj -- ili ankaux malsanigxas kaj lacigxas, en ilia vivo ankaux okazas momentoj de l' tuta laceco, animpremiteco kaj senespero.
Kaj simile ankaux Mozart, kiam logxante vizite cxe sia amiko en Bertramka, verkis sian genian operon »Don Juan«.
Lia senekzempla, senfortiganta laboreco estis jam multafoje avertita de l' modera laceco en la kreado; sed tio okazis neniam tiel ekstreme kiel tiun cxi fojon, kiam antauxe sencxese fresxa, neelcxerpebla fonto de l' fantazio sxajnis kvazaux subite elcxerpita, dezerta, senfrukta...
Mozart estis morte malgxoja. Lia spirito sxajnis vagi en la nebuloj, la koron plenigis neesprimebla premiteco.
Kiel volonte ankoraux nun li laborus plue! Sed cxio kunigxadis en hxaoson. Cxiuj, iam tiel libere kaj vigle el la animo fluantaj melodioj kunigxadis en malprecizan, malklaran hxaoson -- en tutan disonancon...
Vane li klopodis auxdigi el la fortepiano sonojn interligitajn, harmoniajn; liaj fingroj zigzage kuradis sur la klavoj auxdigante sole izolitajn tonojn -- ne interligitajn...
Kaj longe, longe li sidis poste kvazaux rigidigxinta kun mallevita kapo al la brusto.
Subite eksonis de malproksime unuaj akordoj de l' kanto de najtingalo... Nenio plu ol kelke da tonoj -- poste denove silento.
Mozart levis la kapon kaj ekrigardis tra la malfermita fenestro en la ombroplenan gxardenon.
La suno jxus subiris; sanga, sed jam paligxanta sunradiaro superversxadis per magia lumo la arbojn kaj arbetojn, herbejojn kaj vojetojn, kurbigxantajn supren sur la kruta deklivo...
Cxirkauxe regis profunda silento. Mozart, kiu post la unuaj tonoj de l' kanto najtingala momenton auxskultis, malrapide starigxis kaj alproksimigxinte al la malfermita fenestro, rigardis senpense en la rugxetan malplenon.
Poste li turnis sin malrapide -- senpense malfermis la pordon, senpense malsupreniris en la gxardenon kaj iris malrapide unue sur la vojetoj sursxutitaj de la flava sablo, poste sur la vojetoj cxiam malpli ireblaj kaj cxiam pli tordolinie irantaj supren...
Kiu renkontus lin, tiu nepre devus pensi, ke li vidas vivantan kadavron, havanta atenton por nenio cxirkaux si.
Malrapide, sxanceligxante, kun la mallevitaj okuloj al la tero, li iris sur la neireblaj vojetoj cxiam pli supren, gxis li atingis preskaux la supron de l' altajxo, de kiu vidigxis belega panoramo de unu parto de Praha.
Cxi tie li haltis, nevole levis la kapon kaj ekrigardis la cxarman pentrajxon de Praha dronanta en la rugxeta, sed cxiam pli paligxanta lumo.
Dum kelke da momentoj li rigardis senpense la pentrajxon.
Sed subite lian animon trakuris penso malvarma kaj akrega kiel sxtalo -- penso neniiganta...
En tiu animpremiteco kaj laceco li ekpensis, ke »Don Juan«, kiun li jxus komponis, estas destinita por la prezentado en Praha -- en la cxarmoricxa, antikva kaj glorplena urbo plena de spertaj muzikaj specialistoj -- en la urbo, kiu en la paligxantaj rebriloj de l' subirinta suno jxus ensorcxis lin...
Kaj unuafoje en lia vivo trakuris lian animon la penso, ke li kuragxas ion neatingeblan, volante sian plej novan verkon, dum kies efektivigado cxiuj liaj spiritaj fortoj preskaux tute lacigxis, prezenti por la prijugxo antaux cxio al Praha. Sxajnis al li -- kaj tio okazas ofte al cxiu juste kreanta geniulo -- ke lia verko estas malforta, nesuficxe arta fusxverko -- ke gxia kreinto ne kompreninte la muzikan spiriton de l' cxehxa popolo ne povas kaj ne devas prezenti sian verkon al la specialistoj kun tiel perfekta arta gusto, pro kiu la tiamaj Praha'anoj estis tutmonde konataj...
Kaj li sentis sin premita, neeldireble premita kaj malgxoja.
De l' antauxa spirita penado la malfortigita rigardo vagis sencele de loko al loko, liaj piedoj komencis tremi kaj li devis sidigxi en la herbon.
Apoginte la kapon per la manplato, li sidis longe en turmenta, dolora enprofundigxo... En lia kapo krucigxis miloj da pensaj fulmoj kaj la senespero enigis siajn akrajn ungegojn en lian animon...
Dume jam krepuskigxis; cxirkauxe regis profunda silento.
Subite el malluma densajxo de l' malsupra parto de l' gxardeno profunde sub Mozart eksonis kanto de l' najtingalo.
Mozart levinte la kapon auxskultis.
Sed la sorcxplena kanto de la plej glora plumoportanto dolore kaj turmente influis lian ekscititan animon. Sxajnis al li, ke gxi grimacas la malfortajn klopodojn homajn, la kuragxajn klopodojn de cxiuj, kiuj kuragxas deziri pli multe, ol kion sopiras kaj penas la homa mezeco...
Sed, kio gxi estas?
Krom la kanto de l' najtingalo subite eksonis tra la vespera silento aliaj tonoj... Ili eksonis de l' alia flanko -- de la plej alta supro de l' altajxo post Mozart...
Mozart auxskultas dum kelke da momentoj. La kanto de l' najtingalo iras de malsupre -- la tonoj de l' homa vocxo de supre...
Unue la tonoj de l' ambaux kunigxas -- momenton sonas kanto de l' najtingalo, poste nur la puraj, klaraj tonoj homaj -- argxenta, dolcxa vocxo knabina...
Mozart salte levigxinte rigardas cxirkaux si. Sur la plej alta supro li vidas malklaran silueton de l' knabina staturo kaj laux la konturoj li rekonas simplan knabinon vilagxan, iranta sur la supro kaj -- kantanta --...
Li auxskultas pli atente.
La knabino kantas kortusxantan, impresplenan kanton popolan... La sonoj de l' argxenta vocxo ondigxas tra la silenta aero kiel seriozaj demonetoj disportantaj kortusxon, doloron kaj malgxojon en la homajn korojn...
La najtingalo malsupre kantas cxiam pli pasie. Periode superas gxian kanton la kanto knabina; kelkaj tonoj de gxia vocxo eksonas gxojege -- sed tiu kanto ne logas plu la atenton de Mozart...
Li vidas sole malklaran, cxiam pli malproksimigxantan silueton de l' nekonata knabino. Li auxdas sole sxian vocxon, sole la sorcxoplenajn tonojn de simpla sed tamen tiel poezia kanto popola...
Subite sxangxigxis la kortusxanta, dolcxe elegia tono de l' kanto en tonon petolan kaj la sonoj de l' argxenta sonoranta vocxo tremetas en silenta aero vespera kiel petolemaj demonetoj disportantaj tra la mondo bravan gajecon en la homajn korojn...
Mozart staras kvazaux en songxo.
En lia animo komencas tagigxi -- la kanto knabina efikas kvazaux sorcxo...
Silueto de l' knabino malproksimigxas pli kaj pli, sxia kanto malaperas, gxis fine mortas...
Mozart staras ankoraux sur la sama loko senmove kiel statuo. Sed en lia animo estas lume -- la animpremiteco, la senespero estas tute forpelitaj.
Antaux lia spirita rigardo vidigxas klara, gxojiga perspektivo; cxar kie simplaj knabinoj kantas tiajn kantojn, kian li jxus auxdis, tie oni devas havi komprenon por natura muziko, pri kiu li cxiam revas -- tie estas neeble, ke lia verko --
Li ne finis la penson.
Refresxigita kiel neniam antauxe li malsupreniris la altajxon kaj pasiginte gajan vesperon en la rondo de l' amikoj, la duan tagon matene li denove dauxrigis sian laboron...
La sufoka laceco estis pasinta. Fresxa, kiel en tagoj de la plej flua kaj libera kreado, laboris nun Mozart kun la konfido je siaj fortoj, gxis li finis »Don Juanon«, la verkon -- senmortan...
II.
LASTAJ TAGOJ.
Unuaj radioj de l' somera suno disflugis tra dezertaj ankoraux stratoj de Wien.
Antaux unu malnova domo haltis malrapida, en tiu tempo -- oni skribis 1791 -- suficxe oportuna vojagxveturilo.
La kocxero ne opiniis dece desalti de sia sidloko: kelkafoje li sole kraketigis la vipon, donante tiamaniere signon al iu en la domo, ke li jam alveturis kaj, atendas.
Post nelonga tempo malfermigxis la dompordo kaj dika kuiristino komencis elportadi el la domo, sxargxadi sur la veturilon kaj post gxin kaj alligadi cxion, kio estis necesa por la granda vojagxo -- en Praha'n -- nome: kofrojn, valizojn, skatolojn, tukojn kaj entute cxiujn eblajn rekvizitojn por la vojagxo, je kiuj cxiu, kiu antaux cent jaroj volis almenaux iom oportune vojagxi, nepre devis esti provizita.
La preparoj dauxris preskaux la tutan horon. Kiam cxio estis finita, eliris el la domo viro cxirkauxe tridek kvinjara kondukanta cxe la brako sinjorinon de la sama agxo.
La viro estas de korpulenta, pli malgranda ol meza talio, vestita en oportuna vojagxvesto de malhele cinama koloro, kia en tiu tempo estis en modo.
Iam bela vizagxo lia estas ekstreme sxvelinta kaj vidigas lacecon. La hauxtkoloro estas flaveta, la okulo senbrila kiel post forta, longedauxra spirita penado kaj ekscitado, la lipoj bluetaj -- estas videble, ke tiu viro malsanas jam de longa tempo, sed gxis nun penas rezisti la malsanon kun la strecxo de cxiuj siaj fortoj.
La sinjorino cxe lia flanko estas vestita laux la malnova modo en la vesto ne tre eleganta. Sxi havas sur si longan mantelon, sur la kapo pajlan de la frunto kaj de la vizagxo suprenigxantan cxapelon kun diverskoloraj rubandoj kaj floroj.
Sxia vizagxo posedas ankoraux postesignojn de l' fresxa cxarmo. La vangoj estas brune rugxaj, la molaj lipoj ridetantaj, la brilaj okuloj bonanimaj kaj petoleme gajaj.
La viro kaj la sinjorino alpasxis malrapide al la veturilo. La viro per senbrila rigardo trakuris la objektojn sur la veturilo kaj post gxi, poste singarde kaj kun videbla penado helpata de la sinjorino eniris en la veturilon.
La sinjorino volis sekvi lian ekzemplon; sed apenaux sxi metis unu piedon sur la sxtupon de la veturilo, sxi sentis, ke iu ektiris malantauxe sxian jupon.
Turninte sin sxi ekvidis stari post si nekonatan viron de maldika talio en nigra vesto kaj kun senhara, pli malafabla ol simpatia vizagxo.
"Cxu vi deziras ion, sinjoro?" demandis sxi afable, sed tamen iel eldevige, nepovante kasxi sian ekmiron pro la nekutima kaj samtempe negalanta maniero, per kiu la nekonato turnis al si sxian atenton.
"Mi petas pardonon, estimata sinjorino," diris la nekonato humile klinante. "La kauxzo de mia alveno estas la mendita rekviemo..."
La viro en la veturilo auxdinte la vorton "rekviemo" diritan per konata vocxo elrigardis el la veturilo.
"Mi tre petas, sinjoro Mozart -- kio okazos kun la rekviemo?" turnis sin la nigre vestita nekonato al la glora komponisto.
"Ah -- pardonu!" respondis Mozart. "Gxis nun malgraux plej bona volo estis al mi tute neeble plenumi la promeson."
"Sed vi forveturas nun en Praha'n," intermetis kun modera riprocxo la nekonato, "kaj neniu scias, kiam vi revenos. Cxu estas neeble prokrasti la vojagxon je tempo pli malfrua, gxis la rekviemo estos finita?"
"Ne, ne, estas neeble," senkulpigas sin Mozart.."La glora bohema nobelaro honoris min per la mendo, kiun mi povas nek rifuzi, nek prokrasti. Oni postulis min, ke mi verku por la festo de l' kronado de l' imperiestro Leopoldo seriozan operon »La Clemenza di Tito«. Vi mem devas konfesi, ke la mendon tiel honoran kiel profitan estas neeble rifuzi nek prokrasti. Kaj tial mi petas, diru al via sinjoro nekonata al mi kaj grandanima favoranto de l' arto, ke li senkulpigu min. Kiam mi estos reveninta el Praha, mi senprokraste komencos la verkon, se volas kaj povas via nobla sinjoro tiel longe atendi."
La nekonata sendito de l' nekonata mendinto estis tute kontenta je tiu certigo; li promesis, ke li bone komunikos cxion kaj aldonis, ke lia sinjoro atendos pacience, gxis Mozart revenos el Praha kaj povos komenci la promesitan laboron.
Per tio la necesega afero estis por momento finita.
La sendito forigxis.
La edzino de Mozart eniris en la veturilon kaj sidigxis kontraux sia edzo. Post kelkaj momentoj ekmovis sin la veturilo celante la centron de l' urbo por trapasi la urbon, deflankigxi en la strato de Leopoldo en la straton de Tábor kaj plue iri al Praha.
Tuj post la unua ekskuo de la veturilo ekparolis la edzino de Mozart, dirante:
"Domagxe, kara Wolfgang, ke pro amasigxo de neprokrasteblaj laboroj estis al vi neeble komponi la menditan rekviemon. La honorario estas vere granda kaj la mendinto eble mendus ankoraux novan verkon..."
"Nenio okazis, kara Konstancio," intermetas Mozart; "mi penos ja baldaux plenumi la promeson kaj ni vidos poste, kio okazos..."
"Sed kredu al mi," dauxrigis la edzino, "ke gxis hodiaux nenio tiel longe okupis mian penson, kiel la mistere mendita rekviemo. Tuj, kiam vi antaux nelonge sciigis min, ke per pero de l' nekonata sendito vi ricevis anoniman leteron, ke vi komponu funebran meson por nekonata favoranto de l' arto kaj kiam vi difinis, kiam gxi estos finita kaj kian honorarion vi deziras por gxi, mi estis konvinkita, ke la mendinto ne povas esti tute simpla entuziasmulo, sed nobla, potenca persono, kiu interesigxas pri vi kaj precipe pri via arto kaj estas preta helpi nin en nia malfavora, malgxoja situacio. Kaj tial mi konsilis al vi, ke vi akceptu la proponon kaj kiel eble plej baldaux komencu labori..."
"Kaj mi obeis, karulineto, vian konsilon," respondis Mozart. "Mi skribis al la nekonata favoranto, ke mi volonte faros la laboron por tiu kaj tiu honorario, sed ke mi ne povas precize difini, kiam mi estos fininta gxin kaj ke tial mi petas, ke li afable komuniku al mi, kien mi sendu la rekviemon, kiam gxi estos finita. Post nelonge, kiel vi scias, alvenis denove la nekonata sendito, alportis postulitan honorarion kaj samtempe promesis alporti ankoraux suficxe grandan aldonon, kiam la verko estos finita, cxar, oni diris, mi estis postulinta honorarion neproporcie malgrandan. Cetere la nekonata mendinto tute lasis al mi, kiam mi volas fini la verkon; li diris, ke mi laboru tute sengxene kaj laux mia kutimo, kaj faru al mi nenian perforton, kiel decas al la vera artisto..."
"Kaj tial kredu al mi, kara Wolfgang," interrompis lin la edzino, "mi bedauxras, ke parte pro la amasigxo de neprokrasteblaj laboroj, parte pro via malsano estis al vi tute neeble komenci senprokraste la menditan verkon. Mi havas strangan antauxsenton. Sencxese mi pensas, okazos grava sxangxo en nia vivo. Mi timas sole tion, ke vi ne lacigxu en via fervoro al la entreprenota laboro..."
"Ah, pri tio, karulineto, estu tute senzorga! Kun aparta plezuro mi cxiam studadis pli altan stilon de la religia muziko kaj en la lasta tempo ofte mi eksentis bezonon provi tion ankoraux unufoje. Tial estas tute neeble, ke mi lacigxus. Cetere mi pensas suficxe ofte pri la mendita verko kaj ke mi ankoraux ne komencis gxin, okazis, kiel vi scias, nur tial, cxar mi devas cxiujn miajn pensojn koncentrigi al la komponado de la »Tito« kaj la »Sorcxa fluto« kaj cxar pro la malsano mi ne laboras de ia tempo laux mia kutimo -- suficxe rapide. Sed tuj, kiam mi revenos el Praha kaj almenaux iom resanigxos, antaux cxio la mendita rekviemo venos sur mian tablon. Cetere -- mi esperas, ke dum la vojagxo kaj en Praha mi povos labori pri la rekviemo kaj eble gxi estos finita pli frue, ol mi pensas en cxi tiu momento..."
"Estus dezirinde," respondis la zorgema edzino; "cxar mi dubas, ke denove prezentos sin tiel profita mendo kiel tiu cxi. Kaj kredu al mi, la vojagxo en Praha'n ne estas al mi tre kara..."
"Al mi gxi venas gxustatempe," komencis rakonti Mozart. "De la momento, kiam mi ricevis la inviton de l' glora bohema nobelaro, mi gxojas kiel infano je la vojagxo en Praha'n. Mi eksopiris ja kvankam ne multajn, sed karajn amikojn en muzikamanta Praha, kie mi laboris, kiel vi scias, ankaux pri mia »Don Juan« kaj kie oni juste sxatas min, kion mi povas diri pri nemultaj lokoj. La centtura Praha estas al mi pli kara ol kiu ajn alia urbo -- tie oni scias kompreni kaj sxati la veran arton... Cetere mi sentas, ke mi nepre bezonas kelktagan ripozon. Mi estas laca; mi bezonos refresxigon kaj kredu, ke nenie mi resanigxus tiel rapide kiel en la rondo de miaj amikoj kaj adorantoj de l' arto en Praha..."
Tiamaniere amuzis Mozart kun sia edzino, kiam la balancigxema vojagxveturilo bruis sur la stratoj de Wien.
Poste ili interparolis pri alia temo; sed cxiam denove ili revenadis dum la interparolo al la mistera mendo de l' funebra meso intersxangxante siajn pensojn pri la mistera mendinto...
* * * * *
Mozart, kiel oni scias, estis unu el plej pasiemaj laborantoj. Miloj da pensoj sencxese bolis en lia animo; li mem ne konis la ripozon. Muziko kaj laboro estis al li cxio; li laboradis dum tagoj kaj noktoj kaj ofte oni perforte devis forkonduki lin de la fortepiano, lia plej kara instrumento.
Nelonge antaux la entreprenita vojagxo en Praha'n li laboris longan tempon kun superhoma penado kaj oni ne miru, ke lia korpa organismo de la sencxesa spirita strecxado estis grave ekskuita.
Mozart atendis, ke la vojagxo en Praha'n refresxigos lin; sed al la sencxesa laboro lia kutiminta spirito laboris ankaux dum la vojagxo. La nova opero »La Clemenza di Tito«, kiu jxus okupis lin, maturigxis tiel dum tiu tempo, ke post dek ok tagoj gxi estis finita.
En Praha estis Mozart akceptita de siaj amikoj kaj adorantoj kun granda entuziasmo.
La plimulto de liaj amikoj tuj ekkonis, ke li dangxere malsanas. Lia senbrila rigardo, la laceco, ecx premiteco vidigxanta sur lia sxvelinta vizagxo, devis frapi ecx la observanton plej suprajxan. Sed neniu ekpensis, ke tio estas komenco de la fino kaj ke la malsano tiel baldaux malaperigos la gloran majstron.
Mozart neniam plendis. Li kunigxadis kiel alifoje kun siaj amikoj vizitante la plej karajn el ili kaj akceptante vizitojn. Li laboris, vizitis koncertojn, estris ekzamenojn, amuzis kaj sole al la plej intimaj amikoj konfesis, ke koncerne sian sanon li devas periode konsiligxi kun la kuracisto.
Vesperojn pasigis Mozart ordinare en la kafejo, kie li amuzis kun siaj amikoj ludante bilardon, kiun ludon li tre sxatis.
Sed ecx dum la ludo lia kreema spirito ne mallaboris; gxi laboris ja kiel ordinare.
Iam, kiam Mozart estis sxajne tute enprofundigxinta en la ludo, auxdis lin liaj amikoj murmuri ian melodion per »hm, hm, hm«. Tiun murmuron li ripetis kelkfoje kaj kiam ludis lia kontrauxulo, elprenis Mozart el la posxo pecon da papero, notis ion kaj ludis plue, dume murmurante sencxese sian »hm, hm, hm«.
Al granda miro de siaj amikoj kondutis Mozart tiel dum tri tagoj; poste invitis ilin al si, sidigxis al la fortepiano kaj ludis la cxarman kvinludon el la unua akto de l' »Sorcxa fluto«, kiun li komponis ludante bilardon kaj kiu, kiel oni scias, komencigxas per la nomitaj interjekcioj »hm, hm, hm«, cxar Papageno havas seruron sur busxo.
Sed Mozart komponis en Praha ne nur la »Sorcxan fluton«, kiel estis jam dirite, sed ankaux la »Titon«. Krom tio ofte li rememorigis sin pri la mendita rekviemo, en unu vorto li laboris febre, kvazaux li sentus, ke li devas rapidi, se li volas fini ankoraux siajn du cxefajn verkojn.
Post la kelksemajna logxado en Praha li adiauxis siajn amikojn kaj unuafoje en sia vivo cxe la simila okazo -- li ploris. Sed nek li, nek kiu ajn el liaj amikoj ekpensis, ke Mozart lastan fojon adiauxas la karan Praha'n kaj revenas Wien'on, por ke li vidu ankoraux unufoje sian gloron kaj sciigxinte, ke post la multjara atendado kaj klopodado li ricevis monan rekompencon -- li mortu.
Reveninte Wien'on li finis la »Sorcxan fluton«. La uverturo kaj la marsxo de l' pastroj je la komenco de la dua akto estis, se ne komponataj, do almenaux skribataj du tagojn antaux la prezentado de la opero.
»Tito« estis finita antaux la »Sorcxa fluto« kaj prezentata 6an de Septembro; »Sorcxa fluto« estis unuafoje prezentata 30an de Septembro.
De tiu tago havis Mozart neniun pli gravan laboron kaj nun la mendita rekviemo ekskluzive okupis lin.
La laboro tiel interesis lin, kvazaux nenio alia ekzistus por li. Laux sia kutimo li laboris denove dum tagoj kaj noktoj kun la strecxo de cxiuj fortoj malgraux tio, ke li sentis lacigxi la fortojn. Jam dum la skribado de l' partituro[2] de l' »Sorcxa fluto« periode lin atakantaj svenoj komencis alvenadi pli ofte; sed Mozart laboris, strecxante cxiam pli siajn fortojn, sen ripozo, ne obeante konsilojn de l' kuracisto, ke li ripozu kaj formetu la laboron, gxis li almenaux iom resanigxos.
Mozart videble malfortigxadis, lia spirito mallumigxadis. Animpremiteco kaj timemo vidigxis sur lia malsane flaveta vizagxo, precipe en la senbrila, periode febre brilanta okulo. Gxis tiam li mem opiniis, ke la malsano estas pasonta; sed nun, kiam li farigxis por cxio, kio antauxe amuzis lin, apatia kaj indiferenta, nun; kiam la kreemo komencis lacigxi kaj la spirita laboro postulis cxiam pli grandan strecxadon de l' fortoj, kiuj mankis al li kaj malkreskis cxiam pli kaj pli, nun li ekamikigxis kun la penso de l' fina, nedeturnebla morto.
La fidela kaj zorgema edzino vane klopodis dispeli la malgxojajn pensojn; la melankolio kaj animpremiteco de Mozart ne estis simpla simptomo, sed natura sekvo de l' dangxera malsano.
Li pensis plu pri nenio nur pri la morto kaj la rekviemo, kiun li cxiam komponadis malgraux cxiuj avertoj de l' amikoj kaj la kuracisto.
"Kredu min," li diris en unu bela posttagmezo auxtuna, kiam li veturis en kalesxo kun sia edzino Prateron[3], "kredu min, kara Konstancio, ke mi verkas la rekviemon por mi."
Cxe tiuj vortoj larmoj elsaltis el liaj okuloj kaj dolore plorante li aldonis:
"Ne, ne -- tio ne povas longe dauxri: oni venenis min!"
Tiuj vortoj kaj precipe la stranga maniero, per kiu ili estis diritaj, tre konsternis la edzinon de Mozart.
Sxi penis konsoli sian edzon kaj konvinki lin, ke cxio estas sole la sekvo de l' malsane ekscitita fantazio kaj ke cxiuj cxi kaj similaj pensoj denove forlasos lin, kiam li almenaux iom resanigxos; sed Mozart ploris maldolcxe kaj parolis kelke da tute deliraj frazoj, kiuj atentigis lian edzinon pri la minacanta dangxero.
Reveninte kun la edzo hejmen sxi senprokraste venigis la kuraciston, kiu konstatis simptomojn de l' grava malsano. Tiun cxi fojon la kuracisto ne nur konsilis, ke Mozart cxesu por iom da tempo en la spirita laboro, sed li nepre malpermesis al li, ke li okupu sin per kia ajn laboro kaj forlasu la cxambron.
Mozart obeis.
Li sentis, ke per tiu ofero li ne plibonigos dauxre sian staton, sed la ordono de la kuracisto estis severa kaj ankaux motivita, tial oni povis neniel protesti kontraux gxi.
Sed tiamaniere la melankolio kaj la animpremiteco de Mozart ne estis neniigitaj. La deviga restado en la fermita cxambro sen kia ajn spirita okupo premis Mozart-on ankoraux pli multe kauxzante en lia animo doloran antauxsenton.
Dume ricevadis Mozart gxojigajn raportojn pri la brila sukceso, kun kiu estis akceptata cxiu prezentado de la »Sorcxa fluto«.
La opero atingis sukceson neniam auxdeblan. Gxi estis prezentata sencxese en la tute disvendita teatro kaj cxiu pli grava loko estis brue aplauxdata.
Sed Mozart ne povis persone cxeesti la festadon de sia plej brila triumfo. Li estis sola en sia laborcxambro, okupante sin sole en la spirito per la pasado de l' prezentado.
Sed kion neniu atendis ne esceptante Mozart-on, tio okazis.
La kelktaga deviga ripozo redonis al Mozart almenaux iom da fortoj. La 15an de Novembro li sentis sin tiel fresxa, ke li povis denove labori. Li verkis malgrandan kanton: »Lauxdo de l' amikeco« por la logxio framasona, kies ano li estis kaj la favora akcepto de la verketo tre gxojis lin.
Nerezisteble li sopiris denove labori.
Li insiste petis sian edzinon, ke sxi redonu al li la partituron de la formetita rekviemo kaj la edzino opiniante, ke la dangxero pasis, plenumis lian peton. Sed apenaux Mozart komencis denove labori, apenaux li denove enprofundigxis en la laboron kaj en la pensojn tiel seriozajn, verajn kaj malgxojajn, kiaj sekvas la komponadon de la rekviemo, atakis lin denove la animaj kaj korpaj doloroj kun duobla forteco.
Tiun cxi fojon, rakontas la biografiisto de Mozart, kies laboro donis materialon por tiu cxi skizo, la batalo ne dauxris longe. En kvin tagoj falis Mozart en la liton, ne levigxis plu de gxi kaj sencxese estis okupata de la preparoj al sia enterigo.
Dume, kiam Mozart kun sxvelintaj manoj kaj piedoj, nepovante sin movi, kusxis en la morta lito, oni raportis al li, ke li estas elektita kapelestro cxe la katedrala pregxejo de la sankta Stefano en Wien. Tiun oficon, kun kiu jam de longe estis kunigita granda salajro kaj samtempe ankoraux tiel grandaj flankaj enspezoj, donis al li la magistrato de Wien.
Baldaux direktoroj de l' multaj teatroj, al kiuj la brila akcepto de la »Sorcxa fluto« malfermis la okulojn, komencis aspiri la favoron de la glora komponisto konkurante inter si kaj proponante sumojn, kiujn Mozart mem postulus por siaj laboroj. Samtempe ricevis Mozart el Breslau kaj Amsterdam skribajn proponojn, ke li faru por granda honorario periodajn verkojn de diversaj specoj.
Tiu cxi neatendita turno al pli bona stato instigis Mozart-on al la memorinda kaj samtempe karakteriza eldiro.
"Jxus nun," li diris, kiam oni komunikis al li unu el plej gxojigaj novajxoj, "jxus nun mi devas foriri, kiam mi povus trankvile vivi. Nun mi devas forlasi mian arton, kiam ne estante plu sklavo de la modo kaj kaptajxo de la spekulaciistoj mi povus labori tute laux mia inklino, laux la dikto de mia sento, kiam mi povus verki libere kaj sendepende tion, kion inspiros al mi mia koro. Mi devas forlasi la familion kaj miajn bedauxrindajn infanojn en la momento, kiam mi povus pli bone zorgi pri ilia farto. Cxu mi ne antauxdiris, ke mi verkas la rekviemon por mi?"
La malsano de Mozart malplibonigxis; la kuracistoj konstatis brulumon de la cerbo.
Mozart suferis grandegajn dolorojn. Malgraux tio li toleris ilin pacience; bonkorecon kaj afablecon de sia karaktero li ne malkonfesis ecx en la momentoj plej doloraj.
Pri la lastaj momentoj de Mozart konservigxis multekosta dokumento devenanta de la plumo ne tre sperta -- de lia bofratino Sofio Haibel, kiu estis kiel juna knabino apud la lito de Mozart, kiam li batalis kun la morto.
Sofio logxis kun sia patrino en la distrikto Wieden ne malproksime de la domo, kie logxis Mozart kaj ofte vizitis lin mem aux kune kun sia patrino.
En la nomita letero sxi skribas:
"Kiam Mozart malsanigxis, ni kudris al li noktan kamizolon, kiun li povis de l' antauxe preni sur sin, cxar pro la sxvelo li ne povis sin turni. Kaj cxar ni ne sciis, ke li estas dangxere malsana, ni kudris ankaux al li longan vatitan hejmsurtuton (sxtofon kaj cxion necesan donis al ni lia bona edzino, mia plej kara fratino), por ke li resanigxinte estu bone provizita.
Ni ofte vizitadis lin kaj li havis grandan gxojon je la nova surtuto.
Mi vizitadis lin cxiutage.
Iam mi vizitis lin sabate kaj li diris al mi: »Nu, kara Sofio, diru al via panjo, ke mi fartas hodiaux suficxe bone kaj ke jam post ok tagoj mi alvenos gratuli sxin okaze de sxia nomtago.«
Kiu povus havi pli grandan gxojon ol mia patrino, kiam mi povis alporti al sxi tiel gxojan sciigon; sxi neniam atendis ion similan. Tial mi rapidis hejmen kaj ankaux pro tio, cxar sxajnis al mi, ke Mozart estas gaja kaj vidigxas bone.
La sekvantan tagon estis dimancxo.
Mi estis juna kaj mi konfesas, ke ankaux vanta -- kaj mi tre amis ornami min. Sed bele vestita mi ne amis piediri de l' antauxurbo en la urbon kaj por la veturigado mi ne volis elspezi monon.
Tial mi diris al mi bona patrino:
»Kara panjo! Hodiaux mi ne iros al Mozart. Li vidigxis hieraux tre bone, certe hodiaux li fartas ankoraux pli bone kaj pro tio ne estos malbone, se mi venos unu tagon pli frue aux pli malfrue.«
»Se estas tiel,« respondis la patrino, »preparu tason da kafo kaj poste mi diros al vi, kion vi faru.«
La patrino konsentis lasi min hejme; sxi sciis ja, ke mi devis cxiam longan tempon pasigi cxe Mozart.
Mi foriris en la kuirejon. Cxar estis mallume, mi devis ekbruligi la kandelon kaj ekhejti la fornon.
Sed mi tute ne povis forgesi Mozart-on. La kafo estis preparita kaj la fajro ankoraux brulis.
Nun mi nur rimarkis, kiel mi estis malsxparema, cxar la kandelo brulis ankoraux. Mi rigardas fikse gxian lumon kaj pensas cxe mi, ke mi gxoje scius, kion faras Mozart.
Kaj dum mi pensas kaj rigardas la lumon, la kandelo estingigxis, kvazaux gxi estus brulinta neniam; sur la longa mecxo restis neniu fajrero. Kaj tamen la aero ne movigxis -- mi povas jxuri tion.
Mi ektremis de la teruro, kuris al la patrino kaj rakontis cxion al sxi.
»Vestu vin rapide,« diris la patrino, »rapidu al ili kaj tuj revenu kun la raporto, kiel li fartas; sed ne restu tie longe.«
Mi rapidis per cxiuj fortoj; Dio, kiel mi ektimis, kiam mia fratino duone malespera sed tamen kun tiel trankvila mieno venis al mi renkonte kaj diris:
»Dank' al Dio, kara Sofio, ke vi estas cxi tie. Hodiaux en la nokto li fartis tiel malbone, ke mi pensis, ke li ne gxisvivos la hodiauxan tagon. Restu hodiaux cxe ni; cxar se li denove fartos tiel, li mortos en cxi tiu nokto. Iru tamen al li, kion li faras«. Mi penis ekregi min kaj iris al lia lito. Ekvidinte min li ekkriis:
»Ah bone, kara Sofio, ke vi estas cxi tie. Vi devas cxi tiun nokton pasigi cxe ni; vi devas vidi min morti.«
Mi penis resti trankvila kaj senkredigi tion al li; sed li respondis je cxio:
»Mi sentas jam morton sur la lango -- kaj kiu helpos poste mian karan Konstancion, se vi ne restos cxi tie?«
»Sed, kara Mozart,« respondis mi, »mi devas iri ankoraux al mia patrino kaj sciigi al sxi vian deziron, ke mi restu hodiaux cxe vi -- sxi povus ja pensi, ke okazis al mi ia malfelicxo.«
»Jes, faru tiel,« diris Mozart, »sed revenu baldaux!«
Dio, kion mi sentis en tiu momento! La bedauxrinda fratino eliris kun mi kaj pro Dio petis min, ke mi haltu en la parohxejo cxe la sankta Petro kaj petu, ke iu el la pastroj kvazaux okaze alvenu al ili.
Mi faris tiel, sed la pastro rifuzis kaj nur post longaj klopodoj mi sukcesis konvinki lin, ke li iru --
Poste mi kuris al la patrino, kiu maltrankvile atendis min.
Estis jam mallume.
Sxi tre ektimis! Mi diris al sxi, ke sxi faros plej bone, se sxi pasigos la nokton cxe la plej maljuna filino -- kaj sxi obeis.
Poste denove per cxiuj fortoj mi rapidis returne al mia bedauxrinda fratino. Apud la lito de Mozart estis Süssmayer (unu el la lernantoj de Mozart), sur la litotuko kusxis la konata rekviemo kaj Mozart klarigis al Süssmayer, kiel li deziras havi la rekviemon finita post sia morto. Plie ordonis Mozart al sia edzino, ke sxi sekretigu lian morton gxis tiam, kiam sxi estos sciiginta pri tio Albregtsberger-on, »cxar tiu servo al li apartenas antaux Dio kaj mondo«.
La kuracisto Glosset estis longe sercxata kaj fine trovita en la teatro. Sed li devis atendi, gxis la prezentado estos finita; poste li alvenis kaj ordonis, ke oni cxirkauxvolvu la febre varman kapon de Mozart per malvarmaj cxirkauxvindoj, kiuj tiel ekscitis lin, ke li sveninte ne rekonsciigxis plu, gxis li mortis.
Lastafoje li volis ankoraux imiti per la busxo la tamburojn en sia rekviemo; mi auxdas tion gxis hodiaux...
Poste venis Müller el la artista kabineto kaj enpresis en gipson lian palan, malvivan vizagxon.
Lia fidela edzino treege suferis. Sxi jxetis sin sur la genuojn kaj petis cxiopovan Dion pri la helpo. Kvankam mi insiste petis sxin, mi ne povis disigi sxin de li.
Sxia doloro estis ankoraux pli grandigita dum la sekvanta tago, cxar la homoj amase preterirantaj lauxte ploris kaj kriis pro li.
Dum mia tuta vivo mi ne vidis Mozart-on incitita, des malpli kolera.«"
Cxi tie finas la simpla, karakteriza letero, kvankam skribita de plumo primitiva kaj enhavanta en la originalo aron da sintaksaj, gramatikaj kaj ortografiaj eraroj, sed tamen pro sia simpleco pli kara, pli elokventa.
Pli kredindaj dokumentoj pri la lastaj momentoj de Mozart ne ekzistas.
LA BLANKA EDZINIGXA VESTO.
Arabesko.
Ankoraux unu fojon sxi ekrigardis atente la grandan starantan spegulon, en kiu de l' kapo gxis la kalkano rebrilis sxia gracia talio...
Per la dekstra maneto sxi ordigis kelke da molaj blondaj bukloj, kiuj perfide eligxis el sub la mirta florkroneto, per la dekstra mano iom levis la negxoblankan elegantan veston kun la longa trenajxo -- kaj poste malrapide sin turnis...
Sxi rigardis la vizagxon de l' fidela kunulino, multejara amikino, kiu helpis al sxi ordigi la tualeton.
La oraj radioj de l' matena suno somera, traigxante tra la densaj kurtenoj de l' eleganta buduaro, superversxas per la delikata lumo la belkreskan talion de l' bluokula blondulino.
La fresxa, ridema vizagxeto kun la rozkoloraj vangetoj, purpuraj lipetoj, hela, bele elstaranta frunteto, greka nazo kaj cxaste mallevitaj okuloj kun la longaj okulharoj kaj densaj brovoj en tiu momento vidigas tiun specon de l' neesprimebla felicxo, kiu tiel volonte gxojege eksplodus, kaj tamen neniigxas timeme, kvazaux estus nepardonebla peko voli esti nesupereble felicxa...
Ami kaj esti amata!
Senti, ke la plej dolcxaj revoj fine efektivigxas -- scii, ke post kelke da momentoj ni estos por cxiam kunigitaj kun la estajxo, kiu estis nia idolo!
Kies koro ne estus emociita? Sur kies vizagxo ne vidigxus la rebrilo de l' malofta sento de l' nesuperebla felicxo?...
"Kiel vi estas bela, kara Emilio!" ekkriis la fidela kunulino, rigardante la vizagxon de l' cxarma amikino.
"Kaj kiel mi estas felicxa, Rozalio, mia kara, kara!" diris silente Emilio, kvazaux sxi timus, ke neniu krom la fidela kunulino auxdu tiujn vortojn.
Kaj sxia cxaste mallevita rigardo levigxis.
La rigardoj de l' ambaux sin renkontis... En la klaraj, bluaj okuloj de Emilio ekbrilis du larmoj kaj ruligxis sur la rozkoloraj vangetoj al la cxebrusto...
"Kiel mi envias al vi tiujn larmojn!" diris post la momento la amikino.
"Oh, ne, kara Rozalio!" respondis rapide Emilio. "Mi scias, ke vi ne envias min, vi ne povas min envii!"
"Kaj tamen mi envias!..."
"Estas ne eble! Vi estis ja antaux du jaroj simile felicxa kiel mi! Kaj cxu vi ne estas felicxa gxis nun?"
"La felicxo estas sxangxema..."
"Kaj pro tio, cxar la felicxo estas sxangxema, cxu vi povas -- al iu envii la larmojn de l' gxojo?"
"Mi ne envias la larmojn de l' gxojo, sed la larmojn entute. Mi neniam ploris de gxojo kaj mi timas -- se iam la felicxo deturnos sin de mi, ke mi ne povos plori, ke mi ne trovos konsolon en la larmoj..."
"Cxu eble turmentas vin ia sensenca antauxsento?"
"Kontrauxe! Al mi sxajnas, ke mi ecx ne povas esti malfelicxa!... Sed la malfelicxo ne demandas, cxu iu volas esti plue felicxa; gxi venas multafoje neatendite kaj poste estas necese..."
"Ke la homo ploru, cxu ne vere?" intermetis Emilio. "Kaj cxu vi konjektas, ke mi scios poste plori, ke mi malgrandigos per la larmoj mian doloron?..."
"Kiel nun senvole vi ellasis larmojn de l' gxojo, jxus tiel siatempe la fluo de larmoj malgrandigos vian doloron, sed mi bedauxrinda..."
Sxi ne finis. Sxia nigra okulo eksterordinare ekbrilis, kvazaux kiam la subita doloro konvulsie kunpremas la koron.
"Ah, vi estas ja malsagxeta, kara Ronjo," diris Emilio post mallonga pauxzo. "Sed diru, kio alkondukas vin al tiuj cxi pensoj?!"
"Via faldoricxa, negxoblanka vesto edzinigxa..."
"Mi ne komprenas!"
"Ankaux mi havis similan, ankaux mi dum la jaroj sxparis por gxi krejceron post krejcero, ankaux mi mem gxin kudris, sed ankaux mi gxin, kiel vi, gutetis per mia sango..."
"Per la sango? Per via sango?" ripetis Emilio surprizite trarigardante sian veston; sed tuj poste sxi ekkriis rapide kaj gxoje:
"Cxu vi eble pensas tiun cxi malgrandegan makuleton cxi tie, kiun mi kretis tiel perfekte, ke oni ecx de proksime ne povas gxin rimarki?"
Dume sxi montris per la rugxeta fingreto la malgrandan, apenaux rimarkeblan makuleton sub sia koro.
Rozalio malgxoje jesis per la kapo.
Emilio silentis momenton fikse rigardante la vizagxon de l' amikino, kiu en tiu momento vidigis videblan seriozecon.
"Sed mi ne konmprenas," sxi diris poste trankvile kaj serioze, "en kia rilato povas esti simila makuleto kun mia aux via estonta felicxo!"
"Cxu vi ankoraux ne auxdis, kio atendas fiancxinon, kiu kudrante sian edzinigxan veston, makuletas gxin per sia sango?" demandis Rozalio en la tono serioze mistera.
"Neniam! Sed mi ja ne makulis gxin! Mi nur pikis min iom per la kudrilo en la fingron kaj unu sola guto da sango falis sur la veston..."
"Kaj tiu cxi sola guto estos por vi tiel fatala kiel por mi, kara Emilio," ekparolis Rozalio. "Ankaux mi per unu sola guto da mia sango makulis mian edzinigxan veston. Min kaj ankaux vin pli aux malpli frue atendas malfelicxo... Sed vi trovos konsolon en larmoj, sed mi bedauxrinda..."
Denove sxi ne finis; sxajnis, kvazaux ia turmenta antauxsento estus interrompinta subite sxian parolon.
Emilio ne povis rezisti ian ekstran senton de l' maltrankvileco.
"Tio ne povas esti vera, animo kara!" sxi diris post mallonga pripenso. "Vi estas tamen malsagxeta, cxar vi kredas similajn supersticxojn kaj antauxjugxojn..."
Rozalio nee ekskuis iom la kapon kaj levinte la sxultrojn respondis en la tono tute serioza:
"Strange! Mi scias, ke tio estas simpla supersticxo kaj tamen mi ne povas liberigi min de l' turmenta antauxsento. Mi konas tiun cxi supersticxon de mia plej frua infaneco, kaj pro tio kudrante mian edzinigxan veston mi kudris gxin singarde kiel neniam antauxe... Kaj tamen mi pikis min, kiel vi, kara Emilio, tamen unu guto falis sur la veston... En tiu momento ekregis min timemo senmezura kaj --"
"Sencela!" aldonis Emilio kun la pripenso kaj certeco. "Cxar cxio tio povas esti nenio alia ol sekvo de l' ekflamigxinta fantazio..."
"Tio povas esti," dauxrigis Rozalio; "sed tiu timemo atakas min cxiam, kiam mi rememorigas min pri tiu fatala malfelicxo --"
Estas certe, ke ambaux amikinoj dauxrigus la naivan, okazan kaj sencelan interparolon -- sed iu subite mallauxte ekfrapis la pordon.
"Li alvenas, li alvenas!" ekgxojegis silente Emilio per la tremanta vocxo.
"Volu eniri!" diris Rozalio.
La pordo malfermigxis, kaj sur la sojlo aperis juna, cxarma viro en eleganta bala vesto.
Emilio jxetis sin en lian cxirkauxprenon...
Kio sekvis, estas pli simpla, ol kion ni jxus rakontis; proksimume post duonhoro genuis Emilio cxe lia flanko antaux la altaro...
* * * * *
Felicxo!
Stranga, tre stranga vorto! Kion la homoj atendas de gxi!...
Kaj tamen gxi esence signifas ne pli ol kontentecon. Cxio cetera estas sole pasontajxo...
Emilio estis kontenta -- do nesupereble felicxa.
Sxi deziris nenion alian, ol ke cxio restu tia, kia gxi jxus estas: simpla, trankvila, agrabla sen animaj uraganoj, sen doloroj kaj turmentoj...
Post la unua jaro la felicxa edzinjo farigxis neesprimeble felicxa patrino.
Kaj denove sxi deziris nenion plu, ol ke cxio restu tia, kia jxus estis...
Sed la felicxo estas sxangxema. Sxi ne dependas de la homo, nek de lia volo aux deziro --
Subite -- malfelicxa okazo renversis cxion en malon. En la fino de tria jaro la amata, ecx adorata edzo mortis.
Li pereis kiel miloj da aliaj homoj de l' ofta ecx plej ofta malfelicxo.
Revenante hejmen unu fojon posttagmeze el la kontoro, kie li estis tiel diligenta kaj konscienca laboranto, kiel bonega kolego, li deglitis sur la glata pavimo kaj rompis al si la piedon.
Komence la malfelicxa okazo sxangxigxis poste en malfelicxon.
Dum kelke da tagoj li malsanetis. Sed subite la malsano sxangxigxis dangxere kaj en tri tagoj finigxis lia vivo.
La juna vidvino preskaux malesperis.
Unuan fojon en sia vivo sxi ekkonis la veran malgxojon kaj tuj poste la malgxojon de la plej terura, plej malespera speco.
Sxi ploris, sxi ploregis -- sxi sxiris al si la harojn... Sed nenio helpis! La naturo cxe siaj plej oftaj faroj estas nedepetebla, sensenta...
En la unua tempo sxajnis al sxi, ke la senmezura doloro estos netolerebla, ke sxi estos dispremita de gxi... Sed la plej kara heredajxo de la edzo, la dujara blondhara angxeleto -- estis sxia apogo en la momentoj de plej maldolcxa, plej brula doloro.
Havante pri la grandega malfelicxo familia ecx nenian antauxsenton, la infano restis ne tusxita de l' terura bato de la sorto. Gxia ridema vizagxeto, kiam gxi ekrigardis la patrinon konvulsie ploregantan, mallumigxis senvole por momento, sed tuj en la proksima momento ludis jam sur la rozkoloraj lipetoj la neesprimeble dolcxa ekrido de l' senzorgemo kaj en la helaj bluaj okuletoj brilis fajreroj de l' petolemo.
Unue al la patrino estis neeldireble malgxoje kaj dolore. Ne komprenante la aferon plej naturan sxi rigardis sian sole naskiton kun la mieno de l' maldolcxo. Estis al sxi, kvazaux la propra infano mokus sxian doloron -- kaj sxia koro konvulsie kunpremigxis...
Subite la ekkompreno trakuris sxian animon.
Rapide sxi alpremis la infanon al sia ondigxanta brusto kaj pasie kisis gxin...
Sxi ekkomprenis, ke sxi ne devas malesperi -- ke sxi devas vivi por sia infano...
Kaj de tiu cxi momento estis al sxi pli libere...
Sxi vivis -- gxuste sxi mizervivis, kiel scias mizervivi sole la vidvinoj.
La negranda sxparajxo kaj la malgranda heredajxo de l' gepatroj, kiuj mortis dum sxia frua infaneco, komence ebligis al sxi la vivon almenaux proporcie elteneblan. Sed la profito de l' manlaboro, per kiu sxi nutris sin, ne suficxis -- la sxparajxo malgrandigxis kaj post la paso de du jaroj la mizero ekfrapis la pordon de l' malricxa logxejo...
Cxio tiel simpla -- tiel ordinara --
Ankaux nun kiel antauxe sxi strecxis cxiujn siajn fortojn; laborante dum tagoj kaj dum noktoj kun la diligenteco nelacigebla, sxi sukcesis almenaux defendi sin kontraux la morto de malsato --
Oni ne miru pro tio, ke sxi iom post iom vendis cxion, kio restis al sxi el la tempo de l' felicxo: jen iun malgrandan juvelon, jen iun pli bonan veston aux parton de l' meblaro, gxis fine preskaux cxio plej bona kaj plej valora estis vendita...
Kaj strange! Emilio malfaris tion, kion eble farus cxiu alia virino estante en simila situacio. La blanka atlasa edzinigxa vesto, kiun cxiu alia vidvino unue vendus estante en malfavora situacio, restis bone kasxita en la kofro.
La bedauxrindulino ofte rememorigis sin pri gxi kaj ofte, precipe en la unua tempo de malfacilajxoj de l' vivo sxi ekpensis, ke sxi povus gxin pli bone vendi ol kiun ajn alian oran aux argxentan bagatelon, sed kiam ajn sxi malfermis la kofron kaj ekrigardis la zorge falditan veston, estis al sxi neesprimeble malgxoje kaj dolore.
Sxajnis al sxi, ke entute estas neeble disigxi de tiu cxi memorajxo. Sxi malofte uzis tiun veston ecx dum la tempo de sia felicxo; sxi prenis gxin sur sin kelkafoje -- je la okazo de kelke da maloftaj vizitoj, de kelke da baloj, kiujn sxi cxeestis kun sia edzo. De tiu tempo gxi kusxis netusxite en la kofro -- Fine, kiam nenio plu estis vendebla, ankaux la vendo de tiu memorajxo necesigxis.
Estis belega somera mateno, kiam la bedauxrinda vidvino ne havante rimedojn por prepari malricxan tagmangxon, rememorigis sin pri la lasta memorajxo de l' antauxa felicxo.
Sxanceligxe sxi genuis apud la kofro, malfermis gxin kaj per la tremanta mano elprenis la veston. Dismetinte gxin sur la tablo antaux si, sxi ekrigardis enpensite antaux sin --
Sxi estis sola en la malricxa cxambreto.
La infano, sxia karuleto, sidis ekstere en la korteto lante kun la plenmano da sablo kaj kelke da sxtonetoj.
La patrino povis gxin vidi tra la fenestro; sed sxi ne vidis -- sxi rigardis fikse antaux sin, enprofundigxante en rememorojn.
Longe sxi staris senmove. Sxian malgxojigitan animon kuradis rememoroj; unue maldolcxaj, doloraj, pli poste cxiam pli klaraj kaj karaj, gxis sxi rememorigis sin pri la momentoj plej felicxaj...
Kaj sxajnis al sxi, ke denove sxi estas tiel felicxa kiel tiam, kiam sxi kudris al si sian edzinigxan veston, sxajnis al sxi, ke denove la dolcxa sopiro tremigas sxian animon kaj neesprimeble felicxa timemo kunpremas sxian koron... Senvole sxi prenis la veston de l' tablo.
Momenton sxi tenis gxin en la mano -- poste, videble ne sciante kial -- komencis vesti sin per gxi.
Kvankam sxi kondutis dum tio iom mallerte, sed tamen vestis sin suficxe rapide kaj lerte.
Kaj denove sxi restis nedecidite kaj enprofundigxinta la pensoj senmove stari, fikse rigardante la senfinan malplenon.
La felicxaj kaj dolcxaj rememoroj, kiuj antaux la momento trakuradis sxian animon, donis la lokon al la rememoroj pli malgxojaj kaj maldolcxaj, ecx doloraj. Sxia pala, zorgoplena, sed gxis nun ankoraux cxarma vizagxo vidigis melankolion.
Subite sxi estis interrompita en la enprofundigxo.
En la korto eksonis malafabla, malagrabla vocxo de l' antikvajxisto -- kaj tiu sono naskis en la animo de l' bedauxrinda vidvino la plej maldolcxan resonon.
Rapide sxi alpasxis al la fenestro kaj faris signon al la antikvajxisto. Sxia rigardo ekflugis ankaux al la infano kaj du larmoj ekbrilis en sxiaj belaj okuloj.
Rapide sxi devisxis ilin -- la antikvajxisto jxus eniris. Kaj denove cxio tiel simpla, tiel ordinara -- Per la tremanta vocxo sxi proponis al la antikvajxisto, ke li acxetu la veston. Li volonte konsentis acxeti gxin -- trarigardis la veston -- cxirkauxiris la virinon...
En tiu momento li ekvidis apud la koro malhelan, antauxe kretitan makulon.
"Aj! Kio estas cxi tio?" li ekkriis montrante al la koro. "La makulo..."
La juna vidvino ektremis...
Tiu fatala vorto nur nun rememorigis sxin -- post tiom da jaroj -- pri la stranga profetajxo de l' amikino, kiu jam de du jaroj estis mortinta -- kaj tiu rememoro havis efikon kvazaux senkonsciigan.
Senvole sxi metis la manon al la koro kaj kun la ekkrio de l' konsternigxo eksxanceligxis.
La antikvajxisto rapidis helpi sxin.
"Mi petas, morgaux -- se estos eble al vi, morgaux haltu cxi tie aux hodiaux posttagmeze!" sxi balbutis interrompe, ne sciante, kion fari...
Sxia vizagxo brulis, la koro rapide batis, la brusto forte ondigxis.
La maljuna antikvajxisto sxanceligxis -- ecx pli, li proponas rapidi por helpo -- iri por kuracisto, por najbarino.
"Ne, ne -- mi dankas!" balbutas interrompe la virino. "Mi petas nur morgaux -- nenion plu -- venu morgaux!"
Sxanceligxe la antikvajxisto foriras.
Apenaux la antikvajxisto fermis post si la pordon, falas la bedauxrinda virino kvazaux senkonscie sur la segxon.
La oraj radioj de l' matena suno per rozkolora lumo superversxas la gracian talion de l' bluokula blondulino en la negxoblanka, hazarde iom levita vesto kun la longa trenajxo.
Ankoraux antaux la momento la pala vizagxo estas rugxa, la lipoj kvazaux brulaj, la okulo -- tiu profunda blua okulo radias nepriskribeblan fajron el sub la longaj densaj okulharoj.
En tiu momento sxi estas tiel cxarma kaj delogema, kiel tiam, kiam sxi unuafoje prenis sur sin sian edzinigxan veston -- sed sxia animo estas emociita, la koro kvazaux frakasita...
Kaj longe, longe sxi sidas kvazaux senkonscie kun la kapo mallevita al la brusto -- sole la brulaj lipoj periode ektremas, kvazaux sxi volus ion diri kaj la vorto mortus al sxi sur la lipoj...
En tiu momento iu mallauxte ekfrapis la pordon. Sxi ne auxdis -- sxi ne ekparolis.
La frapado estis ripetata -- kaj kiam ecx nun sxi ne ekparolis, la pordo malrapide malfermigxis, kaj sur la sojlo aperis cxirkauxe tridekjara, elegante vestita viro de agrabla aspekto.
Lia rigardo ekrondis en la malricxa, mizera cxambreto kaj fiksis sur la blondulino, sidanta en luksa balvesto meze de plej mizera meblaro plej sorcxe lumigita.
La impreso de tiu hazarda bildo cxe la juna viro estis tiel forta, ke li senvole cedis... Sed post la momento li faris ankoraux unufoje pasxon antauxen kaj en la humila tono ekdiris ion.
Nur nun la juna vidvino levis la kapon.
La rigardoj de l' ambaux sin renkontis.
La vidvino levigxis kun la strecxo de cxiuj fortoj. Levinte iom la faldoricxan veston sxi volis ekiri al la pordo, sed eksxanceligxis kaj ekkaptinte la apogilon de l' segxo haltis.
La nekonato ripetis sian demandon.
Nur nun sxi ekkomprenis, ke li demandas, cxu iu logxas en la domo...
Sxi pene respondis: "Ne, ne -- li ne logxas cxi tie," kaj sxia vocxo tremis de neesprimebla sorcxo.
La nekonato foriris.
La bedauxrinda vidvino falis denove sur la segxon -- kaj longe, longe sxi restis en plej turmenta, plej dolora enpensigxo...
Nur kiam sxia infano, sxia karuleto revenis -- denove heligxis sxia vizagxo...
Sxi deprenis sian edzinigxan veston, metis gxin denove en la kofron -- kaj estis denove bedauxrinda, malricxa vidvino...
Ankoraux tiun saman posttagmezon sxi ricevis leteron kun la plej ordinara enhavo.
Gxi estis jena:
"Estimata sinjorino!
Pardonu, mi petas, ke mi kuragxas fari la skriban klarigon.
Sercxante hodiaux en la domo, en kiu vi logxas, mian iaman amikon, okaze mi renkontis vin kaj -- mi konfesas sincere al vi, ke la impreso de tiu renkonto estas neniigebla.
Sed pardonu ankaux mian sincerecon, se mi aldonos, ke demandinte tuj pri via situacio kaj sciigxinte almenaux tion plej gravan, mi kuragxas peti vin pri la afabla respondo -- cxu estus ebla ia proksimigxo inter ni..."
Kun la plej granda ekmiro sxi tralegis la leteron. Unue sxajnis al sxi, ke iu sxercas kun sxi -- sed pli poste --
Sxi prokrastis la respondon.
Kiam en la sekvanta tago alvenis la antikvajxisto -- sxi gxentile rifuzis lian proponon kaj fine -- post kelke da tagoj sxi skribis je la letero respondon -- ne rifuzantan...
Kaj post kelke da semajnoj sxi genuis en tiu sama negxoblanka vesto antaux la altaro cxe la flanko de l' viro, kiu farigxis sxia amata edzo kaj ekzempla patro de sxia infano...
LA UNUA NOKTO CXE LA MORTINTO.
Nokturno.
La auxgusta suno jxus subiris...
La cxielo super Petrín kaj Hradcany[4] ekbrulis je plej varmaj sangaj rozoj, kiam -- sxtelirante, kun la manoj krucitaj sur la brusto kaj kun la okuloj cxaste mallevitaj al la tero sxi forlasis la pordon de l' monahxejo.
Monahxina robo de »kompatemaj fratinoj« kovras la korpon, densa vualo cxirkauxvolvas la vizagxon. Sed la sxtelirantaj pasxoj tamen vidigas elastecon; kvankam la kapo estas mallevita al la brusto, tamen la rekta tenigxo de l' gracia talio kaj periode iu pli elasta ekmovo atestas, ke la monahxino estas juna.
Kun modera rapideco sxi trairis dezertan straton en la senpera proksimo de la monahxejo kaj trairinte poste kelke da mallargxaj, tordoliniaj, sed dum la vespero vivoplenaj stratetoj, sxi deflankis en la cxefan straton.
El la personoj, kiuj renkontas sxin, unuj sin turnas post sxi, aliaj ecx haltas; sed la monahxino atentante neniun kaj nenion rapidas pluen -- kaj pensas sole pri la celo de sia vojiro.
Antaux kvarono da horo la abatino simple kaj seke komunikis al sxi, ke en tiu kaj tiu domo, en la unua etagxo, unua pordo -- iu mortis, kaj ke la parencoj deziras, ke iu el la monahxinoj pasigu pregxante la nokton cxe la mortinto.
Humile ekmovis la monahxino jese la kapon, vestis sin, kovris la vizagxon per la vualo kaj konante la straton kaj la domon sxi ekiris.
Post dudek minutoj sxi estis antaux la celo -- en dezerta flanka strato antaux ekstremajxa, malluma domo kun alta, kurbigxanta tegmento. Per la fero surforgxita pordego kun antikva fera martelo estas tute malfermita; sed la malgranda, mallargxa korto cxirkauxata de la altaj apudaj konstruajxoj estas dezerta, malafabla kaj en la rugxeta vespera duonlumo preskaux fantoma.
Malrapide sxi trairis la pordon.
En la korto sxi ekrigardis cxirkaux si kaj ekvidinte dekstre lignan, kadukan sxtuparon sxi komencis malrapide supreniri gxin. Post kelke da sekundoj sxi aperis sur malnova ligna balkono antaux la unua pordo.
Momenton sxi haltis, kvazaux sxi volus ekspiri. Sed tuj poste sxi ekprenis la anson -- la pordo estis sxlosita... Sxi do ekfrapis -- mallauxte kaj singarde, kvazaux sxi timus interrompi iun.
Post la momento ekbruetis interne la riglilo, la pordo malfermigxis kaj post gxi aperis dekdujara blondhara knabino. Ekvidinte la monahxinon sxi ekmurmuris ion kvazaux saluton kaj cedis; la monahxino eniris poste malkuragxe kaj senbrue kiel timema ombro...
Sxi estis en malplena vestiblo kaj trapasinte gxin sxi eniris post la knabino en antauxcxambron, kiu estis preskaux senmebla.
Proksime de la fenestro rigardanta la korton staras ronda nekovrita tablo; sur gxi brulas simpla petrola lampo. Apud la tablo sidas tri virinoj.
Unu, sinjorino cxirkauxe kvindekjara kun akraj, sed tamen ne malagrablaj vizagxtrajtoj, havas okulojn sange rugxajn de la plorado; sxia vizagxo vidigas malgxojon. Sur la vizagxoj de du aliaj vidigxas tiu speco de l' kompato kaj malgxojo, kiu cxiumomente povas cedi al la indiferenteco.
Kiam eniris la monahxino, cxiuj tri kvazaux post la komando levigxis. La sinjorino kun la rugxaj okuloj iris senparole kelke da pasxoj renkonte al la monahxino, kiu haltis apud la pordo.
Preskaux neauxdeble defluis de la lipoj de l' monahxino la kutima saluto: "Estu lauxdata Jesuo Kristo!" La virinoj resalutis. Tiuj du diris la saluton kun akcento akra, la sinjorino kun la rugxaj okuloj resalutis interrompe kaj poste komencis singulte plori.
La monahxino staras sendecide apud la pordo kun la okuloj mallevitaj al la tero kaj kun la manoj krucitaj sur la brusto.
Post mallonga momento la gxemanta sinjorino sin turnis, aliris al la kontrauxa pordo kondukanta al la apuda cxambro kaj malferminte gxin cedis iom flanken, por ke la monahxino povu oportune eniri.
Senparole la monahxino antauxeniris kaj transpasxinte la sojlon sxi eniris.
La pordo senbrue fermigxis post sxi.
Senvole sxi restis stari apud la pordo kun la mallevitaj okuloj. Ekventumis sxin la tute nepriskribebla odoro de brulanta vakso, rezina ligno, fresxa rosmareno kaj diversaj aliaj floroj, kiu preskaux narkotizas...
Sxi estis en vasta, funebre ornamita salono kun tri fenestroj, tra kiuj oni povas vidi trans la straton kaj la nealtan muron en la najbaran gxardenon, kie jxus oni vidas sole mallumajn konturojn de largxbrancxaj arboj.
Meze de la salono estas katafalko, sur gxi malfermita cxerko kaj en gxi la kadavro en blanka virina vesto.
Ambauxflanke de la cxerko antauxe malsupren pendinta negxoblanka longa gazo estas metita sur la kadavro; tial de malproksime sxajnas, kvazaux gxi estus kovrita per maldika tavolo de jxus falinta negxo.