← Puphejmo

Opening the book…

Produced by William Patterson, Robert L. Read and Andrew Sly.

HENRIK IBSEN

PUPHEJMO

Dramo en tri aktoj

(Et Dukkehjem)

(1879)

Tradukis
Odd Tangerud

LINGVE KONTROLITA DE
ESPERANTISTA VERKISTA ASOCIO
(EVA)

Dua eldono

1998

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 54, N - 3401 Lier
Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82
ISBN 82-991075-2-0

PUPHEJMO

Roloj:

TORVALD HELMER, advokato
NORA, lia edzino
RANK, doktoro (kuracisto)
KRISTINE LINDE, vidvino
NILS KROGSTAD, juristo
La tri malgrandaj infanoj de la familio Helmer
ANNE-MARIE, infanvartistino
HELENE, cxambristino
Portisto

(La agado havas lokon en la hejmo de la familio Helmer dum tri kristnaskaj tagoj. Kristnaska vespero, la 24-an de Decembro, komencas la festotagojn memore al la naskigxo de la kristana profeto Jesuo Kristo. Ibsen uzas la antikvan skandinavan nomon "Julo" por tiu religia festo.)

UNUA AKTO

(Hejmeca kaj agrabla, sed ne lukse meblita cxambro. Pordo dekstre en la fono kondukas al la antauxcxambro; alia pordo maldekstre fone kondukas al la oficejo de Helmer. Inter tiuj pordoj estas piano. Meze de la maldekstra muro estas pordo, kaj pli antauxe estas fenestro. Cxe la fenestro estas ronda tablo kun braksegxoj kaj malgranda sofo. Sur la dekstra muro, iom malantauxe, estas pordo, kaj iom pli antauxe estas kahxela forno, apud kiu estas braksegxoj kaj balanca segxo. Inter la forno kaj la flanka pordo estas tableto. Kuprogravurajxo sur la muro. Etagxero kun porcelanajxoj kaj aliaj malgrandaj artajxoj; malgranda librosxranko kun libroj lukse binditaj. Tapisxo sur la planko; fajro en la forno. Vintrotago.)

(Oni sonorigas en la antauxcxambro; poste oni auxdas ke iu malfermas. Nora envenas, kontente kantetante; sxi estas vestita elirveste kaj portas plurajn paketojn, kiujn sxi metas sur la tablon dekstre. Sxi lasas malferma la pordon post si, kaj oni vidas portiston, kiu portas Julpiceon kaj korbon, kiujn li donas al la cxambristino, kiu malfermis por ili.)

NORA. Kasxu bone la Jularbon, Helene. La infanoj nepre ne vidu gxin antaux la vespero, kiam gxi estos ornamita. (al la portisto; elprenante la monujon) Kiom --?

PORTISTO. Kvindek oerojn.

NORA. Jen unu krono. Ne! Vi prenu la tuton.

(La portisto dankas kaj foriras. Nora fermas la pordon. Sxi dauxre ridas mallauxte kaj kontente dum sxi deprenas la supervestojn)

NORA (prenas papersaketon kun makaronoj el la posxo kaj mangxas kelkajn; poste sxi iras piedpinte kaj sxtelauxskultas cxe la pordo de sia edzo). Jes, li estas hejme. (kantetas denove irante al la dekstra tablo)

HELMER (en sia cxambro). Cxu estas la alauxdeto, kiu kvivitas tie?

NORA (malfermante kelkajn paketojn). Jes, estas.

HELMER. Cxu estas la sciureto, kiu cxirkauxkuras tie?

NORA. Jes!

HELMER. Kiam revenis la sciureto!

NORA. Jxus nun! (metas la saketon kun makaronoj en la posxon, kaj visxas sian busxon) Venu, Torvald, kaj rigardu kion mi acxetis.

HELMER. Ne gxenu min! (iom poste; malfermas la pordon, rigardas, tenante plumon) Acxetis, vi diras? Cxion cxi? Do mia disipa birdeto flirtis denove malsxparante monon!

NORA. Jes, sed, Torvald, cxi-jare ni vere povas iom senbridigxi. Estas ja la unua Julfesto, kiam ni ne bezonas sxpari.

HELMER. Nu, nu! Malsxpari ni ne povas.

NORA. Tamen, Torvald, iomete ni nun povas malsxpari, cxu ne? Nur etan iometon. Vi ja ricevos grandan salajron kaj gajnos multe, multe da mono.

HELMER. Jes, ekde novjaro; sed poste pasos kvarona jaro antaux nova salajrodato.

NORA. Pa! Ni povas ja pruntepreni intertempe.

HELMER. Nora! (proksimigas sin al sxi kaj sxerce pincxas sxian orelon) Cxu estas la facilanimeco kiu denove ludas? Supozu ke mi hodiaux prunteprenis mil kronojn, kaj vi elspezis ilin dum la Julsemajno, kaj ke novjarvesperon tegolo trafis al mi la kapon, kaj jen finite pri mi --

NORA (kovras lian busxon per sia mano). Ho fi! Ne parolu tiel malbele!

HELMER. Supozu ke io simila okazus, -- kio poste?

NORA. Se io tiel terura okazus, estus tute egale por mi cxu mi havus sxuldojn aux ne.

HELMER. Nu, sed la personoj de kiuj mi pruntis?

NORA. Ili? Kiu zorgas pri ili? Ili estas ja fremduloj.

HELMER. Nora, Nora, vi estas virino! Tamen parolante serioze, Nora, vi scias, kion mi pensas tiurilate. Neniun sxuldon! Neniam pruntepreni! Hejmo kiu fondigxas sur sxuldoj, farigxos senlibera, do malbela. Gxis nun ni du kune eltenis brave; kaj tion ni ankaux faros dum la mallonga tempo ankoraux necesa.

NORA (iras al la forno). Jes ja, kiel vi volas, Torvald.

HELMER (sekvas sxin). Nu, nu; la kantalauxdo ne trenu siajn flugilojn. Kio? Cxu la sciureto staras tie pauxtante? (elprenas la monujon) Nora, divenu kion jen mi havas.

NORA (turnas sin rapide). Monon!

HELMER. Jen rigardu! (donas al sxi kelkajn monbiletojn) Kara mia, certe mi scias, ke en hejmo dum la Jultempo oni multe bezonas.

NORA (kalkulas). Dek -- dudek -- tridek -- kvardek. Ho, dankon, dankon, Torvald; tio helpos min longe.

HELMER. Jes, vere gxi devus.

NORA. Jes, jes, vere helpos. Sed venu por ke mi montru al vi, kion mi acxetis. Kaj kiom malmultekoste! Rigardu, novajn vestojn por Ivar -- kaj sabron. Kaj jen cxevalo kaj trumpeto por Bob. Kaj jen pupo kaj pupa lito por Emmy; estas simplaj; sed sxi ja cxiuokaze baldaux dissxiros ilin. Kaj jen robsxtofo kaj tukoj por la servistinoj; maljuna Anne-Marie devus ja havi multe pli.

HELMER. Kaj kio estas en jena paketo?

NORA (krias). Ne, Torvald, tiun vi nur rajtas vidi cxi-vespere!

HELMER. Nu, tiel. Sed diru nun al mi, vi malsxparulineto, kion vi pensis por vi mem?

NORA. Pa! Por mi? Mi tute nenion deziras.

HELMER. Certe vi ion deziras. Menciu al mi ion moderan, kion vi pleje sxatus havi.

NORA. Ne, mi vere ne scias. Ho jes, auxdu, Torvald

HELMER. Nu?

NORA (palpante liajn butonojn; sen lin rigardi). Se vi volus doni ion al mi, vi povus --; povus --

HELMER. Nu, nu, eldiru.

NORA (rapide). Vi povus doni al mi monon, Torvald. Nur tiom kiom vi opinias, ke vi povas malhavi; kaj poste, iun tagon mi acxetos ion.

HELMER. Sed vidu, Nora --

NORA. Ho jes, kara Torvald, faru; mi ege petas vin pri tio. Kaj mi pendigus sur la Jularbon la monon enpakitan en ora papero. Cxu ne estus amuze?

HELMER. Kiel oni nomas tiujn birdetojn, kiuj cxiam malsxparas monon?

NORA. Jes, jes, monludantojn; mi ja scias. Tamen ni faru kiel mi diras, Torvald; kaj mi havos tempon por pripensi kion mi pleje bezonas. Cxu ne estas tre sagxe? Cxu?

HELMER (ridetante). Certe estas; kondicxe ke vi vere kapablus reteni la monon, kiun mi al vi donas, kaj vere acxetus ion por vi mem. Sed foje gxi malaperas en la mastrumado, kaj foje gxi forflirtas por aliaj superfluaj acxetoj, kaj jen mi devas denove elspezi.

NORA. Tamen, Torvald --

HELMER. Vi ne povas nei, mia kara Nonja. (metas la brakon cxirkaux sxian talion) La ludanta birdo estas dolcxa; sed gxi forludas tre multe da mono. Estas nekredeble multekoste por edzo teni ludbirdon.

NORA. Fi, kial vi diras tion? Mi vere sxparas cxion, kion mi kapablas.

HELMER (ridetas). Jes, trafa dirajxo. Cxion kion vi kapablas. Sed vi tute ne kapablas.

NORA (kantetas kaj ridetas silente kontenta). Mmm, se vi nur scius kiom da elspezoj ni alauxdoj kaj sciuroj havas, Torvald.

HELMER. Vi estas stranga etulino. Tute sama kia estis via patro. Vi cxirkauxflaras cxie por havigi al vi monon; sed tuj kiam vi havigis gxin, gxi kvazaux malaperas inter viaj manoj; vi neniam scias, kie vi elspezis la monon. Nu, oni devas akcepti vin, kia vi estas. Kusxas en la sango. Ja, ja, ja, tio estas hereda, Nora.

NORA. Ha, mi dezirus, ke mi estus heredinta multajn el la kvalitoj de pacxjo.

HELMER. Kaj mi ne dezirus vin alia ol gxuste kia vi estas, mia dolcxa, eta kantalauxdo. Sed auxskultu; suspekto sin prezentas. Vi aspektas hodiaux tiel -- tiel -- nu kiel mi nomu tion? -- tiel ruzeta --

NORA. Mi, cxu?

HELMER. Jes vere vi aspektas. Rigardu min fikse en la okulojn.

NORA (rigardas lin). Nu?

HELMER (minacas per la fingro). Cxu eble la eta frandemulino ekscesis en la urbo hodiaux?

NORA. Ne, kial vi pensas tiel?

HELMER. Cxu eble la frandemulineto vere ne faris kromviziton al la sukerajxisto?

NORA. Ne, mi certigas al vi, Torvald --

HELMER. Ne lipis iom da konfitajxo?

NORA. Ne, tute ne.

HELMER. Ecx ne gustumis makaronon aux du?

NORA. Ne, Torvald, mi vere certigas al vi --

HELMER. Nu, nu, nu; kompreneble mi nur sxercas --

NORA (iras al la dekstra tablo). Mi vere ne ekpensus agi kontrauxe al vi.

HELMER. Ne, mi scias ja tion; kaj vi ja promesis al mi --. (proksimigxas) Nu, tenu viajn etajn Julsekretojn por vi mem, mia kara Nora. Ili certe malkasxigxos en la vespero cxe la eklumigita Jularbo.

NORA. Cxu vi memoris inviti doktoron Rank?

HELMER. Ne. Sed ne estas necese; estas ja memkompreneble, ke li mangxos kune kun ni. Cetere mi invitos lin, kiam li alvenos antauxtagmeze. Bonan vinon mi mendis. Nora, vi ne povas imagi kiom mi antauxgxuas la vesperon.

NORA. Ankaux mi. Kaj kiom la infanoj gxojegos, Torvald.

HELMER. Ho, estas grandioze pripensi, ke oni havas sekuran, solidan oficon; ke oni havas abundan enspezon. Estas gxuiga penso, cxu ne?

NORA. Ho jes, estas mirinde!

HELMER. Cxu vi memoras pasintan Julon? Dum tutaj tri semajnoj antauxe vi enfermis vin en via cxambro cxiun vesperon gxis malfrue post meznokto por fari florojn por la Jularbo kaj cxiujn aliajn mirindajxojn, per kiuj vi volis surprizi nin. Hu, estis la plej enuiga tempo, kiun mi iam travivis.

NORA. Kontrauxe mi tute ne enuis.

HELMER (ridetante). Sed la rezulto estis milde dirite iom modesta, Nora.

NORA. Nu, nu; jen vi denove incitetas min pri tio. Cxu mi kulpus pri tio, ke la kato envenis kaj dissxiris cxion?

HELMER. Certe ne, mia kompatinda Nonja. Vi plej volonte emis gxojigi nin cxiujn, kaj tio estas la cxefa afero. Sed estas bone, ke tiu tempo de malricxeco estas pasinta.

NORA. Ho jes, estas vere gxojige.

HELMER. Nun mi ne bezonas sidi cxi tie sola kaj enui; kaj vi ne bezonas turmenti viajn benitajn okulojn kaj viajn etajn, delikatajn manojn --

NORA (manklakas). Ne, cxu ne, Torvald, tion ni ne plu bezonas? Ho kiel mirinde bone estas tion auxdi! (prenas lian brakon) Nun mi konfidu al vi kiel mi intencas cxion arangxi, Torvald. Tuj post la Jultagoj -- (oni sonorigas) Ha! sonoras! (ordigas iom en la sidcxambro) Iu venos. Nu do, cxagrene!

HELMER. Por vizitoj mi ne estas hejme; memoru tion.

CxAMBRISTINO (cxe la enireja pordo). Sinjorino, venas fremda virino --

NORA. Enlasu sxin.

CxAMBRISTINO (al Helmer). Kaj la doktoro venis samtempe.

HELMER. Li iris rekte en mian cxambron, cxu?

CxAMBRISTINO. Jes, li tien iris.

(Helmer iras en sian cxambron. La cxambristino enlasas sinjorinon Linde, kiu estas vojagxvestita, kaj fermas post sxi)

LINDE (singxena kaj iom hezitanta). Bonan tagon, Nora.

NORA (necerta). Bonan tagon --

LINDE. Vi eble ne rekonas min.

NORA. Ne; mi ne scias -- nu jes, sxajnas al mi -- (ekkrias) Sed? -- Kristine? Cxu efektive estas vi?

LINDE. Jes, estas mi.

NORA. Kristine! Kaj mi kiu ne rekonis vin! Sed kiel do povis mi --? (iom malrapide) Kiom vi aliigxis, Kristine!

LINDE. Jes, versxajne -- aliigxis. Dum naux -- dek longaj jaroj --

NORA. Cxu pasis tiom da tempo post kiam ni vidis unu la alian? Jes, vere ja estas. Ho, la ok lastaj jaroj estis felicxega tempo, kredu. Kaj jen vi do venis cxi tien en la urbon? Faris la longan vojagxon dumvintre. Brava vi estas.

LINDE. Mi jxus venis per la vaporsxipo matene.

NORA. Por amuzigxi dum la Julsemajno, kompreneble. Ho, kiom gxuige! Jes, amuzigxi, tion ni vere faru. Sed deprenu viajn supervestojn. Vi ne frostas, cxu? (helpas sxin) Jen; nun ni sidigu nin agrable tie apud la forno. Ne, ne; tien en la braksegxon! En la balanca segxo mi volas sidi. (prenas sxiajn manojn) Jes nun vi ree havas vian antauxan vizagxon; estis nur en la unua momento --. Iom pli pala vi farigxis, Kristine, -- kaj eble iom pli malgrasa.

LINDE. Kaj multe, multe pli maljuna, Nora.

NORA. Jes, eble iomete pli maljuna, iometete; tute ne multe. (haltas subite; serioze) Ho, sed mi senpripensa homo, kiu sidas babilante! Dolcxa, benita Kristine, cxu vi povas pardoni min?

LINDE. Pri kio vi pensas, Nora?

NORA (malrapide). Kompatinda Kristine, vi ja farigxis vidvino.

LINDE. Jes, antaux tri jaroj.

NORA. Ho, mi tion ja sciis; mi legis pri tio en la gazetoj. Ho, Kristine, kredu min; tiam mi ofte intencis skribi al vi; sed cxiam mi prokrastis, kaj cxiam io intervenis.

LINDE. Kara Nora, tion mi bone komprenas.

NORA. Estis ja malafable miaflanke, Kristine. Ho, kompatinda vi! Kiom vi travivis. -- Kaj li neniom postlasis por vin vivteni?

LINDE. Neniom.

NORA. Kaj neniujn infanojn?

LINDE. Neniujn.

NORA. Do vere nenion?

LINDE. Ecx ne aflikton aux sopiron kiel etan konsolon.

NORA (rigardas sxin dubeme). Tamen, Kristine, kiel tio eblas?

LINDE (ridetas afliktite, kaj tusxas sxiajn harojn). Nu, tio foje okazas, Nora.

NORA. Tute sola. Kiom terure peze por vi. Mi havas tri dolcxajn infanojn. Sed nun vi ne povas vidi ilin, cxar ili eliris kun la vartistino. Tamen, rakontu nun al mi, cxion --

LINDE. Ne, ne, ne, prefere rakontu vi.

NORA. Ne, vi komencu. Hodiaux mi ne volas esti egoisto. Hodiaux mi volas pensi nur pri viaj aferoj. Tamen unu novajxon mi devas diri al vi. Cxu vi scias pri la granda felicxo, kiu okazis al ni laste?

LINDE. Ne. Kaj kiu?

NORA. Pensu, mia edzo nomigxis direktoro de la Akciobanko!

LINDE. Via edzo? Ho kia sxanco --!

NORA. Jes ja, ega! Nur esti advokato, tio ja ne estas firma vivtenado, precipe kiam oni ne volas okupi sin pri aliaj aferoj ol tiuj, kiuj estas honestaj kaj bontonaj. Kaj kompreneble Torvald neniam volis; kaj pri tio mi tute samopinias kun li. Ho, imagu kiom ni gxojas! Li ekfunkcios en la banko jam de novjaro, kaj tiam li ricevos grandan salajron kaj multajn procentojn. De nun ni povas vivi tute alimaniere ol antauxe, -- gxuste kiel ni deziras. Ho, Kristine, kiom mi sentas min sxveba kaj felicxa! Cxar estas ja gxuige havi multe da mono kaj ne bezoni maltrankviligxi. Cxu ne?

LINDE. Jes almenaux estus kontentige havi por la necesajxoj.

NORA. Ne, ne nur la necesan, sed ege, ege multe da mono!

LINDE (ridetas). Nora, Nora, cxu vi ankoraux ne farigxis sagxa? Dum la lernojaroj vi estis malsxparulino.

NORA (ridas mallauxte). Jes, tion diras Torvald ankoraux. (minacas per la fingro) Sed "Nora, Nora" ne estas tiel stulta kiel vi pensas. -- Ho, ne estis cxiam por ni tiel, ke mi povus malsxpari. Ambaux devis ni labori!

LINDE. Ankaux vi?

NORA. Jes, pri malgravajxoj; pinglolaboro, krocxado, brodado kaj simile; (aspekte ion aludante) kaj ankaux pri aliaj aferoj. Vi certe scias, ke Torvald forlasis la ministerion, kiam ni geedzigxis? Ne estis sxanco por promocio en lia oficejo, kaj li ja devis enspezi pli da mono ol antauxe. Sed la unuan jaron li trostrecxis sin tiel terure. Li devis ja sercxi cxiajn kromenspezojn, kiel vi certe povas kompreni, kaj labori de frue gxis malfrue. Sed tion li ne eltenis, kaj li farigxis morte malsana. Kaj jen la kuracistoj deklaris, ke necesas por li iri suden.

LINDE. Jes, vi restis en Italujo tutan jaron?

NORA. Vere jes, sed ne estis facile forvojagxi, kredu min. Ivar estis tiam jxus naskita. Foriri ni tamen devis, kompreneble. Ho, estis mirinde gxuiga vojagxo. Kaj gxi savis la vivon de Torvald. Sed kostis tre multe da mono, Kristine.

LINDE. Tion mi ja komprenas.

NORA. Mil ducent talerojn gxi kostis. Kvar mil okcent kronojn. Jen granda sumo.

LINDE. Jes, sed en tiaj situacioj estas granda felicxo, ke oni havas la monon.

NORA. Jes, sciu, ni ricevis la sumon de pacxjo.

LINDE. Nu, tiel. Estis ja je tiu tempo ke via patro mortis, mi kredas.

NORA. Jes, Kristine. Kaj pensu, mi ne povis iri al li por lin varti. Cxiun tagon mi atendadis, ke eta Ivar venos en la mondon. Kaj mi ankaux devis varti mian malfelicxan, morte malsanan Torvald. Mia kara bona pacxjo! Mi ne plu vidis lin, Kristine. Estas la plej peza travivajxo, kiun mi spertis, post kiam mi edzinigxis.

LINDE. Mi scias, ke vi multe amis lin. Sed jen vi do iris al Italujo?

NORA. Jes, ni havis ja la monon; kaj la kuracistoj urgxis nin. Do, ni forvojagxis unu monaton poste.

LINDE. Kaj via edzo revenis tute sana?

NORA. Sana kiel fisxo!

LINDE. Sed -- la doktoro?

NORA. Kiel?

LINDE. Sxajnas al mi, ke la cxambristino diris, ke estas la doktoro, tiu sinjoro, kiu alvenis samtempe kun mi.

NORA. Nu! Tiu estas doktoro Rank; sed li ne venas por viziti pacienton; estas nia plej intima amiko, kaj li vizitas nin almenaux unu fojon tage. Ne, malsana Torvald ne estis post tiam, ecx ne horon. Kaj la infanoj estas sanaj, kiel ankaux mi. (eksaltas kaj manfrapas) Ho Dio, ho Dio, Kristine, estas vere mirinde vivi kaj esti felicxa! -- --. Sed fi, estas abomene miaflanke --; mi ja nur priparolas miajn proprajn aferojn. (eksidas sur skabelon tute apud sxi kaj metas la brakojn sur sxian genuon) Ho, ne koleru kontraux mi! -- Diru, cxu efektive estas vero, ke vi ne amis vian edzon? Kial vi do akceptis lin?

LINDE. Mia patrino ankoraux vivis; sed sxi kusxis senhelpe malsana en la lito. Kaj mi devis ankaux zorgi pri miaj du pli junaj fratoj. Mi ne trovis, ke estas sagxe rifuzi lian edzigxpeton.

NORA. Ne, ne; eble vi pravas. Do tiam li estis ricxa?

LINDE. Li estis suficxe bonhava, mi opinias. Sed estis ne sekuraj aferoj, Nora. Kiam li mortis, cxio perdigxis, kaj nenio restis.

NORA. Kaj poste --?

LINDE. Nu, mi devis iel trabati min pere de eta komerco kaj malgranda lernejo, kaj kion mi krome povis elpensi. La lastaj tri jaroj por mi estis seninterrompa, senripoza labortago. Nun gxi atingis finon, Nora. Mia kompatinda patrino ne plu bezonas min, cxar sxi forpasis. Kaj nek la knaboj; ili havas oficojn kaj povas zorgi pri si mem.

NORA. Kiom vi devas senti vin sensxar --

LINDE. Ho ne! -- nur tiom senmezure superflua. Neniun por kiu plu vivi. (ekstaras malkviete) Tial mi ne plu eltenis en tiu solecejo. En cxi tiu urbo certe estas pli da eblecoj trovi ion, kio povas absorbi min kaj okupi miajn pensojn. Mi dezirus esti tiom felicxa, ke mi trovus dauxran oficon, iun oficejan laboron --

NORA. Tamen, Kristine, tio estas terure strecxa, kaj vi aspektas suficxe strecxita antauxe. Estus pli bone por vi veni al iu banloko.

LINDE (iras al la fenestro). Mi ne havas pacxjon, kiu povus doni al mi vojagxmonon, Nora.

NORA (ekstaras). Ho, ne koleru kontraux mi.

LINDE (pli proksime). Kara Nora, nun vi ne koleru kontraux mi. La plej malbona en situacio kia la mia, estas ke gxi kauxzas tiom da amareco en la animo. Oni havas neniun por kiu labori; sed tamen oni devas eltrovi eblecojn cxiuloke. Oni devas ja vivi; kaj sekve oni farigxas egoisto. Kiam vi rakontis pri la felicxa sxangxo en via situacio -- kredu -- mi ne tiom gxojigxis pro vi, kiom pro mi mem.

NORA. Kiel tio? Ho, nun mi komprenas. Vi opinias, ke eble Torvald povus fari ion por vi.

LINDE. Jes, tion mi pensis.

NORA. Li faru, Kristine. Lasu tion al mi; mi enkondukos la aferon tiel lerte, lerte, eltrovos ion afablan, kion li multe sxatas. Ho, mi tre sxatus esti helpa al vi.

LINDE. Kiel afabla vi estas, Nora, ke vi tiom fervoras por mia afero, -- duoble afable de vi, kiu mem spertis tiom malmulte de la elprovoj kaj problemoj de la vivo.

NORA. Mi --? Mi spertis malmulte, --?

LINDE (ridetante). Nu Dio mia, tiometan pinglolaboron kaj tiajxojn --. Vi estas infano, Nora.

NORA (rektigas la kapon kaj iras plankmezen). Tion vi ne diru tiel arogante.

LINDE. Nu --?

NORA. Vi estas egala al la aliaj. Vi cxiuj opinias, ke mi tauxgas al nenio grava --

LINDE. Nu, nu --

NORA. -- ke mi elprovis nenion en cxi tiu malfacila mondo.

LINDE. Kara Nora, vi ja jxus rakontis al mi cxiujn viajn travivajxojn.

NORA. Pa, -- tiujn bagatelojn! (mallauxte) Mi ne rakontis pri mia granda ago.

LINDE. Kiu granda ago? Al kio vi aludas?

NORA. Vi ignoras min tute, Kristine; sed tion vi ne devus fari. Vi fieras, ke vi laboris tiel strecxe kaj longe por via patrino.

LINDE. Mi vere neniun ignoras. Sed tio estas vero: mi estas fiera kaj gxoja, kiam mi pensas, ke ebligxis al mi fari la lastan vivtempon de mia patrino tiel senzorga.

NORA. Kaj vi ankaux estas fiera, kiam vi pensas pri via helpo al viaj fratoj.

LINDE. Mi trovas ke tion mi rajtas.

NORA. Tion ankaux mi trovas. Sed nun vi auxdu ion, Kristine. Ankaux mi havas kauxzon por esti fiera kaj gxoja.

LINDE. Mi ne dubas. Sed al kio vi aludas?

NORA. Parolu mallauxte. Se Torvald auxdus, jen imagu! Li devas por neniu prezo en la mondo --; neniu devas scii, Kristine; neniu krom vi.

LINDE. Sed kio do estas?

NORA. Venu cxi tien (tiras sxin sur la sofon flanke de si) Auxdu, -- ankaux mi havas kauxzon por esti fiera kaj gxoja. Estas mi, kiu savis la vivon de Torvald.

LINDE. Savis --? Kiel savis?

NORA. Mi ja rakontis al vi pri la vojagxo al Italujo. Torvald ne travivus, se li ne estus veninta tien --

LINDE. Jes ja, via patro donis al vi la necesan monon --

NORA (ridetas). Jes, tion kredas Torvald kaj cxiuj aliaj; sed --

LINDE. Sed --?

NORA. Pacxjo donis al ni ecx ne unu sxilingon. Estis mi, kiu havigis al ni la monon.

LINDE. Vi? La tutan grandan sumon?

NORA. Mil ducent talerojn. Kvar mil ok cent kronojn. Jen, kion vi diras?

LINDE. Jes sed, Nora, kiel eblis? Cxu vi gajnis en la loterio?

NORA (malestime). En la loterio? (siblas) Kia lerteco estus tio?

LINDE. Sed de kie vi ricevis gxin?

NORA (kantetas kaj ridetas mistere). Hm; tra la la la!

LINDE. Cxar pruntepreni vi ja ne povis.

NORA. Nu? Kial ne?

LINDE. Ne, edzino ne rajtas pruntepreni sen la konsento de la edzo.

NORA (jxetskuas la kapon). Nu, kiam estas edzino, kiu iom tauxgas pri negocaj aferoj, -- edzino kiu scias iom sagxe arangxi, kaj --

LINDE. Sed Nora, mi tute ne komprenas --

NORA. Vi tion ankaux ne bezonas. Eble mi ne prunteprenis la monon. Eblus havigi gxin alimaniere. (jxetas sin malantauxen en la sofo) Eble mi ricevis gxin de iu adoranto. Kiam oni estas tiel alloga, kiel mi --

LINDE. Facilanima vi estas.

NORA. Nun vi versxajne estas senmezure scivolema, Kristine.

LINDE. Jes, auxdu nun, kara Nora, -- cxu vi ne agis malprudente?

NORA (eksidas rekte denove). Cxu estas malprudente savi la vivon de sia edzo?

LINDE. Mi opinias, ke estas malprudente, ke vi sen lia scio --

NORA. Sed gxuste li devis ja nepre nenion scii! Je Dio, cxu vi ne komprenas tion? Li ecx ne devus scii kiom dangxere estas pri si. Ja al mi la kuracistoj venis kaj diris, ke lia vivo estas en dangxero; ke nenio alia povus savi lin krom restado en suda lando. Jen komprenu, ke unue mi devis provi palpe sercxi la vojon. Mi prezentis al li kiel bone estus por mi kiel por aliaj junaj edzinoj vojagxi eksterlanden; mi ploris kaj petis; mi diris ke li absolute devus pripensi la cirkonstancojn en kiuj mi estas, kaj ke li devus esti gxentila kaj cedi al mi; kaj jen mi sugestis ke li povus pruntepreni sumon. Sed tiam li farigxis preskaux kolera, Kristine. Li diris, ke mi estas facilanima, kaj ke estas lia devo kiel edzo ne cedi al tiaj kapricoj kaj ideoj -- kiel li nomis ilin. Nu ja, mi pensis, savota vi estu; kaj tiam mi trovis rimedon --

LINDE. Kaj via edzo, cxu li ne sciigxis de via patro, ke la mono ne venis de li?

NORA. Ne, neniam. Pacxjo mortis gxuste en tiuj tagoj. Mi intencis informi lin pri la afero kaj peti lin nenion malkasxi. Sed cxar li kusxis malsana --. Bedauxrinde, ne farigxis necese.

LINDE. Kaj vi neniam poste konfidis vin al via edzo?

NORA. Ne, pro cxielo! kiel vi povas pensi tion. Li, kiu estas tiom severa en tiu rilato. Kaj krome -- Torvald, kun sia vira memkonscio -- kiom gxene kaj humilige estus por li scii, ke li ion sxuldus al mi. Tio tute missxovus la rilaton inter ni; nia bela, felicxa hejmo ne plu restus, kio gxi nun estas.

LINDE. Kaj vi neniam informos lin?

NORA (pensema, duone ridetante). Jes -- iam eble; -- post multaj jaroj, kiam mi ne plu estos tiel bela kiel nun. Ne ridu! Kompreneble mi pensas: Kiam Torvald ne plu sxatos min kiel nun; kiam li ne plu trovos plezuron rigardi min danci por li, alivesti min kaj deklami. Tiam estus bone havi ion rezerve -- (interrompas) Pa, pa, pa. Tiu tempo neniam venos. -- Nu, kion vi diras pri mia granda sekreto, Kristine? Cxu ne ankaux mi tauxgas por io? -- Cetere sciu, ke tiu afero multe maltrankviligis min. Ne estis cxiam facile por mi plenumi la devojn en gxusta tempo. Sciu ke en la mondo de negoco estas io, kio nomigxas kvaronjaraj rentoj, kaj io kio nomigxas partopago; kaj estas cxiam malfacile trovi monon por ili. Sekve mi devis sxpari tie kaj tie laux ebleco, kiel vi komprenas. El la sumo por mastrumado mi povis nenion flankenmeti, cxar Torvald devis ja bone vivi. La infanoj ne povis esti malbone vestitaj; kion mi ricevis por ili, mi opiniis, ke mi devas por ili uzi. La dolcxaj, benitaj etuloj!

LINDE. Do vi rezignis pri viaj propraj bezonajxoj, kompatinda Nora?

NORA. Kompreneble. Mi ja estis la unua por tio. Cxiam kiam Torvald donis al mi monon por novaj roboj aux io simila, mi neniam uzis pli ol la duonon; acxetis cxiam la plej simplajn kaj malmultekostajn specojn. Dia beno estis, ke cxio tiel bone konvenas al mi, tiel ke Torvald nenion observis. Sed estis al mi peze multajn fojojn, Kristine; cxar tamen estas agrable porti belajn vestojn. Cxu ne?

LINDE. Ho jes, vere.

NORA. Nu, mi ja ankaux havis aliajn enspezfontojn. Lastan vintron mi sukcesis ricevi kopilaboron. Mi sxlosis la pordon de mia cxambro, kaj cxiun vesperon mi sidis skribante gxis malfrue en la nokto. Aj! Mi estis ofte laca, lacega. Sed tamen estis ege amuze tiel sidi laborante kaj gajni monon. Mi preskaux sentis min viro.

LINDE. Sed kiom vi nun tiel povis repagi?

NORA. Nu, tion mi ne povas gxuste diri. Sciu ke pri tiaj aferoj estas tre malfacile teni klaran superrigardon. Mi scias nur, ke mi pagis cxiom, kiom mi povis alrasti. Multfoje mi ne vidis eliron. (ridetas) Tiam mi sidis cxi tie revante, ke maljuna ricxa sinjoro enamigxis en mi --

LINDE. Kio? Kiu sinjoro?

NORA. Pa, pa! -- ke jen li mortis, kaj kiam oni malfermis lian testamenton, oni legis tie grandlitere: "Mian monon la afabla sinjorino Nora Helmer tuj ekhavu kontante elpagata."

LINDE. Sed kara Nora, -- kia sinjoro tiu estas?

NORA. Bona Dio! Cxu vi ne komprenas? La maljuna sinjoro tute ne ekzistis; estis ja nur fantazio, pri kiu mi sidis cxi tie revante ree kaj ree, kiam mi ne vidis eblecon ekhavi monon. Tamen estas indiferente; tiu maljuna, teda homo restu kie li estas; mi sopiras nek lin nek lian testamenton, cxar nun mi estas senzorga. (eksaltas) Ho Dio! Tamen estas gxuige pri tio pensi, Kristine! Senzorga! Povi esti senzorga, tute senzorga; povi ludi kaj danci kun la infanoj; povi ornami kaj beligi en la domo, cxion kiel Torvald sxatas gxin! Kaj imagu, baldaux venos printempo kun vasta, blua cxielo. Kaj eble ni povos iom vojagxi. Eble mi revidos la maron. Ho, jes, estas ja vere grandioze vivi kaj esti felicxa. (sonoras en la antauxcxambro)

LINDE (ekstaras). Oni sonorigas; eble pli bone ke mi foriru.

NORA. Ne, restu; eble neniu venas; estas por Torvald --

CxAMBRISTINO (cxe la pordo). Pardonu, sinjorino, -- estas sinjoro kiu deziras paroli kun la advokato.

NORA. Kun la bankdirektoro, vi volas diri?

CxAMBRISTINO. Jes, kun la bankdirektoro; sed mi ne sciis -- cxar la doktoro estas ja tie --

NORA. Kiu sinjoro tiu estas?

Juristo KROGSTAD (cxe la pordo). Estas mi, sinjorino.

(Sinjorino Linde surprizigxas, ekskuigxas kaj turnas sin al la fenestro)

NORA (faras pasxon al li maltrankvilega; duonvocxe). Vi? Kio estas? Pri kio volas vi paroli kun mia edzo?

KROGSTAD. Bankaferoj -- iel. Mi havas etan postenon en la Akciobanko, kaj via edzo estu nun nia estro, oni diras --

NORA. Do estas --

KROGSTAD. Nur sekaj bankaferoj, sinjorino; tute nenio alia.

NORA. Nu, bonvolu eniri la oficejpordon.
(salutas indiferente, fermante la pordon de la antauxcxambro;
poste sxi ordigas ion cxe la forno)

LINDE. Nora, -- kiu estas tiu sinjoro?

NORA. Estas juristo Krogstad.

LINDE. Do vere estas li.

NORA. Vi konas tiun homon?

LINDE. Mi konis lin -- antaux pluraj jaroj. Dum periodo li estis prokuristo en nia distrikto.

NORA. Jes, li ja estis.

LINDE. Kiom li sxangxigxis.

NORA. Li travivis malfelicxan edzecon.

LINDE. Nun li ja estas vidvo.

NORA. Kun multaj infanoj. Jen, fine ekflamas en la forno.

(Sxi fermas la pordon de la forno, kaj sxovas la balancan segxon iom flanken)

LINDE. Li agadas en multspecaj negocoj, oni diras?

NORA. Cxu? Povas esti; mi tute ne scias --. Sed ni ne pensu pri negocaj aferoj. Estas tiel tede.

(Doktoro Rank venas el la oficejo de Helmer)

RANK (enirante, parolante al Helmer). Ne, ne; mi ne volas gxeni; prefere mi eniru al via edzino. (fermas la pordon kaj rimarkas sinjorinon Linde) Pardonu, eble mi gxenos ankaux tie cxi.

NORA. Neniel. (prezentas) Doktoro Rank. Sinjorino Linde.

RANK. Nu tiel. Nomo, kiun oni ofte auxdas en cxi tiu hejmo. Mi kredas ke mi preterpasis vin, Sinjorino, en la sxtuparo, kiam mi venis.

LINDE. Jes; mi supreniras malrapide; mi ne bone eltenas.

RANK. Aha, iom kaduka interne?

LINDE. Prefere trostrecxita.

RANK. Nenio alia? Do vi certe venis al la urbo por iom ripozi en la multaj festenoj?

LINDE. Mi venis por trovi laboron.

RANK. Cxu tio estu efika rimedo kontraux troa strecxo?

LINDE. Oni devas vivi, sinjoro doktoro.

RANK. Jes, estas ja gxenerala opinio, ke estas tiom necese.

NORA. Ho, ne troigu, doktoro Rank, -- ankaux vi volas tamen vivi.

RANK. Certe jes, mi volas. Tiel mizera kiel mi estas, mi tamen deziras subigxi plej longe la torturon. Estas same pri cxiuj miaj pacientoj. Kaj tiel estas ankaux pri la morale infektitaj. Gxuste nun estas unu tia morale malsanuleja kandidato cxe Helmer --

LINDE (mallauxte). Aj!

NORA. Al kiu vi aludas?

RANK. Nu, estas iu juristo Krogstad, homo pri kiu vi nenion scias. Difektigxis liaj karakterradikoj, Sinjorino. Sed ecx li, kvazaux estus gravege, komencis paroli pri la neceso vivi.

NORA. Eh, pri kio volis li paroli kun Torvald?

RANK. Vere mi ne scias; mi auxdis nur, ke estas io pri la Akciobanko.

NORA. Mi ne sciis ke Krog --, ke tiu juristo Krogstad havas rilaton kun la Akciobanko.

RANK. Sed jes, li estas iel dungita tie. (al sinjorino Linde) Mi ne scias, cxu oni ankaux en via distrikto havas tiajn homojn, kiuj anhelante cxirkauxkuras por elflari moralan putradon, kaj poste enmetigi la koncernaton por observado en iun avantagxan oficon. La sanaj devas rezignacie stari ekstere.

LINDE. Estas ja la malsanaj, kiuj pleje bezonas lokon interne.

RANK (sxultrotiras). Jen gxuste tio. Estas tiu konsidero, kiu faras el nia socio malsanulejon.

(Nora en siaj propraj pensoj, ekridas kaj frapas la manojn.)

RANK. Kial vi ridas pri tio? Cxu vi funde scias kio estas la socio?

NORA. Cxu mi zorgu pri tiu teda socio? Mi ridis pri io tute alia, -- io ege amuza. -- Diru, doktoro Rank, -- cxiuj kiuj nun estas dungitaj en la Akciobanko, estos nun dependaj de Torvald, cxu ne?

RANK. Do estas tio,
kion vi trovas tiom ege amuza?

NORA (ridetas kaj kantetas). Lasu al mi pri tio! Lasu al mi pri tio! (pasxas tien kaj reen sur la planko) Jes, vere estas ege amuze pensi, ke ni -- ke Torvald ekhavis tiom da influo sur multajn homojn. (elprenas la saketon el la posxo) Doktoro Rank, bonvolu etan makaronon.

RANK. Jen, jen; makaronojn. Mi kredis, ke tiuj estas malpermesitaj varoj cxi tie.

NORA. Jes, sed tiuj estas kelkaj, kiujn Kristine donis al mi.

LINDE. Kio? Mi --?

NORA. Nu, nu, nu; ne timigxu. Vi ne povis scii, ke Torvald malpermesis tiajxojn. Sciu ke li timas, ke ili malbeligos miajn dentojn. Sed pa, -- unu fojon --! Cxu ne, doktoro Rank? Bonvolu! (metas en lian busxon makaronon) Kaj ankaux vi, Kristine. Kaj ankaux mi havu unu; nur etetan -- aux eble du. (denove marsxas) Jes, nun vere mi estas senmezure felicxa. Nun restas nur io sola, kion mi ege dezirus fari.

RANK. Nu? Kaj kio estas tio?

NORA. Estas io, kion mi ege sxatus diri, kun Torvald auxskultanta.

RANK. Kaj kial vi do ne povas tion diri?

NORA. Ne, mi ne kuragxas, cxar estas tro malbela.

LINDE. Malbela?

RANK. Nu ja, sekve ne estas konsilinde. Sed al ni vi ja povas --. Kio do estas tio, kion vi tiom ege sxatus diri kun Helmer auxskultanta?

NORA. Mi treege sxatus diri: Diablo prenu!

RANK. Vi estas freneza!

LINDE. Sed Dio gardu, Nora --!

RANK. Diru. Jen li estas.

NORA (kasxas la saketon). Ts, ts, ts.

(Helmer kun surtuto sur la brako kaj cxapelo en la mano venas el sia cxambro)

NORA (al li renkonte). Nu, kara Torvald, vi liberigxis de li?

HELMER. Jes, nun li foriris.

NORA. Permesu ke mi prezentu: Estas Kristine, kiu venis al la urbo.

HELMER. Kristine --? Pardonu, sed mi ne scias --

NORA. Sinjorino Linde, kara Torvald, sinjorino Kristine Linde.

HELMER. Ah tiel. Supozeble infanjara amikino de mia edzino?

LINDE. Jes, ni konis unu la alian en pli fruaj tagoj.

NORA. Kaj pensu, sxi faris la longan vojagxon por paroli kun vi.

HELMER. Kion tio signifas?

LINDE. Nu, ne gxuste --

NORA. Kristine estas tiomege lerta pri oficejlaboro, kaj nun sxi tre deziras veni sub gvidado de sperta estro kaj plivastigi siajn sciojn --

HELMER. Tre prudente, sinjorino.

NORA. Kaj kiam sxi auxdis, ke vi farigxis bankdirektoro -- venis telegramo pri tio -- sxi lauxeble rapide vojagxis cxi tien kaj --. Cxu ne, Torvald, pro mi vi povas ion fari por Kristine? Cxu?

HELMER. Ja, vere tio ne estas neebla. Sinjorino estas supozeble vidvino?

LINDE. Jes.

HELMER. Kaj praktikis oficejlaboron?

LINDE. Jes konsiderinde.

HELMER. Nu, do estas versxajne ke mi povas vin enoficigi --

NORA (manklakas). Jen, vidu; vidu!

HELMER. Vi venis en bonsxanca momento, sinjorino --

LINDE. Ho, kiel mi danku vin --?

HELMER. Ne dankinde. (surprenas la surtuton) Sed hodiaux vi devas pardoni min --

RANK. Atendu; mi vin akompanos. (sercxas sian pelton en la antauxcxambro kaj varmigas gxin apud la forno)

NORA. Ne forestu longe, kara Torvald.

HELMER. Eble unu horon, ne pli.

NORA. Cxu ankaux vi foriros, Kristine?

LINDE (surmetas la supervestojn). Jes, nun mi devas eliri por sercxi cxambron.

HELMER. Do eble mi akompanu vin en la strato?

NORA (helpas sxin). Bedauxrinde ke ni logxas tiel malvaste; sed neeblas --

LINDE. Ho, pri kio vi pensas! Adiaux, kara Nora, kaj multajn dankojn.

NORA. Gxis revido. Kaj en la vespero vi revenos, kompreneble. Kaj ankaux vi, doktoro Rank. Nu? Se vi bonfartos? Ja certe vi bonfartos; envolvu vin suficxe.

(Foriro tra la antauxcxambro, dum ili interparoladas. Oni auxdas vocxojn de infanoj ekstere en la sxtuparo.)

NORA. Jen ili! Jen ili estas!

(Sxi alkuras por malfermi. La vartistino Anne-Marie venas kun la infanoj)

NORA. Envenu; envenu! (klinas sin kaj kisas ilin) Ho, vi dolcxaj, benitaj --! Rigardu ilin, Kristine! Cxu ili ne estas amindaj!

RANK. Ne babiladu cxi tie en la trablovo!

HELMER. Venu, sinjorino Linde; nun estos elteneble nur por patrinoj.

(Doktoro Rank, Helmer kaj sinjorino Linde malsupreniras la sxtuparon; la vartistino eniras la cxambron kun la infanoj. Ankaux Nora, fermante la pordon de la antauxcxambro.)

NORA. Kiel viglaj kaj sanaspektaj vi estas. Kaj jen kiel rugxaj viaj vangoj! Kiel pomoj kaj rozoj. (La infanoj parolas vigle samtempe kun sxi) Kaj vi tre amuzigxis? Bonege. Cxu do; vi tiris Emmy kaj Bob sur la lugxo? Kaj samtempe! Jen kia forta knabo vi estas, Ivar. Ho, lasu min teni sxin iomete, Anne-Marie. Mia dolcxa eta pupinfano! (prenas la plej malgrandan de la vartistino kaj dancas kun sxi) Jes, jes, panjo dancos ankaux kun Bob. Kion? Vi jxetis negxbulojn? Ho, tie mi dezirus partopreni! Ne ne, Anne-Marie. Mi mem senvestigos ilin. Lasu min fari; estas tiom amuze. Eniru dume; vi aspektas frostotreme. Varma kafo por vi staras sur la forno.

(La vartistino eniras la maldekstran cxambron. Nora deprenas la supervestojn de la infanoj kaj jxetas ilin tien kaj tien, lasante ilin rakontadi superkriante unu la alian.)

NORA. Oj? Granda hundo, kiu kuris post vin? Sed gxi ne mordis? Ne, hundoj ne mordas etajn, dolcxajn pupinfanojn. Ne enrigardu la paketojn, Ivar! Kio estas? Ja, tion vi volus scii. Ho ne! Ho ne! Estas io terura. Nu? Cxu ni ludu? Kion ni ludu? Kasxludon? Jes, ni kasxludu. Bob sin kasxu la unua. Mi? Do mi kasxu min la unua.

(Ili ludas dum rido kaj gxojkrioj en la sidcxambro kaj la apuda cxambro dekstre. Fine Nora kasxas sin sub la tablo; la infanoj enkuras, sercxas, sed ne trovas sxin, auxdas sxian sufokitan ridon, kuras al la tablo, levas la tukon, ekvidas sxin. Bruega gxojo. Sxi elrampas kaj sxajnigas timigi ilin. Novaj gxojkrioj. Dume iu frapis la enirpordon; neniu tion rimarkis. Iu malfermas la pordon duone, kaj juristo Krogstad aperas; li iom atendas; la ludo dauxras)

KROGSTAD. Pardonu, sinjorino Helmer --

NORA (sufokata ekkrio; turnas sin kaj eksaltas duone supren). Ho, kion vi volas?

KROGSTAD. Pardonu; la ekstera pordo estis nur duone fermita; iu estas forgesinta fermi gxin --

NORA (ekstaras). Mia edzo ne estas hejme, sinjoro Krogstad.

KROGSTAD. Tion mi scias.

NORA. Nu -- kion vi do volas?

KROGSTAD. Paroli kelkajn vortojn kun vi.

NORA. Kun --? (al la infanoj, mallauxte) Eniru al Anne-Marie. Kion? Ne, la fremda viro ne volas ion malbonan fari al panjo. Ni denove ludos post kiam li foriris. (Sxi kondukas la infanojn en la maldekstran cxambron kaj fermas la pordon malantaux ili)

NORA (maltrankvila, atentema). Vi volas paroli kun mi?

KROGSTAD. Jes, mi volas.

NORA. Hodiaux --? Sed ankoraux ne estas la unua en la monato.

KROGSTAD. Ne, sed estas Julvespero. Dependas de vi kian Julplezuron vi havos.

NORA. Kion vi volas? Mi tute ne povas hodiaux --

KROGSTAD. Pri tio ni gxis plue ne parolu. Estas io alia. Mi esperas, ke vi havas liberan momenton?

NORA. Jes, jes certe mi havas, kvankam --

KROGSTAD. Bone. Mi sidis en la restoracio de Olsen kaj vidis vian edzon malsupreniri la straton --

NORA. Nu ja --

KROGSTAD. -- kun virino.

NORA. Kaj kio pri tio?

KROGSTAD. Pardonu, ke mi demandas: Cxu ne tiu virino estas sinjorino Linde?

NORA. Jes.

KROGSTAD. Jxus veninta urben?

NORA. Jes, hodiaux.

KROGSTAD. Sxi estas ja via bona amikino?

NORA. Jes, sxi estas. Sed mi ne komprenas --

KROGSTAD. Ankaux mi iam konis sxin.

NORA. Mi scias.

KROGSTAD. Ehe? Vi scias pri tiu afero. Tion mi pensis. Do, permesu ke mi vin demandu rekte: Cxu sinjorino Linde ricevos postenon en la Akciobanko?

NORA. Kial vi povas permesi al vi pridemandi min, sinjoro Krogstad, vi, kiu estas unu el la subuloj de mia edzo? Sed cxar vi demandas, mi sciigu vin: Jes, sinjorino Linde estos dungata. Kaj estas mi, kiu pledis por sxi, sinjoro Krogstad. Do nun vi scias.

KROGSTAD. Mi do kalkulis gxuste.

NORA (iom pasxadas sur la planko). Hm, oni havas ja iometan influon, mi supozas. Kvankam oni estas virino, tio ne signifas, ke -- Kiam oni staras en subula rilato, sinjoro Krogstad, oni devus vere esti singarda kaj ne ofendi iun, kiu -- eh --

KROGSTAD. -- kiu havas influon?

NORA. Jes gxuste.

KROGSTAD (sxangxas tonon). Sinjorino Helmer, bonvolu uzi vian influon por mi.

NORA. Kion do? Al kio vi celas?

KROGSTAD. Bonvolu prizorgi, ke mi gardu mian subalternan postenon en la banko.

NORA. Kion tio signifu? Kiu intencas preni de vi vian postenon?

KROGSTAD. Ho, vi ne bezonas ludi nescion antaux mi. Mi bone komprenas, ke ne estos agrable por via amikino riski renkonti min; kaj nun mi ankaux komprenas, kiun mi danku por la decido forpeli min.

NORA. Sed mi certigas --

KROGSTAD. Nu jes, jes, rekte dirite: estas ankoraux tempo, kaj mi konsilas al vi, ke vi uzu vian influon por tion malhelpi.

NORA. Sed, sinjoro Krogstad, mi tute neniun influon havas.

KROGSTAD. Vere ne? Sxajnas al mi, ke vi mem jxus diris --

NORA. Kompreneble tio ne signifus tion --. Mi! Kiel vi kredas, ke mi havus tian influon sur mia edzo?

KROGSTAD. He, mi konas vian edzon de la studentotagoj. Mi pensas ke la sinjoro bankdirektoro ne estas pli firma ol aliaj edzoj.

NORA. Se vi parolas malestime pri mia edzo, mi montros al vi la pordon.

KROGSTAD. Sinjorino estas kuragxa.

NORA. Mi ne plu timas vin. Post novjartago mi baldaux liberigxos el la afero.

KROGSTAD (pli sinrega). Auxskultu nun, Sinjorino. Se farigxos necese, mi batalos kvazaux por la vivo, por gardi tiun mian etan oficon en la banko.

NORA. Jes, aspektas ja tiel.

KROGSTAD. Ne estas nur por la enspezo; tiu ecx plej malmulte gravas. Sed estas io alia --. Do, mi klarigu! Estas jena afero: Vi kompreneble scias same bone kiel cxiuj aliaj, ke mi antaux kelkaj jaroj farigxis kulpa pri ago malprudenta.

NORA. Mi kredas, ke mi ion tian auxdis.

KROGSTAD. Ne farigxis proceso; tamen tuj cxiuj vojoj barigxis por mi. Sekve mi komencis tiajn negocojn, pri kiuj vi scias. Al io mi devis krocxi min; kaj mi rajtas diri, ke mi ne estas el la plej malbonaj. Sed nun mi devas liberigi min el tio. Miaj filoj kreskas; pro ili mi devas kiel eble regajni civitanan estimon. Tiu ofico en la banko estas kvazaux la unua sxtupo por mi. Kaj nun via edzo volas piedfrapi min for de la sxtuparo, tiel ke mi ree staru en la koto.

NORA. Sed pro Dio, sinjoro Krogstad, mi tute ne kapablas helpi vin.

KROGSTAD. Estas tial, ke vi ne volas; sed mi havas rimedojn por vin devigi.

NORA. Vi ne intencas diri al mia edzo, cxu? ke mi sxuldas monon al vi?

KROGSTAD. Hm, se mi tamen al li dirus?

NORA. Estus de vi fia ago. (plorsingulte) Tiun sekreton, kiu estas mia felicxo kaj fiero, tiun li ekscius en tia abomena kaj plumpa maniero, -- ekscius gxin de vi. Vi jxetus min en terurajn malagrablajxojn --

KROGSTAD. Nur malagrablajxojn?

NORA (impete). Sed nur faru; estos plej fatale por vi mem; cxar tiam mia edzo vere vidos, kia malbona homo vi estas, kaj tiam vi tute ne konservos vian oficon.

KROGSTAD. Mi demandis, cxu estas nur familiaj malagrablajxoj, kiujn vi timas?

NORA. Se mia edzo ekscios, kompreneble li tuj pagos la reston; kaj poste ni havos neniun rilaton al vi.

KROGSTAD (pasxon pli proksimen). Auxskultu, sinjorino Helmer; -- aux via memorkapablo estas iom malforta, aux vi ne bone komprenas negocajn aferojn. Mi vidas, ke mi devas orientigi vin iom pli bone pri la afero.

NORA. Kiel do?

KROGSTAD. Kiam via edzo estis malsana, vi venis al mi por pruntepreni mil ducent talerojn.

NORA. Mi sciis pri neniu alia.

KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon --

NORA. Vi ja faris.

KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon sub certaj kondicxoj. Vi estis tiam tiel okupata pri la malsano de via edzo, kaj tiom febre sercxis vojagxmonon, ke vi, mi kredas, ne klare pensis pri akcesoraj cirkonstancoj. Tial ne estas malutile veki vian memoron. Do; mi promesis havigi al vi la monon kontraux sxuldatesto, kiun mi redaktis.

NORA. Jes, kaj kiun mi subskribis.

KROGSTAD. Bone. Sed sube mi skribis kelkajn liniojn, laux kiuj via patro garantiis por la sxuldo. Tiujn liniojn via patro devus subskribi.

NORA. Devus --? Li ja subskribis.

KROGSTAD. Mi metis la daton en blanko; tio signifis, ke via patro skribu mem la daton, kiam li subskribis la paperon. Cxu sinjorino memoras tion?

NORA. Jes, mi opinias --

KROGSTAD. Mi transdonis al vi la sxuldateston, por ke vi sendu gxin perposxte al via patro. Vi memoras, cxu ne?

NORA. Jes.

KROGSTAD. Kaj tion vi kompreneble tuj faris; cxar jam post kvin aux ses tagoj vi transdonis al mi la ateston kun la subskribo de via patro. Kaj mi elpagis al vi la sumon.

NORA. Nu ja; cxu mi ne repagis la partojn regule?

KROGSTAD. Jes, suficxe, jes. Sed por reveni al tio, kion ni priparolis, -- estis ja zorgoplena tempo por vi tiam, sinjorino?

NORA. Jes, vere estis.

KROGSTAD. Via patro kusxis tre malsana, mi kredas.

NORA. Estis cxe la fino.

KROGSTAD. Mortis baldaux poste.

NORA. Jes.

KROGSTAD. Diru al mi, sinjorino Helmer, cxu vi eble memoras la tagon kiam via patro mortis? Kiun tagon en la monato, mi volas diri.

NORA. Pacxjo mortis la 29-an de Septembro.

KROGSTAD. Tute gxuste; pri tio mi havigis informon. Tial estas strangajxo, (elprenas paperon) kiun mi ne povas klarigi al mi.

NORA. Kiu strangajxo? Mi ne scias --

KROGSTAD. Estas jena strangajxo, ke via patro subskribis tiun sxuldateston tri tagojn post sia morto.

NORA. Kiel? Mi ne komprenas --

KROGSTAD. Via patro mortis la 29-an de Septembro. Sed rigardu. Cxi tie via patro metis daton de sia subskribo la 2-an de Oktobro. Cxu ne strange, sinjorino?

NORA. (silentas)

KROGSTAD. Vi povas tion klarigi, cxu?

NORA. (dauxre silentas)

KROGSTAD. Rimarkinde estas ankaux, ke la vortoj 2-an de Oktobro kaj la jaro ne estas skribitaj per la manskribo de via patro, sed per manskribo kiun mi opinias konata. Nu, tio ja estas klarigebla; via patro eble forgesis datumi sian subskribon, kaj poste iu alia hazarde faris tion antaux ol oni sciis pri la morto. Ne estas trompo en tio. Estas la subskribo de la nomo kiu gravas. Kaj tiu ja estas auxtentika, sinjorino Helmer? Estas ja vere via patro, kiu mem skribis sian nomon tie? Cxu ne?

NORA (post mallonga pauxzo, jxetskuas la kapon kaj rigardas lin spite). Ne, tiel ne estas. Estas mi, kiu skribis la nomon de pacxjo.

KROGSTAD. Auxdu, sinjorino, -- cxu vi scias, ke tio ja estas dangxera konfeso?

NORA. Kial? Vi baldaux ricevos vian monon.

KROGSTAD. Permesu al mi fari demandon: Kial vi ne sendis la paperon al via patro?

NORA. Ne eblis. Pacxjo ja kusxis malsana. Se mi petus lian subskribon, mi devus ankaux diri al li por kio ni uzus la monon. Sed mi ne povis diri al li, kiu tiom malsanis, ke la vivo de mia edzo estas en dangxero. Estis ja neeble.

KROGSTAD. Do estus pli bone por vi, se vi tiam rezignus pri tiu vojagxo eksterlanden.

NORA. Ne; estis ja neeble. Tiu vojagxo ja savus la vivon de mia edzo. Mi ne povis rezigni pri gxi.

KROGSTAD. Sed vi ne pensis, ke estas trompo kontraux mi --?

NORA. Tion mi tute ne povis konsideri. Mi neniel gxenis min pri vi. Mi ne toleris vin pro tiuj senkoraj malfacilajxoj, kiujn vi faris, kvankam vi sciis kiom dangxera estis la sanstato de mia edzo.

KROGSTAD. Sinjorino Helmer, evidente vi ne havas iun klaran ideon, pri la ago je kiu vi kulpigxis. Sed mi povas ekspliki al vi, ke tio, kion mi iam faris, ne estis pli grava nek pli malbona; kaj tio detruis mian tutan civitanan staton.

NORA. Vi? Vi volas kredigi al mi, ke vi estus farinta ion tiom kuragxan por savi la vivon de via edzino?

KROGSTAD. La legxoj ne demandas pri motivoj.

NORA. Do estas ja tre malbonaj legxoj.

KROGSTAD. Cxu malbonaj aux ne, -- se mi prezentos tiun paperon en la tribunalo, vi estos kondamnata laux la legxoj.

NORA. Mi tute ne kredas. Filino ne rajtus protekti kontraux timo kaj zorgo sian maljunan morte malsanan patron? Edzino ne rajtus savi la vivon de sia edzo? Mi ne scias profunde la legxojn; tamen mi estas certa, ke ie ili decidas ke tio estas permesita. Kaj pri tio vi nenion scias, vi, kiu estas juristo? Vi versxajne estas malbona juristo, sinjoro Krogstad.

KROGSTAD. Mi eble estas. Sed negocojn tiajn, kiajn ni havas kune, -- tiujn vi certe kredas, ke mi komprenas? Bone. Faru kiel al vi placxas. Sed tion mi diras al vi: se mi duan fojon estos forpelita, vi min akompanu.

(Li salutas kaj eliras tra la antauxcxambro)

NORA (dum tempo pensante; jxetskuas la kapon). Ho jen! -- Voli min timigi! Tiel naiva mi ne estas. (komencas ordigi la vestojn de la infanoj; baldaux cxesas) Sed --? -- -- Ne, sed estas ja neeble! Mi agis el amo!

INFANOJ (cxe la pordo maldekstre). Panjo, la fremda viro eliris tra la pordego.

NORA. Jes, jes, mi scias. Sed ne parolu al iu ajn pri tiu fremda viro. Cxu vi auxdas? Ecx ne al pacxjo!

INFANOJ. Ne, panjo; sed nun ni ankoraux ludu?

NORA. Ne, ne; ne nun.

INFANOJ. Ho, tamen panjo, vi ja promesis.

NORA. Jes, sed mi ne povas nun. Eniru. Mi havas tiom farendan. Eniru, eniru, karaj dolcxaj infanoj.

(Sxi sxovas ilin milde en la apudan cxambron, kaj fermas la pordon post ili.)

NORA (eksidas sur la sofon, prenas brodlaboron, kaj faras kelkajn kudrerojn, sed baldaux haltas). Ne! (forjxetas la brodajxon, ekstaras, iras al la antauxcxambra pordo kaj vokas:) Helene! enportu al mi la Jularbon. (iras al la maldekstra tablo kaj malfermas la tirkeston; denove haltas) Ne, sed estas ja tute neeble!

CxAMBRISTINO (kun la Jularbo). Kien mi metu gxin, sinjorino?

NORA. Tien; meze sur la plankon.

CxAMBRISTINO. Cxu mi alportu ion kroman?

NORA. Ne, dankon; mi havas, kion mi bezonas.

(La cxambristino, kiu jam demetis la arbon, eliras.)

NORA (dum sxi ornamas la arbon). Tie estu kandeloj -- kaj tie floroj. -- La abomena homo! Babilacxo! Estas nenio gxena. La Jularbo estu belega. Mi faros cxion, kion vi sxatos, Torvald; -- mi kantos por vi, dancos por vi --

(Helmer, kun paketo da dokumentoj sub la brako, eniras el ekstere)

NORA. Ah, -- vi jam revenas?

HELMER. Jes. Cxu iu vizitis?

NORA. Cxi tie? Ne.

HELMER. Strange. Mi vidis Krogstad eliri tra la pordego.

NORA. Cxu? Ho jes, vere, Krogstad envenis momenton.

HELMER. Nora, mi povas vidi laux via vizagxo, ke li vizitis vin, kaj petis, ke vi parolu favore por li.

NORA. Jes.

HELMER. Kaj tion vi farus kvazaux laux propra instigo, cxu? Kaj vi devus kasxi por mi, ke li estis cxi tie. Ankaux pri tio li petis?

NORA. Jes, Torvald; sed --

HELMER. Nora, Nora, kaj en tio vi povis partopreni? Interparoli kun tia homo, kaj doni al li ian promeson! Kaj aldone diri al mi mensogon!

NORA. Mensogon --?

HELMER. Vi diris, ke neniu estis cxi tie, -- cxu ne? (minacas per la fingro) Tion neniam plu mia eta kantbirdo faru. Kantbirdo devas kanti per pura beko; neniam falsajn tonojn. (prenas sxin cxirkaux la talion) Cxu ne tiel estu? Jes ja, mi ja sciis. (lasas sxin) Kaj nun ne pli pri tio. (sidigas sin apud la fornon) Ah, kiel hejmece estas. (foliumas siajn dokumentojn)

NORA (okupata pri la Jularbo; post mallonge). Torvald!

HELMER. Jes.

NORA. Mi ege antauxgxuas la kostumobalon cxe geamikoj Stenborg postmorgaux.

HELMER. Kaj mi estas senmezure scivolema vidi per kio vi surprizos min.

NORA. Ho, tiu stulta kaprico.

HELMER. Nu?

NORA. Mi ne povas ion tauxgan elpensi; cxio aspektas tiel stulte, tiel sensignife.

HELMER. Cxu Nonjo atingis tiun rekonon?

NORA (malantaux lia segxo, la brakojn sur la segxodorso). Cxu vi estas tre okupata, Torvald?

HELMER. Nu --

NORA. Kiaj paperoj estas tiuj?

HELMER. Bankaferoj.

NORA. Jam nun?

HELMER. Mi igis la eksigxantan estraron rajtigi min fari la necesajn sxangxojn en la personaro kaj en la dispozicia plano. Por tio mi devas uzi la Julsemajnon. Mi deziras cxion ordigi gxis novjaro.

NORA. Do estas tial ke tiu povra Krogstad --

HELMER. Hm.

NORA (dauxre apogata al la segxodorso; malrapide tauxzante liajn nukharojn). Se vi ne estus tiom okupata, mi estus petinta vin pri ege granda servo, Torvald.

HELMER. Diru. Kio estus?

NORA. Estas ja neniu, kiu havas tiel delikatan guston kiel vi. Mi ege dezirus aspekti bele en la kostumobalo. Torvald, eble vi povus helpi min kaj decidi, kion mi prezentu, kaj kia estu mia kostumo?

HELMER. Jen, jen; la obstinulineto sercxas savonton?

NORA. Jes, Torvald, mi neniel progresas sen via helpo.

HELMER. Bone, bone; mi pensos pri la afero; ni trovos solvon.

NORA. Ho, kiom bona vi estas. (iras al la Jularbo; pauxzo) Kiel bele la rugxaj floroj aspektas. -- Sed diru, cxu vere estas tiom fia, la ago pri kiu Krogstad kulpigxis?

HELMER. Skribis falsajn nomojn. Vi ne distingas, kion tio signifas?

NORA. Eble li tion faris pro mizero?

HELMER. Eble, aux, kiel multaj faras, senprudente. Mi ne estas tiel senkora, ke mi senplue kondamnus homon pro tia unusola ago.

NORA. Ne, vere ne, Torvald?

HELMER. Multaj povas morale rehonorigi sin, se ili malkasxe konfesas sian kulpon kaj akceptas sian punon.

NORA. Punon --?

HELMER. Sed tiun vojon Krogstad ne iris; li trahelpis sin per ruza artifiko; kaj estas tio, kio morale detruis lin.

NORA. Vi kredas, ke farigxus --?

HELMER. Pensu nur, kiel tia kulpokonscia homo devas mensogi kaj hipokriti kaj simuli al cxiuj flankoj, kaj montri maskon antaux siaj plej proksimaj, ecx antaux sia propra edzino kaj siaj propraj infanoj. Kaj tio koncerne la infanojn, tio estas la plej terura, Nora.

NORA. Kial?

HELMER. Cxar tia haladza etoso de mensogo enkondukas infekton kaj malsanojn en la vivon de tuta hejmo. Cxiuj enspiroj de la infanoj en tia hejmo estas plenaj de gxermoj por io fia.

NORA (pli proksime malantaux li). Kaj pri tio vi estas tute certa?

HELMER. Kara mia, tion mi suficxe ofte spertis kiel advokato. Preskaux cxiuj frue koruptitaj homoj havis mensogantajn patrinojn.

NORA. Kial gxuste -- patrinojn?

HELMER. Devenas plej ofte de la patrinoj; sed patroj kompreneble influas en la sama direkto; tion tre bone scias cxiu juristo. Kaj tamen tiu Krogstad dum jaroj en sia hejmo venenigis siajn proprajn infanojn en mensogo kaj simulo; tial mi nomas lin morale koruptita. (etendas al sxi la manojn) Tial, mia dolcxa Nonja promesu al mi ne pledi por li. Vian manon pri tio! Nu do, kio estas? Donu al mi la manon! Jen bone. Do decidite. Mi certigas al vi, ke ne eblus labori kune kun li; mi fakte sentas korpan malsanon en la cxeesto de tiaj homoj.

NORA (tiras al si la manon, kaj iras al la alia flanko de la Jularbo). Kiom varme estas. Kaj mi, kiu havas tiom por fari.

HELMER (ekstaras kaj kolektas siajn dokumentojn). Nu, mi devas ja provi tralegi iom de tiuj dokumentoj antaux ol iri al la tablo. Ankaux vian kostumon mi devas pripensi. Kaj krome mi havas preta ion por pendigi en orpapero sur la Jularbo. (metas la manon sur sxian kapon) Ho vi, mia benita kantbirdeto. (Li iras en sian cxambron kaj fermas la pordon post si.)

NORA (mallauxte post silento). Ho ne! ne estas tiel. Estas neeble. Devas esti neeble.

VARTISTINO (cxe la pordo maldekstre). La etuloj tiel bele petas, ke ili povu enveni al panjo.

NORA. Ne, ne, ne; Ne enlasu ilin al mi! Restu cxe ili vi, Anne-Marie.

VARTISTINO. Jes, jes, sinjorino. (fermas la pordon)

NORA (pala pro teruro). Korupti miajn infanetojn --! Venenigi la hejmon? (eta pauxzo; sxi rektigas la nukon) Ne estas vero. Je eterno tio ne estas vero!

DUA AKTO

(La sama cxambro. Fone en la angulo apud la piano staras la Jularbo, senornama, tauxzita, kaj kun duone brulintaj kandeloj. Sur la sofo kusxas la supervestoj de Nora.)

(Nora, sola en la cxambro, pasxadas maltrankvila tien kaj reen; fine sxi haltas cxe la sofo kaj prenas sian mantelon.)

NORA (ree faligas la mantelon). Iu venas! (kontraux la pordon; auxskultas) Ne, -- neniu. Kompreneble -- neniu venas hodiaux, la unuan Jultagon; -- kaj ankaux ne morgaux. -- Sed eble -- (malfermas la pordon kaj rigardas eksteren) Ne; nenio en la leterskatolo; tute malplena. (antauxen sur la planko) Ho, stultajxo! Kompreneble li ne efektive tion faros. Tiajxo ne povas okazi. Neeblas! -- Mi havas ja tri infanetojn.

(La vartistino, kun granda kartona skatolo, venas de la maldekstra cxambro)

VARTISTINO. Jen, fine mi trovis la skatolon kun la vestajxoj por la maskerado.

NORA. Dankon; metu gxin sur la tablon.

VARTISTINO (tion faras). Sed ili estas en granda malordo.

NORA. Ho, se mi povus ilin dissxiri en cent mil pecojn!

VARTISTINO. Dio gardu; ili estas facile ripareblaj; nur iom da pacienco.

NORA. Jes, mi do iros peti sinjorinon Linde helpi min.

VARTISTINO. Nun -- denove eliri? En tiu acxa vetero? Sinjorino Nora kaptos malvarmumon, -- malsanigxos.

NORA. Ho, la plej malbona ne estus tio. -- Kiel fartas la infanoj?

VARTISTINO. La karaj etuloj ludas per la Juldonacoj, sed --.

NORA. Cxu ili ofte demandas pri mi?

VARTISTINO. Ili ja alkutimigxis havi panjon cxe si.

NORA. Jes, sed Anne-Marie, de nun mi ne plu povas esti kune kun ili tiom kiom antauxe.

VARTISTINO. Nu, infanetoj al cxio kutimigxas.

NORA. Vi kredas? Vi vere kredas, ke ili forgesus sian panjon, se sxi tute malaperus?

VARTISTINO. Dio gardu; -- tute malaperus!

NORA. Auxskultu, diru, Anne-Marie, -- mi ofte pensis pri tio, -- kiel via koro povis elteni forsendi vian infanon al fremduloj?

VARTISTINO. Sed tion mi ja devis fari por nutri etan Nora.

NORA. Jes, sed ke vi tion volis?

VARTISTINO. Kun sxanco por tiel bona okupo? Malricxa knabino trafita de misfortuno devas esti kontenta. Cxar la malbona ulo faris ja nenion por mi.

NORA. Sed via filino vin certe forgesis.

VARTISTINO. Ho ne, sxi ne forgesis. Sxi skribis al mi je sia konfirmacio kaj ankaux kiam sxi edzinigxis.

NORA (cxirkauxbrakas sxian kolon). Vi maljuna Anne-Marie, vi estis bona patrino por mi dum mi estis infano.

VARTISTINO. Kompatinda Nonjo havis ja neniun alian patrinon.

NORA. Kaj se la etuloj neniun alian havus, mi certe scias, ke vi volus --. Bla, bla, bla. (malfermas la skatolon) Eniru al ili. Nun mi devas -- -- Morgaux vi vidos kiel cxarma mi farigxos.

VARTISTINO. Jes certe, neniu en la tuta balo estos tiel cxarma kiel sinjorino Nora. (eniras la maldekstran cxambron)

NORA (komencas elpreni el la skatolo, sed baldaux forjxetas cxion). Ho, se mi kuragxus eliri. Se nur neniu venus. Se nur ne dume okazus io hejme. Stulta babilajxo; neniu venos. Nur ne pensi. Brosi la mufon. Delikataj gantoj, delikataj gantoj. For el la pensoj! For, for! Unu, du, tri, kvar, kvin, ses -- (krias) Jen, tie ili venas -- (al la pordo, sed haltas sendecide)

(Sinjorino Linde eniras el la antauxcxambro, kie sxi demetis siajn supervestojn)

NORA. Ho, cxu estas vi, Kristine. Neniu alia tie ekstere? -- Kiom bone ke vi venis.

LINDE. Mi auxdis, ke vi venis demandi min.

NORA. Jes, mi jxus preterpasis. Estas io pri kio vi nepre devas helpi min. Ni sidigxu cxi tie sur la sofo. Jen. Okazos maskeradobalo morgaux vespere supre cxe la geedzoj konsulo Stenborg, kaj nun Torvald volas, ke mi estu fisxista knabino el Napolo, kaj ke mi dancu Tarantelon, cxar gxin mi lernis en Kapreo.

LINDE. Jen, jen! Vi faros veran prezentadon?

NORA. Jes, Torvald diras, ke mi devas. Jen, la kostumo; Torvald tie en Napolo kudrigis gxin por mi; sed nun cxio estas tiel dissxirita, ke mi tute ne scias --

LINDE. Nu, tion ni baldaux ordigos; estas ja nur la garnajxo, kiu iom malfiksigxis. Kudrilon kaj fadenon? Jen ni ja havas kion ni bezonas.

NORA. Ho, kiom afabla vi estas.

LINDE (kudras). Do vi maskovestos vin morgaux, Nora? Sciu, -- tiam mi venos momenton por vidi vin ornamita. Sed mi ja tute forgesis danki vin pro la agrabla vespero hieraux.

NORA (levas sin kaj faras kelkajn pasxojn). Nu, sxajnis al mi, ke hieraux ne estis tiel agrable kiel kutime. -- Vi estus devinta veni iom pli frue al la urbo, Kristine. -- Jes ja, Torvald vere komprenas fari la domon perfekta kaj senmakula.

LINDE. Vi ne malpli, mi opinias; klare montrigxas, ke vi estas la filino de via patro. Sed nun diru al mi, cxu doktoro Rank cxiam estas tiel deprimata kiel hieraux?

NORA. Ne, hieraux tio estis tre rimarkebla. Cetere li suferas de tre dangxera malsano. Tuberkulozo en la spino. Kompatindulo! Mi diru al vi konfide; lia patro estis abomeninda homo, kiu tenis amdonantinojn kaj aliajn tiajn; kaj tial, vi komprenas, la filo farigxis malsaneca de infanagxo.

LINDE (faligas la kudrajxon). Sed karega Nora, de kie vi havas tiajn informojn?

NORA (pasxante). Pa, kiam oni havas tri infanojn, oni foje ricevas vizitojn de -- de sinjorinoj, kiuj estas kvazauxaj kuracistoj; kaj ili ja rakontas ion kaj tion.

LINDE (denove kudras; mallonga silento). Cxu doktoro Rank vizitas vin cxiun tagon?

NORA. Cxiun lauxvican tagon. Li estas ja ekde la juneco la plej bona amiko de Torvald, kaj ankaux mia bona amiko. Doktoro Rank kvazaux apartenas al la domo.

LINDE. Sed diru al mi: Cxu tiu sinjoro estas tute sincera? Mi sugestas, cxu li ne sxatas diri al homoj agrablajxojn?

NORA. Ne, kontrauxe! Kial vi ekhavis tiun impreson?

LINDE. Kiam vi hieraux prezentis min al li, li asertis, ke en tiu cxi domo li ofte auxdis mian nomon; sed poste mi rimarkis, ke via edzo tute ne sciis, kiu mi vere estas. Kiel povis do doktoro Rank --?

NORA. Jes, tute gxuste, Kristine. Torvald ja tiom kore amas min; kaj tial li tute sola volas posedi min, kiel li diras. En la unua tempo li preskaux farigxis jxaluza, se mi nur menciis iujn el la karaj homoj tie hejme. Do mi ne plu faris. Sed kun doktoro Rank mi ofte parolas pri tiajxoj; cxar komprenu, li tre volonte auxskultas.

LINDE. Nun vi auxskultu, Nora; en multaj rilatoj vi ankoraux estas kiel infano; mi estas ja konsiderinde pli agxa ol vi, kaj havas iom pli da sperto. Mi volas diri ion al vi: Vi devas eltiri vin el tio cxi kun doktoro Rank.

NORA. El kio mi devus eltiri min?

LINDE. El io kaj tio, mi opinias. Hieraux vi parolis pri iu ricxa adoranto, kiu havigus al vi monon --