Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
EDITH WHARTON
(cx.1861-1937)
ALIAJ TEMPOJ
Esperantigis
EDWIN GROBE
1999
Eldonejo-Arizona-Stelo
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281-1550
Usono
EDITH WHARTON
"ALIAJ TEMPOJ"
Unua Eldono: Februaro 1999
Origina Anglalingva Titolo:
"AUTRES TEMPS"
ALIAJ TEMPOJ
S-rino Lidkoto, dum la giganta minaca Nov-Jork-amaso sin difinis transakve, retirigxis kauxre en sian angulon de la ferdeko kaj sidis auxskultante kun speco de mallogika teruro la konstantan antauxenirantan peladon de la helicoj.
Komence, sxi survojigxis suficxe trankvile--en sinteno kiun sxi nomis "bonsenca"--sed la surmara semajno disponigis al sxi tro da tempo por pripensi aferojn kaj lasis sxin dum tro longa tempo en soleco kun la pasinteco.
Kiam sxi estis sola, cxiam estis la pasinteco kiu altiris sxian atenton. Sxi ne kapablis sin distancigi de gxi kaj ne plu deziris fari tion. Dum siaj longaj ekziljaroj sxi sukcesis akordigxi kun gxi, lernis konsenti pri tio ke gxi estos cxiam tie, kolosa, obstrukca, gxenpeza, pli granda kaj pli impona ol io ajn elvokota far la estonteco. Kaj, cxiuokaze, sxi certis pri gxi, komprenis gxin, scipovis gxin pritrakti. Sxi jam lernis kiel kamufli kaj prizorgi kaj sxirmi gxin same kiel oni agas pri suferanta samfamiliano.
La eblo ke sxi forgesu la pasintecon neniam bonsxancis sin prezenti al sxi. Gxi rigardis sxin el la vizagxo de cxiu konato, gxi aperis subite en la okuloj de nekonatoj kiam ununura vorto ilin komprenigis: "Jes, tiu S-rino Lidkoto, cxu vi ne scias?" Gxi elstarigxis salte antaux sxi en la unua surmara tago kiam, trans la mangxcxambro, ekde la tablo de la kapitano, sxi vidis pauxzi la migrantan lorneton de S-rino Lorino Bulgxero kaj blankigxi kiel faligitan rolkurtenon la okulon malantaux gxi. La sekvintan tagon, kompreneble, la kapitano demandis: "Cxu vi konas vian ambasadorinon, S-rinon Bulgxeron?" kaj sxi respondis ke ne, sxi malofte forlasas Florencon kaj ne vizitis Romon dum pli ol unu tago ekde kiam Ges-roj Bulgxero atingis sian Italian postenon. Sxi tiel alkutimigxis al tiuj frazoj ke sxi ripetis ilin sengxene. Kaj la kapitano tuj sxangxis la temon.
Ne, kutime ne gxenis sxin pripensi la pasintecon cxar sxi jam alkutimigxis al gxi kaj gxin komprenis. Gxi estis granda konkreta fakto staranta sur sxia vojo kiun necesis ke sxi cxirkauxiru cxiun fojon kiam sxi movigxis en iu ajn direkto. Sed nun, laux la lumo de la malfelicxa evento sxin alvokinta el Italio--la subita neatendita anonco pri la eksedzigxo de sxia filino kaj Horaco Pursxo kaj la reedzinigxo de tiu filino kun Vilburo Barklejo--la pasinteco, sxia aparta mizera pasinteco, elstarigxis antaux sxi kun akuzaj okuloj, farigxis, laux sxia senordigita fantazio, kiel afliktita parenco subite eskapinta de la flegistinoj kaj prizorgantoj kaj paradiganta publike la hororon kaj mizeron kiujn, dum la longaj jaroj, sxi tiom pacience sxirmis kaj izolis.
Jes, jen gxi staris antaux sxi dum la agititaj semajnoj post la alveno de la novajxo--dum sxia senfina vojagxo el Hindio kie atingis sxin la informletero de Leilino kaj la febra halto cxe sxia logxejo de Florenco kie necesis ke sxi pauxzu kaj amasigu siajn havajxojn por komenci novan survojigxon--jen gxi staris mokridetante al sxi kun nova malbonauxguro sxajnanta diri: "Ho, sed nun vi devas min rigardi, cxar mi estas ne nur via propra pasinteco sed ankaux la nuntempo de Leilino."
Certe estis majstra tusxo de tiuj cxefironiistinoj de tondilo kaj sxpinilo kiam ili elektis duobligi la sorton de la patrino en tiu de la filino. S-rino Lidkoto cxiam imagis iom makabre ke, tiel rimarkinde malsukcesinte utili al Leilino en aliaj manieroj, almenaux sxi povos roli kiel avertilo. Sxi ecx malkonsentis sin defendi, prezenti sian kazon en la plej bona lumo, stoike malbonvolis priparoli mildigintajn cirkonstancojn, por ke la senpripensa kompato de Leilino ne naskigu konkludojn povantajn efiki katastrofe sur sxian propran vivon. Kaj nun okazis tiajxo mem kaj S-rino Lidkoto imagis auxdi la tutan Nov-Jorkon diri unuvocxe: "Jes, Leilino faris la samajxon kiun faris sxia patrino. Kun tia ekzemplo cxu oni rajtas esperi aliajxon?"
Tamen se sxi estis ekzemplo, kompatindulino, sxi estis acxa ekzemplo. Sxi estintus, lauxsupoze, pli utila kiel deturnilo ol cent senkulpaj patrinoj kiel stimuliloj. Cxar kiel kuragxintus ripeti eksperimenton tiel katastrofan iu ajn vidinta ajnan eron de sxia vivo de la dek ok pasintaj jaroj?
Nu, en tiaj kazoj malgravas logiko, malgravas ekzemplo, gravas nenio probable krom havi la samajn impulsojn en la sango; kaj jen estis la malhela heredajxo kiun sxi donacis al sia filino. Leilino ne imitis sxin konscie, sxi nur "postsimilis" sxin, estis projekciajxo de sxia propra forpasinta ribelado.
S-rino Lidkoto bedauxregis, en la komenco de la vojagxo, ke la sxipo "Utopio" estas malrapida vaporveturilo kaj bezonos ok tutajn tagojn por sxin alvenigi al sxia malfelicxa filino. Sed nun, kiam alproksimigxis la momento de rerenkontigxo, bonvole sxi regxirintus la boaton kaj revenfugxintus sur la altajn marojn. Temis ne nur pri tio ke sxi sentis sin malpreta por alfronti la estontecon sxin atendantan en Nov-Jorko sed ankaux ke sxi bezonis pli da tempo por arangxi kion "Utopio" jam havigis al sxi. La pasinteco estis jam suficxe malbona sed la nuna tempo kaj la estonteco estis pli malbonaj cxar ili estis malpli kompreneblaj kaj cxar, dum sxi pli agxigxis, surprizoj kaj senkonsekvencoj gxenis sxin pli ol la plej malbonaj certajxoj.
Estis, ekzemple, S-rino Bulgxero. Laux la helo, aux anstatauxe la malhelo, de novaj okazintajxoj, la vero povus esti ke S-rino Bulgxero ne intencis sxin malagnoski, sed nur malsukcesis sxin rekoni. S-rino Lidkoto konceptis tiun hipotezon auxskultante la konversacion de la personoj sidantaj apud sxi sur la ferdeko--du viglaj junaj virinoj portantaj surkape la plej lastatempajn Parizajn cxapelojn kaj enkape la plej lastatempajn Nov-Jorkajn ideojn. Tiuj virinoj, pri kiuj maleblintus al homo havanta la malnovtempajn kategoriojn de S-rino Lidkoto taksi cxu ili estas edzinoj aux frauxlinoj, cxu bonkondutaj aux malbonkondutaj, cxu ili havas iujn ajn el la ceteraj precizaj trajtoj kiujn junaj virinoj de sxiaj juneco kaj socia rango devis havi, elmontris konon pri la Nov-Jorka mondo kiu denove laux la tradicioj de S-rino Lidkoto, devintus sugesti sekuran rangon en gxi. Sed en la fluida stato de la aktuala socia etiketo, kion sugestis io ajn krom tio kion sugestis iliaj cxapeloj--ke neniu scipovas antauxscii kio estas okazonta poste?
Ili sxajnis, almenaux, frekventi aron da senokupaj kaj ricxegaj homoj estigantaj la samajn gestojn kaj girantaj sur la samaj pivotoj kiel la filino de S-rino Lidkoto kaj la amikinoj de tiu: iliaj Korinoj kaj Matinoj kaj Mabelinoj sxajnis esti baldaux malkasxontaj konatajn familinomojn kaj foje unu el la parolantinoj, resumante diskutadon kies komencon S-rino Lidkoto ne auxdis, proklamis kun impeta memfido: "Cxu Leilino? Ho, Leilino bonfartas."
Cxu povus temi pri sxia Leilino, scivolis la patrino kun akra tremeto de anksieco? Se ili nur konsentus mencii familinomojn! Sed ilia interparolado saltetis elipse de aludo al aludo, iliaj interrompitaj frazoj pendis super senfundaj fosajxoj da konjektado kaj ili naskigis en sia perpleksigita auxskultanto la senton ke ili parolas malpli pri siaj intimaj amikoj ol pri la tuta vivanta homaro.
Sxia malnova amiko Franklino Ido povintus informi sxin eble. Sed jen estis la lasta tago de la vojagxo kaj sxi ne ankoraux estigis la kuragxon peti tion de li. Kiom ajn grandega estis la gxojo kiun sxi spertis ekvidinte lian nomon sur la pasagxerlisto kaj lian amikan barbhavan vizagxon en la homamaso staranta apud la ferdeka balustrado cxe Cxerburgo, ankoraux sxi nenion diris al li krom en la momento de ilia renkontigxo: "Kompreneble, mi iras cxe Leilino."
Sxi diris nenion al Franklino Ido cxar cxiam sxi hezitis instinkte enigi lin en sian intimularon. Sxi certis ke li kompatas sxin, pli kompatas sxin eble ol iu ajn alia. Sed cxiam li honoris sxin plej altagrade malkonsentante elmontri tiun kompaton. Lia sinteno permesis sxin imagi ke tiu kompato ne estas la bazo de lia sento pri sxi kaj parto de sxia gxojo pri lia amikeco kun sxi konsistis el tio ke lauxsxajne tio estis sxia ununura socia rilato ne dependanta de sxia socia stato, la ununura rilato en kiu sxi povis pensi kaj senti kaj konduti kiel iu ajn alia virino.
Nun, tamen, dum la problemo de Nov-Jorko pliproksimigxis, sxi komencis bedauxri ne esti parolinta, almenaux ne esti pridemandinta lin pri la aludoj subauxditaj de sxi survoje. Li ne konis la du virinojn apud sxi, li ecx neniam bonsxancis ekkoni S-rinon Lorinon Bulgxeron. Tamen li konis Nov-Jorkon kaj Nov-Jorko estis la sfinkso kies enigmon necesus al sxi eklegi por ne perei.
En preskaux la sama momento kiam la penso trapasis sxian menson, liaj klinigxantaj sxultroj kaj grizhara kapo reliefigxis kontraux la lumo brileganta en la okcidento kaj li promenetis laux la malplena ferdeko kaj sin faligis en la sxin apudantan segxon.
"Vi atendas ke la Barklejoj alvenu renkonti vin, cxu mi rajtas supozi?" li demandis.
Neniam antauxe sxi auxdis iun eldiri la novan nomon de sxia filino kaj eniris sxian menson la subita penso ke sxia amiko, kiu estis timida kaj malklaresprima, jam dum la tuta vojagxo klopodis eldiri gxin kaj finfine eligis gxin pafritme antaux sxi supozante ke se ne okazas nun la tauxga momento, gxi okazos neniam.
"Mi ne scias. Kompreneble, mi kablogramis. Sed mi opinias ke sxi--ke ili--estas ie cxe li."
"Ho, cxe Barklejo. Jes, proksime al Lenokso, cxu ne? Sed certe sxi alvenos la urbon por vin renkonti."
Li diris tion tiel facile kaj nature ke mildigxis sxia propra malkomforto kaj subite, antaux ol scii kion sxi intencas fari, sxi ekhipotezis: "Povas esti ke ne placxas al sxi intermiksigxi kun homoj."
Ido, kies malatenta miopa rigardo fiksigxis sur la malrapide fluantan akvon, turnigxis sur sia segxo por rigardi sian kunulinon.
"Kiu? Cxu Leilino?" li diris kun nekredema rido.
S-rino Lidkoto rugxigxis gxis sia senkolorigxinta hararo kaj repaligxis. "Necesis al mi multe da tempo--por alkutimigxi al gxi," sxi diris.
Lia rigardo kompatigxis milde, "Miaopinie, vi ekscios"--li pauxzis sercxante tauxgan vorton--"ke la situacio estas alia nun--nepre pli facila."
"Jen pri kio mi scivolas--jam ekde nia survojigxo." Nun sxi nepre intencis paroli. Sxi pliproksimigxis, pro kio iliaj brakoj intertusxigxis kaj sxi rajtis mallauxtigi la vocxon gxis nura murmurado. "Vi vidu, mi cxion komprenis en fulmrapida ekpenso. Mia foriro al Hindio kaj Siamo por tiu longa vojagxo min senigis je leteroj dum sinsekvaj semajnoj. Kaj sxi ne deziris informi min antaux la vojagxo. Ho, tion mi komprenas, kompatinda knabino! Vi scias kiom komplezema sxi estis cxiam por mi, kiel sxi strebis indulgi min. Kaj sxi sciis, kompreneble, en kia horora mensostato mi estos. Sxi sciis ke mi dezirus ekhasti tujege gxis sxi kaj entrepreni haltigi la aferon. Tial sxi havigis al mi neniam ajnan indicon pri io ajn kaj sxi ecx sukcesis silentigi la busxon al Suzino Suferno--vi scias ke Suzino estas tiu aparta familiano kiu tenas min en sciado pri cxehejmaj okazintajxoj. Mi gxis nun ne komprenas kiel sxi malebligis ke Suzino informu min. Sed tion sxi faris. Kaj sxia unua letero--tiu kiun mi ricevis en Bankoko--diris nur ke la afero finplenumigxis--la eksedzigxo, mi voldiras--kaj ke en la sekvonta tago mem sxi klopodos--nu, mi supozas ke ne utilis atendi. Kaj li sxajne kondutis kiel eble plej bone, dezirinte edzigxi kun sxi tiom kiel--"
"Kiu? Cxu Barklejo?" li helpis sxin. "Mi diru ke jes! Nu kion vi supozas--?" Li sin interrompis. "Li estos sindona por sxi, mi vin certigu."
"Ho, kompreneble. Mi certas pri tio. Li skribis leteron al mi--vere belegan leteron. Sed tiajxo trudas peze al la sindono de tia viro. Mi ne certas ke Leilino konscias--"
Denove Ido auxdigis sian etan trankviligan ridon. "Mi ne certas ke konscias vi. Ili bonfartas."
Tio estis la sama frazo kiun aplikis al la nekonata "Leilino" la juna virino sidanta en la apuda segxo kaj gxia reveno sur la lipoj de Ido rugxigis la vangojn de S-rino Lidkoto je fresxa kuragxo.
"Placxus al mi ekscii precize kion vi volas diri. La du junaj virinoj sidantaj apud mi--tiuj surportantaj la mirindajn cxapelojn--parolis en la sama maniero."
"Kio? Cxu pri Leilino?"
"Pri iu Leilino. Mi imagis ke povas temi pri la mia. Kaj pri la socio, gxeneralmaniere. Cxiuj iliaj amikinoj sxajne eksedzinigxis. Iuj el ili sxajne anoncas novan fiancxinigxon antaux la oficiala plenumo de sia eksedzinigxo. Unu el ili--sxi nomigxis Mabelino--se mi bone komprenis, sxia edzo eksciis ke sxi celas eksedzinigxi disde li kiam li rimarkis novan fiancxinigxringon sur sxia fingro."
"Nu, vi vidas ke Leilino faris cxion 'lauxregule', kiel diras la Francoj," respondis Ido.
"Jes. Sed cxu tiuj homoj agadas en sociaj rondoj? Cxu tiuj homoj pri kiuj parolas miaj najbarinoj?"
Li kuntiris la sxultrojn. "Necesus al arbitracikomisiono multe da kunsidoj por determini la limojn de la hodiauxa socio. Sed almenaux ili estas en Nov-Jorko, kaj tie vi ne estas. Vi estas pli kaj pli for de gxi."
"Sed me revenis tien plurajn fojojn por viziti Leilinon." Sxi hezitis kaj rigardis kontrauxdirekten. Tiam sxi eligis malrapide: "Kaj neniam mi rimarkis--la plej etan sxangxon--en--en mia aparta situacio--"
"Ho," li diris mallauxde, kaj sxi tremetis, timante esti tro dirinta. Sed jam forpasis la horo kiam tiaj skrupuloj kapablis sxin bremsi. Necesis ekscii kie sxi situas kaj kie situas Leilino. "S-rino Bulgxero ankoraux malagnoskas min," sxi eligis kun embarasita rido.
"Cxu vi certas? Eble vi malagnoskis sxin. Se ne nun, eble en pasinta tempo. Kaj kiam temas pri malagnoskado, se vi ne malagnoskas la unua, vi atingas nenion. Jen kio dauxrigas tiom da kvereloj."
La vorto naskigis en S-rino Lidkoto denovan senton pri realajxoj. "Sed la Pursxoj," sxi diris, "la Pursxoj estas tiel fortaj! Ili estas tiel multnombraj kaj cxiuj ili sin apogas unu la alian, same kiel faris la familio de mia edzo. Mi scias kion tio signifas kiam oni estas kontrauxstarata de iu tuta klano. Ili estas pli fortaj ol iu ajn kvanto da apartaj amikoj. La Pursxoj neniam pardonos Leilinon por sxia foriro disde Horaco. Nu, lia patrino kontrauxstaris lian edzigxon kun sxi pro--pro mi. Sxi klopodis instigi Leilinon promesi ne vidi min okaze de ilia mielmonata vojagxo al Euxropo. Kaj nun sxi diros ke okazis laux mia ekzemplo."
Sxia kunulo, karesante la barbon malprecize, primeditis tion dum momento, tiam demandis, kun sxajna malrilato, "Kion diris Leilino kiam vi skribis ke vi alvenos?"
"Sxi diris ke tute ne necesas, sed ke pli bone estos ke mi venu, cxar tio estos la sola rimedo por konvinki min pri la malneceso."
"Nu, tial, tio pruvas ke sxi ne timas la Pursxojn."
Sxi eligis longan suspiron de memorado. "Ho, nur en la komenco, vi scias--oni neniam timas."
Li metis sian manon sur la sxian kun gesto de kompreno kaj kompato. "Vi vidos, vi vidos," li diris.
Ombro plilongigxis laux la ferdeko antaux ili kaj stevardo ekstaris tie, transdonante Markoni-gramon.
"Ho, nun mi ekscios!" sxi proklamis.
Sxi malfermis sxirgeste la mesagxon, tiam gxin faligis surgenuen, silente metante la manojn sur la paperon.
La demando de Ido sxin ekvigligis: "Cxu cxio bonfartas?"
"Ho, cxio ege bonfartas. Nepre. Sxi ne povas alveni sed sxi sendas Suzinon Sufernon. Sxi diras ke Suzino klarigos la aferon." Post cetera silento sxi aldonis kun subita fluego da amareco: "Supozante ke mi bezonas klarigon!"
Sxi sentis atingi sxin la heziteman rigardon de Ido. "Sxi estas en la kamparo, cxu?"
"Jes. 'Lastaminuta malhelpo. Sopirante al vi, atendante vin. Ambaux sendas amon.' Cxu vi ne komprenas? La kompatinda karulino ne povas alfronti tion."
"Ne, mi ne komprenas." Li atendis. "Cxu vi intencas aliri sxin tujege?"
"La horo estas tro malfrua por trafi trajnon hodiauxvespere. Sed mi veturos per la unua morgauxmatena trajno." Sxi meditis momenton. "Eble tio estas pli bona. Mi bezonas paroli kun Suzino unue. Sxi renkontos min cxedoke kaj mi veturigos sxin rekte al la hotelo kun mi."
Dum sxi evoluigis tiun planon, sxi spertis la senton ke Ido ankoraux sxin rigardas, penseme, ecx seriozege. Kiam sxi finparolis, li restis senparola dum momento. Tiam li diris, preskaux ceremonie: "Se via interparolado kun Frauxlino Suferno ne dauxras gxis tro malfrua horo, cxu mi rajtas alveni vin viziti post gxi? Mi vespermangxos cxe mia klubo kaj mi telefonos al vi je cxirkaux la deka, se vi permesos. Mi survojigxos morgauxmatene, cele al Cxikago, por negocoj, kaj placxus al mi ekscii, antaux mia foriro, ke via kuzino sukcesis vin trankviligi, pri kio mi jam antauxcertas."
Li parolis kun timida zorgo kiu, ecx por la maltrankvilaj perceptoj de S-rino Lidkoto, sonigis sentonoton dum longa tempo silentigitan. Eble la faligo de la barilo de silentemeco antauxe ilin disapartiginta nun liberigis cxe ambaux nesuspektitajn emociojn. La tono de lia peto afekciis sxin kurioze kaj malstrecxis la fortan premon de sxiaj timoj.
"Ho, jes, bonvolu alveni!" sxi diris, starigxante. La grandega minaco kiu estis Nov-Jorko pligrandigxis nun, nanigante, sub longaj etendajxoj da enbataligitaj masonadoj, la vastan ferdekon sur kiu sxi staris kaj cxiujn estuletojn kiujn gxi veturigis. Unu el tiuj, drivante pli proksime, prenis la formon de sxia servistino, sekvata de stevardoj portantaj valizojn, kaj signalanta al sxi ke estas la horo subferdekigxi. Dum ili descendis al la cxefa ferdeko, la homamaso sxin balais kontraux la sxultron de S-rino Lorino Bulgxero, kaj sxi auxdis la ambasadorinon alvoki al iu, super la cxagrenita cxapelmaro: "Mi ege bedauxras! Tio multe placxintus al mi sed mi promesis pasigi dimancxon cxe kelkaj geamikoj en Lenokso."
II
La klarigo de Suzino Suferno finigxis nur post la deka horo kaj sxi jxus foriris kiam Franklino Ido, kiu, konforme al malnova Nov-Jorka tradicio, sin anoncis per longa blanka skatolo da rozoj, alvenis kondukite en la salonon de S-rino Lidkoto.
Li antauxenpasxis kun sia timida duonhumura rideto kaj, prenante al sxi la manon, sxin rigardis dum momento sen paroli.
"Cxio bonfartas," li proklamis tiam.
S-rino Lidkoto revensendis lian rideton. "Estas eksterordinare. Cxio sxangxigxis. Ecx Suzino sxangxigxis. Kaj vi scias gxis kiom Suzino reprezentis antauxe la malnovan Nov-Jorkon. La malnova Nov-Jorko malaperis, sxajne. Sxi parolis en la plej mirinda maniero. Sxi klakigas la fingrojn pri la Pursxoj. Sxi diris al mi--al mi--ke cxiu virino rajtas esti felicxa kaj ke memesprimado estas la plej alta devo. Sxi kulpigis min dirante ke mi miskomprenas Leilinon, ke mia vidpunkto estas konvencia! Sxi kvazaux eksplodis pro fiero pri sia partoprenado en la sekreto kaj surportis brocxon kiun donacis al sxi Vilburo Barklejo!"
Franklino Ido sidigxis en la fotelo kiun sxi antauxensxovis por li sub la elektra lustro. Li malantauxenjxetis la kapon kaj ridis. "Kion mi diris al vi?"
"Jes, sed mi ne povas kredi ke Suzino ne eraras. Kompatinda karulino, sxi kutimas interesigxi pri sensukcesaj motivoj. Kaj eble sxi opinias devi, restinte lojala pri mi, agi egale pri Leilino."
"Sed sxi ne kontrauxstaris malkasxe, cxu ne? la mondon por vi? Sxi ne klakadis la fingrojn pri la Lidkotoj, cxu?"
S-rino Lidkoto kapneis, ankoraux ridetante. "Ne. Suficxis kontrauxstari mian familion. Dum iom da tempo dubinde estis ke ili permesu sxin frekventi min kaj preskaux necesis ke sxi sin desinfektu post cxiu vizito. Mi opinias ke en la unuaj tempoj mia bofratino ne permesis ke sxiaj filinoj descendu al la mangxcxambro kiam Suzino vespermangxis cxe sxi."
"Nu, cxu la nuna sinteno de via kuzino ne estas la lauxeble plej bona pruvo ke la tempoj sxangxigxis?"
"Jes, jes, mi scias." Sxi antauxenklinigxis el sia sofo-angulo, fiksante sian rigardon sur lian magran amikeman vizagxon kiu brilis malklare sur sxin tra sxiaj larmoj. "Se tio veras, gxi--gxi mirindegas. Sxi diras ke Leilino nepre felicxadas. Sxajnas ke angxelo kvazaux rondiradis levante tombosxtonojn kaj la enterigitoj remarsxadas kaj la vivantoj ne ektimas antaux ili."
"Vio iom pravas," li konsentis.
Sxi enigis longan spiradon kaj sidis rigardante kontrauxdirekte al li laux la longa perspektivo de la lampfrangxitaj stratoj kiujn superpendis sxiaj fenestroj.
"Mi povas kompreni kiom felicxa vi devas esti," li komencis post iom da tempo.
Sxi turnigxis al li impete. "Jes, jes. Mi estas felicxa. Sed aldone mi estas soleca, pli soleca ol iam. Jam antauxe mi ne okupis grandan spacon en la mondo. Sed nun--kie estas starangulo por mi? Ho, cxar mi jam komencis min konfesi, kial ne dauxrigi? Diri tion al vi levas tombosxtonon de sur mi! Vi vidu, antaux cxi tio, Leilino bezonis min. Sxi estis malfelicxa kaj mi konsciis pri tio, kaj kvankam preskaux neniam ni priparolis tion mi sentis ke, iumaniere, la scio ke mi jam traspertis la saman okazintajxon, ecx gxis ties plej suba fecxo, sxin helpis. Kaj helpis min sxia bezono pri mi. Kaj kiam alvenis la novajxo pri sxia edzinigxo, mia unua pensado estis tio ke eble nun sxi bezonos min ecx pli, ke sxi havos neniun krom mi al kiu peti helpon. Jes, sub mia tuta cxagreno kusxis arda gxojo pri tio. Estis tiel malkutime kaj mirinde eksenti denove ke estas unu persono ne scipovanta bonfarti sen mi! Kaj nun tio kion diras al mi vi kaj Suzino sxajnas esti forpreninta de mi mian filinon. Kaj en tiuj unuaj momentoj estas nur tio kion mi kapablas senti."
"Kompreneble estas nur tio kion vi kapablas senti." Li rigardis sxin mediteme. "Kial Leilino ne alvenis vin renkonti?"
"Efektive, la kulpo estis mia. Vidu, mi kablogramis ke ne certas ke mi sukcesos trafi 'Utopion' kaj versxajne mia dua kablogramo malfruigxis kaj kiam sxi gxin ricevis, sxi jam invitis kelkajn personojn gastigxi cxe sxi en dimancxo--unu, du longatempajn geamikojn, diras Suzino. Mi gxojas ke ili tuj konsentis iri cxe sxi sed kompreneble mi preferintus esti sola kun sxi."
"Tial, cxu vi dauxre intencas iri tien?"
"Ho, mi devas. Suzino deziris treni min al Rigxfildo kun si gxis lundo kaj Leilino sendis mesagxon informantan ke mi rajtas iri tien se mi deziras kaj ke mi ne devas pripensi sxin. Sed mi scias kiom sxi malkontentigxus. Suzino diris ke Leilino timis ke mi koleretigxos pro tio ke sxi invitis gastojn kaj ke, se mi malaprobos tion, sxi ne insistos ke mi venu. Sed se ili ne malaprobas, kial malaprobu mi? Kaj kompreneble, se ili bonvolas iri cxe Leilino, tio devas signifi--"
"Kompreneble, mi gxojas ke vi rekonas tion," Franklin Ido asertis abrupte. Li starigxis kaj transiris al sxi, prenante sxian manon per unu el siaj rapidaj gestoj. "Estas io kiun mi deziras diri al vi," li komencis--
* * * * *
La sekvintan matenon, en la trajno, tra cxiuj ceteraj interluktantaj pensadoj en la menso de S--rino Lidkoto, kuris la varmeta subfluo de tio kion Franklin Ido deziris diri al sxi.
Li jam deziris diri tion, sxi sciis, apartan pasintan fojon kiam, preskaux ok jarojn antauxe, hazarda renkontigxo en la fino de pluva auxtuno cxe senhoma Svislanda hotelo ilin kunigis dum du semajnoj en malkutima apudeco. Ili piedpromenis kaj interparolis kune, prunteprenis cxiu la librojn kaj jxurnalojn de la alia, pasigis la longajn malvarmetojn vesperojn apud la fajro en la malklara lamplumo de sxia eta pecxpinsalono kaj mirinde kontentigis sxin lia cxeesto kaj fandigxis malmolaj glaciejoj de sxia personeco kaj sxi konsciis ke kiam li foriros sxi tion bedauxros senespere. Kaj tiam, en la lasta minuto, en sia stranga malrekta maniero, li lasis sxin kompreni ke dependas de sxi cxu li restu. Sxi memoris ankoraux tiun sendorman nokton kiun sxi pasigis post la malkovro. Estis absurde, kompreneble, konsideri kompensi lian lojalecon konsentante pri tia ofero, sed kiel eltrovi kialojn por lin konvinki? Sxi ne toleris la ideon permesi ke li taksu sxin malpli afekciita, malpli inklina pri li ol sxi estas. La malavareco de lia amo meritis ke sxi gxin repagu per la vero. Tamen kiel vidigi al li kion sxi sentis sed malakcepti kion li proponis? Kiel konfesi al li tion kio estis sur sxiaj lipoj kiam li faris la proponon? "Mi vidis kion tio faris al unu viro kaj necesas ke neniam, neniam estu cetera." La senparola malatento pri sxia pasinteco estis la medio en kiu vivis ilia amikeco kaj sxi ne povis subite, al li el cxiuj viroj, komenci paroli pri si kiel kulpinta virino en teatrajxo. Iel, tempofine, sxi sukcesigis la aferon, evitis rektan klarigon, komprenigis al li ke sxia vivo jam finigxis, ke sxi nun ekzistas nur por sia filino kaj ke pli preciza liaflanka propono estintus preskaux malrespekti la tauxgan socian delikatecon. Sxi tiel alkutimigxis al konduti kvazaux sxia vivo jam finigxis! Kaj, cxiuokaze, li rekonis sxiaflankan indicon, rezulte de kio sxi sukcesis sxirmi kaj sian kaj lian sentivecon. La sekvintan jaron, kiam li alvenis Florencon por viziti sxin, ili rerenkontigxis en la malnova amikema maniero kaj gxis nun tio dauxris esti la kvalito de ilia intimeco.
Kaj nun, subite kaj neatendite, li starigis la proponon denove, cxi-foje senpere, kaj en tia formo ke sxi ne povis gxin eviti; bazante la restarigon de la peto, post tiom longa intervalo, sur tion ke, laux propra elmontrado sxia, sxia cxefa argumento kontraux gxi ne plu ekzistis.
"Vi diras al mi ke Leilino estas felicxa. Se sxi estas felicxa, sxi ne bezonas vin--ne bezonas vin, tio estas, sammaniere kiel antauxe. Vi deziris, mi scias, esti cxiam atingebla, libera kaj disponebla se subite sxi petus vin alveni sxin aux alvenus enaziligxi cxe vi. Mi komprenis tion--tion mi respektis. Mi ne trudis al vi mian deziron cxar mi konsciis gxin esti senutila. Vi ne taksintus vin libera, tion mi komprenis suficxe bone, elprofiti tian gxojon kian havigintus al vi kunvivado kun mi dum sxi estis malfelicxa kaj, kiel vi sxin imagis, malhavanta la esperon sin liberigi. Ecx tiam mi ne havis la saman senton pri tio kiel vi. Mi komprenis pli bone ol vi la evoluantan etoson cxi tie. Sed antaux dek jaroj la sxangxigxo ankoraux ne okazis kaj mi maldisponis la kapablon vin konvinki pri ties alveno. Tamen mi imagis cxiam la eblon ke Leilino ne jugxu sian kazon finarangxita pro kio mi elektis opinii ke ankaux nia kazo ankoraux ne finarangxis. Permesu ke mi dauxre opinii tiel, almenaux gxis vi vidos sxin kaj konfirmos per propra rigardo kion diras al vi Suzino Suferno."
III
Lauxlonge de la tuta raportado-reraportado kiun Suzino Suferno faris al sxi dum ilia kvarhora fugxado al la montetaro, tiu peto de Ido ade revenis al la menso de S-rino Lidkoto. Sxi ankoraux ne sciis kion senti rilate al ties influo sur sxian apartan sorton, sed la peto estis io sur kion sxiaj konfuzitaj pensadoj povus sin apogi meze de la amaso da novaj efektoj kaj sxi estis nedireble gxoja ke li diris kion li diris kaj gxin diris en tiu aparta momento. Tio helpis sxin alkrocxi solide al sia identeco meze de la ekfluo da strangaj nomoj kaj novaj kategorioj kiujn elversxis sur sxin la parolado de sxia kuzino.
Laux la progreso de la vojagxo la komunikajxoj de Frauxlino Suferno pli kaj pli eksterordinarigxis. Sxi kondutis kiel cxicxerono pretiganta la menson de sensperta vojagxanto por la mirindajxoj baldaux eksplodontaj sur gxin.
"Vi ne rekonos Leilino. Sxi remuntigis siajn perlojn. Johano Sargxento pentros sxin. Ho, kaj sxi petis ke mi diru al vi ke sxi esperas ke vi ne maltoleros esti iom kunpremata dum la semajnfino. La domon konstruigis la patro de Vilburo, vi scias, kaj gxi estas iom malnovmoda--gxi havas nur dek porgastajn dormcxambrojn. Kompreneble tio estas malgranda afero rilate al tio kion ili intencas fari. Ilia propono estas konservi la nunan domon kiel alon. Sxi petis ke mi klarigu--sxi ege bedauxras la malpovon disponigi al vi apartan saloneton en la komenco. Ili konsideras Egiption por la venonta vintro escepte, kompreneble, se Vilburo ricevos sian komision. Ho, cxu sxi ne skribis al vi pri tio? Nu, li deziras Romon, vi scias--la duan sekretariecon. Aux, anstatauxe, li deziris Anglion. Sed Leilino insistis ke, se ili iros eksterlanden, sxi postulas esti proksime al vi. Kaj kompreneble tio kion sxi diras havas legxan forton. Ho, ili ege deziras ricevi gxin. Vi komprenu, la onklo de Horaco estas en Kabineto--ia adjunkta sekretario--kaj miaopinie li disponas ege influajn rilatojn--"
"Cxu la onklo de Horaco? Mi supozas ke vi volas diri tiun de Vilburo," interrompis S-rino Lidkoto, eligante anhelon el kiu parton instigis la frivola lingvouzado de Frauxlino Suferno.
"Cxu tiu de Vilburo? Ne, mi ne volas diri lin. Tiun de Horaco mi volas diri. Neniaj malbonvolaj deziroj kontrauxstarigas ilin, mi certigu vin. Ekde la anonco pri la fiancxigxo de Horaco--cxu vi ne sciis ke Horaco fiancxigxis? Nu, li edzigxas kun unu el la filinoj de Episkopo Torburjo: la rugxharulino verkinta la romanon kiun cxiuj priparolas: Cxi Tiu Karno Mia. Ili geedzigxos en la katedralo. Kompreneble, Horaco rajtas, cxar estis Leilino kiu--sed, kiel mi diras, ne estas la plej eta rankoro kaj Horaco mem skribis al sia onklo pri Vilburo."
La pensadoj de S-rino Lidkoto refugxis al tio kion sxi diris al Ido la antauxan tagon sur la ferdeko de "Utopio". "Antauxe mi ne okupis grandan spacon sed kie estas angulo por mi nun?" Kie, efektive, en tiu homplena renversita mondo, kun ties impetaj sxangxoj kaj pelmelaj realgxustigoj, ties novaj toleremoj kaj apatioj kaj komplezajxoj, estis spaco por karaktero formita de pli severaj procedoj kaj vivo rompita sub ilia nedeturnebla premo? Tiam, fulmrapide, sxi ekvidis la hxaoson laux nova angulo kaj ordo sxajnis ekmovigxi sur la malplenon. Se la malnovaj procedoj sxangxigxis, sxia kazo sxangxigxis kun ili. Ankaux sxi estis parto de la gxenerala realgxustigo, eta ero de la nova kondutmodelo evoluigita en pli auxdacaj, pli liberaj akordoj. Cxar sxia filino havis nenian punon por pagi, cxu ankaux sxi mem ne liberigxis pro la sama influo? La ricxaj postlasitajxoj de juneco kaj gxojo jam foriris. Sed cxu ne restis suficxe da tempo por kunigi novajn provizojn da felicxo? Tion, kompreneble, Franklino Ido sentis kaj deziris ke sxi sentu. Li jam tuj vidis kiel la sxangxo en la situacio de la filino estigos sxangxon en la koncepto de la patrino pri sxia aparta situacio. Preskaux sxajnis--suficxe mirinde!--ke la malsagxeco de Leilino farigxis rimedo por senkulpigi la malsagxecon de sxi mem.
* * * * *
Cxion alian S-rino Lidkoto forgesis dummomente en la varmo de la filina cxirkauxbrako. Malnature estis, preskaux terure, ekstari sur stranga sojlo, sub nekonata tegmento, en granda halo plena je pentrajxoj, floroj, fajrolumo kaj hastantaj servistoj kaj en tiu vasta malkutima konfuzo ekvidi Leilinon, sencxapelan, ridantan, auxtoritatan, dum stranga juna viro gxoje ehxadis sxian saluton kaj transkomunikis sxiajn ordonojn. Tamen ekde kiam S-rino Lidkoto tenis sian filinon kontrauxbrusten kaj auxdis la filinon diri kontrauxorelen "Cxio en ordo, vi maljuna karulino!", cxiu cetera sento perdigxis en la profunda efekto de bonfarto kiun estigis la nura cxirkauxbrako de Leilino.
La efekto restis ankoraux cxe sxi, varmigante sxiajn vejnojn kaj tremetigante placxe sxian koron dum sxi supreniris al sia cxambro post la tagmangxo. Iom limigite pro la cxeesto de vizitantoj, kaj ne tro bedauxrante la bezonon prokrasti dum kelkaj horoj la "longan interparoladon" kun sia filino pri kiu sxi sentis sin iel tremete malpreta, sxi retirigxis, pretekstante lacigxon, al la helluma luksa dormcxambro en kiun Leilino foje kaj refoje pardonpetis pri la bezono sxin kunpremi. La cxambro estis pli granda kaj pli luksa ol iu ajn el sxia Florenca apartamenteto. Sed cxefe imponis al sxi ne la nivelo de ricxeco sugestita per la vocxtono de sxia filino kiam sxi aludis la cxambron nek la finpretigo kaj la komplekso de ties meblajxoj. Temis pri la aspekto kiun la cxambro kunhavis kun la cetero de la domo, kaj kun la perspektivo de la subfenestraj gxardenoj, tiu sxajna apartenado al aparta "establajxo"--al io solida, agnoskita, fondita sur sakramentoj kaj precedentoj kaj principoj. Nek la loko nek Leilino nek Vilburo elmontris ion ajn sugestantan pasion aux dangxeron. Ilia interrilataro sxajnis tiel komfortiga kiel ilia meblaro kaj tiel respektinda kiel ilia banksaldo.
Estis tio, el la tuta konfuza sperto, kio plej konfuzis S-rinon Lidkoton, kiu havigis al sxi samtempe la plej profundan senton de sekureco por Leilino kaj la plej fortan senton de antauxtimo pro sxi mem. Jes, estis en la kompleto kaj la kompakto de la bonfarto de Leilino io kiu premis. Ido pravis. Sxia filino ne bezonis sxin. Leilino, en la momento de sia unua cxirkauxbrako, senkonscie pravigis la fakton uzante la saman frazon kiel Ido mem, kaj la du junaj virinoj kun la cxapeloj. "Cxio estas en ordo, vi maljuna karulino!" sxi diris. Kaj sxia patrino sidis sole, penadante sin situigi en la novan aferarangxon bildigitan de tia certeco.
Sxia unua distinga sento estis senlogika rankoro. Se tia sxangxigxo jam estis alvenonta, kial gxi ne alvenis pli frue? Jen sxi estis, virino ne ankoraux maljuna, kiu kompensis preze de la plej bonaj jaroj de sia vivo la sxtelprenon de la felicxo kiun la samagxulinoj de sxia filino jugxis ilia meritajxo. Estis nenia senco, nenia sinsekvo en tio. Sxi havigis al si kion sxi deziris sed la acxetprezo estis tro alta. Necesis al sxi pagi la lastan, plej amaran prezon por lerni ke amo havas prezon: ke gxi valoras tiom sed ne plu. Sxi konis la angoron kiun sentas virino vidinte la viron amatan de sxi malkovri tion pli frue ol sxi kaj leginte la malkovron en liaj okuloj. Estis parto de sxia historio kiun dum longa pasinta tempo sxi ne kuragxis pripensi. Cxiam sxi cxirkauxiradis grandapasxe tiun hantitan angulon. Sed nun, kiam sxi vidis la junulon stratetagxe, apartenantan tiel malferme kaj gxoje al Leilino, stuporigis sxin la sensenca malsxparo de sxia aparta aventuro kaj tordis sxin la ironia percepto ke la sukceso aux malsukceso de la plej profundaj homaj spertoj povas dependi de hazarda kronologio.
Tiam iom post iom la pensado de Ido revenis al sxi. "Mi elektis opinii ke nia kazo ne estas fermita," li diris. Profunde afekciis sxin tio. Por cxiuj ceteraj sxia kazo estis jam de longe fermita. Finita estis skribacxita cxie sur sxi. Sed jen estis unu viro kiu kredis kaj atendis. Kaj kion fari se realigxus tio kion li kredis kaj atendis? Se la "en ordo" de Leilino auxgurus la "en ordo"-n de sxi mem?
Gxis nun, kompreneble, maleblis antauxscii. Sxi jam imagis, efektive, enirinte la mangxcxambron antaux la tagmangxo, ke tro subita silento surfalis la kunigitan geamikaron de Leilino, la sveltajn parolemajn junajn virinojn kaj la lantajn golfsxtrumphavajn junajn virojn. Cxiuj akceptis sxin dece, kun tiu speco de sxtonigita deco kiu povas esti aux agnosko pri agxo aux protesto pri sendisciplino. Sed laux ili, kompreneble, sxi devas esti maljunulino cxar sxi estas la patrino de Leilino kaj en socio tiel superregata de juneco la nura cxeesto de matureco estas retenilo.
Unu el la junulinoj tamen baldaux elvenis la aron kaj, sin apudigante al S-rino Lidkoto, sxin auxskultis kun blua rigardo de admiro kiu estigis en la pli agxa virino subite felicxan konscion pri sxiaj de longe forgesitaj sociaj gracioj. Placxe estis konscii ke sxi allogis tiun junan Cxarlotinon Vinon kies patrino nombrigxis inter sxiaj plej intimaj amikinoj kaj en kiu travivis iom de la sobreco kaj mildeco de la pli frua etiketo. Sed la kolokveto, interrompite de la tagmangxoanonco, sukcesis efektivigi nenian pli definitivan ol tiu rememorigan emocion.
Ne, ankoraux sxi ne komprenis kiel sxia aparta kazo akordigxos en la nova socia ordo. Sed ceteraj homoj--"pli agxaj homoj" diris Leilino--alvenus per la posttagmeza trajno kaj tiun vesperon je la vespermangxhoro sendube sxi scipovus fintaksi la situacion. Sxi komencis scivoli nervoze kiuj estos la novalvenontoj. Sendube ne necesus al sxi alfronti embarasajn renkontojn kun antauxaj konatoj. Tamen strange estis ke sxia filino menciis neniajn nomojn.
Leilino proponis ke poste, en la posttagmezo, Vilburo sxin veturigu en promenado. Sxi anoncis la deziron ke ili estigu "bonan trankvilan interparoladon." Sed S-rino Lidkoto volis ke antauxiru la promenadon sxia parolado kun Leilino kaj, cetere, jam dum la tagmangxo, subauxdis hazardajn aludojn pri okazonta tenismatcxo en kiu estas partoprenonta sxia bofilo. Sxia lacigxo estis suficxa pretekso por malakcepti la promenadinviton kaj sxi petegis ke Leilino permesu sxin ripozi trankvile en sia cxambro gxis ili povos ekgxui trankvilan kunbabilmomenton.
"Antaux la tehoro, tial, vi anasino," Leilino decidigxis kun lasta kiso kaj baldaux S-rino Lidkoto, tra sia malfermita fenestro, auxdis la fresxajn lauxtajn vocxojn de la gastoj de sia filino sonoradi trans la gxardenojn ekde la tenisejo.
IV
Leilino jam alvenis kaj foriris kaj ili jam okazigis sian interparoladon. Gxi ne dauxris tiel longe kiel S-rino Lidkoto deziris cxar meze de gxi Leilino estis vokita al la telefono por ricevi gravan mesagxon de la urbo kaj sendis informajxon al la patrino pri sia maleblo reveni jxus tiam cxar unu el la junaj virinoj ricevis neatenditan alvokon kaj oni devis arangxi sxian foriron. Sed patrino kaj filino pasigis preskaux unu horon kune kaj S-rino Lidkoto estis felicxa. Neniam sxi vidis Leilinon en tiel dolcxa, tiel atenta animstato. La nura maltrankviligajxo estas la troeco mem de tiu atento, la troigita deklaro de la gxeno sentita de la filino kiam iliajn unuajn momentojn da kunesto difektis la cxeesto de nekonatoj.
"Ili ne estas nekonatoj por mi, karulino, cxar ili estas amikoj de vi," la patrino sxin certigis.
"Jes, sed mi konas viajn sentojn, vi stranga sovagxa patrino. Mi scias kiel ekde cxiam vi malamas homojn." (Cxu malamas homojn? Cxu Leilino forgesis kial?) "Kaj jen la kialo pro kio mi diris al Suzino ke se vi preferas aliri Rigxfildon kun sxi en dimancxo, mi nepre komprenos kaj atendos pacience nian bonan cxirkauxbrakon. Sed vi ne sentis veran gxenon inter ili dum la tagmangxhoro, cxu ne, karulino?"
S-rino Lidkoto, je tio, subite direktis surprizitan rigardon al sia filino. "Ne plu gxenas min tiajxoj," sxi respondis simple.
"Sed tio ne min konsolas por esti alfrontiginta vin al la gxeno de tio, por esti permesinta vin alveni cxi tien kiam mi devintus postuli ke vi iru al Rigxfildo kun Suzino. Se Suzino ne stultigxintis, sxi kunirigintus vin tien kun sxi. Malplacxegas al mi pripensi vin cxi-supre en tuta soleco."
Denove S-rino Lidkoto penadis legi ion pli ol iom obtuzan amon en la brilega rigardo de sia filino. "Mi gxojas povinte malstrecxigxi hodiauxposttagmeze, karulino. Kaj poste--"
"Ho, jes, poste, kiam cxi tiu tuta aferacxo finfinigxos, ni kompensos gxin duoble, cxu ne, vi sxatata karulino?" Kaj en tiu momento oni alvokis Leilinon al la telefono, kio soligis S-rinon Lidkoton inter sxiaj konjektoj.
Tiuj ankoraux sxvebis antaux sxi en nuba malcerteco kiam Frauxlino Suferno frapetis cxe sxia pordo.
"Cxu vi alvenas por min konduki malsupren al la teservo? Mi forgesis kiom malfrua estas la horo," S-rino Lidkoto ekkrietis.
Frauxlino Suferno, diketa fiksrigarda virineto kun modesta hararangxo kaj akordigxema rideto, nervoze algxustigis la pendantajn klarionbidojn de sia komplika nigra robo. Frauxlino Suferno estis cxiam en funebra lamentado kaj cxiam en memorhonorado pri la forpaso de malproksimaj parencoj sxi surportis la forjxetitajn vestajxojn de iliaj intimaj familianoj. "Gxi ne estas precize funebra," sxi kutimis diri, "sed gxi estas la ununura nigra vestajxero kiun posedis la kompatinda Gxulino--kaj kompreneble Georgo estis nur la duonkuzino de mia patrino."
Dum la frauxlino antauxenvenis S-rino Lidkoto sin surprizis scivolante humure cxu la virino lamentas la eksedzigxon de Horaco Pursxo surportante unu el la malnovaj nigraj satenajxoj de lia patrino.
"Ho, cxu vi deziris malsupreniri por la tehoro?" Suzino Suferno fiksrigardis sxin, iom konfuzite. "Leilino suprensendis min por resti apud vi. Sxi opiniis ke vi estos pli komforta restante cxi tie. Sxi timis ke vi vin sentu iom laca."
"Laca mi estis. Sed mi disponis la tutan posttagmezon por mallacigxi. Kaj cxi tiun mirindan sofon por min helpi."
"Leilino petis ke mi diru al vi ke sxi suprenhastos dummomente antaux la vespermangxo post la alveno de cxiuj. Sed la trajno cxiam alvenas terure malfrue. Sxi bedauxregas la maleblon disponigi al vi apartan sidcxambron. Sxi deziris ekscii cxu mi opinias ke tio vin gxenas."
"Kompreneble, tio spertigas al mi nenian gxenon. Strange estas ke Leilino povus supozi la kontrauxon." S-rino Lidkoto sin apartigis por liberigi spacon por la domservistino kiu aperis sursojle kunportante tableton sur kiu sternigxis perpleksiganta variaro da tekuketoj.
"Leilino mem arangxis tion," murmuretis Frauxlino Suferno dum la pordo fermigxis. "Sxia ununura deziro estas ke vi vin sentu felicxa cxi tie."
S-rino Lidkoto jugxis unu plua indikajxo pri la subfosita aferstato tion ke la prizorgo de sxia filino elmontrigxas en la multobleco da sandvicxoj kaj la fornovarmo de kuketoj. Tamen cxio okazinta ekde sxia alveno sxajnis pligrandigi sxian konfuzon.
Veturilkorno soninta sur la eniraleo sxangxis la direkton de sxiaj pensadoj. "Cxu jam alvenas la novaj gastoj?" sxi demandis.
"Ho, certege, ne. Ili ne alvenos antaux la sepa horo." Frauxlino Suferno strecxis la kolon el la fenestro por okulkapti la veturilon. "Devas esti Cxarlotino en forirado."
"Cxu estis la Vin-familia knabino kiun oni urgxe forvokis? Mi esperas ke ne temas pri malsano."
"Ho, ne. Mi opinias ke temis pri dateraro. Sxia patrino telefonis dironte ke oni atendas sxin cxe Staplejo-familio de Fisxkilo kaj oni devis veturigi sxin haste al Albanio por ke sxi tie entrajnigxu."
S-rino Lidkoto meditis. "Mi bedauxras. Sxi estas cxarmulineto. Mi esperis ekpovi paroleti kun sxi denove hodiauxvespere post la vespermangxo."
"Jes. Ege domagxe estas!" La rigardo de Frauxlino Suferno svagigxis. "Vi aspektas ja lace, vi sciu," sxi dauxrigis, sidigxante cxe la tetablo kaj pretigxante disdoni ties bongustajxetojn. "Vi reiru al via sofo kaj lasu min servi al vi. La cxirkauxhastado estigis en vi pli grandan efikon ol vi konscias kaj necesas ke vi ne plu kontrauxbaraktu gxin. Vi nur restu trankvile cxi-supre kaj malstrecxigxu. Vi disponos pri Leilino tute sole en lundo."
S-rino Lidkoto alprenis la tetason kiun transdonis sxia kuzino sed elmontris nenian ceteran emon obei al sxiaj ordonoj. Dummomente sxi kulerumis sian teon silente. Tiam sxi demandis: "Cxu estas via opinio ke mi restu trankvile cxi-supre gxis lundo?"
Frauxlino Suferno demetis sian tason per gesto tiel abrupto ke gxi endangxerigis apudan teleron da skonoj. Kiam sxi sin certigis pri la bonfarto de la skonoj, sxi suprenrigardis kun tremetanta rido. "Karulino, eble morgaux vi sentos vin en alia stato. La aero cxi tie, vi scias--"
"Jes, mi scias." S-rino Lidkoto antauxenklinigxis por servi skonon al si. "Kiu alvenos hodiauxvespere?" sxi demandis.
Frauxlino Suferno tiris la brovojn kaj fiksrigardis. "Vi scias ke mia bedauxrinda kapacxo ne bone memoras nomojn. Leilino diris al mi. Sed estas tiom multaj--"
"Cxu tiom multaj? Sxi ne diris al mi ke sxi atendas multhoman gastaron."
"Ho, ne multhoman. Sed iom preterirantan sxian intiman amikorondeton. Kaj, kompreneble, cxar estas la unua fojo, sxi iom ekscitigxas pri la alveno de la pliagxularo."
"Cxu la pliagxularo? Cxu vi aludas niajn samagxulojn?"
"Nu, jes." Frauxlino Suferno pauxzis, kvazaux dezirante sin kunigi por eksalti. "La Asxtono Gxilesoj," sxi eligis.
"Cxu la Asxtono Gxilesoj? Cxu vere? Placxos al mi revidi Marnjon Gxileson. Devas esti dek ok jaroj ekde kiam mi lastan fojon vidis sxin," diris S-rino Lidkoto konstantaritme.
"Jes," Frauxlino Suferno anhelis, subitege replenigante sian tason.
"La Asxtono Gxilesoj. Kaj kiuj aliaj?"
"Nu, la Samcxjo Fresbijoj. Sed la plej grava gasto, kompreneble, estas S-rino Lorino Bulgxero."
"Cxu S-rino Bulgxero? Leilino ne diris al mi ke sxi alvenas."
"Cxu ne? Mi supozas ke sxi cxion forgesis kiam sxi vidis vin. Sed la festenon oni estigis por S-rino Bulgxero. Vidu, estas tre grave ke sxi--nu, ke sxi ekaprobu Leilinon kaj Vilburnon. Lia komisiigxo al Romo nepre dependas de tio. Kaj vi scias ke Leilino postulas Romon por esti proksima al vi. Tial sxi demandis al Marnjo Gxileso, kiu estas intima amikino de la Bulgxeroj, cxu eble oni ne povus arangxi la viziton? Kaj la kablogramo de Marnjo trafis S-rinon Bulgxeron cxe Cxerburgo. Sxi pasigos nur du semajnojn en Usono kaj alvenigi sxin cxi-tien estis vera triumfo."
"Jes, mi konscias pri tio," diris S-rino Lidkoto.
"Vi scias, sxi estas iom--iom elektema; kaj Marnjo estis iom dubema cxu--"
"Cxu sxi konsentos, pro Leilino?" murmuretis S-rino Lidkoto.
"Nu, jes. Pro sxia oficiala posteno. Sed felicxe sxi estas amikino de la Barklejoj. Kaj renkonti cxi tie la Gxilesojn kaj la Fresbijojn gxustigos la aferon. La tempoj sxangxigxis!" Suzino Suferno indulge resumis.
S-rino Lidkoto ridetis. "Jes. Antaux kelkaj jaroj sxajnintus malprobable ke iam denove mi vespermangxu kun Marnjo Gxileso kaj Harjetino Fresbijo kaj S-rino Lorino Bulgxero."
Frauxlino Suferno dummomente ne sxajnis voli ellabori la temon kaj post intervalo da silento S-rino Lidkoto subite reparolis: "Tiurilate, cxu ili scias ke mi estas cxi tie?"
La efiko de sxia demando estis estigi cxe Frauxlino Suferno troigitan atakon de fiksrigardado kaj brovokuntirado. Sxi rearangxetadis la teajxojn, tusxetadis siajn klarionbidojn kaj, rigardante la horlogxon, diris mirege: "Lauxkompate! Cxu estas jam la sepa?"
"Mi supozas ke estas tute egale," dauxrigis S-rino Lidkoto. "Sed cxu Leilino diris al ili ke mi alvenas?"
Frauxlino Suferno rigardis sxin dolore. "Nu, vi ne povas supozi, karulino, ke Leilino farus ion ajn--"
S-rino Lidkoto dauxrigis. "Cxar, kompreneble, ege gravas, kiel vi diras, ke S-rino Lorino Bulgxero spertu favoran efekton por ke Vilburo havu la plej bonajn sxancojn atingi Romon."
"Mi diris al Leilino ke vi reagos tiel, karulino. Vi vidu, estas cxefe nome de vi--por obteni postenon proksiman al vi--ke Leilino invitis S-rinon Bulgxeron."
"Jes, tion mi komprenas." S-rino Lidkoto, abrupte starigxante, direktis sian rigardon al la horlogxo. "Sed, kiel vi diras, la horo malfruas. Cxu ni ne ekvestigxu por la vespermangxo?"
Ankaux Frauxlino Suferno, reage al la propono, starigxis, tusxante nervoze siajn klarionbidojn. "Ege placxus al mi povi konvinki vin resti cxi-supre cxi-vespere. Mi certas ke Leilino estus pli felicxa se vi ja restus. Efektive, vi estas ege tro laca por malsuprenveni."
"Kia stultajxo, Suzino!" S-rino Lidkoto parolis kun subita akro, etendante la mano gxis la sonorilo. "Kiam ni vespermangxos? Cxu je la oka kaj duono? Tial mi nepre devas vin forsendi. Je mia agxo oni bezonas tempon por vestigxi."
Frauxlino Suferno, tiel propulsite gxis la sojlo, lantis tie por ripeti: "Leilino neniam sin pardonos se vi agos preter via fizika kapablo." Sed S-rino Lidkoto ridetis al sxi senresponde kaj la glacia lum-ondo sxin forpelis tra la pordo.
V
S-rino Lidkoto, kvankam sxi iniciatis geston por alvoki la cxambroservistinon, ne gxin finfaris.
Kiam la pordo fermigxis, sxi dauxre staris senmove meze de la dolcxaluma grandspaca cxambro. La fajro, ekbruligite je la krepuska horo, dancadis sur la brileco de argxento kaj speguloj kaj sobraj orajxoj. Kaj la sofo gxis kiu urgxis sxin Frauxlino Suferno amasigis siajn kusenojn en invita proksimeco al tablo sxargxita je novaj libroj kaj jxurnaloj. Sxi ne memoris esti iam antauxe pli lukse logxata aux spertinta tiel strangan senton de esti ekstere, solapersone, sub la nokto, sur vendobatita ebenajxo. Sxi sidigxis apud la fajro kaj meditadis.
Cxeporda frapeto instigis sxin levi la kapon kaj sxi vidis sian filinon sur la sojlo. La komplika arangxo de la bela hararo de Leilino kaj la flugantaj faldajxoj de sxia tualetrobo komprenigis ke sxi interrompis sian tualeton por hasti al sia patrino. Sed post eniri la cxambron sxi pauxzis momenton, ridetante malcerte, kvazaux forgesinte la celon de sia hasto.
S-rino Lidkoto starigxis. "Cxu estas la vestigxhoro, karulino? Ne min riprocxu. Mi ne malfruos."
"Cxu la vestigxhoro?" Leilino staris antaux sxi kun mistifikita rigardo. "Nu, mi supozis, karulino--mi volas diri, mi esperis ke vi decidigxis resti cxi tie en trankvila ripozado."
Sxia patrino ridetis. "Sed mi jam estis en ripozado la tutan posttagmezon!"
"Jes, tamen--vi scias, vi jes ja aspektas lace. Kaj kiam Suzino jxus diris al mi ke vi intencas klopodi--"
"Cxu vi alvenis por haltigi min?"
"Mi alvenis dezirante diri ke vi sentu nenietan devon--"
"Efektive. Tion mi komprenas."
Okazis pauxzo dum kiu Leilino, svage evitante la patrinan okulkontroladon, driviris al la tualetotablo kaj komencis malmunti la simetrion de la brosiloj kaj boteloj arangxitaj sur gxi. "Cxu viaj vizitantoj scias ke mi estas cxi tie?" S-rino Lidkoto subite dauxrigis.
"Cxu ili--kompreneble--nu, efektive," Leilino respondis, tute absorbite per siaj klopodoj turni la sxtopilon de botelo da salo de Epsomo.
"Tial ili ne surprizigxos se mi ne aperos, cxu?"
"Ho, tute ne, karulino. Mi certigu al vi ke cxiuj komprenos." Leilino demetis la botelon kaj returnigxis al sia patrino dum sxia vizagxo ekbrilis je retrankviligxo.
S-rino Lidkoto staris senmove, kun la kapo en rektalinia pozo, dum kiu tempo sxiaj okuloj rigardis ridetante la filinon. "Cxu ili opinios tion stranga se mi jes ja aperos?"
Leilino haltis abrupte, kun la lipoj jam duonapertaj por respondi. Dum sxi pauxzis, rugxo sxtelfarbetis sxian nudan kolon, atingis balailmove sxian gorgxon, ekflamigxis en sxiaj vangoj. De tie la koloro suprensendis sian katastrofan karmezinon gxis sxiaj tempioj mem, gxis sxiaj orelloboj, gxis la randoj de sxiaj palpebroj, pulsante sur la tuta vizagxo en fajraj ondoj, kvazaux ventumate far iu neperceptebla vento.
S-rino Lidkoto spektadis la konflagracion silente. Tiam sxi forturnis la rigardon, iom ridante. "Mi nur volis diri ke mi timis ke mia malcxeesto difektos la sidarangxon de via mangxtablo. Se vi povas certigi al mi ke ne, mi elektos kredi vin kaj revenos al tiu nerezistebla sofo." Sxi pauxzis, kvazaux atendante ke sxia filino parolu. Tiam sxi etendis la brakojn. "Forkuru kaj vin vestu, karulino. Kaj ne maltrankviligxu pri mi." Sxi cxirkauxbrakis Leilinon intime, premis longan kison sur la lastan postbrilajxon de sxia malpligrandigxanta rugxigxo. "Efektive, mi sentas min iomete laca, kaj se ne gxenos vin ke mi malcxeestu la aferon, mi opinias preferi malbonkondute enlitigxi kaj resti tie gxis via kompanio disigxos. Kaj nun forkuru, se ne, vi malfruos, kaj pardonpetu por mi al cxiuj."
VI
La gastoj de la Barklejoj disigxis kaj S-rino Lidkoto, nepre renormaligxinte post sia dutaga ripozado, sin trovis en la sekvinta lundo, en soleco kun siaj gefiloj kaj Frauxlino Suferno.
Estis etoso de jubilado en la aero cxar la festeno "disvolvigxis" tiel eksterordinare bone, tiel ege kontentige, sxajne, por S-rino Lorino Bulgxero, ke la baldauxa komisiigxo de Vilburo al Romo estis preskaux nepra certeco. Tiel certa tio sxajnis ke la anticipo de frua rekunigxo mildigis la cxagrenon kiun Leilino sentis eksciinte la decidon de sia patrino reiri Italion preskaux tuj. Neniu komprenis tiun decidon. Sxajnis al Leilino nepre nekredeble ke S-rino Lidkoto malkonsentu resti cxe ili gxis la fiksigxo de ilia aparta sorto kaj Vilburo ehxis sxian miregon.
"Kiel vi ne atendu cxi tie, laux la propono de Leilino, gxis ni povos cxiuj kunfari niajn valizojn kaj kuniri?"
S-rino Lidkoto ridetis pro dankemo dum sxi anoncis sian malkonsenton. "Malgraux cxio, ne estas certe ke vi faros la valizojn."
"Ho, vi devintus vidi Vilburon kun S-rino Bulgxero," Leilino diris triumfe.
"Ne, vi devintus vidi Leilinon kun sxi," gxojegis la edzo de Leilino.
Frauxlino Suferno aldonis entuziasme: "Mi ja opinias ke inviti Harjetinon Fresbion estis genia manovro!"
"Ho, ni estos kun vi baldaux," ridis Leilino. "Tiel baldaux ke estas vere sensence disigxi."
Sed S-rino Lidkoto eltenis kun la senbrua firmeco pri kiu sxia filino konsciis ke estos sentutile gxin kontrauxstari. Post sxiaj longaj monatoj en Hindio, nepre devigis, sxi postulis, ke sxi revenu al Florenco kaj kontrolu kio okazas al sxia eta tiea logxejo. Kaj sxi jam estis tiel komforta sur "Utopio" ke sxi eksentas la deziron tien reveni per la sama sxipo. Tial estis devige ke la filino konsentu pri sxia decido kaj dauxre gastigi sxin gxis la posttagmezo de la antauxtago de la surmarigxo de "Utopio". Tiu arangxo konvenis al kelkaj projektoj kiujn, dum sia dutaga izoligxo, S-rino Lidkoto silente maturigis. Foriri la plej baldaux kiel eble farigxis por sxi nepra gravajxo kaj la Florenca logxejeto, kiu enhavis sxian pasintecon en cxiu faldajxo de siaj kurtenoj kaj inter cxiu pagxo de siaj libroj, sxajnis al sxi nun la ununura loko de kie estus tolereble rigardi tiun pasintecon.
Sxi ne estis malfelicxa dum la intervenaj tagoj. Vidi la bonfarton de Leilino, senti la tenerecon de Leilino estis, malgraux cxio, la kialoj de sxia alveno kaj plenajxon da tio sxi jam ja ricevis. Leilino neniam antauxe estis pli felicxa, nek pli tenera, kaj kontempladi sxian gxojegon kaj gxuadi sxian karecon estis absorba agado por sxia patrino. Tamen ili ankaux iom surpremis kelkajn kvazaux tro strecxitajn muzikakordojn kaj S-rino Lidkoto, kiam finfine sxi soligxis en la Nov-Jorka hotelo al kiu sxi revenis la nokton antaux ol ensxipigxi, spertis la senton esti jxus eskapinta vivkorpe el la kaptotenado de giganta mano.
Sxi malpermesis la filinon alveni la urbon kun sxi. Sxi ecx malakceptis la kompanion de Suzino Suferno. Sxi deziris nenian viatikon krom tiu de siaj apartaj pensadoj. Kaj sxi permesis ke tiuj sxin alvenu sen kauxri antaux ili dum sxi sidis en la sama altplafona salono en kiu, antaux nur unu semajno, sxi kaj Franklino Ido estigis sian memorindan interparoladon.
Sxi promesis al sia amiko havigi al li novajxojn pri si, sed sxi ne tenis la promeson. Sxi sciis ke li sendube revenis de Cxikago kaj ke se li ekscius sxian subitan decidon reveni Italion, ne eblus al sxi eviti vidi lin antaux la surmerigxo. Kaj cxar antaux cxio sxi deziris ne vidi lin, sxi silentadis, celante alsendi leteron al li ekde la sxipo.
Estis nenia kialo pro kiu atendi gxis tiam por skribi al li. La nuna momento estis pli favora kaj la tasko, kvankam ne placxa, almenaux plenigus horon de sxia soleca vespero. Sxi aliris la skribtablon, eltiris paperfolion kaj komencis skribi lian nomon. Kaj en tiu momento la pordo malfermigxis kaj li eniris.
La vortoj per kiuj sxi salutis lin estis la lastaj kiujn sxi povintus sin imagi diri kiam ili adiauxis antauxe. "Kiel eternamonde vi eksciis ke mi estas cxi tie?"
Tujege li scikaptis sxian voldiradon. "Tial vi ne volis ke mi eksciu?" Li staradis, sxin rigardante. "Mi supozas ke mi devintus interpreti vian silenton kiel havantan tiun signifon. Sed lauxhazarde mi renkontis S-rinon Vinon, kiu gastas cxi tie kaj sxi invitis min vespermangxi kun sxi kaj Cxarlotino kaj la juna amkandidato de Cxarlotino. Ili diris al mi esti vidintaj vin alveni hodiauxposttagmeze kaj mi ne toleris la ideon ne suprenveni."
Okazis pauxzo inter ili kiun S-rino Lidkoto finfine interrompis, deklarante: "Ho, tial sxi jes ja min rekonis!"
"Cxu vin rekonis?" Li fiksrigardis. "Nu--"
"Ho, mi prikonsciis sxian rekonon pri mi, kvankam sxi ne movis ecx ununuran palpebron. Tion mi prikonsciis pro la rugxigxo de Cxarlotino. La knabino havas ege belan rugxigxkapablon. Mi konsciis ke sxia patrino malpermesis ke sxi alparolu min."
Ido demetis sian cxapelon kun malpacienca rido. "Cxu Leilino ne kuracis al vi viajn iluziojn?"
Sxi rigardis lin fikse. "Tial vi ne opinias ke Margaretino Vino celis min malagnoski, cxu?"
"Mi opinias ke viaj opinioj estas absurdaj."
Sxi pauxzis percepteblan momenton sen dauxrigi la temon. Tiam sxi diris tangxante: "Mi eknavigos morgaux frumatene. Mi intencis skribi al vi. Jen la letero kiun mi jam komencis."
La rigardo de Ido sekvis sxian geston, tiam atingis sxian vizagxon. "Tial cxu vi ne intencis vidi min nek ecx sciigi al mi ke vi foriros gxis post la foriro?"
"Mi opiniis ke estos pli bone klarigi cxion al vi en letero--"
"Kion Dionome vi havas por klarigi?" Sxi ne respondis kaj li dauxrigis urgxe: "Ne povas esti ke vi maltrankviligxas pri Leilino, cxar Cxarlotino Vino diris al mi ke sxi estis tie pasintsemajne kaj multhoma kompanio alvenis en la momento mem de sxia foriro: la Fresbijoj, la Gxilesoj kaj S-rino Lorino Bulgxero--la tuta kontrolantaro! Se Leilino sukcesigis tiun ekzamenon, tiam sxi aljugxigis al si sian diplomon."
S-rino Lidkoto sin faligetis en la saman angulon de la sofo kie sxi jam sidis dum ilia interparolado de la antauxa semajno. "Mi stultigxis," sxi komencis abrupte. "Mi devintus iri al Rigxfildo kun Suzino. Mi konsciis nur poste ke oni atendis ke mi iru."
"Cxu atendis ke vi iru?"
"Jes. Ho, la kulpo ne estis de Leilino. Sxi suferis, kompatinda karulino. Sxia atento tirigxis dise. Sed sxi jam invitis sian gastaron antaux ol ekscii pri mia alveno."
"Ho, rilate al tio--" Ido entiris profundan spiron de senzorgigo. "Mi povas kompreni ke estis lauxnecese malkuragxige ne rajti disponi pri sxi solapersone je la komenco. Sed, malgraux cxio, vi estis inter malnovaj amikoj aux iliaj infanoj: la Gxilesoj kaj la Fresbijoj--kaj eta Cxarlotino Vino." Li pauxzis momenton antaux la lasta nomo kaj heziteme sxin kontrolrigardis. "Ecx se ili alvenis en maltauxga momento, vi estis certe felicxa bonsxancinte revidi ilin cxiujn cxe Leilino."
Sxi revenigis lian rigardon kun apenaux videbla rideto. "Ilin mi ne vidis."
"Cxu ilin vi ne vidis?"
"Ne. Tio estas, mi vidis nur etan Cxarlotinon Vinon. Tiu infano estas ekskvizita! Ni estigis interparoladon en la tago de mia alveno. Sed kiam sxia patrino eksciis ke mi gastas en la domo, sxi telefonis al sxi, postulante ke sxi tuj foriru. Tial mi ne revidis sxin."
La senkolora vizagxo de Ido rugxigxis. "Mi ne scias de kie vi alprenas tiajn ideojn."
Sxi dauxrigis, kvazaux ne lin auxdinte. "Ho, kaj mi vidis ankaux Marnjon Gxileson dum momento. Suzino Suferno alvenigis sxin al mia cxambro la lastan vesperon, post la vespermangxo, kiam la aliaj cxiuj ludis brigxon. Sxi havas bonvolan intencon--sed ne helpis multe."
"Sed kion vi faris en via cxambro vespere post la mangxo?"
"Nu, vidu, kiam mi konsciis ke alveni estis eraro--kiom embarasa por Leilino estis mia alveno, mi volas diri--mi nur diris al sxi ke mi estas tre laca kaj preferos resti supretagxe gxis la foriro de la gastoj."
Ido, gxemante, frapigis la manon kontraux la brakon de sia fotelo. "Mi scivolas kiom da cxio tio vi nur imagis!"
"Mi ne imagis tion ke Harjetino Fresbio ne petis vidi min, kvankam sciante ke mi estas en la domo. Nek tion ke Marnjo Gxileso instigis Suzinon, je la dek unua horo, suprenkontrabandi sxin gxis mia cxambro kiam la aliaj ne scius kien sxi malaperis. Nek la teruran timon de mia kompatinda Leilino ke S-rino Lorino Bulgxero, honore de kiu la festeno estis arangxita, divenu ke mi estas en la domo kaj malhelpu ke sxia edzo aljugxu al Vilburo la duan sekretaripostenon pro la kialo ke oni devigis sxin tranokti sub la sama tegmento kiel lia bopatrino!"