Produced by Louise Hope, David Starner, Dave Morgan, Team Esperanto and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.)
[Tipografiaj eraroj estas listigata poste de la teksto.]
PRINCO VANC'
[Ilustrajxo]
PRINCO VANC'
de
ELEANOR PUTNAM kaj ARLO BATES, Litt. D.
Ilustrita de
FRANK MYRICK
el la angla lingvo, laux permeso,
esperantigis
HERBERT HARRIS
Rekomendita de la
ESPERANTISTA LITERATURA ASOCIO
THE AMERICAN ESPERANTIST CO., INC.
West Newton, Mass., U.S.A.
1914
Copyright, 1914
by
HERBERT HARRIS
THE AMERICAN ESPERANTIST CO., INC.
Presejo de
ERNEST FAIRMAN DOW
West Newton, Mass., Usono
ANTAUXPAROLO
Tre korajn dankojn mi sxuldas al Sinjorinoj Hankel, Bastoul kaj Scheerpeltz, kaj al aliaj kompetentuloj, kiuj afable tralegis la manuskripton de cxi tiu traduko, kaj pri gxi donis bonan konsilon.
Profesoro Arlo Bates estas cxefprofesoro de la angla literaturo cxe Massachusetts Institute of Technology, en Boston, Massachusetts, Usono, konata auxtoro de multaj romanoj kaj poemaroj, kaj sxatata paroladisto pri literaturaj temoj.
"Eleanor Putnam" estas pseuxdonimo de Sinjorino Arlo Bates, kiu posedis tre artistan literaturan guston, kaj kelkfoje kunlaboris kun sia edzo, antaux sia bedauxrinda morto, kiu okazis antaux kiam aperis cxi tiu fabelo.
La originala angleverkita libro, "Prince Vance," jam ne estas acxetebla.
Al Profesoro Bates, kiu bonkore permesas la eldonadon de cxi tiu traduko, kun la originalaj ilustrajxoj, gxi estas tre dankeme dedicxita de
La Tradukinto.
CXAPITRO I
Certe ne estis strange, ke Princo Vanc' tiel miregis, ke li sidis tutan duonhoron nur rigardacxante, nek penante movi muskolon, nek movigxante for de la segxo. Estas ja kredeble, ke iu alia Princo en similaj cirkonstancoj estus egale mutigita de la mirego,--kiel iu ajn povos vidi, kiu volos atenti dum mi reiros al la komenco, kaj rakontos tion, kio antauxe okazis.
Per "la komenco" mi aludas la naskigxon de Princo Vanc'; je kiu okazo la potenca feino Kopeto estis elektita lia baptopatrino, de kiu tempo sxi certe ne montris sin tre dorlotema al la Princo. Ekzemple, sxi insiste postulis, ke sxia baptofilo atentu la lecionojn; ke li respektu la instruistojn; kaj (kio estis la plej ofenda postulo el cxiuj) ke li, Princo Vanc', la sola filo de la gepatroj, kaj sola heredonto de la regno, nepre lernu obei. Cetere sxi trankvile diris al la baptofilo, ke, se li sxin ne obeus volonte, certe estus des pli malbone por li; cxar lerni li devos, per metodoj severaj, se lin ne lernigos pli mildaj.
Cxio cxi sxajnis al Vanc' tre malagrabla kaj maljusta speco de parolo; kaj oni povas imagi, ke gxi ne pliigis lian amon al la baptopatrino. La rilatoj inter ili pli kaj pli malbonigxis, gxis Vanc' farigxis forta belkreska knabo cxirkauxe dektrijara, kiam unu tagon venis la Blua Sorcxisto al la palaco.
Tiumatene estis okazinta inter Vanc' kaj la baptopatrino serioza malpaco. Sxi subite sin montris cxe la lernocxambro, tute neatendita, laux sia malagrabla kutimo; kaj kompreneble tio okazis precize dum la momento, kiam la Princo estis frapanta (sen boksgantoj) la orelojn de sia instruisto pro tio, ke la kompatinda maljunulo petis, ke li lernu la limojn de la regno, kiu baldaux estos lia proprajxo.
"Vi vidos la limojn, preterirante ilin cxiujn piede," la feino malafable diris. "Kreskante vi farigxas mallaborema, egoisma, kaj malobeema; vi hontigas vian baptopatrinon, kaj malhonoras vian familion. Kredeble vi baldaux kunigxos kun la Blua Sorcxisto mem!"
"Jes, mi faros tion," obstine diris la Princo; cxar, kvankam li vere neniam antauxe auxdis pri la Blua Sorcxisto, li estus dirinta ion ajn en tiu momento, por turmenti la baptopatrinon,-- "certe, mi faros tion. Mi volus lin vidi. Mi esperas, ke li venos gxuste hodiaux!"
"Kaj pri mi, vi malbona knabo!" ankoraux pli kolere diris Kopeto, vigle frapante la plankon per sia bastono, "mi promesas, ke vi suficxe deziros min, antaux ol vi min trovos; kaj malgxojo faros vin pli sagxa, antaux kiam vi revidos mian vizagxon."
"Nemulte mi sopiros al vi, kun viaj admonoj kaj riprocxoj!" respondis la malrespekta Princo; kaj, kiam sxi subite malaperis antaux liaj okuloj, laux sia miriga kutimo, li komencis jxeti librojn al la kapo de sia instruisto, grave gxenante la malfelicxan homon, kiu opiniis, ke lia sorto estas tre malbonsxanca, kaj volis, ke li povus esti hakisto en la regxa arbaro, aux io ajn, prefere ol tio, kio li estas.
Post kiam li jxetis la tutan aron da libroj, kaj post kiam la tabulvisxiloj, la kretajxoj, kaj la montrabastono ilin sekvis, la Princo sxovis la manojn en la posxojn kaj, fajfante melodion, kiun li estis auxdinta de iu gurdo, senzorge iris al la fenestro. Precize tiam liaj dekdu junaj fratinoj estis duope venantaj en la korton, post la matena promeno kun la guvernistinoj. La Princinoj estis tiel bonaj, kiel la Princo estis malbona, kaj certe ne povus esti pli bela vidajxo, ol la dekdu regxaj knabinetoj, pasxetantaj tiel gxuste kaj dece. Cxiu havis verdeveluran manteleton, puran pajlan cxapon, kaj verdan frangxhavan sunombreleton; cxiu elmontris beletajn flavajn duongantojn kaj afablan rideton, kaj cxiu havis rozkoloran vizagxon, kaj okulojn similajn al belebluaj globetoj. Estis do tre maldece, ke Princo Vanc' tiel lauxte ekkriis "Bo!", ke cxiu Princino eksaltetis unu plenan futon supren de la tero, kaj la guvernistinoj vere almetis la manojn al la koroj. Tio tamen multe gxojigis la Princon kaj, post la malapero de la fratinoj, li ankoraux fajfante staris apud la fenestro, havante la manojn en la posxoj kaj malbonan grimacon sur la vizagxo.
"Via Princa Mosxto," humile komencis la instruisto, "via Princa Mosxto vere ne devas meti viajn princajn manojn en la princajn pantalonposxojn, nek fajfi tiun abomenindan melodion. Se la Regxina Mosxto vin auxdus, sxi certe senkapigus min."
"Kial mi devus zorgi pri tio?" sengxene demandis la Princo; kaj precize je tiu momento, li ekvidis la Bluan Sorcxiston malsupre envenantan la korton.
CXAPITRO II
Kion ajn alian oni povus diri pri la Blua Sorcxisto, neniu iam nomus lin belulo. Liaj nazo kaj mentono estis longaj kaj pintaj, la brovoj grandaj kaj densaj, la dentoj akraj kaj elstarantaj el la busxo; kaj cxiuj partoj, hararo, hauxto, dentoj kaj vestajxoj, estis tiel bluaj kiel sennuba cxielo en Junio. Li ankaux havis kutimon fortege skui la kapon, laux tre konfuzanta maniero, gxin tiregante maldekstren kaj dekstren, kiel ludmandareno. Li brave eniris la korton de la palaco, kvazaux la tuta apudajxo apartenus al li; kaj, ekvidante Princon Vanc' supre cxe la fenestro, li levis unu fingron, longan, maldikan, kaj bluan kiel delfinia floro, kaj signofaris ke li venu malsupren.
La Princo sxanceligxis. La Blua Sorcxisto certe ne estis suficxe bela, ke oni dezirus alproksimigxi, sed Vanc' okaze rememoris, ke lia baptopatrino sxajnis grave malaprobi cxi tiun saman sorcxiston; tial, por malplacxi Kopeton, la Princo obeis la mansignon kaj malsupreniris.
Vidata proksime, la Sorcxisto aspektis ecx pli malbela ol malproksime. Liaj lipoj estis bluaj kaj, kiam li malfermis la busxon, oni vidis, ke blua ankaux estis ecx la lango.
"Nu!" li diris al la Princo per iom cxagrenita vocxo, "mi opinias, ke vi atendigas min suficxe longatempe, kvankam mi nur venis por lernigi al vi kuriozan artifikon."
"Tio estas bona," respondis Vanc', tuj interesata; "mi tre gxuas artifikojn. Kio gxi estas?"
"Gxi estas en cxi tiu," diris la Blua Sorcxisto, montrante belan oran bombonujon. "Nur konsentigu iun, ke li mangxu unu el cxi tiuj bombonoj, kaj vi vidos kion vi vidos."
La Princo ekprenis la skatolon, kaj malfermis la busxon por fari alian demandon; sed, antaux ol li povis eligi unu solan vorton, la Blua Sorcxisto tute malaperis, kaj Vanc' staris sola. Malrapide kaj penseme li supreniris, demandante al si, kio povas esti la artifiko.
"Unue mi gxin provos je la instruisto," li decidis, "cxar certe ne gxenos min, kio ajn okazos al li, kaj mi vere devas sciigxi, kio estas la kurioza ruzo."
Li do ridetante aliris al la instruisto, kaj prezentis la malfermitan bombonujon; kaj la simplanima maljunulo, nenion suspektante, riverencis kaj ridetis, pro la granda honoro ricevata de la Princa Mosxto, kaj tuj englutis unu el la bombonetoj.
Jen kio okazis. Puf! La malfelicxa instruisto tuj mallongigxis simile al teleskopeto, kaj igxis malgranda kiel pigmeo. Efektive estus tiel utile havi nenian ajn instruiston, kiel havi tian etulon!
Kiel Princo Vanc' ridegis! El cxiuj sorcxistoj, kiujn li jam konis (kvankam tiel juna, lia Mosxto estis koninta multajn sorcxistojn; li preskaux cxiam renkontis kelkajn, kiam, elgrimpinte el posta fenestro, li forkuris por fisxkapti), li opiniis, ke la Blua Sorcxisto estas la plej amuza, kaj estas elpensinta la plej komikan ruzajxon.
"Ho ve! Via Mosxto," diris la kompatinda instruisto, per tiel eta vocxo, ke la Princo apenaux povis lin auxdi. "Ho ve! Kio estas? Certe mi sentas min tre stranga; ja treege!"
"Vi aspektas pli stranga ol vi povas vin senti," respondis la malica Princo, gxoje ridacxante.
Li prenis la malfelicxan instruiston, metis lin sur la fenestron, kaj ridis gxis liaj flankoj doloris. Poste li komencis konsideri, kiel li povas plej facile fari petolajxojn, kaj sin amuzi, per la bombonoj, cxar ili ne estis multnombraj; kaj, estante sagaca juna fripono, li fine elpensis jenan projekton: enmeti ilin en la glaciajxon, kiun oni en tiu momento estis preparanta por la regxa cxefmangxo; tiamaniere cxiu almenaux mangxetos porcion de la sxerca frandajxo; kaj, sxtelirante en la kuirejon, la malbona junulo sukcesis efektivigi tiun malican kaj dangxeran intencon.
CXAPITRO III
Cxiuj rigardis la Princon, kiam li cxetable rifuzis la glaciajxon. Tio estis nekredebla. Neniu estis auxdinta, ke li iam antauxe tiel agis. La dekdu junaj Princinoj, kvankam tro bone edukitaj por diri ion, rigardegis sian fraton per siaj dudekkvar bluaj okuloj, kaj rondigis la dekdu busxetojn pro surprizo.
Okazis, ke la Regxo, sxatante la glaciajxon, kelke da minutoj sencxese mangxadis; kaj, kiam li levis la okulojn, li vidis, ke la Regxino jam estas tiel malgranda kiel kulero, kaj cxiuminute etigxas.
"Karulino," li serioze diris, "vere mi ne opinias, ke vi devus,--kaj cetere, antaux la okuloj de la infanoj; nur konsideru, kian maldecan ekzemplon vi montras."
"Mi estas certa, Via Mosxto," iom malafable respondis la Regxino, cxar la subita kuntirigxo preskaux faris al sxi kapturnigon,-- "mi estas certa, ke mi ne povas imagi, pri kio vi babilas. Maldecan ekzemplon, vere! Vi devus observi vian propran konduton. Mi tute ne povas imagi, kion la infanoj opinios pri vi, vidante ke vi tiel malgrandigxas."
Je tiu momento Iliaj Mosxtoj cxirkauxrigardis al la filinoj. Tiuj cxi nur havis la amplekson de alumetoj! La geregxaj okuloj sercxis lauxlonge de la tablo; cxiu persono tiea sin montris pigmeo!
[Ilustrajxo]
Teruro kaj timo plenigis cxiun animon, krom tiu de la Princo. Li preskaux frenezigxis pro gxojo, cxar lia ruzo tiel sukcesis. Estas vere, ke li unue elkuris el la mangxocxambro, cxar li cxiam kutimis forkuri, farinte ian abomenan sxercon; tamen li baldaux kuragxis reveni, kaj iris kaj reiris cxirkaux la tablon, preskaux mortante pro ridado pri la malgranduloj, senpotence sternigxantaj sur la grandaj segxoj.
La Princo servis al si fruktojn, kukojn kaj bombonojn de la tablo. Li sidigis la regxan patrinon sur la sukerujon, kaj enmetis la kompatindan Regxon en la salujon. La Cxefkancelieron, kiun Vanc' aparte malamis, li enpusxis en la piprujon, kie la maljuna perukhava dando certe post minuto estus mortinta pro ternado, sed la Blua Sorcxisto bonsxance aperis, kaj donis al la malfelicxa hometo subitan banon en lavpelveto.
"La sorcxilo bone funkciis, cxu ne?" diris la Blua Sorcxisto ridacxante, kaj metante la Cxefkancelieron, palan kaj malfortan, sur fenestro por ke li sekigxu en la sunbrilo.
"Ho, treege bone," vigle respondis Vanc', kvankam li sekrete tre timis cxi tiun apartan sorcxiston, kiu sxajne aperis kaj malaperis multe pli subite ol la ordinaraj sorcxistoj, al kiuj la Princo kutimis.
"Estas domagxe, ke vi ne povos ilin resxangxi," penseme diris la Blua Sorcxisto, tirante siajn densajn brovojn per la longaj bluaj fingroj.
"Kion?" ekkriis la Princo, konfuzite faliganta la patron en la pudingsauxcon, kaj tute ruiniganta la regxajn robojn. "Ne povos ilin resxangxi? Sed vi devos ilin sxangxi, se mi ordonos."
"Ho, koncerne tion," nezorgeme respondis la Blua Sorcxisto, la Regxon liavice trempante en pelveto, "iaokaze tio, kion vi diras, estas tute negrava. Unue, nenia sorcxisto estas devigata obei iun ajn, kiu nescias mem obei; kaj due, neniu, krom la Fragokolora Sorcxisto, povas malfunkciigi cxi tiun apartan sorcxilon."
"Nu, do, iru kaj venigu la Fragokoloran Sorcxiston," arogante ordonis Vanc', flankenlasante la unuan diron de la Blua Sorcxisto.
"Venigu lin vi mem!" estis la respondo. "Mi ne bezonas lin. Negrave estas al mi, vi scias; cxi tiu ne estas familio mia."
"Sed kie logxas la Fragokolora Sorcxisto?" pli humile demandis la Princo.
"Mi tute ne scias," malatente respondis la Blua Sorcxisto; "kaj, pripensinte gxin, mi opinias, ke mi ne gxenos min pri tio. Kial mi devus?"
"Sed la kulpo estas tute la via," balbutis Vanc' ekplorante, kaj sidigxante sur sian onklon, la Duko Ogi, ecx ne rimarkante lin, gxis la Duko tiel baraktetis, ke Vanc' eksaltis pro timo, supozante ke li sidis sur rano. "Vi certe enigis min en la embarason."
"Nun vi estas tedema," diris la Sorcxisto oscedante; "mi neniam sxatis tedulojn."
"Sed mi ne scias kion fa-a-ri!" plorkriis la Princo.
Je tio la Sorcxisto nur ridis terure, kaj tute malaperis, lasante la malbonan junulon lauxeble eligxi el la embaraso.
CXAPITRO IV
Princo Vanc' kelke da tempo iom brue dauxrigis la ploradon, kvankam oni devas konfesi, ke li tion faris pro kolero, pri la Blua Sorcxisto, pli ol pro bedauxro pri sia propra malbonfarado. Ecx tiam ne forte impresis lin tio, ke lia petolajxo kredeble sin montros tre grava afero; kaj post iom da tempo li visxis la okulojn kaj, kolektinte siajn ideojn, li ankaux kolektis la hometojn, kaj ilin kunarangxis cxe unu ekstremajxo de la regxa mangxotablo.
Ili farigxis tiel cxarma bildo, en siaj ceremoniaj roboj kaj etaj juveloj, ke Vanc' estis de ili ravata, kaj deklaris ke ili estas pli interesaj ol blankaj musoj aux ecx kobajoj. Cetere li povis auxdi ilin, se li auxskultis tre atente, disputantajn kaj kulpigantajn, unu la aliajn, pri la okazintajxo; kaj tio sxajnis al la malica Princo tiel ridinda, ke li frotis la manojn kaj vere dancadis pro gxojo.
Sed kiam la palaca kato eksaltis sur la Cxefkancelieron kusxantan sur la fenestro, kaj lin forportis en la busxo, nur tiam Vanc' komencis iom timi, kaj kompreni ke (cxar estas lia kulpo, ke la tuta familio jam ne povas sin defendi) li mem nun devas gxin gardi kaj protekti kontraux dangxeroj.
Li malfacile sukcesis liberigi la Cxefkancelieron de la fauxko de la regxa kato, kaj tuj komencis kasxi la malgrandajn familianojn en senriskaj lokoj por la nokto. Kelkajn li enmetis en la vitrajn lilitasojn de la lustroj; aliajn, en la fendetojn de la oraj ornamajxoj sur la muro; kaj, por la Geregxoj kaj la dekdu Princinoj, li trovis belan cxambron en rozerugxa porcelana konko, kiu pendis de la plafono per argxentaj cxenoj, kaj estis kutime uzita por la bruligado de parfumoj kaj spicoj, por bonodorigi la aeron en la mangxocxambro.
Farinte tion, la Princo iris por enlitigxi; sed la palaco sxajnis tre malplena kaj silenta, kaj la Princo sin trovis tiel malkuragxa kaj timigita, ke eble li tute ne ekdormus, se li ne estus kontentigita per la penso, ke almenaux ne okazos morgauxaj lecionoj; cxar la instruisto estas tro malgranda por instrui lin, kaj la gepatroj tro etaj por lin obeigi.
"Mi iros al la konfitajxejoj," li dormeme murmuris en si. "Nun estas neniu, kiu min malhelpos. Matene mi komencos per la prunoj kaj la mielo, kaj mi havos tiom da fruktokukajxo kaj makaronoj, kiom mi iel povos mangxi."
Sed, malfelicxa Princo! Je la mateno li eksciis, ke liaj intencoj tute ne realigxos. Kiam li malsupreniris por matenmangxi, malsagxe revanta pri kolomba pastecxo, alauxdajxo kun spicsauxco, forta kafo (kiun oni permesis al la Princo nur je festotagoj), kaj sennombraj rostitaj buterpanoj kaj marmelado, estis grava renverso al liaj esperoj, trovi en la mangxocxambro, pasxegantan tien kaj reen, la kruelan kaj furiozan Generalon Bopi; kiu, bonsxance por si, faris cxasadon en la arbaro la hierauxan tagon, kaj tial konservis sian plenan amplekson. Li jam eltrovis la staton de la palacaj aferoj kaj, anstataux malgxojigxi pro tio, li evidente estis tre felicxa, kaj intencis plejeble profiti pro la okazintajxo. Li estis surmetinta la plej belan regxan kronon, kiun oni nur surportas dum gravaj festtagoj, kaj, kovrinte la sxultrojn per mantelo el regxa ermenfelo, li fiere paradiris tien kaj reen, tre kontenta pri siaj novaj insignoj kaj la rezultanta sento de potenco.
Vanc' neniam povis diri, kiel gxi okazis, sed li subite eltrovis, ke detruitaj estas liaj revoj pri la agado laux lia bontrovo, kaj la lauxvola ordonado al la servistoj; kaj li trovis sin elpelita, kaj sxovita eksteren sur la sxtuparon de la palaco;--li mem, la Princo heredonta la regxan tronon, estis forpusxita for de sia propra pordo, kaj ordonita forlasi la regnon, aux la morton atendi.
"Sed mia familio!" kriis Vanc', "mi ilin kasxis for de la kato, kaj nun ili malsategos. Neniu krom mi mem povos ilin trovi!"
"Pri ilia malsatego mi ne gxenas min," indiferente respondis la Generalo, "sed mi preferas ke la palaco estu liberigita de la tuta fiinsektaro; tial vi povas enveni kaj ilin kolekti. Sed rapidu, aux mi instigos la regxajn sanghundojn kontraux vin."
Post tiel bruta minaco, la kompatinda Princo rapidis por kunigi siajn parencojn el la fendetoj kaj anguloj, en kiuj li estis kasxinta ilin. Li estis ilin sxovanta en siajn posxojn, ne pensante pri iliaj sentoj, kiam li okaze rememoris la pupdomon de siaj fratinoj, kiu ne nur enhavis suficxe da dormocxambroj, salonoj kaj mangxocxambroj, sed ankaux estis bone provizita per cxio, kion la koroj de hometoj povas deziri. Cxi tiun li humile petis de la nova regxo, kaj gxin ricevinte li enpakis siajn familianojn, kiel eble plej bone zorganta pri ilia komforto.
Grimacanta lakeo ligis la dometon sur la dorson de la Princo, sammaniere kiel stratorgenisto portas sian orgeneton, kaj poste eligis lin el la palaco per subita pusxo, kiu preskaux sxovis lin kapantauxen al la fundo de la sxtuparo. Antaux li kuris ridantaj pagxioj, kaj la Princo rememoris, ke li multfoje ektiris iliajn nazojn, kaj enpikis la krurojn per pingloj. Cxiu sxajnis kore felicxa vidante lin foriri.
"Koran adiauxon al fripona kanajlo!" diris la palaca hundo; "vi neniam plu suprenmetos mian viandon en arbon, kie mi ne povas gxin atingi."
"Eligxu!" akre diris la regxa kato. "Kontenta mi estas, cxar vi estas elpelita el la domo. Ni esperu, ke ni nun povos dormeti agrable, kaj ke oni ne piedpremos mian voston, nek sxutos flartabakon en mian vizagxon."
"Ne faru al vi la penon iam reveni," rauxke blekis la pavo. "Miaflanke min tedegas la pofaska fortirado de miaj plej belaj vostplumoj. Mi certe esperas, ke mi neniam revidos vin."
Simila estis la sento de cxiu estajxo en la regxaj gxardenoj. La cervoj, la gazeloj, la cignoj, la fenikopteroj, la papagoj, ecx liaj propraj blankaj musoj kaj kobajoj, esprimis sian felicxecon pro lia foriro; kaj esperis ke li neniam plu revenos. Cxiu vivanta kreitajxo gxojegis, kiam la regxa almozulo estis insulte forpelita for de la patraj gxardenoj, kaj estis lasita sole staranta sur la sxoseo, jam kore bedauxranta sian petolajxon, kaj tute nescianta, kion fari pri la korteganaro, kiun li portas sur la dorso.
CXAPITRO V
Konsiderante ke Princo Vanc' neniam faris ion por si mem, neniam ecx kunligis siajn proprajn lacxojn, estis por li iom malfelicxa sorto, esti elpelita en la nekonatan mondon, devigata zorgi pri si mem, kaj pri la tuta korteganaro. Unue li preskaux sentis tenton forjxeti la skatolon, kaj kun gxi cxiujn siajn parencojn; sed, kvankam oni ne povus supozi, ke li nun tre multe amos la gepatrojn, kiam estas tiel malmulto da ili por esti amata, tamen Vanc' havis bonan koron sub sia malsagxeco, kaj tial li formarsxadis, kun la embarasa korteganaro fikse ligita al la sxultroj.
Mi ne estas certa, ke li ne intence iom skuis gxin; cxar mi ofte vidas malgrandulojn, kiuj svingas kaj ekskuas pakajxojn, kiujn ili kontrauxvole portas. Certe la Geregxoj kaj la korteganoj preskaux marmalsanis, kvankam estante sur tero, pro la sxancelado kaj svingado de tiu nova speco de veturilo.
Princo Vanc' ne havis la plej malgrandan ideon pri la demando, kien li iros. Li kompreneble sciis, ke li deziras trovi la Fragokoloran Sorcxiston, sed li tute ne sciis kie logxas tiu persono, nek kiel agi por lin trovi; tial li nur rapidiris lauxpove, por forigxi de la palaco, timante ke la nova regxo eble pentos, ke li ne senkapigis lin, kaj sendos iun por lin kapti.
Estis cxirkaux la sunsubiro, kiam li alvenis al belega kampo, kiu kusxis laux la bordo de largxa, malluma rivero; kaj Vanc', nun duone mortanta pro malsato, gxojege eltrovis ke tie sin montras sennombraj sovagxaj fragoj, tute rugxigante la teron. Unue li cxirkauxrigardis, sercxante iun, kiu ilin kolektos por li, sed kompreneble li trovis neniun; tial li demetis sian pakajxon kaj komencis mangxi tre rapide, ne atentante la regulojn de bona societo.
Li ecx ne ekpensis, gxis li estis sin pleniginta gxis la gorgxo, ke liaj kunvojagxantoj eble povas ankaux malsati. Tiam li malfermis la skatolon, kaj ilin ellasis, kun granda plezuro rigardante iliajn ridindajn movojn, dum ili faletis kontraux malgrandajn sxtonetojn, aux implikigxis en la herbajxo, kaj senforte baraktis, kvazaux kaptitaj en ia terura densejo. Du-tri sidigxis cxirkaux unu maturan beron, kaj regalis sin per gxi tie, kie gxi kusxis; aliaj trinkis gutojn de la vespera roso, kiu jam briletis sur la trifolioj kaj ranunkuletoj; dum la Cxefkanceliero, kiu sxajnis cxiam renkonti malfacilajxojn, iel malpacigxis kun granda, verda akrido,--kaj la batalo farigxis tiel furioza, ke oni ne povus scii, kiu eligxos vivanta, se Vanc' ne alirus por helpi la malfelicxan sinjoron, kaj fortimigus la insekton.
Malgraux tiuj malagrablaj cirkonstancoj, la kompatindaj nobeloj cxiam konservis iom de la manieroj de la kortego; kaj iliaj ridetoj kaj majestaj movoj, iliaj kapklinoj kaj salutoj, kauxzis al Vanc' tiajn fortajn paroksismojn de ridado, ke li cxirkauxruligxis sur la herbo.
Kiam mallumigxis, li tamen cxesis ridi, kaj sopire pensis pri sia mola lito, kun la silkaj kapkusenoj kaj lanugaj kovriloj; sed verdire li estis tiel laca, ke li apenaux povis teni la okulojn malfermitaj; kaj, tuj post kiam li elprenis la malgrandajn parencojn kaj amikojn el la malseka herbajxo, kaj metis ilin sendifektajn en la skatolon, li mem kusxigxis sub etendigxanta fagarbo, kaj profunde kaj dolcxe ekdormis.
La mateno trovis la Princon iom refresxigita, kaj alportis al li fresxan decidemecon. Li decidis ekforiri por sercxi la Fragokoloran Sorcxiston, lasante nenian rimedon neprovita, gxis li eltrovos lin, kaj konsentigos lin resxangxi la aliformitan korteganaron en gxian staton antauxan. Li do alsxultrigis la skatolon kaj brave ekpasxis sur la vojo, tute nesciante kien li iros, kaj jam komencante bedauxri, ke li ne suficxe atentis siajn lecionojn, por ke li nun almenaux sciu, al kiu direkto lia propra regno sin etendas.
Li jam piediris unu-du horojn, kiam li vidis apud la sxoseo viron, kolektantan lanugon de la altaj kardoj, kiuj vegetis lauxlonge de la vojo.
"Hola!" kriis la Princo. "Kion vi esperas fari el tiu?"
"Litkusenegojn," mallonge respondis la viro, ne cxesante labori.
"Ho!" diris Vanc' sin sidigante sur sxtonon, kaj demetante la skatolon apude. "Vi faros el gxi litkusenegojn, cxu vere? Ili certe estos tre molaj."
"Leontoda," respondis la viro.
"Leontoda?" ripetis Vanc'. "Tio signifas nenion."
La viro ruzeme balancis la kapon sed diris nenion. Li estis strangesxajna persono, portanta vestaron fabrikitan el cxiuspecaj kunflikitaj pecetoj; kaj tiel malgrasa kaj velkinta li estis, ke la Princo, nur vidante lin, farigxis malsata.
"Cxu vi volas diri, ke el leontoda lanugo vi farus pli bonajn kusenegojn?" demandis Vanc', kies cerbo farigxis pli komprenema per la vojagxado.
La alia kapjesis.
"Kial do vi ne diris tion? Vi ne estas muta."
"Spirajxo," mallonge respondis la malgrandulo.
Li movigxis de la tufo de kardoj, kiun li estis nudiginta, al apuda; kaj dume turnigxis kolektante siajn piedsignojn, por reuzi ilin kaj eviti la necesecon fari novajn.
"Certe vi estas la plej avara homo, kiun mi iam vidis," kolerete deklaris la Princo. "Mi ne estus tiel sxparema pri la piedsignacxoj; neniu alia zorgus por ilin kolekti; kaj, pri la spirajxo, vi povus malsxpari iom pli da tio; gxi kostas nenion."
La viro ne atentis cxi tiun iom malgxentilan diron, sed tre diligente dauxrigis sian laboron.
"Ho, iom parolu!" diris Vanc', cxiun minuton farigxante pli kaj pli senpacienca; "vi povas almenaux sciigi al mi kiel trovi la Fragokoloran Sorcxiston."
"Kial?" demandis la viro, unuafoje montrante intereson.
"Mi iros por sercxi lin."
"Pli bone ne," estis la respondo de la malgrandulo.
"Kial ne?"
"Terure eluzos sxuojn," respondis la alia. Tiam li cxesis, kaj kolektis la spirajxon, kiun li uzis por tiu parolo (de li, nekutime longa), kaj dauxre eltiradis la kardlanugon.
"Sed mi devos lin trovi," persiste diris Vanc', denove kolerigita de tiu respondo. "Kie li logxas?"
"Nescias," mallonge respondis la kolektanto.
Vanc' levigxis de la sxtono kun senpacienca movo, kaj tiel subite ekprenis la skatolon, ke la dentoj de la tuta korteganaro klaketis.
"Nu!" li akre diris. "Vi certe estas la plej sxparema homo, kiun mi iam vidis. Vi ecx ne povas donaci afablan vorton."
"Ho, ne!" respondis la maljunulo, tre surprizita. "Neniam donacas ion. Kion vi donos por la pupoj?"
Al kelkaj personoj, tiu demando eble povus sxajni pura idiotajxo; sed, iom strange, Vanc' okaze rememoris ke, antaux kelkaj tagoj, kiam li turmentadis siajn fratinojn, tiujn dekdu modelojn de konveneco, kaj plenigis iliajn bluajn okuletojn per larmoj, forprenante iliajn ludilojn, li uzis precize tiujn samajn vortojn. Li iom klinis la kapon; tamen, decidinte montri sentiman mienon, li diris: "Ne parolu sensence! Diru al mi la vojon al la Fragokolora Sorcxisto cxi tiun minuton!"
Sed, liasurprize, kie estis starinta la stranga maljunulo, tie nur estis ruste nigra korvo, tre cxifita kaj difektita, sed havanta rimarkindan paron da rugxe brilantaj okuloj.
CXAPITRO VI
"Mi devas atentigi vin," severe diris la korvo, "ke, konsiderante la fakton, ke neniu vin invitis al cxi tiu koncerto, kaj ke vi ne havas bileton por rezervita sidloko, sxajnus pli dece, se vi restus kvieta, ne interrompante la koncerton."
"Koncerton!" ekkriis Vanc' konfuzite. "Ne estas koncerto!"
"Sed estos," respondis la birdo, pli severe ol antauxe. "Mi mem estas kantonta. Unue, mi kantos amkanton. Silentu!"
Kaj, sen pli da preparado, gxi komencis, per terure rauxka kaj rompita vocxo:
"Snip-snap, frip-frap,
Bunga li, tiu cxi kagx';
Gxip-gxap, nip-nap,
Tungati tinum, gxi mi sap',
Donu botelon fromagx'."
"Ho, fi!" kriis la Princo, "Vi vere devas scii, ke tio estas sensencajxo! Gxi certe signifas nenion."
"Kiel vi scias?" demandis la korvo, rigardegante la Princon per gxia briletanta okulo. "Cxu vi komprenas la lingvon de amo?"
"Ne," pli humile diris Vanc', "mi devas konfesi, ke ne; kvankam mi cxiam auxdis, ke gxi estas tre vanta."
"Parolante pri la limoj de reg--" malatente komencis la korvo; sed la Princo tuj interrompis.
"Neniu estis parolanta pri limoj," li akre diris; "vi mem tion elpensis."
"--no," trankvile dauxrigis la korvo, tute ne atentante la interrompon de la Princo, sed flanken turnante la kapon, kaj malice elrigardante el unu okulo, "estas tre utile koni ilin, kaj ekzistas diversaj metodoj ilin lerni. Kelkaj personoj lernas ilin en lernejo; tio estas unu metodo; kelkaj vojagxas; tio estas--"
Sed, antaux ol gxi povis dauxrigi la frazon, Vanc' ekprenis sxtonon kaj gxin jxetis al la birdo. Terure blekante, la korvo suprenflugis en la aeron, rondirante pli kaj pli supren, gxis kiam gxi malaperis en la zenito.
"Dek kontraux unu mi vetas, ke tio estis Baptopatrino mem," malkontente murmuris Vanc', reprenante la skatolon kaj ekirante laux la polva vojo.
La tutan ceteran tagon li marsxis, pli kaj pli lacigxante, gxis je la sunsubiro li alvenis al tre maljuna virino, sidanta apud granda arbo, sur la bordo de la rivero.
"Hola!" kriis Vanc', ne tro gxentile. La velkinta maljunulino rigardis la riveron, la arbon, la cxielon, cxion krom la polvokovrita Vanc'.
"Nu!" li diris ankoraux pli malgxentile, "kial vi ne respondas kiam oni parolas al vi? Cxu vi scias, kiu mi estas?"
La maljuna virinacxo sulkigis la frunton kaj levis la grizajn brovojn, ankoraux ne rigardante lin.
"Ne," sxi trankvile respondis, "mi opinias, ke ne. Vi similas sxupoluriston, havante tiun skatolon sur la sxultroj, sed sxupoluristo pli gxentile parolus."
Kolera rediro saltis al la lipoj de la Princo, sed, antaux ol gxi povis eligxi, terura sono el la skatolo subite frapis liajn orelojn. Konsternite li demetis la pupdomon, kaj gxin malfermis, por eltrovi, kio okazis al la familio.
Sur la planko, meze de la plej granda cxambro en la pupejo, estis la tuta korteganaro, kunveninte cxirkaux la maljuna Regxo, kiu estis sveninta pro malsatego.
"Li mortmalsatis!" kriis la Regxino, per penetranta malgxoja vocxeto.
"Mi mem malsategas!" blekis la Cxefkanceliero, per akra sed eta kriego.
"Ni cxiuj malsategas!" akre kriis la tuta korteganaro, per vocxoj pli-malpli auxdeblaj.
"Nu," diris Vanc', vidante la suferojn de la hometoj, "mi devas diri, ke estas treege malafabla konduto, esti malsategaj. Ili cxiam malsategas."
"Treege!" ehxis la maljunulino mokridante.
Tiel parolante, sxi elprenis, el sub sia senkolorigxinta mantelo, korbon, en kiu estis delikataj blankaj kukoj, fruktoj kaj mielo. Tiujn sxi komencis mangxi, kun granda gxuado, sxajne tute ne pensanta pri la Princo, nek pri lia familio.
"Ho, atentu!" li kriis, "donu al mi pecon de tio! Miaj korteganoj duone mortas."
"Efektive?" sxi respondis, trankvile macxadante.
"Jes!" brukriis Vanc', vane penante ion ekpreni el la plena korbo, "kaj mi devas havi kukon, per kiu nutri ilin."
La maljunulino ne kontrauxstaris, sed simile al birdo sxi nur saltflugis al brancxo de arbo, kie sxi sidis mangxante tiel trankvile kiel antauxe.
"Efektive!" kriis la malfelicxa Vanc' surprizegite, "cxu vi ankaux estas Baptopatrino? Vi kapriolas sammaniere."
"Sxi estas amikino mia," respondis la maljunulino. "Krom tio, mi cxion scias pri vi mem."
Vanc' povis nur petegi kompaton, kaj fine la strangulino aljxetis al li duonon da kuketo.
"Jen suficxe por via familio."
Vanc' provizis la etulojn, kaj poste komencis humile peti kelke da pecetoj por si mem.
"Atendu," diris la virino, sur la brancxo super lia kapo, "gxis mi vidos, kio estas en la mangxajxejo."
Tre subite sxi malaperis, sed baldaux, en la flanko de la arbotrunko, malfermigxis fenestreto, el kiu la sulkplena maljuna vizagxo elrigardis.
"Jen kelkaj sekaj panpecoj el la sxranko," sxi diris. "Vi povos havi ilin. Mi opinias, ke ili estos suficxe bongustaj kun iom da mielo."
Tion dirante, sxi proponis du-tri sximohavajn panpecetojn, kiujn Vanc' kiel eble bonhumore akceptis.
"Kie estas la mielo?" li demandis, cxagrenite rigardanta la sekajn pecetojn.
"Ho, mi mangxos la mielon, dum vi mangxos la panpecojn. Tio sendube estos la plej bona plano."
"Mi opinias ke vi estas suficxe avara!" li kolere kriis.
Sed, ho ve! Post tiu parolo, la pano forlasis liajn fingrojn, kaj aperis en la mano de la maljunulino.
"Ho, tre bone," sxi diris; "tute laux via elekto. Vi kompreneble ne estas devigata ilin ricevi."
La kompatinda Vanc' apenaux ne ploris pro cxagxreno kaj malsato, kaj cxi tiu lasta malfelicxajxo tute rompis lian fieron. Li tiel humile petis la panon, ke fine la stranga maljuna virinacxo pentis, kaj gxin redonis; kaj neniam estis io pli bongusta al li, ol tiuj sekaj sximohavaj pecetoj da pano.
"Vi povos tie dormi, kie vi estas," diris la maljunulino, kiam li finis la mangxadon; kaj sxi brufermis la fenestreton, neebligante ke iu ajn sciu, kie gxi estis aperinta.
"Ho, flankeparolante," sxi kriis post momento, elpusxante la kapon tra la arbosxelo, laux maniero kiu sxajnis tre maloportuna, "pri tiuj limoj, vi memoras, kaj pri la Fragokolora Sorcxisto, mi jxus estis dironta,--sed, ne; post plua konsiderado, tio estas negrava."
Kaj sxi denove malaperis, kaj ne estis revidata.
"Mi devas diri," murmuris Princo Vanc' en si mem, "ke strangaj aferoj cxiam okazas al mi." Kaj, kurbekusxigante sin sur la musko, li pro laceco dormis profunde.
CXAPITRO VII
La matena suno, brilante en la okulojn, vekis lin; kaj zorge sercxinte por certigxi, ke en tiu cxi loko estas nenio mangxebla, Vanc' alsxultrigis la skatolon kaj marsxis lauxlonge de la riverbordo. Estis belege hela mateno; birdoj kantadis, floroj malfermigxis al la lumo kaj, se li ne suferus pro cxiam pliigxanta malsato, la juna migranto povus tre gxui la marsxadon. Tamen li baldaux farigxis tiel malsata, ke li povis pensi pri nenio krom la mangxado. Malgraux tio, li iradis gxis la tagmezo, antaux kiam li trovis ion mangxeblan; tiam li gxojege ekvidis grandan arbon kovritan per maturaj persikoj, tiel rondaj kaj rugxaj, kiel infaneta vango.
"Jen festeno!" li avide diris al si, demetante la skatolon, kaj preparante sin kolekti plencxapelon de la bongustaj fruktoj.
Subite li faletis super io, kaj malsupren rigardante li vidis viron kusxantan sur la herbo, tenantan fermitaj la okulojn kaj la busxon malfermita.
"Hola!" ekkriis la Princo. "Kiu estas vi? Cxu vi dormas, aux maldormas?"
"Maldormas," respondis la viro sen movo.
"Kial do vi ne levigxas?" demandis Vanc'. "Cxu vi estas malsana?"
"Ne," mallonge respondis la viro.
Kaj li ja sxajnis tiel fortika homo, kiel oni povus iafoje renkonti.
"Kion do vi faras?" demandis la Princo, kiu tute perdis la paciencon kaj opiniis, ke la alia devus almenaux malfermi la okulojn, por vidi, kiu al li parolas.
"Atendas," diris la viro, fine malfermante la okulojn.
"Atendas kion?"
"Ke persiko enfalu en la busxon."
"Unu kusxas apud la vango," diris Vanc', "kaj alia falis precize en vian manon."
"Sed mi deziras ke gxi falu en la busxon," elgxemis la kusxanta viro. "Mi estas tiel terure malsata!"
"Tiel terure mallaborema, vi volas diri," ekkriis Vanc', tute perdinte la paciencon; kaj li komencis mangxi la bonegajn fruktojn. "Vi certe estas la plej mallaborema homo en la mondo."
"Se vi opinias tion," estis la malrapida respondo, "vi devus vidi mian kuzon Loto, kiu logxas malsupre apud la rivero, unu mejlon malproksime laux rekta linio."
"Li ja devas esti tre mallaborema, se li superas vin," diris la Princo, denove sursxultrigante la skatolon. "Cxu vi scias, kie logxas la Fragokolora Sorcxisto?"
"Mi scias," respondis la viro, "sed mi estas tro mallaborema por sciigi."
"La sciigo ne okupus pli da tempo, ol la diro, ke vi ne povas sciigi," kolere ekkriis Vanc'.
"Eble ne," estis la trankvila respondo; "sed, se mi sciigus, tio estus ion fari, kaj mi neniam faras ion."
Nenion plu dirante, la Princo ekiris laux la vojo. Li ecx ne restis por meti persikon en la malfermitan busxon de la mallaboremulo, kion li unue iom pripensis.
Li iradis suficxan tempon lauxlonge de la rivero, kaj preskaux forgesis kion la mallaborema viro diris pri la kuzo, kiam li subite ekvidis pendantan de arbo ion, pri kio li konsternite unue supozis, ke gxi estas kadavro de rabisto. Alproksimigxante li tamen trovis, ke la korpo vivas, kaj estas pendigita per rimeno, kiu cxirkauxas la korpon sub la brakoj. Sxajne la pendado neniel gxenis la viron, kiu aspektis tute trankvila kaj serena. Alia viro staris sur renversita sitelo, kaj blovis per blovilo en la busxon de la pendigito.
"Kion vi faras?" scivoleme demandis Vanc', haltante apud li.
"Nu," respondis la blovanto, "tiu cxi homo estas tro mallaborema por stari, pro tio ni devis lin pendigi; kaj li estas tro mallaborema por spiri por si mem, tial li cxiutage pagas al mi kvar pencojn, por ke mi spirigu lin per la blovilo."
"Mi vidis supre, apud la rivero, viron kiu estis tro mallaborema por mangxi," diris Vanc'. "Mi opiniis ke li estas suficxe sentauxga, sed certe cxi tiu estas la plej mallaborema homo vivanta."
"Se vi opinias tion," respondis la blovanto, "vi devus vidi lian kuzon Gobo, kiu logxas unu mejlon pli malsupre, rektalinie lauxlonge de la rivero."
Je tiu momento, Vanc' ekpensis, ke la mallumo estas proksima, kaj li denove ekvojiris. La viro, kiu havis la blovilon, saltetis de la sitelo kaj avide postkuris. Li havis naivan mienon kun granda ransimila busxo.
"La tuta familio gxin havas," li rauxke flustris al la Princo.
"Havas kion?"
"Mallaboremecon. Atendu gxis vi vidos Gobon!"
Sed li tiam rimarkis, ke Loto farigxas purpura je la vizagxo kaj malforta, pro manko de spirajxo; li do rapide rekuris al la sitelo, kaj denove komencis energie blovi por la cxiutaga kvarpenco.
"Flankedirante," demandis Vanc', haltante, "cxu vi scias kie logxas la Fragokolora Sorcxisto?"
"Li scias," respondis la blovanto, "sed vi ne povas venigi el li la sciigon. Li estas tro mallaborema por paroli; tial estas senutile vin gxeni pro tio."
Ekgxemante pro laceco kaj enuo, la regxa vojiranto sin turnis kaj dauxrigis sian marsxadon. Je la krepusko li atingis malgrandan vilagxon, plivere grupon de kadukaj dometoj, kaj tuj fraponte sur la pordo de unu el ili, por peti rifugxejon, li vidis procesion venantan trans la kampoj. Estis aro da viroj kun flagrantaj torcxoj, kelkaj kun piocxoj kaj fosiloj, kaj en la mezo sin montris portilo, sur kiu kusxis viro kun la okuloj largxe malfermitaj kaj fikse rigardantaj antauxen.
"Kio estas cxio cxi?" demandis la Princo al viro, kiu sxajnis posedi ian auxtoritaton inter la kunularo.
"Ni estas enterigontaj Gobon," respondis la viro.
"Sed li ankoraux ne estas senviva," ekkriis Vanc', tre konsternita.
"Estas vere," diris la viro per ordinara vocxo, "sed li ne deziras vivi. Mi scias, cxar dek jarojn li dungis min por pensi anstataux li. Nun tio tedas min, kaj mi tial opinias, ke estus pli bone lin enterigi; kaj tio kompreneble estas same, kvazaux li mem tion opinius."
"Nu," diris Vanc', kiu komencis tre konfuzigxi pro la stranguloj, kiujn li renkontis, "se li ne malkonsentas, mi ne scias kial mi devus maltrankviligxi. Sed eble, antaux kiam li estos enterigita, li povos diri al mi, kie mi trovos la Fragokoloran Sorcxiston."
"Li ne sin gxenos por rememori," respondis la viro, "kaj mi certe ne plu memoros por li."
"Nu," estis la penso, per kiu la malbonsxanca Vanc' sin konsolis, "tamen iom valoras, vidi la plej mallaboreman homon sur la tero."
CXAPITRO VIII
Li trovis malplenan kabanon, en kiu estis iom da sxima pajlo; kaj tie li pasigis la nokton, kaj dormis tiel profunde, kvazaux li kusxus sur la propra princa lito lanuga en la hejma palaco. Lia matenmangxo estis almozpetita cxe la pordo de unu el la dometoj en la vilagxo; kaj la tutan tagon li sekvis la riveron, gxis li venis, preskaux vespere, al la griza marbordo kaj al la kabanoj de la fisxkaptistoj.
"Kian nomon havas la rivero, kiun mi sekvadis?" li demandis al maljuna sulkplena fisxkaptisto, kiu flikis sian reton en la lumo de la subiranta suno.
"Gxi estas nomita Labo," respondis la maljunulo. "Gxi estas la orienta limo de Gajlando, kaj la marbordo estas la norda."
"Ho, pesto al la limoj!" ekkriis Vanc'. "Mi malamas ilin. Cxu vi povas doni al mi mangxajxon?"
"Ni estas malricxuloj," diris la maljunulo, "tamen mi supozas, ke ni povos doni al vi peceton, se vi pagos."
"Pagos?" kriis Vanc', mirigite. "Cxu vi scias, kiu mi estas?"
"Ne precize," diris la fisxkaptisto, "sed, pro via sxajno, kaj pro la skatolo, mi supozas, ke vi estas migranta amuzisto. Kion vi havas en la skatolo?"
"Mian familion," senpripense respondis Vanc'. "Cxu vi scias, kie logxas la Fragokolora Sorcxisto?"
"Ne precize," rediris la alia; "sed mi opinias, ke ialoke lauxborde. Kian familion vi havas? Felicxan familion?"
"Mi certe esperas, ke ili estas felicxaj," estis la respondo. "Mi scias, ke mi mem ne estas tia. Eble ili pli gxuas esti portataj, ol mi gxuas porti ilin."
"Kion ili povas fari?" persiste demandis la fisxkaptisto. "Cxu ili povas danci, kaj mangxi bulkojn, kiel urso, cxu ili bataletas kaj batas unu la alian, simile al pulcxinela ludo?"
"Ili faras nenion tian," kolere komencis Vanc'. "Gxi tute ne estas spektaklo. Gxi estas--"
Tiam, rememorante ke, se li estus malgxentila al la fisxkaptisto, certe estus neeble ricevi vespermangxon, li farigxis pli gxentila, kaj fine diris:
"Ili estas--mi volas diri, ili sxajnigas sin geregxoj kaj ilia korteganaro."
"Vere," kriis la fisxkaptisto, "tio ja estas eksterordinara vidindajxo. Mi neniam vidis tian. Eniru kaj mangxu, kaj ni poste elprenos la pupojn."
[Ilustrajxo]
Dirinte tion, li eniris la dometon, kaj diris, ke la Princo lin sekvu. Gxi estis tre malbonsxajna dometo, havanta krudajn murojn, en kiuj la fendoj estis sxtopitaj per algoj, por ne enlasi la venton. Malgranda fajro brulis sur aro da plataj sxtonoj, kiuj servis anstataux kameno. La edzino de la fisxkaptisto, maljuna kaj suficxe kurbigxinta pro reuxmatismo, cxirkauxe lametis, preparante la vespermangxon, kiu, kiel sxi diris, preskaux estas preta. Kiam gxi estis tute preta, ili eksidis; kvankam la kompatinda Princo, malgraux sia malsato, ne povis facile engluti la sekan haringon, la maldelikatajn avenbulkojn, kaj la malfresxan akvon, el kiuj konsistis la mangxajxoj.
Post kiam li finis la mangxon,--kiu ne okupis longan tempon, kiel oni povas supozi,--li starigis la skatolon sur la tablon kaj gxin malfermis.
"Unue," li diris, "ni donu al ili iom da nutrajxo, kaj vi vidos, kiel bele ili sxajnigos mangxi kaj trinki."
Tamen, se la nutrajxo estis maldelikata por Vanc', vi povas imagi, ke gxi estis multe tro kruda por la dentoj de la etuloj, kiuj ne povis mangxi ecx peceton. Pro tio, ili tordetis la manojn, kaj ploris en la posxtuketojn; kaj la Regxo ecx frapetis la orelon de la Cxefkanceliero, tiel cxagrenita li estis, ne povante mangxadi.
Cxio cxi multe amuzis la gemastrojn, kiuj supozis, ke la tuta okazajxo nur estas ludo, kaj ili ne permesis, ke Vanc' fermu la skatolon, gxis la mallumo tute kasxis la kvazauxpupojn.
Dum la nokto, kiam Vanc' kusxis sur la malmola argila planko de la dometo, vane penante dormi, li subauxdis la geedzojn mallauxte kunparolantaj.
"Mi sciigas al vi, edzino," la maljunulo estis diranta, "ke mi certe gxin faros; tio do estu la fino de la afero. Mi diras, ke mi havos la teatreton kiel mian proprajxon. Mi povus akiri pli da mono per la pupoj, unu tagon dum foiro, ol mi ricevas cxi tie tutan jaron fisxkaptante."
"Sed la knabo," maltrankvile demandis la maljunulino,-- "vi ne suferigos la knabon, cxu vere, edzo?"
"Suferigos lin? Ne," respondis la fisxkaptisto, "mi ne suferigos lin. Mi vendos lin, kiel mariston, al la sxipo nagxanta en la haveno; kaj poste mi prenos la spektaklon, kaj cxirkauxvagados, gajnante monon."
Oni povas imagi, ke Vanc' tion auxdinte timtremis pro la penso, ke la familio estas sxtelota, kaj ke li mem estas vendota kiel maristo. Tamen li tre kviete kusxadis, gxis lauxta ronkado montris ke la geedzoj dormas; tiam li senbrue levigxis, kaj trovinte sian altvaloran skatolon, li alsxultrigis la sxargxon, kviete sxteliris el la dometo, kaj, spite la mallumeco, rapidis kiel eble tre malproksime lasante post si la malican fisxkaptiston kaj lian kabanon.
Je la tagigxo, li renkontis viron sxovantan sian boaton for de la bordo, kaj demandis al li, kien kondukos lin la lauxborda vojo.
"Tion 'niu ne povas sciigi vin," diris la viro, arangxante la remilojn, "cxar 'niu ne scias precize. Sed mi konsilas, ke vi provu gxin, cxar gxi tiel kredeble kondukos ien, kiel 'nien."
Tiu konsilo nemulte valoris al la Princo; tamen li sentis sin devigata gxin sekvi, cxar li ne kuragxis reiri; li tial marsxadis antauxen, kvankam la suno staris alte, kaj la skatolo estis peza, kaj en gxi la korteganoj zumis, simile al aro da koleraj abeloj, cxar ili devis tiel longatempe esti sen mangxo.
CXAPITRO IX
Cxirkaux la tagmezo al la Princo aligxis meduzo, kiu montris gajan kaj felicxan karakteron, kaj insiste kunigis sin kun Vanc' kaj lin akompanis. La knabo opiniis ke li jam havas tiom da personoj, kiom li povas prizorgi, kaj li klare diris tion al la kreitajxo.
"Krom tio," li finis tre malafable, cxar lia pacienco estis efektive elcxerpita, "verdire, vi tiel plauxdiras, ke vi faras min nerva."
"Knaboj ne devus posedi nervojn!" trankvile diris la meduzo. "Kompreneble, se mi ne havas krurojn, mi ne povas piediri; kaj, se mi ne povas piediri, mi devas plauxdiri. Tio estas klara, ecx al vi, mi supozas."
Princo Vanc' estis tro kolera por respondi; tial la paro kuniradis sen sono, krom la lacaj pasxoj de la knabo, kaj la brua plauxdado de la meduzo, sur la malseketa sablaro de la marbordo. Preskaux je la sunsubiro, ili atingis largxan kampon, kie ia matura greno sxajne vegetadis, kaj tra kiu fluis kristalklara rivereto, ombrata per arboj.
Al tiu kampo la laca Princo gxoje sin turnis, kaj antaux cxio malfermis la skatolon, preskaux timante ke li trovos la kompatindajn korteganojn tute mortintaj pro la kruela malsato. Senvivaj ili ankoraux ne estis, sed ili kusxis malfortaj kaj palaj, kaj sxajnis ke tre malmulte da forto al ili restis. Por ili la Princo rapide plenigis kelke da glaningoj el la klara, malvarma rivereto, kaj poste, ekprenante unu el la longaj grenspikoj, kiuj estis multnombraj, li rompis gxin kiel eble plej rapide.
"Kruda tritiko," li diris, "kompreneble ne estas bongusta; tamen gxi almenaux malhelpos la malsat--"
Surprizite li haltis, kaj tio ne estas mirinda; cxar, anstataux la atendita greno, la spiko estis plena de grandaj cxokoladaj bombonoj, cxiuj plej bongustaj; kiel la Princo, provante unu el ili, konstatis. Mirefrapita li malfermis alian spikon, kaj el gxi elfalis citronaj sukerajxoj; migdaloj plenigis trian, kaj kvara enhavis sukeritajn daktilojn. Unuvorte, la tuta mirinda kampo estis plena de sukerajxoj: kokosaj kukoj kaj makaronoj; kremfigoj, alteoj kaj gumbombonoj; migdalpastajxo, nuksa kando, sukeritaj semajxoj kaj glaciumaj fruktoj; verdire, oni ne povas ecx revi pri ia dolcxega sukerajxo, kiu ne estis trovata, fresxa kaj suficxega, en tiu cxarma kampo.
Tre rapide la Princo metis kelke da belaj bombonoj sur la tablon en la pupdomo. La Regxo, tro malsata por zorgi pri gxentila konduto, trancxis per sia glavo, kaj gesinjoroj ekkaptis la detrancxajxojn per la manoj, kaj mangxis kiel malsateguloj. Unu vinbombono provizis al ili bonegan trinkajxon, kaj tiamaniere la korteganoj festenis tiel gaje, ke oni vidante ilin multe gxojus.
Vi povas esti certa, ke Vanc', liverinte nutrajxon al la familio, ne okupis longan tempon provizante al si mem; kaj sensxeliginte grandan aron da bombonoj, li eksidis por trankvile gxui ilin, kiam li cxagrenate auxdis apud si la malsxatatan vocxon de la meduzo.
"Unue nutru min!" kriis la kreitajxo; "mi ne havas manojn por kolekti bombonojn por mi mem. Unue nutru min! Ankaux mi malsatas!"
Kompatinda Princo Vanc'! Li ja estis laca kaj varma kaj malsata, kaj li tute perdis la paciencon.
"Iru do, kaj mangxu sen manoj!" li kolere kriis; kaj, ekprenante la senmuskolan ajxon, li nekonsidere forjxetis gxin inter la trunketojn en la grenkampo.
Tamen li apenaux ekspiris libere, kaj jxus enmetis la dentojn en bonegan peceton da migdala sukerajxo, kiam revenis la meduzo, tute sendifekta kaj tiel gaja kiel antauxe.
"Nu, kial vi bezonus agi tiamaniere?" demandis la kreitajxo; "tio ne povas amuzi vin, kaj gxi ne difektas min. Mi certe revenos, tiel ofte kiel vi min forjxetos; tial vi vidas ke tio tute ne utilas; kaj, se gxi ne utilas, gxi certe ne estas utila. Mi supozas, ke vi mem povas vidi tion. Nutru min!"
"Mi ne vidas ian rimedon vin nutri," respondis la Princo, havante plenbusxon da sukerita abrikoto; "vi certe ne havas busxon."
"Tio sxajnas vera," afable respondis la alia; "sed nur metu molan bombonon sur mian dorson, kaj rimarku tion, kio okazos."
La Princo obeis, kaj havis la plezuron vidi, ke granda orangxbombono lauxgrade malaperis, dum la meduzo malrapide ensorbis gxin.
La unuan fojon dum sia tuta vivado, la Princo estis mangxinta tiom da sukerajxoj, kiom li volis, kaj jxus trinkis iom da akvo el la klara malvarma rivereto, kiam li auxdis vocxon similan al la tondro resonanta inter la montoj.
"Kiu estas tiu," gxi kriis, "en mia bombonkampo, miajn bombonojn sxtelanta?"
La koro de Vanc' lauxte frapis kontraux la ripoj, kiam li levis la okulojn kaj vidis vidajxon, kiu povus ecx kauxzi, ke regxo kaj lia armeo sxanceligxu en la sxuoj; des pli multe povus timi kompatinda princeto, devigata zorgi pri korteganaro, kaj nur havanta meduzon kiel helpanton!
CXAPITRO X
La vidajxo, kio la Princon tiel timigis, estis terura giganto, certe tiel altkreska kiel la plej alta turo kiun oni iam vidis, havante en la frunto tri grandajn malbelegajn okulojn, rugxan, blankan kaj bluan, kaj montrante busxegon similan al malluma kaverno en montflanko.
Antaux ol Vanc' vere sciis kio okazas, li trovis sin ekkaptita kaj staranta sur la manego de la giganto, kvazaux sur tablo.
"Mi petas," li diris, parolante tre rapide, cxar li estis tiel ege timigata,-- "mi petas, nur malmultajn ni forprenis, cxar ni preskaux mortmalsatis; ni ne sciis, ke ili apartenas al vi, kaj ni ne intencis ian malbonon. Bonvolu, ho, bonvolu permesi, ke ni foriru unufoje por cxiam, kaj ni promesos ke ni neniam, neniam plu revenos."
"Ho, ho!" ekkriis la giganto ridegante, "Foriru? Cxu vere? Ne tiel rapide, hometo! Mi sxatas tiajn etulojn kia vi estas."
[Ilustrajxo]
La kompatinda Princo senforte cxirkauxsaltetis sur la vasta manplato de la giganto, sed nenion povis fari por sin helpi; kaj li devis stari rigardante dum la grandegulo, per la alia mano, ekprenis kaj iom skuis la skatolon, kauxzante ke la hometoj konfuze cxirkauxfaletis, ricevantaj de la tabloj kaj segxoj multe da frapetoj.
"Cxi tiuj tre amuzos mian edzinon," diris la giganto, hejmen ekpasxegante. "Mi ne mirus se sxi vin konfitus per bruna sukero. Mi gxuas tiaspecajn frandajxojn, kaj de longatempe mi ne trovis tiajn."
Auxdante cxi tion, la kompatinda Vanc', kiel oni povas supozi, tute malsanigxis pro timo; sed ne vidante ian vojon por forkuri, li fermis la busxon kaj vigle cxirkauxrigardis gxis, post iom da tempo, ili atingis la kastelon de la giganto. Gxi estis vasta griza konstruajxo, havanta ferbaritajn fenestrojn, kaj cxe la pordego tri hundojn, tiel grandegajn kaj tiel malbelegajn ke, nur auxdante pri ili, oni timtremus; tial mi nenion rakontos pri ili. Kvankam ili aspektis terurege, ili timis la giganton; kaj, je lia ordono, ili tre humile kusxigxis, kaj ecx ne subbojis kiam li preterpasxegis trans la korto kaj en la cxambregon de la kastelo.
"Edzino!" kriis la grandegulo al virino, kiu staris sin admirante antaux granda spegulo cxe la fundo de la cxambro. "Edzino, venu vi cxi tien kaj vidu kion mi trovis."
"Kion vi trovis?" sxi demandis, ne turnante sin for de la spegulo. "Cxu gxi estas io per kio oni povos sin vesti?"
"Stultulino!" kriegis la giganto. "Cxu vi ne povas pensi pri io krom vestado, sinjorino? Ne, gxi estas multe pli bona ol io, per kio sinvesti; gxi estas io mangxebla. Rapidu, surmetu la poton."
Auxdinte tion, la kompatinda Princo tute perdis la esperon, kaj li pensis ke lia fino jam alvenis. Sed la edzino emfaze anoncis, ke estas multe tro malfrue por kuiri ion novan por la vespermangxo, kaj ke la edzo atendu gxis la mateno.
"Kio do estas por mangxi?" malkontente demandis la giganto, cxar li vere sopiris al la fresxa boletajxo, kiun li estus farinta el la Princo.
"Nu," respondis la gigantino, "estas la marserpenta pastecxo, kiun mi revarmigis, kaj mi malfermis ujon da elefantkapoj kiel almangxajxo."
"Do rapidu por alporti gxin," grumblegis la giganto, "aux nekuiritan mi englutos tiun cxi knabon en unu sekundo."
Pro tio la gigantedzino, kiu estis neniel malbonkora virino, malgraux ke sxi tro gxuis belvesti sin, kaj estis iom fiera pri sia beleco (oni devas konfesi, ke estis multo pri kiu esti fiera, cxar sxi estis tiel alta kiel turo!), sxovis Vancon en angulon, por lin kasxi for de la edzo; kaj en la angulo Vanc' estis kontenta resti kasxita, dum la giganto forglutis grandegan vespermangxon, kaj trinkis tutan barelon da biero, kiun la edzino elprenis el vasta tinego en angulo de la cxambro.
Fininte sian mangxadon kaj trinkadon, la grandegulo ordonis al la edzino, ke sxi zorgu pri la knabo, por ke li estu en senriska loko konservata dum la nokto; poste, ekprenante kandelon tiel longan kiel fazeolstango, li multpeze faletante foriris en la litegon. La edzino, kiu estis sidinta apud la fajro, nun levigxis kaj invitis la Princon, ke li venu kaj partoprenu en la mangxado.
"Bela knabeto vi estas," sxi diris, "kaj tiu puncavelura jako certe estis belega, antaux kiam gxi tiom malpurigxis. Venu, mangxu pecon da pastecxo, kaj trinku iom da biero; morgaux vi devos esti bonstata. Se vi devos esti boletata, vi certe plivolos esti bongusta boletajxo, ol malbongusta."
"Mi ne estas tiel certa pri tio," malgaje respondis Vanc'. "Se mi devos esti kuirata, vole nevole, mi opinias ke mi preferos esti speciale malbongusta."
"Ho fi!" kriis la gigantino. "Bonaj knabetoj ne parolas tiamaniere; kaj, ke vi estas bona knabeto, mi estas certa pro via mieno. Kio estas en via skatolo? Juveloj?"
"Se mi montros al vi," demandis Vanc', kun iom da espero en la vocxo, "cxu vi lasos min forkuri? Kara, bonkora sinjorino, vi min ja kompatas, cxu ne? Mi estas certa, ke vi estas komplezema kaj bonega. Nur lasu min iri, kaj mi alsendos al vi belegajn juvelojn. Ion ajn mi faros por vi, se vi nur bonvolos permesi ke mi foriru."
"Ne," diris la gigantino, "tion mi ne povos fari. Se mi lasus vin foriri, li min mortbatus. Cetere vi ne povus preterpasi la hundojn, se ecx dudek fojojn mi vin liberigus. Sed mi diros al vi, kion mi faros: se vi malfermos la skatolon, mi kloroformizos vin morgaux, antaux ol mi vin kuiros; kaj vi ne sciigxos pri tio, kio al vi okazas,-- -- -- -- gxis kiam vi estos vere kuirita kaj mangxita!"
Malmulte da konsolo Vanc' trovis en tio, kiel vi povas imagi; sed li sentis ke la gigantino havis bonan intencon, kaj li ankoraux esperis iamaniere forigxi; tial li lauxeble forvisxis siajn larmojn kaj malfermis la keston. Tuj kiam la etuloj estis liberigitaj, ili diskuris sur la tablo, avide mangxante la pecetojn da avenpano kaj grajnojn da sukero, kiujn la malbonordema gigantino estis disseminta. Kvankam malgrandaj estis la hometoj, iliaj juveloj kaj kostumoj brilis kaj prezentis belan spektaklon; kaj la grandegulino sin apogis sur la kubutoj kaj rigardadis ilin kun granda plezuro, proklamante ilin la plej belaj ajxetoj, kiujn sxi iam vidis.
"Mi ja ne mirus, se la edzo donacus al mi tiujn etulojn; tro malgrandaj ili estas por iel utili, escepte kiel gustigilo. Mi volus iamaniere ilin uzi."
Kiel estas antauxe dirite, la gigantino estis vanta virino, kaj cxiam pripensadis, kiamaniere io povus esti uzata kiel vestajxo aux ornamajxo.
"Mi havas ideon," sxi diris, subite ekstarante kaj alportante bobenon de rozerugxa silkfadeno el sia kudrajxujo, kiu lasta havis amplekson de granda vestkesto. "Oni rakontas pri sinjorinoj, kiuj surportas vivantajn skarabojn, per etaj orcxenoj alligitajn al la brocxoj. Mi opinias ke mi povas fari ion similan el cxi tiuj pupetoj."
"Sed, Sinjorino," konsternite petis Vanc', "sxajne vi ne komprenas, ke cxi tiuj estas miaj propraj regxaj parenc--"
"Nu, vi silentu!" sxercete kriis la gigantedzino, "aux mi vin trempos en tiun vaporplenan kaldronon, ecx sen unu ekflaro de kloroformo; kaj vi ne povas imagi, kiel malagrabla vi tion trovus; vi vere ne povas."
Auxdinte tion, la Princo timtremis, kaj tre malforte diris:
"Bonvolu ne dolorigi ilin, kara Sinjorino Gigantino; tre sentemaj ili estas."
"Mi ne dolorigos ilin," respondis la sinjorino, "almenaux nur suficxe por ilin piedflirtigi. Ili sxajnas tiel amuzaj, kiam ili piedflirtas."
Parolante, sxi ligis pecetojn da silkfadeno cxirkaux la taliojn de la geregxoj, kaj cxi tiujn pendigis de siaj oreloj, kiel infanoj kelkfoje pendigas butonojn, kiam ili sxajnigas havi oreljuvelojn. Fiksinte la strangajn ornamajxojn, sxi fabrikis kolcxenon el la princinoj kaj korteganoj, kaj, gxin surmetinte, sxi admiris sin per la spegulo, kvazaux sxi neniam cxesus. Tamen, post iom da tempo, sxi igxis tiel dormema, ke sxi ne povis plu vidi, kaj ecx estis tro laca por balanci la kapon kaj cxirkauxsvingi la geregxojn sur siaj oreloj. Sxi remetis la novan juvelaron en la skatolon, kaj, ekprenante la Princon, sxi enmetis lin en lignan birdkagxon pendantan je la muro.
"Agrable songxu," sxi gaje diris, kaj tiam sxi ankaux foriris por kusxigxi.
CXAPITRO XI
Forlasite sola en la altependanta kagxo, la kompatinda Princo ja tute malesperis. Nenian elvojon el siaj malfelicxajxoj li vidis, kaj li ne povis ne plori, gxemante pri sia mizera sorto.
"Tiu malica Blua Sorcxisto estas kulpa pri cxio," li kriis; cxar ne envenis en la penson, ke estis lia propra malbona konduto, kiu unue venigis la Bluan Sorcxiston al la palaco.
Je tiu momento, dum pauxzo inter siaj plorgxemoj, la Princo ekauxdis konatan moleplauxdantan sonon sur la sxtona planko sub la kagxo; malsupren rigardante, li surprizita vidis sian antauxan kunulon, la meduzon.
"Kiel vi fartas?" gxentile demandis la meduzo. "Mi supozas ke vi ne estas tre felicxa min vidante."
"Ho jes, mi vere estas," ne tre gxentile kriis la Princo. "Nuntempe vidante iun ajn, negrave kiun, mi estus felicxa. Kiamaniere vi pasis la hundegojn?"
"Mi flugis," respondis la kreitajxo.
"Meduzoj ne povas flugi," diris la Princo; "tio do ne povas esti vera."
"Nu, mi do nagxis," respondis la meduzo; "kaj, se tio ne estas vera, gxi estas malvera, mi supozas. Ecx vi povas vidi la sagxecon de tio, cxu ne? Tamen, estante cxi tie, mi havas ion por sciigi al vi. Cxi tiu kastelo estas en la teritorio Bogarru, kaj Bogarru staras cxe la okcidenta limo de Gajlando, kiu--"
"Kiu ajn zorgas pri limoj?" interrompis la senpacienca Princo; "Cxu vi havas nenion pli agrablan, pri kio paroli?"
"--venigas min al mia temo," trankvile dauxrigis la meduzo. "Kiam ajn mi unuafoje vizitas ian lokon, mi povas efektivigi unu deziron. Cxi tiu estas mia unua vizito en Bogarru. Nun la demando estas jena: Cxu mi deziru ke la idolanoj de Gobs-Insulo estu konvertitaj, cxesu mangxi siajn avinojn, kaj komencu surhavi vestojn, aux cxu mi deziru ke oni liberigu vin kaj la korteganaron en la dauxro de katokulsigno?"
"Ho, la lasta, la lasta," kriis la Princo, tro ekscitita por paroli korekte. "Kara, kompleza, bonkora meduzo, bonvole deziru ke mi eligxu el tiu cxi loko terura, kaj vi povos cxien kuniri kun mi, se vi volos, kaj mi neniam plu parolos malgxentile al vi, tiel longatempe kiel vi vivados."
"Ha!" gxi respondis, "mi timis ke vi tiel elektos. Vi pli zorgas pri vi mem, ol pri la Gobs-Insulanoj. Tio ne estas vere nobla, sed eble estas natura. Nu, malfermu la busxon kaj fermu la okulojn."
La Princo obeis, kaj sur lia lango subite trovigxis tre maldolcxa gusto; fajreroj dancis antaux la fermitaj okuloj, kaj li tuj sentis kontraux si bloveton de fresxa malvarmeta aero.
"Malfermu la okulojn," diris la vocxo de la meduzo.
La Princo tion faris, kaj surprizite li sin trovis ekstere kaj la keston apud si, sur libera kampvojo, dum steloj briletis super la kapo.
"Ho, kara, bonega meduzo!" li gxoje kriis; "kiel mi iam ajn povos vin danki?"