Edgar Rice Burroughs
Cxe la koro de la Tero
Tradukita de Gary Mickle
Originala anglalingva titolo: At the Earth's Core.
Traduko kopirajtita 2001 de Gary Mickle.
Cxi tiu elektronika teksto estas nur por privata uzo. Oni ne rajtas republikigi gxin profitcele en presita aux alia formo sen la eksplicita konsento de la kopirajto-posedanto. Permespetojn oni adresu al: Gary Mickle, Bruesseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germanio aux gmickle[@]nexgo.de.
Translation Copyright 2001 by Gary Mickle.
This Etext is for private use only. No republication for profit in print or other media may be made without the express consent of the Copyright Holder. Requests for permission should be addressed to: Gary Mickle, Bruesseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germany or gmickle[@]nexgo.de.
Enhavo
Noto de la tradukanto
Antauxparolo
1. Al la Eternaj Fajroj
2. Stranga Mondo
3. Novaj Mastroj
4. Dian la Bela
5. Sklavoj
6. Komenco de Hororo
7. Liberigxo
8. La Templo de la Maharoj
9. La Vizagxo de la Morto
10. En Futra Denove
11. Kvar Mortaj Maharoj
12. Postcxaso
13. La Ruzulo
14. En la Gxardeno Edena
15. Reiro al la Tero
Noto de la tradukanto
Cxi tiu Interreta eldono estas reviziita versio de la traduko, kiu disponeblis rete ekde 2001. La antauxa teksto estis nur parte reviziita Esperanta traduko en tiu stato de relativa kompletigxo, kiun gxi atingis gxis 1997. Partoj de la teksto estis lingve kaj stile mankohavaj.
Mi komencis mian tradukon de cxi tiu romano (kiu eldonigxis unuafoje anglalingve en 1922) en 1968, eklerninte Esperanton du jarojn antauxe. Tuj komence, mi intencis nur ekzerci la lingvon. La decido traduki gxuste cxi tiun tekston estis la frukto de maksimume kvinminuta pripensado. Nur post iometa progreso mi igxis pli kaj pli ambicia kaj finfine persistis gxis la fino.
Tiam mi flankenmetis la manuskripton, kaj gxi ripozis sur mia librobreto 25 jarojn. Acxetinte komputilon antaux jaroj, mi rememoris gxian ekziston kaj pripensis, ke gxi povus interesi kelkajn homojn, do mi retajpis la tuton sen gxeni min per duma korektado aux reviziado. Iom poste mi tamen zorge reviziis kelkajn partojn, sed tute ne cxion. Sed nun mi faris la plenan revizian laboron, por kiu mi ne havis suficxe da tempo antaux kelkaj jaroj.
La romano povus tre placxi al tiuj, kiuj sxatas rapidmovajn aventurrakontojn sen gxisnubaj literaturaj pretendoj, tipaj por tiu gxenro de frutempa sciencfikcio. Ankaux Esperanto-komencantoj povus sxati gxin pro gxuste tiuj kvalitoj.
Edgar Rice Burroughs kaj la Pelucidaro-serio
La nomo de Edgar Rice Burroughs (1875-1950) estas malpli konata ol tiu de la plej fama figuro de lia literatura kreado, Tarzan, la rolulo de granda romanserio, poste de filmaj kaj komiksaj adaptoj. Liaj tri aliaj grandaj romanserioj estas la marsa, la venusa kaj la pelucidara. Cxe la koro de la Tero estas la unua romano de la pelucidara serio. Lia verkaro sumigxis je 68 romantitoloj.
Burroughs naskigxis en ricxa familio en Cxikago kaj trapasis mallongan armean karieron. Geedzigxinte en 1900, lia edzino Emma kaj li havis du filojn kaj unu filinon. Dum la unuaj jaroj la familio vivis preskaux en malricxeco. Burroughs ofte sxangxis la laborlokon. Lia vivstato plibonigxis, kiam li 35-jara komencis verki por popularaj fikcigazetoj. Lia unua publikigita verko estis Sub la lunoj de Marso, ekaperinta felietone en 1912. Samjare li eldonis la faman Tarzan de la simioj, kaj jam en la posta jaro li povis fondi propran eldonejon. Komence de la 20-aj jaroj li verkis mezume tri romanojn jare por povi pagi sian luksan vivstilon kaj por kompensi siajn malbonajn financajn investojn. Dum la 2-a mondmilito li laboris kiel militraportisto en la suda Pacifiko. Li mortis de kormalsano en 1950.
Kvankam la literatura kritiko ofte taksas la verkojn de Burroughs krude verkitaj kaj sxablonecaj--li ja mem diris iam al intervjuanto, ke li ne trompas sin pri la "beletraj" kvalitoj de sia verkaro--ili facile ensorcxas legantojn per sia rapidmoveco kaj fantazipleno, kiun aklamis verkistoj kiel Ray Bradbury kaj Arthur C. Clarke. Jane Goodall, zoologino, kiu esploris la grandajn simiojn de Afriko, atribuis sian unuan junagxan fascinon pri sia estonta esplortemo al la Tarzan-libroj. La "simiohomo" Tarzan efektive igxis parto de la populara kulturo de la 20-a jarcento, kies maleston oni malfacile povus imagi.
La leganto ne povas pretervidi en la verkoj de Burroughs elementojn, kiuj laux la hodiauxa jugxo estas ne tre "politike gxustaj" kaj foje rasismaj. Neblankuloj ne cxiam, sed ofte rolas kiel maliculoj, la kolonianto-rolo de la blankuloj estas kvazaux memkompreneblajxo, kaj la prezentata rilato inter viroj kaj virinoj sekvas la normkomprenojn de antaux kelkaj generacioj. Burroughs plene dividis la regantan mondrigardon kaj la socitipajn antauxjugxojn de siaj usonaj samtempuloj--kaj tiuj antauxjugxoj estas multloke kvazaux palpeblaj por legantoj.
En la Pelucidaro-serio, al kiu apartenas Cxe la koro de la Tero, la maljuna sciencisto Abner Perry kaj juna akompananto, la romanheroo David Innes, tratunelas la Teron 800 kilometrojn per unika borveturilo gxis la kava spaco en la mezo de la planedo. Tie ili renkontas vivoformojn, kiuj formortis sur nia Tero antaux milionoj da jaroj, sed ankaux civilize sxtonepokan homaron, sklavigitan de drakosimilaj reptilioj, la potencaj maharoj, mastroj de la interna mondo. Pelucidaron, la landon de eterna tagmezo, lumigas miniatura suno, kiun la gravita forto tenas pendanta en la centro de la kavajxo. La du novalvenintoj baldaux rekonas sian mision: alporti al la pelucidara homaro kulturon kaj civilizon, kaj liberigi gxin elsub la maharoj, venigante gxin al gxia lauxrajta loko pinte de la specioj.
ANTAUxPAROLO
Unue, bonvolu memori, ke mi ne supozas, ke vi kredos cxi tiun historion. Do vi ne mirus pri lastatempa travivajxo mia, en kiu, kirasite per naiva fido, mi sengxene rakontis gxian esencon al membro de la Regxa Geologia Societo okaze de mia lasta vojagxo al Londono.
Certe sxajnus al vi, kvazaux oni kaptis min cxe tiel abomena krimo kiel la sxtelo de la Juveloj de la Krono el la Turo[1] aux la venenado de la kafo de lia Mosxto la Regxo.
La erudiciulo, al kiu mi konfidis, glaciigxis antaux ol mi atingis la duonon--nur tio savis lin de eksplodigxo--kaj miaj revoj pri honora membreco en la Societo, oraj medaloj kaj nicxo en la Glorhalo forvaporigxis en la maldensan, fridan aeron de lia arkta tenigxo.
Sed mi kredas la historion, kaj ankaux vi kredus, kaj ankaux la klerulo de la Regxa Geologia Societo kredus, se vi ambaux povus auxdi gxin el la busxo de tiu viro, kiu rakontis gxin al mi. Se vi estus vidinta, kiel mi, la fajron de veremo en tiuj grizaj okuloj, auxdinta la tonon de sincero en tiu mallauxta vocxo, sentinta la kortusxecon--ankaux vi kredus. Vi ne bezonus la definitivan pruvon, kiun mi vidis: la bizaran ramforinko-similan beston, kiun li kunportis el la interna mondo.
Mi trovis lin tute subite kaj ne malpli neatendite, cxe la rando de la granda Sahara Dezerto. Li staris antaux kaprofela tendo meze de areto da daktilpalmoj cxe eta oazo. Araba tendaro kun ok aux dek tendoj staris proksime.
Mi estis en Afriko por cxasi leonojn. Mia trupo konsistis el dek du dezertidoj; mi estis la sola "blankulo". Dum ni proksimigxis al la punkto de verdajxo, mi vidis la viron eliri el sia tendo kaj scivoleme rigardadi al ni, ombrante siajn okulojn per levita mano. Ekvidinte min, li rapidis antauxen por renkonti nin.
"Blankulo!" li ekkriis. "Lauxdon al la Sinjoro! Jam de horoj mi vin rigardas, esperante, sed ankaux dubante, ke cxi-foje venas blankulo. Diru al mi la daton. Kiun jaron ni havas?"
Kaj kiam mi respondis, li sxanceligxis kvazaux batite rekte sur la vizagxon, kaj li devis ekkapti la ledrimenon de mia piedingo por sin apogi.
"Ne povas esti!" li kriis post momento. "Ne povas esti! Diru, ke vi malpravas aux ke vi nur sxercas."
"Mi diras al vi la veron, mia amiko," mi respondis. "Kial mi trompus aux provus trompi nekonaton pri tia banalajxo kiel la dato?"
Dum longa tempo li staris silenta kaj kun klinita kapo.
"Dek jaroj!" li murmuris finfine. "Dek jaroj, kaj mi kredis, ke pasis apenaux pli ol unu!"
Dum tiu nokto li rakontis al mi sian historion--tiun, kiun mi kiel eble plej fidele ripetas, laux mia memoro, al vi.
Subnoto
[1] la Turo de Londono.
1-a cxapitro
AL LA ETERNAJ FAJROJ
Mi naskigxis en Connecticut[2] antaux proksimume tridek jaroj. Mia nomo estas David Innes. Mia patro estis ricxa minejposedanto. Li mortis, kiam mi estis deknauxjara. Laux lia testamento mi post la plenagxigxo ricevos lian tutan havajxon, kondicxe ke dum la antauxaj du jaroj mi diligente dedicxu min al la heredota granda firmao.
Mi faris cxion, kion mi kapablis, por plenumi la lastajn dezirojn de mia patro--ne pro la heredajxo, sed cxar mi amis kaj honoris mian patron. Ses monatojn mi laboregis en la minejo kaj en la kontoroj, cxar mi volis ekkoni cxiun detalon de la negoco.
Tiam Perry interesis min pri sia inventajxo. Li estis maljunulo, kiu dedicxis la plej longan parton el sia longa vivo al la perfektigo de mehxanika subtera borveturilo. Kiel distrajxon li studis paleontologion. Mi studis liajn planojn, auxskultis liajn argumentojn, ekzamenis lian funkciantan prototipon--kaj, konvinkite, mi disponigis la necesajn monrimedojn por konstrui plenampleksan, praktikan borveturilon.
Mi ne klarigos nun la detalojn de gxia konstruo; gxi kusxas en la dezerto, proksimume du mejlojn[3] for. Morgaux vi eble volos rajdi tien por vidi gxin. Simple dirite, gxi estas sxtala cilindro cent futojn[4] longa, artikizita, por ke gxi tordigxu kaj turnigxu tra solida roko, se necese. Cxe unu ekstremo estas potenca borilo funkciigita de motoro, kiu laux Perry produktas pli da potenco je la kuba colo[5] ol iu ajn alia motoro produktas je la kuba futo. Mi memoras liajn pretendojn, ke la motoro sola povus enorme ricxigi nin--ni intencis publike konatigi la tutan aferon post la sukceso de nia unua sekreta elprovo--sed Perry neniam revenis de tiu prova vojagxo, kaj mi revenis nur post dek jaroj.
Mi memoras la sortodecidan nokton, kvazaux gxi estus la hierauxa, en kiu ni intencis elprovi la praktikecon de tiu mirinda inventajxo. Estis preskaux noktomeze, kiam ni iris al la alta turo, en kiu Perry estis konstruinta sian "feran talpon", kiel li sxatis nomi gxin. Gxia granda nazo ripozis sur la nuda tero. Ni trapasis la pordojn de la ekstera blendo, sekure fermis ilin, trapasis al la kajuto en la interna cilindro, kiu entenis la regadmehxanismon, kaj sxaltis la elektrajn lampojn.
Perry rigardis al sia generatoro; al la grandaj rezervujoj, kiuj tenis la vivdonajn hxemiajxojn, per kiuj li produktos fresxan aeron por anstatauxi tiun, kiun ni foruzos spirante; al siaj mezurinstrumentoj, kiuj registros temperaturojn, rapidecon, distancon, kaj kiuj analizos la trapasatajn rokajxojn.
Li provis la stirilon kaj superrigardis la fortajn dentradojn, kiuj transdonos mirindan rapidecon al la giganta borilo cxe la nazo de lia stranga veturilo.
Niaj segxoj, en kiujn ni zonis nin, estis tiel fiksitaj sur transversaj stangoj, ke ni sidus ekvilibre, egale cxu la masxino plugus vojon malsupren en la internajxon de la Tero, cxu gxi movigxus horizontale lauxlonge de granda karbvejno, aux cxu gxi suprenirus vertikale al la suprajxo.
Finfine cxio pretis. Perry klinis sian kapon kaj pregxis. Dum momento ni silentis, kaj tiam la mano de la maljunulo ekkaptis la sxaltostangon. Eksonis timiga mugxego sub ni--la giganta framo tremis kaj vibris--auxdigxis ekbruego, kiam la mola grundo ekpasis tra la kavajxo inter la interna kaj ekstera blendoj kaj deponigxis malantaux ni. Ni ekiris!
La bruo estis surdiga. Estis terura sento. Dum plena minuto nek li nek mi povis fari ion alian ol krocxigxi per la proverba malespero de dronanto al la teniloj de niaj balancantaj segxoj. Tiam Perry jxetis rigardon al la termometro.
"Aj!" li kriis, "ne povas esti--rapide! Kion montras la distancometro?"
Tio kaj la rapidometro estis cxe mia flanko de la kajuto, kaj dum mi turnigxis por kontroli, mi povis vidi Perry murmuranta.
"Altigxo je ses gradoj[6]--ne eblas!" kaj poste mi vidis lin timplene tiregi je la stirilo.
Kiam mi fine trovis la etan montrilon en la obskuro, mi ekkomprenis la videblan eksciton de Perry, kaj mia koro sinkis. Sed kiam mi parolis, mi kasxis la timon, kiu hantis min.
"Estos jam sepcent futoj, Perry," mi diris, "antaux ol vi povos turni gxin horizontalen."
"Vi devos helpi min, knabo," li respondis, "cxar mi mem ne povas ecx moveti gxin el la vertikala pozicio. Dio permesu, ke nia kuna forteco estu egala al la tasko, cxar alie ni certe pereos."
Mi serpentumis al la flanko de la maljunulo, ne dubante, ke la granda rado tuj cedos al la potenco de miaj junaj kaj viglaj muskoloj. Kaj mia kredo ne estis nura egoismo, cxar miaj kamaradoj cxiam trovis mian korpon tre enviinda. Kaj gxuste tial gxi fortigxis pli ol la naturo intencis, cxar mia komprenebla fiero pri mia granda forteco igis min prizorgi kaj fortigi miajn muskolojn kaj korpon per cxiu ebla rimedo. Per boksado, futbalo kaj bazopilko mi trejnis min ek de la infaneco.
Do kun la plej granda memfido mi ekkaptis la grandan feran radrondon; sed kvankam mi uzis cxiun uncon de mia forto, mia plej granda peno estis tiel senefika kiel tiu de Perry--la ilo tute ne movigxis--la malvarma kaj senesperiga terurajxo, kiu tenis nin rekte sur la vojo al la morto!
Fine mi cxesigis la senefikan lukton kaj sen parolo reiris al mia sidloko. Ne necesis vortoj--almenaux al mi nenio sxajnis direnda, kvankam Perry eble dezirus pregxi. Kaj mi estis tute certa, ke li deziros, cxar li neniam preterlasis okazon fari pregxon. Li pregxis, kiam li vekigxis, li pregxis antaux ol mangxi, li pregxis post la mangxo kaj nokte, antaux ol enlitigxi, li pregxis denove. Intertempe li ofte trovis aliajn okazojn pregxi, ecx kiam la motivo sxajnis iom dubinda laux mia mondeca vidpunkto--nun, kiam li estis baldaux mortonta, mi antauxvidis kun granda certeco veran orgion de pregxado, se decas per tia metaforo aludi agon tiel solenan.
Sed je mia mirego mi malkovris, ke, kiam la morto rigardacxis en lian vizagxon, Abner Perry transformigxis en novan personon. El lia busxo eliris ne pregxoj, sed klara rivero de nemoderigitaj blasfemoj, cxiuj direktitaj kontraux tiu kviete obstina mehxanismo.
"Sxajnas al mi, Perry," mi riprocxis, "ke viro de via pretendita pieco preferus pregxi ol blasfemi, kiam la morto proksimigxas."
"Morto!" li kriis. "Cxu tio cxagrenas vin? Nia morto estas sensignifa, kompare kun la perdo, kiun la mondo devos suferi. Sciu, David, ke per tiu cxi fera cilindro ni elmontris eblecojn, pri kiuj la scienco apenaux ecx revis. Ni utiligis novan principon, kaj per gxi ni donis al masiva peco de sxtalo la potencon de dekmil viroj. La estingigxo de du homaj vivoj interne de la Tero tute ne estas komparebla kun la mondotragedio, kiu entombigos en la interno de la Tero la eltrovajxojn, kiujn mi faris kaj elprovis en la sukcesa konstruo de la masxino, kiu portas nin pli kaj pli proksimen al la eternaj fajroj de la centro de la Tero."
Mi ne hezitas konfesi, ke mi pli multe maltrankviligxis pri nia propra sorto ol pri ia eventuala perdo suferota de la mondo. La mondo almenaux nenion scius pri sia perdo, dum al mi la afero estis reala kaj terura.
"Kion ni faru?" mi demandis, maskante mian cxagrenon per malalta kaj firma vocxo.
"Ni povus halti cxi tie kaj morti de sufokigxo, kiam malplenigxos niaj aer-rezervujoj," respondis Perry, "aux ni povus dauxrigi antauxen kun la eta espero, ke ni baldaux suficxe devojigos la borveturilon el gxia vertikala pozicio, por ke ni iru laux la arko de granda cirklo, kio finfine revenigus nin al la tersuprajxo. Se ni sukcesos je tio antaux ol atingi la tre altan temperaturon de la interno, ni eble savigxos. Laux mia opinio, povas esti unu sxanco de sukceso kontraux kelkaj milionoj, ke ni malsukcesos--se ni dauxrigos antauxen, ni mortos pli rapide, sed ne malpli certe ol se ni sidos senfare, atendante la torturon de malrapida kaj terura morto."
Mi ekrigardis la termometron. Gxi montris 110 gradojn. Kaj dum ni parolis, la fortega fera talpo boris pli ol mejlon plu en la rokon de la Tera krusto.
"Ni dauxrigu, do," mi respondis. "Kun cxi tiu rapideco baldaux venos la fino. Vi neniam informis min, ke la rapideco de la masxino estos tiel alta, Perry. Cxu vi sciis?"
"Ne," li respondis. "Mi ne povis precize kalkuli la rapidecon, cxar mi ne havis instrumenton, kiu povus mezuri la egan potencon de mia generatoro. Sed mi kredis, ke ni movigxos po proksimume kvincent jardojn[7] hore."
"Kaj ni movigxas po sep mejlojn hore," mi konkludis por li, rigardante la distancometron. "Kiel dika estas la krusto de la Tero, Perry?" mi demandis.
"Ekzistas preskaux tiom da konjektoj, kiom geologoj," li respondis. "Oni taksas gxin je tridek mejloj, cxar la interna varmeco, kiu pliigxas po proksimume unu gradon je cxiu sesdek- aux sepdekfuta profundigxo, suficxus por fandi la plej fandimunajn substancojn je tiu distanco sub la tersuprajxo. Sed alia supozas, ke la fenomenoj de precesio kaj nutacio postulas, ke la Tero, se gxi ne estas tute solida, devas havi kruston dikan je pli ol okcent mejloj. Do jen. Vi povas elekti."
"Kaj se gxi montrigxos solida?" mi demandis.
"Estos al ni finfine egale, David," respondis Perry. "En la plej bona okazo suficxos nia fuelo por tri- aux kvartaga veturado, dum ne restos aero pli ol tri tagojn. Ambaux, do, ne suficxos por sendangxere travojagxi okmil mejlojn da roko al la antipodo."
"Se la krusto estas suficxe dika, ni fine haltos inter sescent kaj sepcent mejloj sub la tersuprajxo; sed dum la lastaj cent kvindek mejloj ni estos kadavroj. Cxu gxuste?" mi demandis.
"Tute, David. Cxu vi timas?"
"Mi ne scias. Cxio okazis tiel subite, ke sxajne nek vi nek mi komprenas la veran terurecon de nia situacio. Mi devus esti timigita gxis paniko; tamen mi ne estas. Kredeble, la sxoko estis tiel granda, ke gxi multe obtuzigis niaj sentojn."
Denove mi turnis min al la termometro. La hidrargo altigxis pli malrapide. Nun la temperaturo estis nur 140-grada, kvankam ni jam penetris gxis preskaux kvarmejla profundeco. Mi informis Perry, kaj li ridetis.
"Almenaux ni frakasis unu teorion," li diris nur, kaj tiam li denove komencis blasfemi per pitoreskaj vortoj pri la stirilo. Unufoje mi auxdis piraton blasfemi, sed ties plej bonaj klopodoj estis tiuj de amatoro kompare kun la science majstreca fiparolo de Perry.
Denove mi penis movi la stirilon, sed estis kvazaux mi provus svingi la Teron mem. Je mia propono Perry malsxaltis la generatoron, kaj kiam ni haltis, mi denove supermezure elversxis mian tutan forton por movi la ilon ecx la dikecon de haro--sed la klopodo estis tiel senfrukta kiel tiu farita dum nia plenrapideca veturo.
Mi malgaje balancis la kapon kaj montris la funkciigilon. Perry tiris kaj ni denove ekplongxis malsupren en la eternecon po sep mejlojn hore. Ni sidadis kun la okuloj kvazaux gluitaj al la termometro kaj la distancometro. La hidrargo nun tre malrapide altigxis, kvankam la 145-grada temperaturo estis preskaux neeltenebla en la mallargxaj limoj de nia metala malliberejo.
Proksimume tagmeze, alie dirite, dekdu horojn post la komenco de tiu bedauxrinda vojagxo, ni jam boris gxis profundeco de 84 mejloj, kie la hidrargo montris 153 gradojn.
Perry komencis denove esperi, kvankam el kiu fonto li povis cxerpi ian ajn optimismon, mi ne povis konjekti. Anstataux blasfemi, li nun kantis--mi ekkredis, ke la premo de la situacio fine damagxas lian psikon. Dum la lastaj horoj ni ne parolis, krom kiam li foje petis de mi ciferojn, kiujn montris la metroj, kaj kiam mi respondis. Mia cerbo plenigxis de vanaj bedauxroj. Mi rememoris plurajn farojn el mia pasinteco, pro kiuj mi felicxus havi kelkajn jarojn pli por regajni mian honoron. Ekzemple, mi rememoris la okazajxon en la Latin Commons cxe Andover[8], kiam Calhoun kaj mi metis pulvon en la fornon--kio preskaux mortigis unu el la mastroj. Kaj ankaux--sed kial maltrankviligxi? Mi estis baldaux mortonta kaj pagonta por tiaj aferoj kaj por kelkaj aliaj. La varmeco jam suficxis, por ke mi anticipu tion, kio venos. Se plialtigxus la temperaturo kelkajn gradojn, mi sentis, ke mi perdos la konscion.
"Kion montras la metroj nun, David?" la vocxo de Perry interrompis miajn malgajajn pensojn.
"90 mejlojn kaj 153 gradojn," mi respondis.
"Ha! Ni bone disbatis tiun teorion pri la tridekmejla krusto, cxu ne?"
"Kaj cxu tio iel helpos nin?" mi regrumblis.
"Sed mia amiko," li dauxrigis, "cxu tiu temperaturo nenion signifas al vi? Gxi ne altigxis dum ses mejloj. Pripensu tion, junulo!"
"Jes, mi pripensas," mi respondis, "sed kiam nia aerprovizo elcxerpigxos, cxu gravos, cxu la temperaturo estas 153-grada aux 153.000-grada? Ni estos same mortaj, kaj krome, neniu scios." Sed mi devas konfesi, ke pro iu neklarigebla kialo la sensxangxa temperaturo ja fakte renovigis mian velkantan esperon. Kion mi esperis, estas neklarigebla. Kiel Perry penis klarigi, la malpruvo de pluraj tre precizaj kaj kleraj sciencaj hipotezoj montris, ke ni ne povas antauxvidi, kio atendos nin en la interno de la Tero; do kial ne esperi pri io bona, almenaux gxis nia morto--kiam ni ne plu bezonus esperon por esti felicxaj. Tio estis tre bona kaj logika rezonado, do mi gxin akceptis.
Cent mejlojn subtere la temperaturo jam falis al 152,5 gradoj. Kiam mi tion anoncis, Perry etendis siajn brakojn por min cxirkauxpremi.
Ek de tiam, gxis la tagmezo de la dua tago, la temperaturo konstante malpliigxis. Baldaux gxenis min la malvarmeco, kiu igxis same netolerebla kiel la antauxa varmego. Kiam ni atingis la profundecon de ducent kvardek mejloj, preskaux sveniga amoniaka haladzo atakis niajn nazojn, kaj la termometro registris -10 gradojn. Preskaux du horojn ni suferis tiun morde intensan malvarmon, gxis proksimume 245 mejloj sub la tersuprajxo, kiam ni eniris tavolon de solida glacio, kie la hidrargo rapide altigxis gxis nulo. Dum la postaj tri horoj ni trapasis 10 mejlojn da glacio, finfine enirante alian serion de amoniakozaj tavoloj, kie la hidrargo denove falis al -10 gradoj.
Malrapide gxi altigxis denove, gxis ni konvinkigxis, ke ni fine proksimigxas al la fandita terinterno. Je 400 mejloj la temperaturo atingis 153 gradojn. Febre mi rigardadis la termometron. Malrapide la hidrargo altigxis. Perry jam cxesis kanti kaj nun pregxis.
Niaj esperoj jam ricevis tian mortfrapon, ke la malrapide pliigxanta varmeco sxajnis al niaj skuitaj mensoj multe pli granda ol gxi vere estis. Dum la posta horo mi atentis la supreniron de tiu senkompata kolono de hidrargo, gxis je 410 mejloj gxi montris 153 gradojn. En preskaux senspira strecxeco ni nun komencis rigardadi la ciferojn.
153 gradoj estis la maksimuma temperaturo renkontita super la glacia tavolo. Cxu nun gxi denove haltos, aux cxu dauxros la senkompata altigxo? Ni sciis, ke estas nenia espero; tamen, plenaj de energia vivpersisto, ni malcedeme esperadis, kvankam ni sciis, ke nia espero estas vana. La aer-rezervujoj jam estis preskaux malplenaj. Kio restis el la karega oksigeno, apenaux suficxis por vivteni nin dum 12 horoj. Sed cxu tiam ni ecx vivos? Cxio sxajnis al mi nekredebla.
Je 420 mejloj mi denove faris kontrolon.
"Perry!" mi vokis. "Perry! Gxi falas! Gxi falas! Estas 152 gradoj denove!"
"Ahx!" li kriis. "Kion gxi povus signifi? Cxu eble la kerno de la Tero estas malvarma?"
"Mi ne scias, Perry," mi respondis, "sed dank' al Dio, se mi devas morti, mi ne mortos per fajro--nur tion mi timis. Mi povas fronti kian ajn morton, nur ne tian."
Malsupren, malsupren falis la hidrargo, gxis gxi indikis la saman temperaturon kiel sep mejlojn sub la tersuprajxo, kaj tiam ni subite eksciis, ke la morto estas tre proksima. Perry eltrovis tion la unua. Mi vidis lin manipulanta la valvojn, kiuj regis la aerprovizon. Samtempe mi spertis malfacilan spiradon. Mi sentis kapturnigxon, kaj miaj membroj igxis pezaj. Mi vidis Perry kolapsi en sia segxo. Li skuis sin kaj denove rektigxis. Tiam li turnigxis al mi.
"Adiaux, David," li diris, "jam venis la fino," kaj tiam li ridetis kaj fermis la okulojn.
"Adiaux, Perry, kaj bonsxancon!" mi respondis, ridetante al li. Sed mi luktis kontraux tiu terura dormemo. Mi estis tre juna--mi ne volis morti.
Unu horon mi batalis kontraux la kruele proksimigxanta morto, kiu atakis min de cxiu flanko. Komence mi trovis, ke grimpinte en la trabaron super mi, mi povis trovi pli grandan kvanton da oksigeno, kaj dum iom da tempo tio vivtenis min. Versxajne unu horon post la senkonsciigxo de Perry mi fine eksciis, ke mi ne plu povos dauxrigi la neegalan lukton kontraux la neeviteblo.
Per mia lasta flagretanta konscio mi mehxanike turnigxis al la distancometro. Gxi montris veturitan distancon de precize kvincent mejloj--kaj tiam la granda masxino subite ekhaltis. Cxesis la tondra klakado de la rokajxo retrojxetata tra la spaco inter la ekstera blendo kaj la interna cilindro. La furioza turnigxado de la giganta borilo evidentigis, ke gxi libere funkciadas en aero--kaj tiam min fulmobatis alia ekscio. La nazo de la borveturilo estis super ni. Tiam mi ekmemoris, ke gxi direktigxis supren, de kiam ni trapasis la glacian tavolon. Ni turnigxis en la glacio kaj poste kuris supren al la terkrusto. Dank' al Dio! Ni estis ekster dangxero!
Mi metis mian nazon al la tubo, tra kiu ni intencis preni specimenojn dum la paso de la borveturilo tra la Tero, kaj mia plej granda sopiro realigxis--fluego da fresxa aero versxigxis en la feran kajuton. Tiu ago lasis min en stato de kolapso, kaj mi perdis la konscion.
Subnotoj
[2] sxtato en la nord-oriento de Usono.
[3] 1 mejlo = 1,61 km.
[4] 1 futo = 0,304 m.
[5] 1 colo = 2,54 cm.
[6] [farenhejta] grado: 32 F. = 0 C.; 212 F. = 100 C.
[7] jardo: 0,917 m.
[8] Andover: urbeto en la nordorienta usona sxtato Massachusetts havanta plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn.
2-a cxapitro
STRANGA MONDO
Mi estis senkonscia apenaux pli ol momenton, cxar kiam mi plongxofalis de la trabo, al kiu mi krocxigxis, mi koliziis kun la planko de la kajuto, kaj la frapego rekonsciigis min.
Mi zorgis unue pri Perry. Mi abomenis pensi, ke li povus morti tuj antaux la sojlo al savigxo. Desxirante lian cxemizon, mi metis mian orelon al lia brusto. Mi preskaux ekploris pro trankviligxo--lia koro batis tute konstante.
Cxe la akvorezervujo mi trempis mian posxtukon kaj vigle frapis gxin kelkfoje kontraux liaj frunto kaj vizagxo. Post momento li min rekompencis per la levo de siaj palpebroj. Dum iom da tempo li kusxis grandokula kaj senkomprena. Tiam lia skuita menso malrapide reordigxis, kaj li eksidis, flarante la aeron kun mirega mieno.
"David," li kriis fine, "jen aero, tiel certe kiel mia vivo. Sed kion signifas tio? Kie en la mondo ni estas? Kio okazis?"
"Gxi signifas ja, ke ni reatingis la suprajxon de la Tero, Perry," mi kriis, "sed mi ne scias gxuste kie. Mi ankoraux ne malfermis la pordon. Mi estis tro okupita per via revivigo. Je Dio, homo, vi preskaux maltrafis vian savigxon!"
"Vi diris, ke ni reatingis la suprajxon, David? Kiel tio povas esti? Dum kiom da tempo mi estis senkonscia?"
"Ne longe. Ni turnigxis en la glacia tavolo. Cxu vi ne memoras la subitan turnigxon de niaj segxoj? Ek de tiam la borilo estis super ni anstataux sub ni. Ni ne rimarkis gxin tiam, sed nun mi gxin memoras."
"Cxu vi diras, ke ni turnigxis en la glacia tavolo, David? Ne eblas. La borveturilo ne povas turnigxi, se io ne devojigas la nazon. Se io devojigus la nazon--iu ekstera forto aux rezisto--la stirilo movigxus reage. La stirilo tute ne movigxis ek de nia starto, David. Vi scias tion."
Mi ja sciis tion; sed jen la borilo hurlante turnigxadis en la aero, kaj ampleksaj kvantoj da aero versxigxis en la kajuton.
"Ne eblas, ke ni turnigxis en la glacia tavolo, Perry, tion ni ambaux scias," mi respondis; "sed restas la fakto, ke ni faris gxin, cxar jen ni estas, denove sur la suprajxo de la Tero, kaj nun mi eliros por eltrovi gxuste kie."
"Prefere atendu gxis la mateno, David--versxajne estas noktomezo nun."
Mi ekrigardis la kronometron.
"La dekdua horo kaj duono. Sepdek du horojn ni vojagxis, do estus noktomeze nun. Sed malgraux tio mi intencas rigardi la benitan cxielon, kiun revidi mi ne plu auxdacis esperi," kaj tion dirinte, mi levis la riglostangojn de la interna pordo kaj svingis gxin malferme. La interblendejo entenis grandan kvanton da loza grundo, kiun mi devis forsxoveli por povi atingi la duan pordon en la ekstera blendo.
Post mallonga tempo mi forigis suficxe da grundo kaj rokajxo al la planko de la kajuto por malkovri la eksteran pordon. Perry staris tuj malantaux mi, kiam mi jxetis gxin malferme. Gxia supra duono estis super la tersuprajxo. Kun surprizita mieno mi turnigxis kaj alrigardis Perry--hela taglumo estis ekstere!
"Sxajnas, ke iel fusxigxis aux niaj kalkuloj aux la kronometro," mi diris. Perry kapneis--strange mienis liaj okuloj.
"Ni rigardu tra la pordon, David," li kriis.
Kune ni elpasxis kaj ekstaris, silente rigardante pejzagxon samtempe groteskan kaj belan. Antaux ni malalta kaj ebena strando etendigxis al silenta maro. Tiel malproksime kiel ni kapablis vidi, sennombraj insuletoj punktis la akvosuprajxon--kelkaj el ture altega, nuda, granita rokajxo--aliaj ornamitaj per splenda garnajxo de tropikaj plantoj, miriade stelumitaj per la majesta bunteco de brilkoloraj floroj.
Malantaux ni kreskis tenebra kaj neloga arbaro el gigantaj arbecaj filikoj intermiksitaj kun plantspecoj pli tipaj je tropika praarbaro. Grandegaj grimpoplantoj pendis kurbitaj inter la arboj, kaj densaj subkreskajxoj kovris implikitan amason da falintaj trunkoj kaj brancxoj. Cxe la rando de la arbaro ni vidis tiun saman splendoran buntecon de sennombraj floroj, kiuj ornamis la insulojn, sed en la ombroj cxio sxajnis funebre malluma kaj malgaja.
Kaj sur cxion la tagmeza suno disjxetis tra la sennuba cxielo siajn varmradiojn.
"Kie sur la Tero ni estas?" mi demandis, turnante min al Perry.
Dum kelkaj sekundoj la maljunulo ne respondis. Li staris kun la kapo klinita, en profunda pensado. Sed fine li ekparolis.
"David," li diris, "Mi ne estas tute certa, ke ni estas sur la Tero."
"Kion vi diras, Perry?" mi kriis. "Cxu eble ni mortis kaj eniris la paradizon?"
Turnigxante kun rideto, li fingromontris la nazon de la borveturilo, kiu elstaris el la tero malantaux ni.
"Sen tio, David, mi povus kredi, ke ni vere venis al la lando trans la Stikso. Sed la borveturilo malpruvas tiun teorion--gxi certe ne povus iri en la cxielon. Tamen, mi pretas allasi, ke ni vere atingis alian mondon ol tiun de nia gxisnuna vivo. Se ni ne estas sur la Tero, ni ja povas kredi, ke ni estas en gxi."
"Eble ni revenis tra la terkrusto kaj elvenis sur iun tropikan insulon de la Antiloj," mi sugestis.
Perry denove skuis sian kapon.
"Ni scios pli poste, David," li respondis, "kaj intertempe, ni esploru la marbordon--ni eble trovos indigxenon, kiu informos nin."
Dum ni marsxis laux la strando, Perry penseme rigardadis la akvon. Estis evidente, ke li luktas kontraux grandega enigmo.
"David," li diris subite, "Cxu vi rimarkas ion strangan pri la horizonto?"
Dum mi rigardis, mi ekkomprenis, kial la pejzagxo hantis min ek de la unua vido per aludo de strangeco kaj nenatureco--tute mankis horizonto! Tiel malproksimen kiel ni kapablis vidi, etendigxis la maro, kaj el la akvo videbligxis etaj insuloj, el kiuj la malproksimaj etis kiel makuletoj; sed cxiam fone de tiuj estis la maro, tiel ke, lauxsxajne, ni rigardas supren al la plej malproksima per la okulo videbla punkto. Fine, cxio nebuligxis en la foreco. Videbla estis neniu klara horizontala linio, kiu montris la kurbigxon de la terglobo for de la vidlinio.
"Mi ekkomprenas gravan aferon," dauxrigis Perry, elposxigante sian horlogxon. "Mi kredas, ke mi parte solvis la enigmon. Estas nun la dua horo. Kiam ni eliris de la borveturilo, la suno estis rekte super ni. Kaj kie gxi estas nun?"
Mi rigardis supren kaj trovis la brilegan sferon ankoraux en la sama loko--en la centro de la cxielo. Kaj kia suno! Mi apenaux rimarkis gxin antauxe. Gxi estis almenaux trioble pli granda ol la suno, kiun mi gxis tiam konis, kaj gxi sxajnis tiel proksima, ke vidante gxin, oni kredis sin kapabla tusxi gxin per etendo de la brako.
"Je Dio, Perry, kie ni estas?" mi demandis. "Cxio cxi incitas miajn nervojn."
"Mi kredas povi diri kun plena certeco, David," li ekparolis, "ke ni estas--" sed li ne parolis plu. De malantaux ni cxe la borveturilo, venis la plej tondra teruriga mugxo, kiu iam trafis miajn orelojn. Unumense, ni turnigxis por vidi tion, kio eligis tiun timigan bruegon.
Se ankoraux restis en mia kapo la ideo, ke ni estas sur la Tero, la vidajxo, kiu trafis miajn okulojn, tute forvaporigis gxin. El la arbaro venis kolosa bestego, kiu multe similis urson. Gxi estis gxuste tiel granda kiel la plej granda elefanto, kaj gxiaj antauxpiedoj estis armitaj per fortikaj ungegoj. Gxia nazego pendis preskaux futon sub gxia malsupra makzelo, kiel rudimenta rostro. Densaj, hirtaj haroj kovris la gigantan korpon.
Terure mugxante, gxi trenis sin al ni per peza, malrapida troto. Mi turnigxis al Perry por proponi, ke ni eble sercxu pli agrablan restadejon--evidente Perry jam ekhavis tiun ideon, cxar li estis jam cent pasxojn for, kaj cxiusekunde liaj mirindaj saltoj pliigis la distancon. Neniam antauxe mi sciis, kian neuzitan kurkapablon la maljuna sinjoro posedas.
Mi vidis, ke li celas parton de la arbaro, kiu disbrancxigxis al la maro, ne malproksime de la loko, kie ni antauxe staris, kaj cxar la fortega besto, kiu tiom ekvigligis Perry, dauxre proksimigxis al mi, mi postsekvis Perry, kvankam per malpli peniga rapideco. Estis evidente, ke la enorma besto, kiu nin ekcxasis, ne posedas korpon tauxgan por rapida kurado, do sxajnis al mi necese nur atingi la arbojn suficxe malproksime antaux gxi por povi forgrimpi de la dangxero sur iun grandan brancxon, antaux ol gxi alvenos.
Malgraux nia dangxera situacio, mi ne povis ne ridi pri la freneze rapidaj penadoj de Perry, kiu klopodis rifugxi en la malsuprajn brancxojn de la jam atingitaj arboj. La unuaj dekkvin futoj de la arbotrunkoj estis nudaj--almenaux cxe tiuj arboj, kiujn Perry provis suprengrimpi, cxar la azildona aspekto de la pli grandaj el tiuj arbgigantoj evidente logis lin. Dekfoje li ekgrimpis supren, tiel rapide kiel granda kato, sed cxiufoje li refalis de la trunko teren, kaj post cxiu tia malsukceso li terurigite ekrigardis super sian sxultron al la proksimigxanta bestego, samtempe eligante timplenajn kriojn, kiuj ehxis tra la morna arbaro.
Fine li ekvidis grimpoplanton same dikan kiel manradikon, kaj kiam mi atingis la arbaron, li jam rapidege suprengrimpis sur gxi, manon super mano. Li jam preskaux atingis la plej malaltan brancxon de la arbo, el kiu pendis la grimpoplanto, kiam gxi sxirigxis pro lia pezo, kaj li barakte falis antaux miajn piedojn.
Lia malbona sxanco ne plu amuzis min, cxar la besto jam tro proksimis al ni. Kaptante Perry je la sxultro, mi starigis lin per unu tiro, kaj rapidante al pli malgranda arbo, kiun Perry povis facile cxirkauxteni per siaj brakoj kaj kruroj, mi levis lin tiel alten kiel eble, kaj tiam mi lasis lin al sia sorto, cxar ekrigardo super mian sxultron montris, ke la terura besto jam preskaux atingis min.
Mi savigxis nur pro la grandeco de la besto. Gxia grandegeco faris gxin tro lanta por povi konkuri kontraux la viglo de miaj junaj muskoloj, do mi kapablis salti flanken, antaux ol la malvigla menso de la besto povis redirekti gxin al mia postsekvo.
La tiel akiritaj kelkaj sekundoj ebligis, ke mi sendifekte rifugxu en la brancxojn de arbo kelkajn pasxojn for de tiu, en kiu Perry trovis havenon.
Cxu mi diris, ke mi sendifekte rifugxis? Tiam mi kredis, ke ni estas tute ekster dangxero, kaj ankaux Perry tion kredis. Li levis sian vocxon pregxe, por danki Dion pri nia savigxo, kaj li jxus finis ian peanon de danko, ke la besto ne kapablas grimpi en arbojn, kiam sen averto gxi bauxmis malantaux li sur la vostego kaj la postpiedoj kaj etendis siajn timinde armitajn piedojn gxis la brancxo, sur kiu li kusxis.
Gxian samtempan mugxon preskaux tute dronis la timokrio de Perry, kiu preskaux enfalis la fauxkan busxegon sub si, cxar li tiel subite ekimpetis por foriri de la dangxera brancxo. Kun profunda sopiro de trankviligxo mi vidis lin sendifekte atingi pli altan brancxon.
Kaj tiam la besto faris ion, kio denove glaciigis min pro teruro. Kaptante la arbotrunkon per siaj potencaj antauxpiedoj, gxi tiris tiun malsupren per la tuta pezego de sia granda masiveco kaj per la tuta nerezistebla potenco de siaj fortegaj muskoloj. Malrapide, sed konstante, la trunko komencis kurbigxi al la bestego. Colon post colo, li suprenmetis la piedojn, dum la arbo pli kaj pli forklinigxis de sia vertikala pozicio. Perry alkrocxigxis, klakigante siajn dentojn pro teruro. Pli kaj pli alten en la klinigxantan kaj svingigxantan arbon li grimpis. Pli kaj pli rapide la arbopinto ekklinigxis teren.
Tiam mi vidis, kial la bestego estas armita per tiaj kolosaj piedoj. Jen gxi uzis ilin por gxuste tiu celo, por kiu la naturo destinis ilin. La bradipsimila estajxo estis plantmangxulo, kaj por nutri sian korpegon gxi bezonis forsxiri la foliaron de tutaj arboj. Kial gxi atakis nin, estis facile klarigeble, se oni premisis temperamenton tiel malbelan kiel cxe la feroca kaj stulta afrika rinocero. Sed cxion cxi ni pensis nur poste. En tiu momento mi tro timegis pro Perry por pensi pri io alia ol rimedo por savi lin de la jam tiel proksima morto.
Mi sciis, ke sur la Tero mi povus kuri pli rapide ol la mallerta besto, do mi faligis min el mia folioza rifugxejo, celante nur unu aferon: logi la atenton de la estajxo for de Perry suficxe longe por ebligi, ke la maljunulo atingu la havenon de pli granda arbo. Apude staris multaj, kiujn ecx la grandega forto de tiu giganta monstro ne povus klini.
Kiam mi alterigxis, mi prenis falintan brancxon el la implikita amaso, kiu kovris la teron en tiu gxangaleca arbaro, kaj saltinte nevidita malantaux la vilan dorson, donis al la bestacxo grandegan baton. Mia plano efikis kiel magio. Pro la antauxa malrapideco de la besto mi neniel antauxvidis la mirindan lertecon, kiun gxi nun montris. Gxi cxesis teni la arbon kaj ekstaris sur siaj kvar piedoj, samtempe svingante sian grandan, malican voston tiel forte, ke gxi rompus cxiun oston de mia korpo, se gxi frapus min: sed bonsxance, mi turnigxis kaj fugxis tuj, kiam mi sentis la trafon de mia bato sur la ture altan dorson.
Kiam gxi komencis postsekvi min, mi erare decidis ekkuri laux la rando de la arbaro anstataux al la senobstakla strando. Post momento mi trovigxis gxisgenue profunda en putrantaj plantoj, kaj la terura kreitajxo rapide proksimigxis, dum mi baraktadis kaj faladis, klopodante liberigi min.
Falinta arbotrunko donis al mi pormomentan avantagxon, cxar surgrimpante gxin, mi saltis al alia kelkajn pasxojn antauxe, kaj tiumaniere mi sukcesis resti super la implikajxo, kiu tapisxis la teron cxirkauxe. Sed la zigzaga vojo, kiun tio postulis, tiel severe handikapis min, ke la postcxasanta besto konstante proksimigxis al mi.
De malantauxe mi subite ekauxdis tumulton de hurloj kaj akraj, oreltrancxaj bojoj--kiel la sono, kiun farus aro da plene kriantaj lupoj. Nevole mi rigardis malantauxen por eltrovi, de kie venas tiu nova kaj minaca sono, kaj pro tio, mi mispasxis kaj denove baraktofalis sur mian ventron en la profundan implikajxon de plantoj.
Mia mamute granda adversulo estis jam tiel proksima, ke mi anticipis certe senti la pezon de unu el liaj teruraj piedoj, antaux ol povi restarigxi, sed surprize, la bato ne trafis min. La hurlado kaj dentklakado kaj bojado de la novuloj enirintaj la tumulton nun sxajnis esti tuj malantaux mi, kaj dum mi levis min per la brakoj kaj ekrigardis cxirkauxen, mi vidis tion, kio forlogis de mi la atenton de la dirito, kio estas la nomo, kiun mi poste lernis, de la estajxo.
Cxirkauxis gxin kelkcent lupsimilaj bestoj--lauxsxajne sovagxaj hundoj--kiuj hurlante kaj mordante atakis gxin de cxiu flanko kaj profundigis siajn blankajn dentegojn en la karnon de la malrapida besto kaj forkuris, antaux ol gxi povis trafi ilin per siaj piedegoj aux balae svingigxanta vosto.
Sed miaj mirantaj okuloj vidis ion plian. Tra la malsupraj arbobrancxoj venis blekanta bando da homecaj estajxoj, kiuj evidente kurigis la hundaron antauxen. Laux cxiuj aspektoj ili okulfrape similis la negrojn de Afriko. Ili havis tre nigran hauxton, kaj iliaj trajtoj multe similis tiujn de negroj, krom cxe la kapo, kiu klinigxis malantauxen tuj super la okuloj, lasante preskaux neniun frunton. Proporcie kun iliaj torsoj, iliaj brakoj estis iom pli longaj kaj iliaj kruroj pli mallongaj ol cxe homoj, kaj pli poste mi rimarkis, ke iliaj haluksoj elstaras de la piedoj ortangule--cxar ili kutimis logxi en arboj, kredeble. Malantauxe ili trenis longan, maldikan voston, kiun ili uzis por grimpi, same kiel la manojn kaj piedojn.
Mi stumblante starigxis, tuj kiam mi eltrovis, ke la luphundoj tenas la diriton for. Vidinte min, kelkaj el la sovagxaj kreitajxoj cxesis timigi la bestegon kaj avide venis al mi kun la dentegoj malkovritaj kaj kiam mi turnigxis por forkuri al la arboj por denove rifugxi inter la malsupraj brancxoj, mi vidis kelkajn el la simiohomoj saltadi kaj babilbleki en la foliaro de la plej proksima arbo.
Inter ili kaj la bestoj malantaux mi estis neniu vere elektinda alternativo, sed dum mi povis almenaux dubi pri la bonvenigo ricevota de tiuj groteskaj homparodioj, mi ne povis dubi pri la sorto, kiu atendus min sub la avidaj dentegoj de miaj ferocaj postcxasantoj.
Do mi kuregis al la arboj, intencante pasi sub tiu, kiu entenas la simiohomojn, kaj rifugxi en alian pli malproksiman; sed la luphundoj estis tre proksimaj malantaux mi--tiel proksimaj, ke mi cxesis esperi savigxon de ili, sed jen unu el la estajxoj en la arbo super mi svingigxis malsupren, metante la kapon antauxen kaj tenante la voston ligita cxirkaux granda brancxo, kaj kaptante min sub la akseloj, svingis min supren inter siajn kunulojn kaj ekster dangxeron.
Tie ili komencis ekzameni min kun multe da ekscitita scivolemo. Ili esploris miajn vestajxojn, hararon kaj karnon. Ili turnis min por eltrovi, cxu mi havas voston, kaj kiam ili trovis min ne tiel ekipita, ili freneze ekridegis. Ili havis dentojn tre grandajn kaj blankajn kaj ebenajn, kvankam la supraj kojnodentoj estis iom pli longaj ol la aliaj kaj elstaris iomete cxe fermita busxo.
Ekzameninte min dum kelkaj momentoj, unu el ili eltrovis, ke miaj vestajxoj ne estas parto de mi, kaj tiam ili eksxiris de sur mi la vestajxojn, pecon post peco, freneze ridegante. Simiece, ili klopodis mem surmeti la vestajxojn, sed ili ne estis suficxe lertaj por la tasko, do ili rezignis.
Intertempe, mi strecxis la okulojn por ekvidi Perry, sed nenie mi povis vidi lin, kvankam estis plene videbla la aro de arboj, en kiun li unue rifugxis. Premis min la timo, ke io okazis al li, kaj kvankam mi kriis lian nomon kelkfoje, ne venis respondo.
Fine, lacaj de sia ludado kun miaj vestajxoj, la kreitajxoj jxetis ilin teren, kaj havante po unu el ili ambauxflanke, kiu tenis min je la brako, ni ekmovigxis per tre timiga rapideco tra la arbosuproj. Neniam antauxe aux poste mi spertis tian vojagxon--ecx nun mi ofte vekigxas el profunda dormo hantita de la abomena rememoro pri tiu acxa travivajxo.
De arbo al arbo la lertaj estajxoj saltis kiel sciuropteroj, dum malvarma sxvito ekkovris mian frunton, kiam mi vidis la abismojn sube, en kiujn mi jxetigxus, se ecx nur unu el miaj portantoj mispasxus. Dum ili portadis min, mil konfuzaj pensoj plenigis mian kapon. Kio okazis al Perry? Cxu mi iam revidos lin? Kion planas la duonhomaj estajxoj, en kies manojn mi falis? Cxu ili estas logxantoj de la sama mondo, en kiu mi naskigxis? Ne! Ne povis esti. Sed kie mi do estis? Mi ne forlasis la Teron--pri tio mi certis. Tamen, mi ankaux ne povis akordigi la viditajxojn kun la kredo, ke mi ankoraux estas en la mondo de mia naskigxo. Suspirante, mi cxesis pripensi la aferon.
3-a cxapitro
NOVAJ MASTROJ
Ni vojagxis sxajne plurajn mejlojn tra la malluma kaj morna arbaro, antaux ol ni subite alvenis densan vilagxon, konstruitan en la superaj brancxoj de la arboj. Dum ni proksimigxis al gxi, mia eskortanto komencis sovagxe kriadi, kio tuj eligis respondon el la interno, kaj post momento, svarmo de estajxoj de la sama raso kiel niaj kaptintoj alrapidis por renkonti nin. Denove mi estis en la mezo de freneze babilanta amaso. Mi estis sxovita tien kaj reen. Ili pincxis kaj frapis min, gxis mia hauxto kontuzigxis, sed mi kredas, ke ili traktis min tiel ne pro krueleco aux malico--mi estis por ili kuriozajxo, strangajxo, nova ludajxo, kaj iliaj infanecaj mensoj bezonis la aldonan atestadon de cxiuj sentumoj por kredebligi tion, kion ili vidis per la okuloj.
Post iom da tempo ili trenis min en la vilagxon, kiu konsistis el kelkcent krudaj logxejoj el brancxoj kaj folioj subtenitaj de la arbobrancxoj. Inter la dometoj sternigxis mortaj brancxoj kaj trunkoj de malgrandaj arboj, kiuj kunligis la logxejojn en unu arbo kun tiuj en apudaj arboj, kaj tiel kelkfoje formigxis serpentumaj stratoj. La tuta reto de logxejoj kaj vojoj formis preskaux senbrecxan plankon 50 futojn super la tero.
Komence mi scivolis, kial tiuj lertmovaj estajxoj bezonis kunligi la arbojn per tiaj pontoj, sed pli poste, kiam mi vidis la diversajn duonsovagxajn bestojn, kiujn ili tenadis interne de la vilagxo, mi ekkomprenis la neceson de la vojoj. Estis kelkaj sovagxaj luphundoj samspecaj, kiajn mi laste vidis gxenantajn la diriton, kaj multaj kapro-similaj bestoj, kies plenplenaj mamoj evidentigis la kialon de ilia tenado.
Mia gardanto haltis antaux unu el la dometoj, en kiun li pusxis min, kaj tiam du el tiuj estajxoj ekkauxris antaux la pordo--sendube por malebligi al mi forfugxi, kvankam mi apenaux sciis, kien fugxi.
Mi jxus eniris la malluman internon, kiam mi ekauxdis konatan vocxon, pregxantan.
"Perry!" mi kriis. "Kara Perry! Dank' al Dio, ke vi savigxis."
"David! Cxu povas esti, ke vi travivis?" Kaj la maljunulo stumble proksimigxis al mi kaj forte cxirkauxpremis min.
Li vidis mian falon antaux la dirito, kaj tiam lin kaptis pluraj el la simiohomoj, kiuj portis lin tra la arbosuproj al la vilagxo. Liaj kaptintoj tiel scivolis pri liaj vestajxoj kiel pri miaj, kun la sama rezulto. Kiam ni rigardis unu la alian, ni ne povis ne ridi.
"Kun vosto, David," rimarkis Perry, "vi estus tre admirinda simio."
"Eble ni povus prunti kelkajn," mi aldonis. "Ili sxajnas tre lauxmodaj nun... Sed kion la simiohomoj intencas fari kun ni, Perry? Ili ne sxajnas vere sovagxaj. Do kiaj ili estas laux vi? Vi intencis klarigi tion al mi, kiam tiu hirta monstro atakis nin--cxu vi havas ian ajn ideon?"
"Jes, David," li respondis, "mi scias gxuste, kie ni estas. Ni faris grandiozan eltrovon, amiko! Ni pruvis, ke la Tero estas kava. Ni trapasis la tutan terkruston al la interna mondo."
"Perry, vi estas freneza!"
"Tute ne, David. Nia borveturilo portis nin tra la 240-mejla terkrusto sub nia ekstera mondo. En tiu loko, gxi atingis la pezocentron de la kvincent mejlojn dika krusto. Gxis tie ni veturis malsupren--la direkto estas nur relativa, kompreneble. En la momento, kiam niaj segxoj inversigxis--pro kio vi ekkredis, ke ni turnigxis kaj rapidas supren--ni trapasis la pezocentron, kaj kvankam ne sxangxigxis la direkto de nia antauxeniro, tamen, efektive, ni ekmovigxis supren al la tersuprajxo de la interna mondo. Cxu ne konvinkas vin la strangaj bestoj kaj plantoj, kiujn ni vidis, ke vi ne trovigxas en la mondo, kie vi naskigxis? Kaj la horizonto--cxu gxi povus havi la saman strangan aspekton, kiun ni ambaux rimarkis, se ni ne efektive starus sur la interna suprajxo de sfero?"
"Sed la suno, Perry!" mi insistis. "Kiel la suno povus brili tra kvincent mejloj da solida terkrusto?"
"Cxi tie ne temas pri la suno de la ekstera mondo. Gxi estas alia suno--tute malsama suno, kiu jxetas sian eterne tagmezan brilegon sur la suprajxon de la interna mondo. Rigardu gxin nun, David--se vi povas vidi gxin el la pordo de cxi tiu domo--kaj vi vidos gxin ankoraux en la centro de la cxielo. Ni estas cxi tie jam de multaj horoj--kaj ankoraux estas tagmeze."
"Kaj tamen estas tre simple, David. Iam la Tero estis nebula maso. Gxi malvarmigxis, kaj dum la malvarmigxo gxi malgrandigxis. Fine, maldika terkrusto de solidajxo formigxis sur gxia ekstera suprajxo--ia sxelo, sed interne de la sxelo estis parte fandita materio kaj vaste dilatitaj gasoj. Kaj kio okazis dum la konstanta malvarmigxo? La centrifuga forto jxetis la erojn de materio el la nebuleca centro al la krusto, tuj kiam ili farigxis solidaj. Oni vidas la praktikan aplikon de la sama principo cxe la moderna senkremigatoro. Post iom da tempo restis en la grandega, vaka interno nur malgranda, supervarmega kerno de gasa materio, kiun postlasis la maldilatigxo de la malvarmigxantaj gasoj. La el cxiuj direktoj egala gravita altiro de la solida krusto fikse tenis tiun luman kernon cxe la preciza centro de la Tero. Al cxiu parto de la interna mondo egale, gxi radias sian cxiam tagmezan lumon kaj brulan varmegon."
"Sxajnas, ke la interna mondo suficxe malvarmigxis por vivteni animalan vivon nur longajn epokojn post la apero de vivo sur la ekstera krusto, sed la familiaraj formoj de animala kaj planta vivo, kiujn ni vidis cxi tie, evidentigas, ke funkcias la samaj fortoj ankaux cxi tie. Prenu ekzemple la grandan beston, kiu atakis nin. Eksterdube, gxi estas similulo de la megaterio el la postpliocena epoko de la ekstera krusto, kies fosiliigxintan skeleton oni trovis en Suda Ameriko."
"Sed la groteskaj arbaruloj?" mi insistis. "Certe ili ne havas similulojn el la historio de la Tero."
"Kiu povus diri?" li respondis. "Tiu specio povus esti kvazauxa cxenero inter la simioj kaj la homoj, kies postrestajxoj cxiuj neniigxis en la sennombraj tertremoj, kiuj konvulsiigis la eksteran kruston, aux gxi povus esti nur la rezulto de iom alispeca evolucio--ambaux estas tute eblaj."
Pluan konjektadon interrompis la apero de kelkaj el niaj kaptintoj antaux la enirejo de la dometo. Du el ili envenis kaj eltrenis nin. La dangxeraj vojetoj kaj la cxirkauxaj arboj estis plenaj je nigraj simiohomoj kaj iliaj inoj kaj idoj. Ecx ne unu portis ian ornamajxon, armilon aux vestajxon.
"Tre malalte evoluintaj," jugxis Perry.
"Sed suficxe alte por kauxzi grandan cxagrenon al ni," mi respondis. "Kion ili intencas fari kun ni, laux via supozo?"
Ni eksciis nelonge poste. Kiel cxe nia vojagxo al la vilagxo, nin kaptis kelkaj el la fortikaj estajxoj, kiuj forrapidigis nin tra la arbosuproj, dum cxirkaux ni kaj malantaux ni kuradis babilanta, ridetanta hordo da lertmovaj nigraj simiohomoj.
Dufoje mispasxis miaj portantoj, kaj mia koro ekcxesis bati, kiam ni ekplongxis al tuja morto cxe la mortaj brancxamasoj malsupre. Sed ambauxfoje, tiuj lertaj, potencaj vostoj etendis sin kaj trovis apogajn brancxojn, kaj nek unu el ili ecx iom malfirmigis sian tenon al mi. Efektive, sxajnis, ke tiuj okazajxoj gxenis ilin neniom pli, ol frapi la piedfingron cxe stratkrucigxo gxenus homon de la ekstera mondo; ili nur eligis rideksplodon kaj rapidis antauxen kun mi.
Dum longa tempo ili dauxrigis tra la arbaro--dum kiom da tempo, mi ne povis diveni, cxar mi ankoraux lernadis tion, kion mia menso pli poste tre klare ekkomprenis: ke la tempo tuj cxesas esti faktoro, kiam malaperas rimedoj por mezuri gxin. Ni ne plu havis niajn brakhorlogxojn kaj ni vivadis sub senmova suno.
Jam estis al mi malfacile kalkuli la tempon, kiu pasis, de kiam ni trarompigxis en la internan mondon. Pasis eble horoj, eble tagoj--kiu povus diri tion en mondo de cxiama tagmezo! Laux la suno, pasis neniom da tempo--sed mi taksis, ke jam de kelkaj horoj ni trovigxas en tiu bizara mondo.
Post iom da tempo ni eliris el la arbaro sur platan ebenajxon. Mallongan distancon antaux ni staris kelkaj malaltaj, rokaj montetoj. Niaj kaptintoj pelis nin al ili, kaj post mallonga tempo ili gvidis nin tra mallargxa montpasejo en rondan valeton. Tie ili eklaboris, kaj ni baldaux konvinkigxis, ke se ni ne mortos kiel okaze de romia festotago, io alia tamen mortigos nin. La konduto de niaj kaptintoj tuj sxangxigxis, kiam ili eniris la naturan arenon inter la rokozaj montetoj. Cxesis ilia ridado. Minaca krueleco vidigxis sur iliaj bestaj vizagxoj--elbusxigitaj dentegoj minacis nin.
Oni metis nin en la centron de la amfiteatro, kaj la mil simiohomoj formis grandan rondon cxirkaux ni. Tiam oni alportis luphundon--Perry nomis gxin hienodono[9]--kaj oni liberigis la bestegon en la rondon kun ni. Gxia korpo estis tiel granda kiel tiu de plenkreska dogo; gxiaj kruroj estis mallongaj kaj potencaj; gxiaj makzeloj estis largxaj kaj fortaj. Malhelaj, hirtaj haroj kovris gxiajn dorson kaj flankojn, dum gxiaj brusto kaj ventro estis tute blankaj. Dum gxi malrapide kaj minace alproksimigxis al ni, gxi prezentis aspekton tre timigan, kun suprentiritaj lipoj, kio videbligas la terure grandajn dentegojn.
Perry estis sur la genuoj, pregxanta. Mi klinigxis kaj prenis sxtonon. Pro mia movigxo la besto iom retirigxis kaj komencis rondiri cxirkaux ni. Evidente iu jam antauxe alcelis gxin per sxtonoj. La simiohomoj dancis supren kaj malsupren, urgxante la beston antauxen per sovagxaj krioj, gxis gxi fine vidis, ke mi ne jxetas, kaj atake alkuris.
Cxe Andover[10] kaj poste cxe Yale[11], mi estis jxetisto cxe venkantaj basbalaj teamoj. Kaj mia rapideco kaj mia celkapablo sxajnis fakte eksterordinaraj, cxar la rekordo, kiun mi atingis dum mia lasta kolegia jaro, estis tiel bona, ke unu el la plej prestigxaj grandligaj teamoj[12] en Usono faris ofertojn al mi; sed ecx en la plej malfacila situacio, kiun mi frontis en la pasinteco, mi ne bezonis tiel precize celi kiel nun.
Kiam mi levis mian brakon por jxeti, mi regis miajn nervojn kaj muskolojn absolute, kvankam la ridetantaj makzeloj pafigxis al mi per terura rapideco. Kaj tiam mi jxetis, uzante por la jxeto cxiun uncon de miaj pezo, forto kaj lerteco. La sxtono trafis la hienodonon rekte sur la nazon kaj forte repusxis lin sur la dorson.
Sammomente, hxoro de kricxoj kaj hurloj levigxis el la spektantaro, pro kio mi dum momento kredis, ke la kauxzo estas mia venko super ilia cxampiono; sed mi baldaux konstatis mian eraron. Dum mi rigardis, la simiohomoj forkuris cxiudirekte al la cxirkauxaj montetoj, kaj tiam mi vidis la veran kauxzon de ilia maltrankviligxo. Malantaux ili, amase pusxigxante tra la pasejo kondukanta en la valon, venis svarmo de vilaj homoj--gorilecaj kreitajxoj armitaj per lancoj kaj hakiletoj kaj portantaj longajn, ovalajn sxildojn.
Demonece ili atakis la simiohomojn, kaj la hienodono, jam denove konscia kaj levigxinta, forfugxis de ili, hurlante pro timo. Rapidege preterpasis nin la cxasantoj kaj cxasatoj, kaj la viluloj atentis nin per nenio pli ol foja ekrigardo, gxis la areno tute vakigxis de la antauxaj okupantoj. Tiam ili revenis al ni, kaj unu, kiu sxajne havis auxtoritaton super ili, ordonis kunpreni nin.
Pasxinte el la amfiteatro sur la vastan ebenajxon, ni ekvidis karavanon de gehomoj--homoj kiel ni--kaj unuafoje mia koro plenigxis de espero kaj refaciligxo, tiom ke mi volis ekkrii pro eksplodanta gxojo. Nu, ili fakte estis duonnudaj kaj sovagxaspekta bando, sed almenaux laux la korpa formo ili precize similis al ni. Ili estis neniel groteskaj aux hidaj, kiel la aliaj estajxoj de tiu kurioza kaj konsterna mondo.
Sed post pliproksimigxo niaj koroj denove pezigxis, cxar ni trovis la povrajn mizerulojn kuncxenitaj kol-al-kole en longa vico, kaj la gorilohomoj estis iliaj gardistoj. Senceremonie ili katenis Perry kaj min cxe la fino de la vico, kaj sen plia gxeno oni rekomencis la interrompitan marsxadon.
Gxis tiu tempo ni estis viglaj pro ekscitigxo, sed nun la lacige monotona longa marsxo trans la sunbakitan ebenajxon sentigis al ni cxiujn turmentajn sekvojn de longa maldormo. Plu kaj plu ni senhalte stumbladis antauxen sub tiu abomena tagmeza suno. Se ni falis, oni spronpikis nin per akra lancpinto. Niaj kunkaptitoj ne stumblis. Ili pasxadis antauxen fiere rektaj. Foje ili intersxangxis vortojn en iu lingvo plena de unusilabajxoj. Ili estis noblaspekta raso, kun belformaj kapoj kaj perfektaj korpoj. La viroj estis barbaj, altaj kaj muskolozaj; la virinoj malpli grandaj kaj pli graciaj, kun loze buklaj amasoj da korvnigraj haroj surkape. Ambaux seksoj havis belproporciajn trajtojn. Ecx ne unu posedis vizagxon, kiun oni taksus nebela sur la Tero. Ili ne portis ornamajxojn, sed pli poste mi eksciis la kauxzon, nome, ke iliaj kaptintoj forprenis de ili cxion valoran. Kiel vestajxon la virinoj portis robon faritan el ia helkolora, makulhava felo, laux aspekto iom simila al la felo de leopardo. Tion ili portis aux fiksita per leda rimeno al la talio tiel, ke gxi pendis unuflanke gxis iom sub la genuo, aux ili portis gxin pendanta gracie de unu sxultro. Iliajn piedojn vestis ledaj sandaloj. La viroj portis zontukon el la felo de iu hirta besto, kies longaj finajxoj pendis preskaux gxis la tero, antauxe kaj malantauxe. Kelkfoje estis fiksitaj al tiuj finajxoj la ungegoj de la besto, de kiu oni prenis la felon.
Niaj gardantoj, kiujn mi jam priskribis kiel gorilecajn homojn, estis iom pli malpezaj ol goriloj, sed tamen ili estis fortegaj. Iliaj brakoj kaj kruroj pli akordis al homaj proporcioj, sed hirtaj, brunaj haroj kovris ilian tutan korpon, kaj iliaj vizagxoj estis same tiel brutalaspektaj kiel tiuj de la kelkaj remburitaj specimenoj, kiujn mi vidis en la muzeoj de la ekstera mondo.
Ilia sola nobliga trajto estis la alta disvolvigxo de la kapo super kaj malantaux la oreloj. Tiurilate ili estis ne malpli homecaj ol ni. Ilia vestajxo estis ia tuniko el malpeza sxtofo, kiu etendigxis gxis la genuoj. Sub gxi ili portis nur zontukon el la sama sxtofo, dum ili kovris siajn piedojn per la dika felo de iuspeca mamuto de tiu interna mondo.
Cxirkaux iliaj brakoj kaj koloj pendis multaj ornamajxoj el metalo--plejparte argxento--kaj sur iliaj tunikoj estis alkudritaj la kapoj de etaj rampuloj, strange kaj artece arangxitaj. Ili parolis inter si, dum ili marsxadis ambauxflanke de ni, sed en lingvo, kiun mi perceptis diferenca de tiu, kiun uzis niaj kunkaptitoj. Kiam ili alparolis tiujn, ili sxajnis uzi trian lingvon, pri kiu mi pli poste eksciis, ke gxi estas jxargono simila laux la tipo al la pigxina lingvo de cxina kulio.
Nek mi nek Perry havas klaran imagon pri la marsxita distanco. Ni ambaux dormis jam dum multe da horoj, antaux ol oni haltis por ripozi, kaj tiam ni falis teren por dormi plu. Mi diras "dum horoj," sed kiel oni mezuru la tempon, kie la tempo ne ekzistas! Kiam nia marsxo komencigxis, la suno estis rekte super ni, kaj kiam ni haltis, niaj ombroj direktigxis al la nadiro. Cxu pasis momento aux cxu eterneco da Tera tempo? Neniu scias! Eble tiu marsxo okupis naux jarojn kaj dek unu monatojn el la dek jaroj, kiujn mi pasigis en la interna mondo, aux eble gxi plenumigxis en ono de sekundo--mi ne scias. Sed unu aferon mi ja scias, kaj de kiam vi diris al mi, ke pasis dek jaroj post mia foriro el la ekstera mondo, mi perdis cxian respekton por la tempo--mi ekdubas, cxu gxi ecx ekzistas, krom en la malfortaj, limigitaj mensoj de homoj.
Subnotoj
[9] specio de praaj predobestoj, "hienodentulo".
[10] urbeto en la nordorienta Usona sxtato Massachusetts havanta plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn.
[11] fama universitato en la sxtato Connecticut, unu el la plej malnovaj en Usono.
[12] la plej eminentaj usonaj bazopilkaj teamoj apartenas al unu el du "grandaj ligoj".
4-a cxapitro