Opening the book…

Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net

KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ

WASHINGTON IRVING
(1783-1859)

La Legendo de Dorm-Valeto

Esperantigis
EDWIN GROBE

1998
Eldonejo-Arizona-Stelo
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281-1550
Usono

"LA LEGENDO DE DORM-VALETO"
Unua Eldono: Majo 1998

Origina Anglalingva Titolo:
"THE LEGEND OF SLEEPY HOLLOW"

LA LEGENDO DE DORM-VALETO

Malkovrita inter la Dokumentoj
de Forpasinta Didriko Knikerbokero

En la sino de unu el tiuj ampleksaj krekoj dentantaj la orientan bordon de Hudsono-Rivero, cxe tiu largxa pligrandigxo de la akvovojo nomita fare de la antikvaj Nederlandaj navigistoj Tapan-Lago, kaj kie tiuj lastaj cxiam antauxzorge malaltigis siajn velojn, petante la protekton de Sankta-Nikolao dum la transnavigado, kusxas eta merkatvilagxo nomigxanta cxe kelkaj Verda-Vilagxo sed kiu pli kutime kaj pli tauxge nomigxas Lanto-Vilagxo.

Tiun nomon, lauxonidire, elpensis antauxtempe la estimataj dommastrinoj de la apudsituanta regiono pro enradikigxinta inklino de siaj edzoj lanti cxe la vilagxa trinkejo en merkatotagoj. Kia ajn estu tio, mi ne garantias la fakton. Mi aludas gxin nur dezirante esti preciza kaj auxtenta.

Ne malproksime disde tiu vilagxo--povas esti du mejlojn for--situas valeto, aux pli bone dirite, tersino, cxirkauxate de altaj montetoj, kiu estas unu el la plej trankvilaj lokoj de la tuta mondo. Malgranda rojo trafluetas gxin, murmurante nur suficxakvante por lulripozigi preterpasanton. Malofta koturnfajfo aux pegklako estas preskaux la sola sono kiu iam interrompas la konstantan trankvilon.

Mi tion memoras, ke kiam mi estis junulo, mia unua provo pri sciurcxasado okazis en bosko de altaj juglandarboj kiu ombras unu flankon de la valo. Mi vageniris gxin je tagmezo kiam la tuta naturo precipe silentis kaj min ektimigis la bruego de mia propra pafilo kiam gxi rompis la cxirkauxantan sabatan trankvilon kaj gxin dauxrigis kaj resonigis ties koleraj ehxadoj. Se iam mi dezirus ripozejon kie povi retirigxi, forlasinte la mondon kaj ties distrajxojn, kaj pasigi revante la etan restajxon de maltrankvila vivo, mi konas nenian ejon pli tauxgan ol tiu valeto.

Pro la senmova trankvilo de la loko kaj la kurioza karaktero de ties logxantoj, kiuj estas posteuloj de la originaj Nederlandaj koloniintoj, tiu protektata valeto de longa tempo nomigxas DORM-VALETO kaj ties rustikajn logxantojn oni kromnomas DORM-VALETANOJ tra la tuta najbara regiono. Dormiga aux reviga influo sxajnas superpendi la valeton kaj penetri la etoson mem. Iuj diras ke sorcxis la lokon grava Germana kuracisto dum la fruaj tagoj de la kolonio. Aliaj diras ke maljuna Indiana tribestro, sxamano aux magiisto de sia gento, okazigis indigxenajn ritojn tie antaux ol malkovris la landon Mastro Hendriko Hudsono.

Certe estas ke la loko dauxre agas subrege de iu magia potenco kiu trudas sorcxon al la mensoj de la tieaj bonhomoj, promenigante ilin en seninterrompa songxado. Ili estas adeptoj pri cxiuj specoj de mirigaj kredoj, emas sperti trancojn kaj viziojn, ofte vidas strangajn eventojn, auxdas muzikon kaj vocxojn en la aero. La tuta regiono abundegas je lokaj rakontoj, hantitaj pejzagxoj kaj krepuskaj supersticxoj. Steloj falas kaj meteoroj brilegas pli ofte super tiu valeto ol en aliaj partoj de la lando, kaj Inkubo, kun tuta armeo da Inkubidoj, gxin utiligas kiel plej sxatatan ludejon.

La rega fantomo kiu hantas tiun sorcxitan regionon tamen kaj sxajnas estri cxiujn aerajn potenculojn, estas senkapa rajdanto. Kelkaj regionanoj raportas ke gxi estas la fantomo de Hesa soldato kies kapon forportis kanonkuglo okaze de sennoma batalo de Sendependeco-Milito kaj kiun kamparanoj ekvidas de tempo al tempo antauxenhastantan en la nokta malhelo kvazaux sur ventoflugiloj. La hantejoj de la fantomo situas ne nur en la valeto sed foje ampleksas apudirantajn vojojn kaj precipe la areon cxirkauxantan ne malproksiman pregxejon.

Efektive, kelkaj el la plej auxtentaj historiistoj de la koncerna regiono, zorgeme kuniginte kaj kontrolkomparinte la malkonstantajn informerojn pri tiu aperantajxo, asertas la jenon: la korpo de la soldato kusxas enterigite en la pregxeja tombejo; la fantomo forrajdas cxiunokte al la batalkampo sercxante sian kapon; pri la sagritma rapideco je kiu gxi foje lauxiras la valeton, kvazaux noktomeza fulmajxo, respondecas la malfrua horo kaj la bezono reveni al la pregxeja tombejo antaux nova tagigxo.

Tia estas la gxenerala enhavo de tiu legenda supersticxo provizinta homojn de tiu ombroregiono per tiom da fantaziaj rakontoj. Kaj la fantomo nomigxas antaux cxiuj tieaj kamparaj kamenoj: la Senkapa Rajdanto de Dorm-Valeto.

Mirinde estas ke la viziemo kiun mi menciis ekzistas ne nur cxe la denaskaj logxantoj de la valeto. Senkonscie gxin ensorbas ankaux cxiu novalveninta valano logxinta tie dum iom da tempo. Kiom ajn viglamensaj ili estis antaux ol eniri tiun dormlandon, ili ne rezistas enspiri baldauxete la sorcxan influon de la aero kaj komencas fantazii: sperti songxojn, vidi aperajxojn.

Mi mencias tiun trankvilejon kun la plej alta lauxdo cxar estas jenloke, en tiaj malgrandaj izolitaj Nederlandaj valoj dise ensinigitaj en la granda Nov-Jork-Sxtato ke ade sensxangxigxas logxantaro, moroj kaj kutimoj, dum preterkuregas ilin senatente la torentego da migrado kaj plibonigxo estiganta tiel sencxesajn sxangxojn en aliaj regionoj de tiu senripoza lando. Ili samas kiel tiuj etaj trankvilaj akvoposxajxoj apudlimigantaj rapidan rivereton en kiuj ni povas rimarki pajleron aux aerglobeton flosadi trankvile cxeankre aux rotacii hezite en sia eta havenajxo nepre malatentan pri la hastego de la pasanta fluo. Kvankam nun forpasis multaj jaroj ekde kiam mi subpromenadis la pigrajn ombrojn de Dorm-Valeto, mi preskaux certas povi renkonti la samajn arbojn kaj la samajn familiojn vivantajn ankoraux hodiaux en vegeta lantado en ties protektata sino.

En tiu kromloko de la naturo logxis en malnova periodo de la Usona historio, tio estas, antaux cxirkaux tridek jaroj, estimata estulo nomigxanta Ikabodo Gruo kiu gastis, aux, laux sia vorto, "lantis" en Dorm-Valeto cele al instrui la infanojn de la komunumo. Li naskigxis en Konektikuto, sxtato provizanta Usonon per pioniroj ne nur por la arbaro sed ankaux por la mensaro kaj dissendanta cxiujare armeojn da sovagxejlimaj arbaristoj kaj kamparaj lernejestroj.

La familinomo Gruo ne maltauxgis al lia persono. Li ege altis sed ege magris, havante mallargxajn sxultrojn, longajn brakojn kaj krurojn, manojn preterpendantajn lauxsxajne je tuta mejlo liajn manikojn, piedojn kapablajn funkcii kiel sxoveliloj, kaj tutan framon ege malstrecxe muntitan. La kapon li havis malgrandan kaj platan suprajxe kun gigantaj oreloj; grandaj, verdaj, vitraj okuloj; kaj longa galinagnazo aspektanta kiel ventoflago sidanta sur lia spindelkolo por indiki la blovdirekton de la vento. Vidante lin lauxpasxegi montetfirston en venta tago, dum liaj vestajxoj pufigxis kaj flirtis cxirkaux li, oni povintus erare lin identigi kiel malsategdion surteren malsuprenvenintan aux cxifonan birdotimigilon elfugxintan maizkampon.

Lia lernejo estis malalta unucxambrega konstruajxo krude muntita el sxtipoj. La fenestroj estis duone vitritaj, duone riparitaj per apartaj folioj el malnovaj lernlibroj. Dum liberaj horoj genie sekurigis la lernejon fleksebla brancxeto tordita cxirkaux la pordomanilon kaj palisoj starigitaj kontraux la fenestrosxutrojn. Tial, kvankam sxtelisto povus ege facile eniri la ejon, iom gxene estus gxin eliri: ideo kiun la arkitekto, Josto Van-Hauxteno, prunteprenis sendube de la modelo de la mistera angilkaptilo.

La lernejo staris en iom soleca tamen placxa loko cxebaze mem de arbara monteto proksime al fluanta rojo kaj sub la brancxoj de giganta betulo kreskanta cxe unu ekstremajxo. De tie oni povis auxdi en dormiga somertago la mallauxtan murmuradon de lernantaj vocxoj, recitantaj lecionojn, iom zumantaj kiel abeloj en abelujo, interrompataj de tempo al tempo far la auxtoritata vocxo de la majstro, parolanta en minaca aux postula tono: aux, lauxhazarde, far la timiga sono de betulbrancxa vipo dum li urgxe antauxenirigis malfruan lantinton laux la flora vojo de lernado. Verdire, li estis konscienca viro kaj cxiam priatentis la oran maksimon: "Maluzu la vergon, miskonduku la infanon!" La lernantoj de Ikabodo Gruo ne miskondukigxis.

Mi ne deziras pensigi tamen ke li nombrigxis inter tiuj kruelaj lernejaj potenculoj kiuj gxuas dolorigi siajn subulojn. Tute kontrauxe, li disdonis justecon prudente, ne rigore, forigante la sxargxon de sur la dorsoj de la malfortaj, gxin remetante sur tiujn de la fortaj. La etan duonkreskintan adoleskanton ekspasmantan je la unua movo de la vergo li preterpasis indulge. La postulojn de la justeco li plenumis trudante duoblan punon al iu malgranda, malbonkonduta, malbonsenca, largxbaska, Nederlanda bubo kiu subverge pauxtis kaj pufigxis kaj obstinigxis kaj malafabligxis. Cxion tion li nomis "plenumi sian devon al la gepatroj" kaj neniam li estigis punon sen postaldoni la promeson tiel konsolan al la dolorigxanta bubo, ke "li memoros gxin kaj dankos lin pro gxi gxis en la plej longa tago de sia vivo".

Kiam finigxis la lerntago li ecx kunuligxis kaj kunludantigxis kun la plej grandaj knaboj kaj en festotagaj posttagmezoj hejmenrevenigis konvoje kelkajn el la pli malgrandaj havantaj hazarde belajn fratinojn aux dommastrinajn patrinojn admiratajn pro ilia altkvalita kuirarto. Efektive, endis al li ade bonrilatigxi kun la lernantoj. Tiom malmultkvantis la salajro kiun la lernejo pagis al li ke gxi apenaux suficxintus lin provizi per cxiutaga pano cxar li estis avidega mangxanto kaj, kvankam maldika, disponis la sveligxkapablon de anakondo. Felicxe, laux la kampara kutimo de tiu regiono, la gepatroj de liaj lernantoj lin parte vivtenis, gastigante lin cxe siaj farmbienoj. Cxe tiuj li logxis sinsekve laux posemajna vicoritmo. Tial li cxirkauxvizitis la tutan komunumon, kunportante cxiujn surterajn posedajxojn en katuna naztukego.

Por ke cxio tio ne supersxargxu la subtenkapablon de liaj kungastigantoj kamparaj kiuj emis konsideri lernejajn kostojn kiel dolorigan gxenon kaj lernejestrojn kiel simplajn parazitojn, li disponis pri diversaj rimedoj sin fari utila kaj afabla. Foje li helpis la kultivistojn pri iliaj pli facilaj bientaskoj: rikoltante fojnon, riparante barilojn, trinkigante cxevalojn, hejmenrevenigante bovojn elpasxteje, trancxante lignon por vintraj fajroj. Aldone li flankenlasis entute la regantan dignon kaj nepran potencon pere de kiuj li sinjorigxis en sia lerneja imperieto kaj mirige mildigxis kaj humiligxis. Li sin favorigis cxe la patrinoj dorlotante la infanojn, precipe la plej junajn, kaj, kvazaux Biblia leono kusxanta pace apud sxafido, dum longa horsinsekvo kutimis sidi kun infano sur genuo, samtempe sxancelante lulilon per la alia piedo.

Krom siaj ceteraj okupoj, li rolis kiel kantomajstro de la komunumo kaj gajnis multajn brilajn sxilingojn instruante la junulojn pri psalmokantado. Ege fierigis lin starigxi dimancxmatene antaux la pregxeja adorantaro kun hxoro da elektitaj kantantoj kaj tie, siaopinie, venki la influkonkurson kontraux la pastoro. Certe estas ke lia vocxo supersonis tiujn de la ceteraj kultanoj. Efektive, ankoraux hodiaux ekauxdigxas foje en trankvilaj dimancxaj matenoj en tiu pregxejo strangaj tremajxoj kaj ecx duonmejlon for, cxe la kontrauxflanka bordo de la muellageto, auxtentaj postrestintaj sonajxoj antauxe elirintaj, lauxonidire, la nazon de Ikabodo Gruo.

Tial pere de diversaj etaj improvizadoj efektivigitaj en tiu genia maniero kutime nomigxanta "per kurbo aux per zigzago", la digna pedagogo suficxe tolereble sukcesis, spertante, laux la opinio de cxiuj nenion sciantaj pri mensa laboro, placxege facilan vivon.

Kutime, la lernejestro estas viro al kiu atribuas ioman gravon la logxantinoj de kampara najbarejo. Tiuj lin taksas kiel specon de senokupa gxentilhoma persono kies gusto kaj atingoj ege superas tiujn de la krudaj kamparaj amkandidatoj kaj kies scion superas nur tiu de la pastoro. Lia alveno tial emas estigi nemalmultan eksciton cxe kampara biendoma tetablo kaj la alporton de preterkutima plado da kuketoj aux dolcxajxoj povas okazigi la prezentadon de argxenta tekrucxo. Nia literaturulo tial precipe felicxigxis cxirkauxate de la ridetaj vizagxoj de la tiukamparaj frauxlinoj. Kiom li kavalirumis por ili en la pregxeja antauxkorto inter dimancxmatenaj Diservoj, kolektante por ili vinberojn kreskantajn sur sovagxaj vitoj superfluantaj en la apudaj arboj; deklamante por ilin distri cxiujn epitafojn encxizitajn sur la tombosxtonoj; aux promenante kun tuta aro da ili lauxborde de la apude situanta muellageto. Intertempe la pli timidaj kamparbuboj postrestis sxafhezitege, enviante liajn superajn elegantecon kaj lertecon.

Pro sia duonvagabonda vivstilo li estis krome speco de vojagxanta jxurnalo, transportante de domo al domo la tutan repertuaron da lokaj klacxajxoj. Rezulte, oni cxiam salutis kontente lian alvenon. Aldone, la virinoj lin estimis kiel homon de granda scio cxar li jam tralegis la kompletan enhavajxon de pluraj libroj. Ekzemple, li majstre konis la historion de Nov-Anglia sorcxarto verkitan de Kotono Matero. Tiurilate, li rigore kaj forte kredis je la koncerna scienco.

Li estis, efektive, malkutima miksajxo da etkvanta sagxeco kaj simpla kredemo. Lia apetito pri mirindajxoj kaj lia kapablo ilin digesti egale eksterordinaris, pligrandigxinte ambauxe pro lia logxado en tiu sorcxita regiono. Nenia rakonto tro krudis nek tro egis por lia ampleksa naiveco. Ofte placxis al li, je la fino de la instrutago, etendigxi sur la abunda trifolitavolo lauxiranta la rivereton preterfluantan plorete la lernejon kaj tralegi tie la terurajn rakontojn de Multagxulo Matero gxis kiam la kreskanta malhelo nebuligis la presitan pagxon antaux lia rigardo.

Tiam, dum li antauxenvagis apud marcxo, rivereto kaj timiga arbaro, celante atingi la biendomon kie li provizore gastis, sxancelis lian ekcititan imagon cxiu sono de la naturo okazanta je tiu sorcxhoro: la gxemo de la kaprimulgo fontanta el la montetdeklivo; la minaca kriego de la arbobufo anoncanta eventualan sxtormon; la malfelicxiga ululo de la kricxstrigo; aux la subita susurado de birdoj ektimintaj en sia arbusta ripozejo. Ecx la lampiroj, kiuj lumigxis la plej brile en la plej malhelaj lokoj, surprizegis lin de tempo al tempo kiam unu transflugis kun malkutima helego lian irvojon. Kaj se, hazarde, giganta stulta koleoptero fusxflugis kontraux lin, la kompatinda estulo pretis adiauxi sian animon, opiniante ke lin trafis sorcxistina magiajxo.

Lia sola rimedo en tiaj momentoj, cxu por nuligi cxiun pensagadon, cxu por forpeli malbonajn spiritojn, estis ekkanti pregxejajn himnojn. Kaj la bonvolaj logxantoj de Dorm-Valeto, sidante vespere antaux siaj cxefpordoj, ofte miregis ekauxdante lian nazalan melodion "en kunligita dolcxeco longe dauxrigata" sxvebantan super fora monteto aux laux krepuska vojo.

Cetera fonto de timiga plezuro estis pasigi longajn vintrajn vesperojn kun la maljunaj Nederlandaj edzinoj dum tiuj sidis sxpinante apudfajre kaj vico da pomoj rostigxis sxprucsiblante lauxkamene. Tie li auxskultis iliajn mirindajn rakontojn pri fantomoj kaj koboldoj kaj hantitaj kampoj kaj hantitaj riveretoj kaj hantitaj pontoj kaj hantitaj cxevaloj kaj precipe pri la senkapa rajdanto aux Galopanta Heso de la Valeto kiel oni foje lin nomadis. Li gxojigis ilin reciproke per siaj anekdotoj pri sorcxarto kaj pri la teruraj auxguroj kaj minacaj sonoj kaj vidajxoj okazintaj en la aero de pasintepoka Konektikuto. Li timigis ilin veege kun antauxanoncoj pri kometoj kaj falsteloj kaj la maltrankviliga informo ke la terglobo nepre rotacias, rezulte de kio ili staras duonon de cxiu tago kaposubpiede.

Tamen se tio cxio alportis plezuron al li dum li komfortigxis kompaktakorpe en la kamenangulo de iu cxambro rugxbrilanta pro sia krepitanta lignofajro kaj kie, kompreneble, nenia fantomo kuragxis sin vidigi, tiun plezuron li devis postkompensi per la teruroj de sia hejmendirekta revenvojo. Kiel timigaj formoj kaj ombroj obstrukcis lian antauxenirejon en la pala kaj acxa brilego de iu negxa nokto! Kun kiel dezira rigardo li okulkontrolis cxiun tremantan lumradieton traglitantan la nudajn kampojn ekde fora fenestro! Kiel ofte ektimigis lin negxkovrita arbusto apudstaranta lian vojon kiel fantomo surportanta blankan littukon! Kiel ofte li ekkauxris pro sangokazeiga timego okazigita de la sono kiun liaj irpasxoj estigis subpiede sur la frosta krusto kaj malkuragxis rigardi malantauxen por ne devi ekvidi tie acxegan estajxon lin posttretantan! Kaj kiel ofte nepre konsternigis lin iu preterhastanta ventoblovego hurlanta interarbe kaj povanta esti la Galopanta Heso efektiviganta unu el siaj cxiunoktaj rajdatakoj.

Cxiuj tiuj estis tamen nuraj noktoteruroj, mensaj fantomoj kiuj promenadas nur en la malhelo. Tial, kvankam li jam vidis multajn fantomojn dum sia vivotempo kaj Satano jam ofte lin atakis diversforme okaze de liaj solecaj vagiradoj, cxiujn tiujn malbonajxojn nova tagigxo cxesigis. Rezulte, li povintus gxuadi placxan vivon, malgraux la diablo kaj liaj agadoj, se jam ne transpasis lian irvojon estajxo kiu perpleksas la viran genron pli ol fantomoj, koboldoj kaj la tuta sorcxistinaro kunagantaj, kaj tio estis: virino.

Inter la muzikdiscxiploj kunvenantaj unu vesperon cxiusemajne por auxskulti lian instruadon pri psalmokantado nombrigxis Katrino Van-Taselo, solinfano de multhava Nederlanda farmbienestro. Sxi estis florigxanta, fresxhauxta, dekokjara frauxlino; diketa kiel perdriko; kvazaux mangxinda, fandigxema; rugxetvanga kiel unu el la patraj persikoj; kaj universale konata ne nur pro sia beleco sed ankaux por sia estonta heredajxo. Sxi estis aldone iom koketa, laux la indico, ekzemple, de sia vestajxaro, kiu estis miksajxo de pasint- kaj nuntempaj modoj elektitaj lauxvole por reliefigi sxiajn fizikajn cxarmojn. Sxi surportis purorajn juvelajxojn transoceanigitajn el Zandamo de sxia pra-pra-avino, allogan stomakajxon de antikvaj epokoj, kaj provoke mallongan subjupon elektitan sendube cele al elmontri la plej belajn piedojn kaj maleolojn de la tuta cxirkauxanta kamparo.

La koro de Ikabodo Gruo spertis dolcxajn kaj stultajn sentojn pri la ina sekso. Ne mirinde estas tial ke tiel tenta mordindajxo baldaux ekplacxis al lia rigardo kaj plej precipe post kiam li gastigxis en la domego de sxia patro. Altagxulo Baltuso Van-Taselo estis perfekta portreto pri sukcesa, kontenta, grandanima kultivisto. Vere estas ke nur malofte li direktis la rigardon aux la pensadon preter la limojn de sia bieno, sed ene de tiuj limoj cxio estis komforta, felicxa kaj bonfarta. Li kontentis sed ne fieris pri sia ricxeco. Lin gxojigis ne la stilo sed male la abundo de lia vivkapablo.

Lia bieno situis surborde de Hudsono-Rivero en unu el tiuj verdaj, sxirmataj, fekundaj kasxejoj en kiuj tiel gxojas enhejmigxi Nederlandaj kultivistoj. Grandega ulmo etendis siajn largxajn brancxojn super gxi. Cxebaze de la ulmo suprenbobelis fonto de la plej milda kaj dolcxa akvo, plenigante etan puton konsistantan el barelo, tiam forfluetante scintilante tra la herbo gxis najbara rojo antauxensaltetanta inter alnoj kaj nansalikoj.

Proksimege al la logxdomo staris vasta labordomo kapabla funkcii kiel pregxejo kaj de kiu cxiu fenestro kaj cxiu nicxo preskaux eksplodis pro ties pleniganta enhavajxo da farmbientrezoroj. La drasxilo sonoradis cxi-ene de mateno al nokto. Diversspeciaj hirundoj vagflugetis pepante inter la tegmentaj aleroj, preskaux ilin tusxante. Gxuis la surtegmentan sunbrilon vicoj da kolomboj, el kiuj kelkaj rigardis la cxielon unuokule, kvazaux kontrolante la veteron, dum aliaj kasxis la kapon subflugile aux enbruste kaj ceteraj, pufigxante kaj rukulante, riverencadis antaux siaj inoj.

Glathauxtaj malgraciaj porkegoj gruntis en la trankvilo kaj abundo de sia enfermejo el kiu provekskursis hazardamomente trupoj da sucxporkidoj, kvazaux flaretante la aeron. Eleganta eskadro da negxkoloraj anseroj vagnavigadis sur apuda lageto, konvojante tutajn flotojn da anasoj. Regimentoj da meleagroj cxirkauxpromenis glugluante en la korto kaj gvinbirdoj vagadis inter ili plendante, same kiel malbonhumoraj dommastrinoj, kun malafabla, malkontenta grakado. Antaux la bestodoma pordo paradis estimata virkoko, modela edzo, batalisto kaj altranga sinjoro, sonigante siajn brilpoluritajn flugilojn kaj kokerikante pro profundakoraj fiero kaj gxojo, foje dissxirante la teron perpiede, tiam malavare alvokante sian cxiam malsatan familion de edzinoj kaj idoj, ilin invitante gxui jxus malkovritan bongustan mordajxon.

La busxo de la pedagogo salivis dum li spektadis tiun luksan promeson de ricxega vintra nutrajxo. En sia anticipe malsata imago li bildigis cxiun rostoporkon vagkurantan kun enstomaka pudingo kaj enbusxa pomo. La kolombojn lia imago enlitigis en komfortan torton kaj sxirmigis sub flankovrilo. La anseroj nagxis en sia propra viandosauxco. La anasoj poduigxis komforte entelere, kiel komfortaj geedzaj paroj, kun adekvata provizo da cepsauxco. Cxe la porkoj li antauximagis glate eltrancxitajn lardoflankojn kaj sukplenan dolcxagustan sxinkon. Cxiun meleagron li okultaksis kvazaux jam delikate fadenligitan, kun ties macxostomako deponita subflugile, kaj eble surportantan kolcxenon da saporaj kolbasoj. Kaj ecx brilkolora kantokoko mem dissternigxis surdorse en apudtelero kun ungegoj suprenlevitaj, kvazaux petante tiun kompaton kiun dumvive gxia kavalireca spirito disdegnis.

Dum, ravite, Ikabodo imagis cxion tion, kaj dum li vojagxigis sian verdokulegan rigardon trans la dikajn pasxtejojn, la ricxajn kultivkampojn de tritiko, sekalo, fagopiro kaj Indiana maizo kaj la hortojn sxargxitajn de rugxa frukto cxirkauxantajn la varman terenaron de Van-Taselo, lia koro sopiris al la frauxlino iun tagon heredonta tiujn posedajxojn. Lia imago plibonigis la ideon, antauxplanante kiel ilin monigi kaj kiel investi tiun monon por grandaj vastajxoj da tero kaj sxindopalacoj en la sovagxejo. Male, lia aktivigxanta fantaziemo jam konkretigis liajn esperojn kaj elmontris al li la florigxantan Katrinon kun plena familio da infanoj, sidantan sursuprajxe de cxarego sxargxita de hejmaj varajxoj dum potoj kaj kaldronoj pendas malsupre. Sin mem li imagis rajdantan bonpasxan cxevalinon sekvatan postkalkane de cxevalido survojigxantan cele al Kentukio, Tenesio aux Nia Cxiela Sinjoro scias kien.

Kiam li eniris la domon finvenkigxis lia koro. Gxi estis unu el tiuj grandspacaj biendomoj havantaj altfirstajn sed malaltdeklivajn tegmentojn, konstruitaj laux stilo transdonita de la unuaj Nederlandaj koloniintoj. La malaltaj elstarantaj aleroj estigis lauxfasadan galerion enfermeblan en malbona vetero. Sub tiu pendis drasxiloj, jungilaro, diversaj kultiviloj kaj retoj por fisxkaptado en la najbara rivero. Benkoj estis konstruitaj laux la galeriaj flankoj por somera uzado, dum granda sxpinrado situanta unuekstremajxe kaj buterigilo trovigxanta aliekstremajxe indikis kiel diversmaniere la logxantaro povis utiligi tiun gravan porcxon.

Ekde tiu laborejo Ikabodo eniris, mirante, la halon konsistigantan la centron de la domego kaj ties cxefan estejon. Cxi-tie vicoj da brilegaj stanalojajxoj, arangxite sur longa telersxranko, blindumis liajn okulojn. En unu angulo staris granda sako da sxpinota lano; en alia, provizo da linajxo-lanajxo jxus teksita. Maizspikoj kaj surfadene sekigitaj pomoj kaj persikoj pendis en gajaj festonoj laux la muroj, intermiksite kun la puco de rugxaj kapsikoj.

Duonaperta pordo povigis lin ekvideti la gastosalonon kie la unglegpiedaj segxoj kaj malhelaj mahagonaj tabloj brilis kiel speguloj. Moreloj kaj gxiaj kunfunkciaj sxovelilo kaj prenilo scintilis de sub sia asparagfilika kovrilo. Falsorangxoj kaj konkoj ornamis la kamenbreton. Super gxi pendis diverskoloraj surfadenaj birdovoj. Grandega strutovo pendis deplafone en la mezo de la cxambro. Tra intence malfermita pordo angula sxranko elmontris abundan trezoron da malnovaj argxentajxoj kaj bonriparitaj fajencoj.

De la momento kiam Ikabodo ekvidis tiun placxegan areon finhaltis lia mensa paco kaj ekfarigxis lia ununura celo la eltrovo de rimedo sin amigi de la senegala Van-Taselo-filino. Por sukcesigi tiun entreprenon tamen li spertis pli da malfacilajxoj ol la hazardo kutime spertigis al Mezepokaj prodoj kiuj plejofte devis batali gigantojn, sorcxistojn, fajrspirajn drakojn kaj ceterajn tiajn facile venkotajn malamikojn, malfermante sian vojon tra nuraj fer-kaj-latunpordegoj kaj diamantosxtonaj muroj gxis la kastela fortikajxo kie enfermigxis la celulino de lia koro: cxion kion li sukcesigis tiel facile kiel viro trancxanta gxiscentre Kristnaskan torton post kio la savita damo senescepte konsentis edzinigxi kun li.

Ikabodo, tute kontrauxe, devis venki la koron de kampara koketulino vaganta en labirinto da kapricoj kaj apetencoj cxiam starigantaj novajn gxenojn kaj malhelpojn. Kaj li devis alfronti armeon da timigaj karno-kaj-sangaj kontrauxstarantoj kaj abundon da kamparaj amkandidatoj atakantaj cxiun enirejon al sxia koro, sin okulkontrolantaj zorge kaj kolere unu la alian, sed pretaj kunligi siajn potencojn kontraux cxiu nova konkursanto.

Inter tiuj la plej imponega estis solidkorpa, brubusxa, ludvola homo nomigxanta Abrahamo, aux, laux la Nederlanda mallongigo, Bromo Van-Brunto, heroo de la cxirkauxanta regiono kiu resonis per raportoj pri liaj atingoj de fortiko kaj kuragxo. Li estis largxsxultra kaj duoble artikita, havis mallongan nigran bukloabundan hararon kaj krudan sed ne malplacxan vizagxon elmontrantan miksajxon da gxojo kaj aroganteco. Pro sia Herkula korpoframo kaj korpomembra potencego li kromnomigxis Bromo Ostaro kaj tiel lin identigis cxiuj.

Li renomis pro siaj grandaj scio kaj lerto pri rajdado, havante tiom da surcxevala rajdkapablo kiel Tataro. Li superis okaze de cxiuj konkursoj kaj kokbataloj. Kun la supereco kiun akiras korpa fortiko en kamparaj komunumoj li arbitraciis en cxiuj disputoj, metante sian cxapelon oblikvangule kaj anoncante siajn decidojn en maniero kaj kun vocxtono permesantaj nenian kontrauxstaron, nenian apelacion. Li pretis cxiam batali aux kaprioli, sed lia karaktero estis pli petola ol malbonvola. Malgraux sia gxenerala krudeco, li posedis cxebaze forton emon al sxerca bonhumuro.

Li havis tri-kvar bonajn kunulojn kiuj kondutis laux lia modelo kaj estrante kiujn li cxirkauxvizitis la regionon, partoprenante en cxiuj kvereloj aux distrigxoj okazantaj en radiuso de multaj mejloj. Kiam la vetero estis malvarma lin eminentigis peltcxapo surmuntita de pavanta vulpovosto. Kiam cxeestantoj de kamparaj kunvenoj vidis tiun bone konatan kreton vagflirtadi malproksimdistance inter aro da agresemaj rajdantoj, senmanke ili atendis disputsxtormon. Foje lia brigado auxdigxis preterhastegante la regionajn biendomojn je noktomezo, vokante kaj kriegante, kvazaux Don-Rivervalo-Kozakaro. Tiaokaze la maljunaj sinjorinoj, vekite el profunda dormado, auxskultis momenton gxis la forpaso de la hastajxo-rapidajxo kaj tiam deklaris: "Ho! Jen forpasis Bromo Ostaro kaj lia kunularo!" La najbaroj lin konsideris kun miksajxo da miro, admiro kaj bonvolo kaj kiam okazis en la komunumo iu ajn fantazia sxercajxo aux rustika kverelo ili sxancelis la kapon, hipotezante ke gxin kauxzis Bromo Ostaro.

Ekde jam kelke da tempo tiu sendisciplina heroo elektis la florigxantan Katrinon kiel celobjekton de siaj krudaj galantajxoj kaj, kvankam lia amindumado iom pripensigis karesojn kaj ammanovrojn de urso, lauxoniflustre la knabino ne nepre emfaze malkuragxigis liajn esperojn. Verfakte estas ke lia amkampanjo efektivigis auxtomate la retirigxon de rivalaj kandidatoj sentantaj nenian deziron kontrauxbatali amoreman leonon. Rezulte, kiam la cxevalo de Bromo vidigxis starante dimancxvespere antaux la domo de Van-Taselo, sxnurligite al la tiea barilo, preterpasantoj certis ke la mastro de la besto sidas en la doma enajxo, amindumante aux "amscintilante", kiel kromnomigxis tia entrepreno, kaj cxiuj ceteraj kandidatoj preterpasis senespere la lokon, preferante militi sur ceteraj batalkampoj.

Tia estis la imponega rivalo kun kiu Ikabodo Gruo devis lukti kaj, cxion konsiderante, pli forta viro ol li retirigxintus el la konkurso dum malesperintus pli sagxa viro. Li disponis en sia karaktero tamen pri miksajxo da fleksebleco kaj persistado. Forme kaj spirite li iom similis "saltojocxjon", tiun flekseblan grimpoplanton kiun oni ofte utiligas kiel irbastonon; cedema, tamen malmola, kvankam li klinigxis, neniam li rompigxis; kaj kvankam li kurbigxis sub la plej malforta premo, ekde kiam gxi forlevigxis, sammomente li ekvertikaligxis kaj ree portis la kapon tiel alte kiel iam ajn antauxe.

Eniri la batalarenon malkasxe kontraux la rivalo estintus ega malsagxeco, cxar Bromo, same kiel tiu fajra amanto Ahxilo, ne estis viro malhelpota pri siaj amentreprenoj. Tial Ikabodo efektivigis siajn manovrojn en trankvila kaj milde kamuflita maniero. Sub la sxirmo de sia funkcio kiel kantomajstro, li vizitis la biendomon ofte. Certe, li devis timi nenian sintrudan intervenon flanke de la gepatroj, kiuj tiel ofte estigxas obstakloj sur la vojo de amantoj. Balto Van-Taselo estis facila dorlotema persono. Li amis sian filinon pli kare ol sian pipon kaj, kiel bonsenca viro kaj bonkora patro, permesis ke sxi kondutu lauxvole en cxiu agadkampo.

Aldone lia rimarkinda edzineto cxiam suficxe okupigxis prizorgante sian domon kaj siajn kortobirdojn. Laux sxia sagxa deklaro, anasoj kaj anseroj estas stultaj estajxoj kiujn oni devas zorge priatenti; knabinoj tamen kapablas sin prizorgi proprapersone. Tial dum la aktiva dommastrino okupigxis tra la tuta domo, aux utiligis la sxpinradon cxe unu ekstremajxo de la verando, la honesta Balto sidis cxe la kontrauxa ekstremajxo, fumante sian pipon, spektadante la sukcesojn de la ligna soldato kiu, armite cxiumane de glavo, batalis kuragxe la venton sur la bestodoma tegmento. Samtempe, Ikabodo amindumis la filinon apud la rojo sub la granda ulmo, aux cxirkauxpromenigis sxin en la krepuska lumo, tiu horo tiel helpa al la elokventeco de amantoj.

Mi ne pretendas scii kiel oni amindumas kaj venkas virinajn korojn. Miaopinie ili estas ekde cxiam studobjektoj de enigmo kaj admiro. Kelkaj havas sxajne ununuran atakeblan flankon aux atingopordon. Aliaj havas mil alvenvojojn kaj kapteblas en mil malsamaj manieroj. Gajni la unuajn estas granda triumfo de lerteco. Estas ankoraux pli granda pruvo de generaleco gajni kaj dauxre reteni la lastajn, cxar viro devas protekti la fortreson batalkoste cxe cxiu pordo kaj cxiu fenestro. Tiu kiu gajnas mil ordinarajn korojn rajtas tial iom famigxi. Tiu tamen kiu gajnas kaj ade regas senrivale la koron de koketulino estas auxtenta heroo. Tia ne estis, certe, la kazo de la imponega Bromo Ostaro kaj ekde tiam kiam Ikabodo Gruo komencis efektivigi iomajn progresojn la avantagxoj de tiu antauxa versxajne malpligrandigxis. La cxevalo de Bromo ne plu vidigxis starante antaux la Van-Tasela domo en dimancxaj vesperoj kaj letala kverelado estigxis inter li kaj la lernejestro de Dorm-Valeto.

Bromo, kies karaktero ampleksis iomon da kruda kavalireco, bonvolintus solvi la problemon per aperta militado, kontrauxstarante aliajn pretendojn pri la damo laux la modo de tiuj ege koncizaj kaj ege simplaj logikistoj de antikvaj epokoj, la vagkavaliroj: per vir-kontraux-vira kombato. Sed Ikabodo tro konsciis pri la supera potenco de sia kontrauxstaranto por konsenti eniri la batalarenon kun tiu. Li jam subauxdis fanfaronadon de Bromo laux kiu tiu "refaldos la lernejestron kaj deponos lin sur breton de lia propra lernejo" kaj li estis tro singarda por estigi al tiu la okazon.

Estis en tiu obstine paca sistemo iu ege provoka. Restis al Bromo nenia alternativo krom ekutiligi la provizojn da rustika sxercado pri kiuj li disponis kaj okazigi krudajn trompludojn kontraux sia rivalo. Tial Ikabodo farigxis viktimo de kaprica persekutadkampanjo entreprenita de Bromo kaj lia aro da krudaj kunrajdantoj. Ili cxagrenadis lian gxis nun pacan estrejon. Ili sxtopis la fumtubon kaj tiamaniere fumpelis la klientojn de la kantolernejo. Ili enrompigxis la lernejon dumnokte, malgraux gxiaj imponegaj fiksfermajxoj (pordo-vimentigoj kaj fenestropalisoj) kaj tohuva-bohuigis cxion, rezulte de kio la kompatinda lernejestro komencis opinii ke cxiuj sorcxistinoj de la lando tie kunvenis. Sed ecx pli gxenis lin tio ke Bromo elprofitis cxiun oportunon lin ridindigi antaux lia damo. Ekzemple, tiu havis kanajlan hundon kiun li instruis ploracxi en la plej absurda maniero kaj prezentis kiel rivalon de Ikabodo pri la arto de psalmokantado.

La afero antauxenevoluis tiumaniere dum kelke da tempo sen rezultigi materialan efikon en la relativa situacio de la kontrauxstarantaj potenculoj. En bela auxtuna posttagmezo, Ikabodo, spertante penseman humoron, sidis regxpoze sur la alta skabelo ekde kiu li kutimis superrigardi cxiujn eventojn de sia eta literatura imperio. En la mano li balancis punbastoneton, tiun sceptron de despota potenco. Betula vipilo, simbolo de justeco, ripozis sur tri najloj malantaux la trono, konstanta terurajxo por malbonkondutaj lernantoj. Sur la instrutablo antaux li vidigxis diversaj kontrabandajxoj kaj malpermesataj armiloj malkovritaj sur la personoj de senokupaj buboj: kiaj duonmangxitaj pomoj, aerpafiloj, giriloj, musxkagxoj, kaj kompletaj legioj da etaj paperaj ludkokoj furiozantaj. Versxajne tre lastatempe trudigxis iu terura prijusteca akto cxar cxiuj liaj lernantoj okupigxis atente pri siaj libroj aux flustris ruze malantaux ili, samtempe kontrolante kasxrigarde la majstron. Tial speco de zuma silento regis tra la tuta lerncxambro.

Interrompis la silenton la subita apero de Negro surportanta stupotolajn jakon kaj pantalonon kaj rondkronan cxapelfragmenton similantan la cxapon de Merkuro. Sidante surdorse de nekombita, sovagxaspekta, nur duondresita cxevalido kiun, ne havante kaprimenon, li gvidis pere de sxnuro, li alvenis klakadante la lernejan pordon kaj transdonis leteron invitantan Ikabodon partopreni en gxojfesteno aux "peplomdistrajxo" okazontan tiun vesperon cxe S-ro Van-Taselo. Liverinte sian mesagxon kun mieno de graveco kaj vortelekto de altkvalito kiujn Negroj emas elmontri okaze de tiaj etaj misioj, li transiris haste la rivereton kaj forkuretis lauxvale, sin admirante pro la rango kaj la urgxo de sia tasko.

Nun cxio estis hastado kaj bruado en la jxus antauxe trankvila lerncxambro. La lernantojn la instruisto rapidigis tra la lecionoj sen pauxzi por pritrakti sengravajxojn. La lertaj preteratentis senpune duonon el siaj taskoj. La mallertaj ricevis de tempo al tempo fortan surpostajxan instigajxon devigantan ilin plirapidigxi aux kuragxigantan ilin ekkompreni malfacilan vorton. Libroj jxetigxis surplanken sen surbreta remetigxo. Inkujoj renversigxis, benkoj flankensxovigxis kaj la tuta lernantaro liberigxis unu horon frue, hastante eksplode eksteren kiel legio da junaj diabletoj, kriegante kaj bruegante sur la gazono, gajigite pro sia antauxhora forsendigxo.

La galanta Ikabodo pasigis almenaux suplementan duonhoron pri sia tualeto, brosante kaj renovigante sian plej bonan kaj verfakte ununuran kompleton de rustonigra koloro kaj arangxante sian aspekton helpe de peco de rompita spegulo pendanta surmure en la lerncxambro. Por ekaperi cxe sia damo laux auxtenta kavalira stilo li prunteprenis cxevalon de la kultivisto tiam lin gastiganta, kolerema maljuna Nederlandano nomigxanta Johano Van-Ripero kaj, tiel galante surseligxinte, survojigxis kvazaux vagkavaliro sercxanta aventurojn.

Sed decas, laux la auxtenta spirito de romantika rakontado, ke mi transdonu priskribon pri la aspekto kaj la ekipajxo de mia heroo kaj lia cxevalo.

La besto kiun li surrajdis estis disfalinta plugcxevalo pretervivinta preskaux cxion krom sia malicemo. Gxi estis marasma kaj dikvilega kun sxafinkolo kaj martelkapo. Gxiaj rostaj kolhararo kaj vosto estis implikitaj kaj noditaj je lapoj. Unu okulo perdis sian pupilon kaj havis koleran, fantoman rigardmanieron. La alia tamen elmontris la briladon de vera diablo. Tiomalgrauxe gxi estis sendube fajra kaj spirita en sia bona epoko se ni jugxu laux gxia nomo: Pafilpulvo. Efektive gxi estis antauxe sxatata rajdcxevalo de sia mastro, la kolerema Van-Ripero, kiu estis agresema rajdanto kaj impregnumis la beston, povas esti, je iom de sia propra spirito, cxar, kvankam gxi havis maljunan paneintan aspekton, kasxigxis en gxi pli da diableco ol en iu ajn juna cxevalo.

Ikabodo estis tauxga figuro por tia besto. Li rajdis kun mallongaj piedingoj kiuj levis liajn genuojn preskaux al la nivelo de la selpomelo. Liaj kubutoj elsxovigxis kiel akridkruroj. Li portis sian vipon perpendikulare en la mano kiel sceptron. Dum lia cxevalo antauxentrotis, lia brakmovaro multe pensigis pri la batado de flugiloj. Malgranda lancxapelo sidis sursuprajxe de lia nazo cxar tiel oni rajtus nomi lian mallargxan, striaspektan frunton. La basko de lia nigra jako preskaux atingis flirtante la voston de la cxevalo. Tiel aspektis Ikabodo kaj lia rajdbesto kiam ili eliris trenmarsxante la barilpordon de Johano Van-Ripero: aperajxo nepre malkutime renkontata dum plena taglumo.

Estis bela auxtuna tago, kiel mi jam diris. La cxielo estis klara kaj trankvila kaj la naturo surportis tiun ricxan oran livreon kiun ni kunligas cxiam al la koncepto de abundo. La arbaroj vestigxis en sobraj brunoj kaj flavoj dum kelkajn pli malfortajn arbojn la frostoj jam vundetis, ilin farbinte per brilegaj orangxaj, purpuraj kaj skarlataj koloroj. Glisantaj vicoj da sovagxaj anasoj komencis aperi altnivele en la cxielo. La bojo de la sciuro auxdigxis elirante la fag- kaj hikoriboskojn kaj de tempo al tempo la pensema fajfo de la koturno sonis en la najbara stoplejo.

La birdoj gxuis siajn adiauxbankedojn. En la abundo de sia festado ili flugetis, pepante kaj kapriolante, interarbuste, interarbe, kapricaj pro la kvanto kaj la diverseco ilin cxirkauxantaj. Vidigxis la honesta virturdo, la plej sxatata predajxo de komencantaj cxasistoj, kun sia lauxta, plendema noto; kaj la kvivitantaj merloj, flugante en zibelkoloraj nubajxoj; kaj la orflugilspego, kun siaj karmezina hupo, plenforma nigra gorgxo kaj belega plumaro; kaj la cedrobirdo kun siaj rugxpintaj flugiloj kaj flavpinta vosteto kaj sia Hispanaspekta hupcxapo; kaj la blua garolo, tiu brua dando vestita en palblua jako kaj blankaj subvestajxoj, kricxante kaj babilante, kapjesante kaj saltante kaj riverencante, sxajnigante disponi bonajn rilatojn kun cxiu boskokantanto.

Dum Ikabodo trotetis malhaste lauxvoje, lia rigardo, cxiam sercxante cxiun simptomon pri gastronomia abundo, kontrolis kun plezuro la trezorojn de la bela auxtuno. Cxiuflanke li rimarkis vastajn provizojn da pomoj: iuj pendantaj kun prema ricxeco surarbe; aliaj kunigitaj en korboj kaj bareloj por la merkato; ceteraj amasigitaj konusforme por la cidropremilo. Pli fore li ekvidis grandajn kampojn da Indianmaizo, kun gxiaj orkoloraj spikoj gvatantaj eksteren el siaj foliaraj kovriloj kaj promesantaj aliigxi en kuketojn kaj rapidpudingojn. Aldone vidigxis, kusxante submaize, flavaj kukurboj, suprenturnante siajn belajn rondajn ventrojn sunodirekten kaj antauxanoncante siajn kvalitojn kiel luksegaj tortoj. Kaj baldaux poste li preterpasis la bonodorajn fagopirkampojn elsxvebigantajn abelujan aromon kaj dum li rigardis tiujn, kaptis lian menson dolcxaj antauxbildoj pri delikataj patkukoj, bone buteritaj, garnitaj de mielo aux melaso far la rafinita kavethava maneto de Katrino Van-Taselo.

Tiel nutrante sian menson per multaj dolcxaj pensoj kaj "sukeraj supozoj", li vojagxis lauxflanke de montetaro disponanta pri panorama vidajxo laux kelkaj el la plej bonaj pejzagxoj de potenca Hudsono-Rivero. La suno iompostiome radirigis sian vastan diskon okcidenten. La largxa sino de Tapan-Lago kusxis senmove kaj vitroaspekte, krom tio ke tie kaj tie milda ondado movigxis kaj dauxrigis la bluan ombron de la fora monto. Kelkaj sukcenaj nuboj sxvebis en la cxielo sen ununura aerspiro por ilin antauxenirigi. La horizonto elmontris belan oran kolorajxon kiu iom post iom transformigxis en puran pomverdon kiu siavice aliigxis en la malhelan bluon de la mezcxielo. Oblikva lumradio pauxzis sur la arbaraj firstoj de la klifegoj superpendantaj kelkajn areojn de la rivero, plimalheligante la preskaux nigrajn grizon kaj purpuron de iliaj rokaj muroj. Fordistance lantanta slupo, malsuprenfalante laux la tajdoritmo dum gxia velo pendis senutile kontrauxmasten kaj la reflektoj de la cxielo speguligxis en la trankvila akvo, aspektis kiel sxipo pendanta en la aero.

La tago jam vesperigxis kiam Ikabodo atingis la kastelon de S-ro Van-Taselo, plenegan je la plej estimataj kaj sukcesintaj homoj de la apuda regiono. Maljunaj kultivistoj--magra, ledvizagxa gento--surportantaj hejmfaritajn jakojn kaj pantalonojn, bluajn sxtrumpojn, grandegajn sxuojn kaj belegajn stanalojajn bukojn. Iliaj energiaj sxrumpintaj edzinetoj vestitaj en kapformaj krispigitaj cxapoj, longtaliaj etroboj, hejmkudritaj subjupoj, kun tondiloj kaj pinglokusenetoj kaj gajaj kalikotaj posxoj pendantaj ekstere. Plenfiguraj frauxlinoj, preskaux tiel antikvamodaj kiel siaj patrinoj, krom tie kie pajlocxapelo, altkvalita rubando aux eble blanka frako, malkasxis simptomojn de urba novigxo. La filoj, surportantaj mallongajn kvadratrandajn jakojn havantajn longajn vicojn da mirindaj latunaj butonoj kaj elmontrantaj kapdorsajn harplektajxojn laux la modo de la epoko, precipe se ili sukcesis akiri tiucelan angilhauxton, multe estimatan tra la regiono kiel potencan harnutrilon-kaj-fortikigilon.

Bromo Ostaro tamen estis la heroo de la sceno, alveninte la kunvenon surdorse de sia plej sxatata rajdbesto, Cxioriskulo, estajxo, same kiel li, plena je spirito kaj malico, kaj kiun kapablis mastri neniu krom li. Li famigxis efektive kiel viro preferanta atakemajn bestojn emantajn efektivigi cxiuspecajn ruzmanovrojn konstante minacantajn la bonfarton de la rajdanto, cxar li opiniis ke obeema, bonkonduta cxevalo maltauxgas al verva knabo.

Tre placxus al mi pauxzi cxi-tie por primediti la mondon da cxarmoj kiu ektrafis la ravitan rigardon de mia heroo kiam li eniris la gastosalonon de la Van-Tasela domego. Ne tiuj de la aro da plenformaj junulinoj kun ilia luksa ekspocizio de rugxo kaj blanko sed la malavaraj cxarmoj de auxtenta Nederlanda kamparsocia tetablo en la ricxega auxtuna sezono. Tiom da pladoj sxargxitaj de amasoj da diversaj, preskaux nepriskribeblaj kukoj kiujn scipovas baki nur spertaj Nederlandaj dommastrinoj! Inkluzivigxis la timiga pastokuko, la pli afabla oleokuko kaj la krusta kaj dispecigxema tordbulo; sukerkukoj kaj buterkukoj, zingibrokukoj kaj mielkukoj kaj la tuta kukofamilio. Apud tiuj elmontrigxis pomtortoj, persiktortoj kaj kukurbtortoj; kaj aldone trancxajxoj da sxinko kaj bukanita bovajxo; kaj poste teleroj da bonsaporaj konfititaj prunoj, persikoj, piroj kaj cidonioj; krome, rostitaj alozo kaj kokinoj; kune kun bovloj da lakto kaj kremo, cxiuj interarangxite ege hxaose, iom laux la ordo de mia rakontado, dum meze de tiuj--nia alta Cxielo benu la lokon--staris la tekrucxo, suprenlevante nubojn de vaporo. Mankas al mi spiro kaj tempo por pridiskuti tiun bankedon laux gxiaj meritoj kaj mi ege avidas repreni la evolufadenon de mia rakontado. Felicxe, Ikabodo Gruo ne tiom hastis kiel sia historiisto kaj li dece traktis cxiun bongustajxon.

Li estis bonvola kaj dankema persono kies koro sxvelis samritme kiel lia korpo kontentigxis kaj kies spirito vigligxis post bona mangxado samritme kiel la spiritoj de aliaj viroj post multa drinkado. Krome, mangxante, li ne povis malkonsenti cxirkauxpasigi sian rigardon kaj subridi pri la eblo povi ekestri iun tagon tiun tutan scenon de preskaux neimageblaj lukso kaj ricxeco. Tiam li pensis kiel rapide li sin forturnos disde la malnova lerndomo, klakigos la fingrojn antaux la vizagxo de Johano Van-Ripero kaj cxiu cetera avara patrono, kaj eksterdomigos piedbate cxiun vagabondan pedagogon kuragxintan lin nomi kamarado.

Multagxulo Baltuso Van-Taselo cxirkauxvagadis inter siaj gastoj kun la vizagxo dilatita pro kontentigxo kaj bonhumoro, same ronda kaj gaja kiel rikoltsezona luno. Liaj gastamaj atentajxoj estis mallongdauxraj sed signifoplenaj, konsistante el manpremoj, sxultrobatetoj, lauxtaj ekridoj kaj urgxaj invitoj: "Ekmangxu! Vin provizu!"

Kaj nun la sono de la muziko eliranta la komuncxambron aux halon alvokis cxiujn al la balo. La muzikanto estis maljuna grizhara Negro kiu jam de pli ol duonjarcento rolis kiel migra orkestro de la regiono. Lia muzikilo estis preskaux tiel malnova kaj eluzita kiel li mem. La plej grandan parton de la tempo li surskrapis du-tri kordojn, akompanante cxiun arcxmovon kun samtempa kapmovo, antauxenklinigxante preskaux gxistere kaj piedbatante cxiun fojon kiam alvenis danci nova paro.

Ikabodo fieris tiom pri sia danckapablo kiel pri siaj kantotalentoj. Nenia korpomembro, nenia karnofibro senokupis cxe li. Vidinte lian malkompakte muntitan korpoframon en plena movigxado, klakade rondirantan en la cxambro, vi supozintus ke Sankta Vito mem, tiu benita patrono pri dancado, surscenejigxas proprapersone antaux vi. Li estis admirata de cxiuj Negroj de la bieno kaj la cxirkauxanta komunumo kiuj, kunigxinte, cxiuagxaj, cxiudimensiaj, konsistigis piramidajxojn da brilaj Nigraj vizagxoj, starante amase cxe cxiu pordo kaj fenestro, spektadante kun ravo la scenon, rulante siajn blankajn okulglobojn, elmontrante de orelo al orelo largxe ridetantajn vicojn da eburkoloraj dentoj.

Kiel la buboskurgxanto povus konduti alie ol vigle kaj gxoje? La mastrino de lia koro estis lia kundancantino kaj ridetis afable responde al liaj amaj okulumadoj. Dume, Bromo Ostaro, ege frapite de amo kaj envio, sidis sole kaj pauxte en fora cxambroangulo.

Kiam la dancado finigxis, Ikabodo aliris interparoli kun ensemblo da sagxuloj sidantaj kaj fumantaj kun maljuna Van-Taselo cxe unu ekstremajxo de la galerio kie ili klacxadis pri antauxaj tempoj kaj rakontis longajn anekdotojn pri la milito.

La regiono, en la tempo pri kiu mi parolas, estis unu el tiuj bonfavoritaj lokoj en kiuj kronikoj kaj heroaj viroj abundas. La Brita-Usona batallinio etendigxis proksime al gxi dum la milito. Gxi rolis tial kiel prirabejo kiun infestis rifugxintoj, gerilistoj kaj cxiuj specoj de limlinia kavalireco. Nun forpasis, kvankam apenaux, suficxe da tempo por povigi cxiun rakontanton ornami sian rakonton per kelkaj belaj fikcioj kaj, pro la malprecizo de siaj memorajxoj, sin heroigi en cxiu rakontata bravajxo.

Estis la rakonto pri Dofuo Martlingo, grandkorpa, blubarba Nederlandano preskaux kaptinta Britan fregaton kun malnova nauxfunta ferkanono pafanta ekde kotbarikado, krom tio ke je la sesa salvo la armilo eksplodis. Kaj estis la maljuna sinjoro--li restu anonima estinte gxentilhomo tro ricxa por ke mi nomu lin nur rapidvorte--kiu, dum la batalo de Blanka-Ebenajxaro, estante bonega defendomajstro, deturnis musketkuglon per eta glavo. Laux lia raporto la kuglo cxirkauxzumis la klingon kaj forkarambolis de sur la mansxirmilo kaj li pretis certigi la raporton cxiumomente, elmontronte la glavon kun ties iom fleksita sxirmilo. Estis pluraj ceteraj, egalvalore estimigxintaj sur la batalkampo, neniu el kiuj maldubis pri la gravo de sia propra agado kaj la influo kiun tiu estigis sur la finan venkon.

Sed cxiuj tiuj neniel gravis kompare al la pli sukcesaj legendoj pri fantomoj kaj aperajxoj. La komunumo ricxas je tiaj legendaj trezoroj. Lokaj fabloj kaj supersticxoj pli bone prosperas en tiuj izolitaj, de longe enlogxataj retirigxejoj sed nun tretas ilin subpiede la nomadega homamaso aktuale konsistiganta la logxantaron de la plej multnombraj el niaj kamparejoj. Krome, fantomoj spertas nenian kuragxigon en la plejparto el niaj vilagxoj cxar ili apenaux gxuas la tempon finsperti sian unuan dormeton kaj sin renversi en siaj tomboj antaux ol iliaj travivintaj amikoj jam forlasas la najbarejon. Tial kiam ili eltombigxas nokte por cxirkauxpromeni, restas al ili neniaj viziteblaj konatoj. Jen sendube la kialo pro kiu ni nur malofte auxdas pri fantomoj escepte kiam temas pri niaj de longe enlogxataj Nederlandaj komunumoj.

La tuja kauxzo tamen--la ofteco de supernaturaj rakontoj en tiuj lokoj--atribueblas sendube al la proksimeco de Dorm-Valeto. Kontagxon alportis la aero mem elblovanta tiun hantejon. Gxi elspiris etoson de revoj kaj fantazioj infektantan la tutan landon. Pluraj Dorm-Valetanoj partoprenis en la cxe-Van-Tasela festo kaj, kiel kutime, disrakontis siajn sovagxajn kaj mirindajn legendojn. Multaj mornaj historietoj raportigxis pri funebraj procesioj, okazintaj kun malgajaj ploregoj kaj plendoj proksime al la arbego, ankoraux staranta en la najbarejo, kie la bedauxrinda Majoro Andreo punmortis. Ankaux iom menciigxis la virino vestita en blanko kiu hantis la senluman ravineton cxe Korak-Rokego kaj ofte auxdigxis kriegante en antauxsxtormaj vintronoktoj, pereinte tie en la negxo. Plejparte tamen temis kutime en la rakontoj pri la plej sxatata fantomo de Dorm-Valeto, la senkapa rajdanto, kiu auxdigxis plurajn fojojn tre lastatempe, patrolante la kamparon kaj, lauxraporte, sxnurante sian cxevalon cxiunokte inter la tomboj de la pregxeja antauxkorto.

La izolita situloko de la pregxejo, ekde cxiam versxajne, igas gxin sxatata hantejo de cxagrenitaj spiritoj. Gxi staras sur altajxeto, cxirkauxate de robinioj kaj altegaj ulmoj, de inter kiuj gxiaj decaj, kalkolaktitaj muroj elbrilas modeste, kiel Kristana pureco transbrilanta la rulkurtenojn de la dormcxambro. Malkruta deklivo descendas de gxi gxis argxenta akvotavolo cxirkauxlimigata de altaj arboj inter kiuj povas ekvidigxi la bluaj montetoj de Hudsono-Rivero. Rigardante gxian gazonkorton kie la sunradioj sxajnas dormadi tiom trankvile, oni povus supozi ke tie almenaux la mortintoj rajtas ripozi en paco.

Unuflanke de la pregxejo etendigxas largxa boskovaleto laux kiu granda rojo bruegas inter rompitaj rokoj kaj trunkoj de falintaj arboj. Super profunda, nigra parto de la rojo, ne malproksime disde la pregxejo, lignoponto antauxatempe transjxetigxis. La alvenvojon kaj la ponton mem superpendantaj arboj dense ombradis, volvante tiulastan en malhelo ecx dumtage sed estigante timigan nigregon dumnokte.

Cxi-tiu estis unu el la plej sxatataj hantejoj de la senkapa rajdanto kaj la loko kie li la plej ofte renkontigxis. Oni rakontis la sperton de Multagxulo Brauxvero, la plej hereza el la prifantomaj malkredantoj. Li renkontis la rajdanton revenante de vizito al Dorm-Valeto kaj devis ekrajdi samcxevale malantauxdorse de la fantomo. Ili galopis traarbuste-trapteride, transmontete-transmarcxe, gxis atingi la ponton. Tie subite la rajdanto aliigxis en skeleton, jxetis la maljunulon en la rojon kaj foriris en fulmo kaj tondro, sin lancxante super la arbosuprajxojn.

Tuj egalis tiun rakonton tri mirindaj aventuroj de Bromo Ostaro, kiu primokis la galopantan Heson, dirante ke tiu estas nomada cxarlatano. Li deklaris ke kiam li revenis unu nokton de najbara vilagxo Singo-Singo kaj kiam devancis lin tiu noktomeza trupano, li proponis vetrajdi kun tiu kontraux bovlo da puncxo. Li aldone raportis ke li gajnintus la veton, cxar Cxioriskulo nepre venkis la koboldcxevalon. Tamen kiam ili atingis la pregxejan ponton, la Heso kabeis kaj malaperis en eka fajrbrilo.

Cxiuj tiuj raportajxoj, rakontite en tiu dormema subtono kun kiu homoj parolas en la malhelo, dum la vizagxoj de la auxskultantoj nur foje kaj refoje ricevis hazardan reflekton de la ekbrilo de iu pipo, penetris profunde en la menson de Ikabodo. Li respondis reciproke per longaj eltiroj prunteprenitaj de lia netaksebla auxtoro Kotono Matero, kaj aldonis multajn mirindajn eventojn okazintajn en lia denaska sxtato Konektikuto kaj timigajn vidajojn kiujn li spertis dum siaj cxiunoktaj piedpromenadoj en Dorm-Valeto.

Nun la festeno finigxis. La maljunaj kultivistoj kunigis siajn familiojn en siaj cxaroj kaj auxdigxis dum kelke da tempo veturante klakante laux la valetaj vojoj kaj trans la forajn montetojn. Kelkaj frauxlinoj rajdis sur kromseloj malantaux siaj plej sxatataj amkandidatoj, kaj ilia legxerkora ridado, miksite kun la hufbruo de la cxevaloj, ehxadis laux la silentaj boskoterenoj, mallauxtigxante pli kaj pli gxis nepra finauxdigxo--kaj la lastatempa sceno de bruo kaj kapriolado ekestis silenta kaj dezerta. Ikabodo tamen iom lantis, laux la kutimo de kamparaj amindumantoj, por interparoli kun la heredontino, nepre konvinkite nun progresi sur gxissukcesa vojo.

Kio okazis dum la intervjuo mi ne entreprenu diri. Efektive tion mi ne scias. Mi devas timi tamen ke io misigxis cxar, post mallonga tempo, li ja ekeliris kun malfelicxa kaj morna mieno. Ho, tiuj virinoj! Tiuj virinoj! Cxu eblas ke tiu knabino efektivigis kelkajn koketajn ruzojn siajn? Cxu tio ke sxi kuragxigis la kompatindan pedagogon estis nura artifiko havanta la celon certigi venkon kontraux lia rivalo? La respondon nur Cxielo scias, ne mi! Suficxu diri ke Ikabodo eliris sxtelpasxe kun la aspekto de kokineja rabisto, ne tiu de virinkora konkerinto. Rigardante nek dekstren nek maldekstren por cxirkauxkontroli la panoramon de kampara ricxeco pri kiu antauxe li tiel ofte avargxojacxis, li iris rekte al la stablo kaj, per pluraj energiaj man- kaj piedbatoj, vekis sian rajdbeston ege malgxentile el la komfortejo kie tiu gxuis profundan dormadon, songxante pri amasegoj da maizo kaj aveno kaj vastaj valoj plenaj je fleo kaj trifolio.

Estis la nokta sorcxhoro kiam Ikabodo, malgxojkore kaj senkuragxe, lauxiris sian gxishejman vojon, laux la deklivoj de la altaj montetoj elstarantaj super Lanto-Vilagxo kaj kiujn antauxe en la posttagmezo li trairis tiom gxoje. La horo estis same morna kiel li mem. Malproksime sub li Tapan-Lago etendis sian malhelan kaj malklaran akvodezerton, elmontrante diversloke altan maston de slupo sidanta trankvile ankrite kontrauxtere. En la nepra noktomeza silento li auxdis la bojadon de gardhundo patrolanta sur la kontrauxa bordo de Hudsono-Rivero. Sed tio estis tiel svaga kaj mallauxta ke gxi prikonsciigis cxe li nur la malproksimecon de tiu lojala kuniranto de la homaro. Cetere, foje kaj refoje, la longdauxra kokerikado de iu virkoko, hazarde vekita, ehxadis fore, forege, el kultivista domo situanta intermontete, sed la bruo atingis liajn orelojn kiel songxsono. Neniaj vivosignoj sentigxis proksime al li, krom malofta grilcxirpo aux eble guturala ekvibro de virrano kiu, logxante en najbara marcxo, dormis malkomforte kaj ekturnigxis surlite.

Cxiuj fantomo- kaj koboldorakontoj auxditaj de li dum la posttagmezo nun kunamasigxis en lia memoro. La nokto pli kaj pli malheligxis. La steloj sxajnis sinki pli profunde en la cxielo kaj pelantaj nuboj ilin malaperigis de tempo al tempo el lia vidkampo. Neniam li sin sentis tiel soleca kaj sengxoja. Li alproksimigxis krome la lokon mem kie la eventoj de multaj el la fantomrakontoj surscenejigxis. Meze de la vojo elstaris grandega tuliparbo kiu superaltis kiel giganto la ceterajn arbojn de la najbarejo, konsistigante specon de orientilo. Gxiaj brancxoj, torditaj kaj fantaziaj, estis tiel dikaj kiel la trunkoj de ordinaraj arboj, klinigxante preskaux gxistere antaux ol relevigxi en la aeron. Gxi jam rolis en la tragika raporto pri la malbonsxanca Andreo militkaptita tre proksime, pro kio gxi universale kromnomigxis "la arbo de Majoro Andreo". La popolamaso konsideris gxin kun miksajxo da respekto kaj supersticxo, duone pro kompato pri la sorto de ties malbonfortuna samnomulo, duone pro la rakontoj pri strangaj vidajxoj kaj malgajaj lamentadoj kiujn oni cxirkauxauxdigis pri gxi.

Dum Ikabodo alproksimigxis tiun timindan arbon, li komencis lipfajfi. Li kredis auxdi respondan fajfadon: tio estis nur ventoblovajxo sin pelinta akratone tra la sekaj brancxoj. Kiam li alvenis iom pli proksime li opiniis ekvidi blankajxon pendantan mezarbe: li pauxzis kaj cxesis fajfi. Kiam li rigardis pli atente tamen li konsciis ke temas pri loko kie fulmo trafis la arbon kaj malkovris la suban blankan lignon. Subite li auxdis gxemadon. Liaj dentoj klaketadis kaj liaj genuoj batis kontrauxselen: tio estis nur unua brancxego frotinta duan dum la vento ilin ambaux vagbalancadis. Li preterpasis la arbon sekure, sed lin atendis novaj dangxeroj.

Proksimume ducent jardojn for de la arbo eta rojo transiris la vojon kaj eniris kotan, densboskan terkavajxon konatan laux la nomo Vilejo-Marcxo. Pluraj krudaj sxtipegoj, apudmetite, rolis kiel transroja ponto. Jenflanke de la vojo kie la akvoflueto eniris la boskon, aro da kverkoj kaj kasxtanoj, pezege implikite per sovagxaj vitoj, jxetis kavernspecan malhelon sur gxin. Transiri tiun ponton farigxis malfacilega provo. Cxe tiu sama loko mem la malbonsorta Andreo kaptigxis kaj sub la kovrajxo estigita de tiuj kasxtanoj kaj vitoj kasxigxis la fortikaj rajdmilicanoj lin surprizintaj. Ekde tiam, ecx hodiaux, cxiuj taksas la lokalon kiel hantitan rojon kaj terurfrapitaj estas la sentoj de la lerneja knabo devanta gxin preterpasi solapersone post la sunsubigxo.

Dum li alproksimigxis la rivereton lia koro komencis bategi. Li amasigis tamen sian tutan rezolutecon, piedbatis sian cxevalon surripare dekduon da fojoj kaj entreprenis transiri haste la ponton. Sed anstataux ekkuri antauxen la perversa maljuna bestacxo flankenmovigxis, trafante la barilon. Ikabodo, kies timo pligrandigxis pro la prokrasto, ektiris la bridrimenon en la kontrauxa direkto kaj batis malavare per la kontrauxflanka piedo. Cxio vanis. Lia besto ekmovigxis, verdire, sed nur sukcesis enplongxi densejon da dornarbustoj kaj alnoj situantan aliflanke de la vojo.

Nun la lernejestro utiligis kaj vipon kaj kalkanon sur la senkarnajn ripojn de la maljuna Pafilpulvo kiu antauxenhastegis, snufadante kaj ekronkante, tamen eksenmovigxis apud la ponto kun subito kiu preskaux antauxenjxetis superkape sian rajdanton. En tiu sama momento la delikata auxdkapablo de la lernejestraj oreloj perceptis likvajxan apudpontan piedpasxegon. En la malhela ombro de la bosko, sur la rojrando, li ekvidis gigantan, misforman, nigran, turegantajxon. Tiu restis senmove sed havis kuntirigxintan aspekton, kvazaux kolosega monstro preta sin lancxi kontraux la vojagxanton.

La haroj de la timigita pedagogo elstarigxis surkape pro teruro. Kion fari? Jam forpasis la oportuno turnigxi kaj forfugxi. Krome, kiun sxancon li havus eskapi fantomon aux koboldon--se temis pri tiajxo--povantan surrajdi la flugilojn de la vento? Tial, estigante ioman pseuxdokuragxon, li demandis balbutante: "Kiu vi estas?" Nenian respondon li ricevis. Li ripetis la demandon en ankoraux pli maltrankviltona vocxo. Dauxre okazis nenia respondo. Novan fojon li piedbatis la flankojn de la senmova Pafilpulvo kaj, fermante la okulojn, kun senintenca fervoro ekpsalmis pregxejan himnon.

En tiu momento la timiga ombrajxo ekmovigxis kaj, pergrimpe, persalte, subite ekstarigxis meze de la vojo. Kvankam la nokto estis malhela kaj morna, la formo de la nekonatajxo nun iom konstateblis. Gxi sxajnis esti vastdimensia rajdanto sidanta sur fortikframa nigra cxevalo. Gxi faris nek minacan geston, nek afablan inviton, preferante sin apartigi aliarande de la vojo, antauxentrotante blindaflanke de multagxa Pafilpulvo, kiu nun renormaligxis post siaj timo kaj obstino.