Produced by Andrew Sly
HENRIK IBSEN
ROSMERSHOLM
Dramo en kvar aktoj
(Rosmersholm)
(1886)
Tradukis:
Odd Tangerud
Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 54 N - 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82
ROSMERSHOLM
ROLOJ:
JOHANNES ROSMER, posedanto de Rosmersholm, antauxa pastro.
REBEKKA WEST, en la domo de ROSMER.
REKTORO KROLL, bofrato de ROSMER.
ULRIK BRENDEL.
PEDER MORENSGARD.
SINJORINO HELSETH, dommastrino en Rosmersholm.
Finnmark = laplej norda regiono (fylke) en Norvegio.
(La intrigo okazas en Rosmersholm, malnova grandbieno en la najbarejo de malgranda urbo cxe fjordo en okcidenta Norvegio.)
UNUA AKTO
(La sidcxambro en Rosmersholm; spaca, antikveca kaj hejmeca. Antauxe cxe la muro dekstre estas kahelforno ornamita per fresxaj brancxoj de betulo, kaj per kampofloroj. Pli malantauxe estas pordo. Sur la fona muro estas duflugila pordo al la antauxcxambro. Sur la muro maldekstre estas fenestro, kaj antaux gxi ornamvazo kun floroj kaj plantoj. Apud la forno estas tablo kun sofo kaj apogsegxoj. Sur la muroj pendas malnovaj kaj ankaux kelkaj iom pli novaj portretoj de pastroj, oficiroj kaj sxtataj oficistoj en uniformo. La fenestro estas malferma. Same la pordo al la antauxcxambro kaj la ekstera pordo de la domo. Ekstere oni vidas grandajn, maljunajn arbojn en aleo kondukanta al la biendomo. Somera vespero. La suno subigxis.)
(Rebekka West sidas en apogsegxo apud la fenestro krocxetante sur granda, blanka lansxalo, preskaux finkrocxita. Foje sxi ekrigardas eksteren inter la floroj. Iom poste sinjorino Helseth envenas de dekstre.)
SINJORINO HELSETH
Eble estas tempo, ke mi komencu pretigi la vespertablon, frauxlino.
REBEKKA WEST
Jes, faru. La pastro ja certe baldaux venos.
SINJORINO HELSETH
Cxu ne estas trablovo, tie kie la frauxlino sidas?
REBEKKA
Jes iomete. Bonvolu fermi.
(Sinjorino Helseth aliras kaj fermas la antauxcxambran pordon; poste sxi iras al la fenestro.)
SINJORINO HELSETH
(volas fermi, sed elrigardas) Sed cxu ne estas la pastro, kiu iras tie?
REBEKKA
(rapide) Kie? (ekstaras) Jes, estas li. (malantaux la kurteno) Iru flanken. Ke li ne ekvidu nin.
SINJORINO HELSETH
(meze sur la planko) Cxu pensi, frauxlino, -- li denove komencas iri la muelejvojon.
REBEKKA
Li ankaux iris la muelejvojon antauxhieraux. (rigardetas inter la kurteno kaj la fenestrokadro) Sed nun ni vidu --
SINJORINO HELSETH
Cxu li kuragxas transiri la ponteton?
REBEKKA
Estas tio, kion mi volas vidi. (iom poste) Ne. Li turnas sin. Iras supre ankaux hodiaux. (iras for de la fenestro) Longa cxirkauxvojo.
SINJORINO HELSETH
Bona Dio, jes. Certe estas preme por la pastro transpasxi sur tiu ponteto. Tie, kie tiajxo okazis, tie --
REBEKKA
(kunmetas la krocxajxon) Ili longe ligigxas al siaj mortintoj en Rosmersholm.
SINJORINO HELSETH
Mi kredas tion, mi, frauxlino, ke estas la mortintoj, kiuj ligas sin tiel longe al Rosmersholm.
REBEKKA
(rigardas sxin) La mortintoj?
SINJORINO HELSETH
Jes, mi dirus, ke aspekte ili ne kapablas fortiri sin de tiuj, kiuj restas.
REBEKKA
Kial vi tiel pensas?
SINJORINO HELSETH
Jes, cxar alie ne venus tiu blanka cxevalo, mi opinias.
REBEKKA
Kio vere estas tio, cxi tio pri tiu blanka cxevalo, sinjorino Helseth?
SINJORINO HELSETH
Ho, ne estas priparolinda. Pri tiajxo ankaux vi ja ne kredas.
REBEKKA
Cxu vi do kredas pri tiajxo?
SINJORINO HELSETH
(aliras kaj fermas la fenestron) Ho, mi ne volas esti ridindulino por la frauxlino. (elrigardas) Ho -- cxu ne la pastro estas denove tie sur la mueleja vojo --?
REBEKKA
(elrigardas) Jena viro? (iras al la fenestro) Estas ja la rektoro!
SINJORINO HELSETH
Jes, gxuste, estas la rektoro.
REBEKKA
Ho, estas gxojige! Cxar vi vidos, ke li intencas viziti nin.
SINJORINO HELSETH
Li iras rekte trans la ponton, li. Spite al tio ke sxi estis lia samsanga fratino. Nu, mi do eniru por pretigi la vespertablon, frauxlino! (Sxi eliras dekstren.)
(Rebekka staras momenton apud la fenestro; jen sxi salutas, ridetas kaj kapsignas eksteren.)
(Malheligxas.)
REBEKKA
(aliras kaj parolas tra la pordo dekstre) Ho, kara sinjorino Helseth, vi do metu ion bonan sur la tablon. Vi ja scias, kion la rektoro pleje sxatas.
SINJORINO HELSETH
(de ekstere) Bone, frauxlino, mi faros.
REBEKKA
(malfermas la pordon al la antauxcxambro) Nu, fine do --! Kore bonvena, kara rektoro!
REKTORO KROLL
(en la antauxcxambro, formetas sian bastonon) Dankon. Mi do ne venas gxenante?
REBEKKA
Vi? Honto al vi --!
KROLL
(envenas) Cxiam afabla. (cxirkauxrigardas) Rosmer, cxu en sia cxambro?
REBEKKA
Ne, li promenas. Li forestas iom pli longe ol kutime. Sed nun li baldaux venos. (montras al la sofo) Bonvolu sidi dume.
KROLL
(demetas la cxapelon) Multan dankon. (eksidas kaj cxirkauxrigardas) Ho kiel bela kaj sxatinda vi farigis la malnovan cxambron. Floroj alte kaj malalte.
REBEKKA
Rosmer multe sxatas fresxajn florojn cxirkaux si.
KROLL
Ankaux vi, mi opinias.
REBEKKA
Jes. Sxajnas al mi, ke ili agrable lulas niajn sentojn. Antauxe ni devis ja rezigni pri tiu gxuo.
KROLL
(kapsignas peze) Kompatinda Beate ne toleris la odoron.
REBEKKA
Ecx ne la kolorojn. Sxi kvazaux konfuzigxis --
KROLL
Mi bone memoras. (en pli malpeza tono) Nu, kiel do statas cxi tie?
REBEKKA
Jes, cxio iras laux la ebeno. Unu tagon kiel la alian. -- Kaj cxe vi? Via edzino --?
KROLL
Ho, kara frauxlino West, ni ne parolu pri la mia. En familio cxiam estas io aux alia kio kontrauxas. Precipe en tiaj tempoj, kiajn ni nun havas.
REBEKKA
(iomete poste, eksidas en apogsegxon apud la sofo) Kial vi ecx ne vizitis nin unu solan fojon dum cxiuj la lernejaj feritagoj?
KROLL
Nu, oni ja ne devas alkuri la pordojn de homoj --
REBEKKA
Se vi scius, kiom ni sopiris viziton de vi --
KROLL
-- kaj krome mi ja forvojagxis --
REBEKKA
Jes, tiujn du semajnojn. Vi ja cxirkauxiris al popolaj kunvenoj?
KROLL
(kapsignas) Kaj kion vi diras al tio? Cxu vi imagus, ke mi en miaj tagoj de maljuneco farigxus agitanto? Cxu?
REBEKKA
(ridetas) Iomete vi ja cxiam agitis, rektoro Kroll.
KROLL
Nu jes, tiel por mia privata gxuo. Sed de nun farigxos vera sincereco. -- Cxu vi foje legas tiujn radikalajn gazetojn?
REBEKKA
Jes, kara rektoro, mi ne neas ke --
KROLL
Kara frauxlino West, nenio hontinda estas en tio. Ne por vi.
REBEKKA
Ne, tiel ankaux mi opinias. Mi devas ja informigxi. Scii pri la aferoj --
KROLL
Nu, cxiuokaze mi ja ne postulas de vi, kiel virino, ke vi decidu pri partio en la civitana malunueco, civitana milito mi povus diri, kiu furoras cxi tie. -- Sed vi do legis kiel tiuj sinjoroj el la "popolo" permesis al si riprocxacxi min? Kiaj malicaj krudajxoj ili kuragxis permesi al si.
REBEKKA
Jes, sed sxajnas al mi, ke vi tre forte kontrauxmordis.
KROLL
Mi faris. Mi povas mem diri. Cxar nun mi gustumas sangon. Kaj ili spertos, ke mi ne estas tia viro, kiu libervole nudigas sian dorson --. (interrompas) Sed auxskultu nun, -- ni ne adoptu tiun bedauxrindan kaj sxirantan temon cxi-vespere.
REBEKKA
Ne, ni ne faru, kara rektoro.
KROLL
Prefere diru kiel vi nun vere fartas cxi tie en Rosmersholm, nun post kiam vi farigxis sola? Post kiam nia kompatinda Beate --?
REBEKKA
Jes, dankon; mi fartas suficxe bone cxi tie. Granda malpleneco estas ja post sxi multmaniere. Kaj ankaux sopiro kaj aflikto, -- kompreneble. Sed alie ja --
KROLL
Cxu vi intencas resti cxi tie? Dauxre, mi pensas.
REBEKKA
Ho, kara rektoro, mi ne pensas pri io decide en tiu rilato. Mi ja nun kutimigxis, aparteni al la domo, ankaux mi.
KROLL
Jes vi. Tion mi ja opinius.
REBEKKA
Kaj tiom longe kiom sinjoro Rosmer trovas, ke mi povas esti al ia hejmeco kaj utileco por li, -- mi do certe restos, mi pensas.
KROLL
(rigardas sxin senteme) Sciu, -- estas io granda en tio cxi, por virino, tiel trapasi sian tutan junecon en sindonemo por aliuloj.
REBEKKA
Ho, por kio mi alie vivus?
KROLL
Unue vi subigxis al tiu eterna peno por via lama, postulema propatro --
REBEKKA
Ne pensu, ke doktoro West estis postulema tie norde en Finnmark. Estis la teruraj marvojagxoj, kiuj rompis lin. Sed kiam ni translogxigxis cxi-suden, -- jes, tiam venis iuj severaj jaroj, antaux ol li finluktis.
KROLL
Cxu ili ne farigxis ankoraux pli severaj por vi, la jaroj, kiuj sekvis?
REBEKKA
Ne, kiel vi parolas! Mi, kiu tiel intime amis Beate --. Kaj kiel dolorige sxi, la kompatindulino, bezonis flegadon kaj indulgan vartadon.
KROLL
Dankon al vi, cxar vi memoras sxin kun indulgo.
REBEKKA
(proksimigas sin) Kara rektoro, vi diras tion tiel bele kaj sentoplene, ke mi certas, ke neniu missento kusxas sube.
KROLL
Missento? Kion vi aludas per tio?
REBEKKA
Nu, ne estus ja strange, se estus por vi gxene vidi min, fremda homo, disponadi cxi tie en Rosmersholm.
KROLL
Ne, sed kiel vi --!
REBEKKA
Sed tiel vi do ne pensas (etendas al li la manon) Dankon, kara rektoro! Dankon, dankon pro tio.
KROLL
Sed kiel vi do povis ekhavi tian ideon?
REBEKKA
Mi komencis timigxi, cxar vi malofte vizitetis nin.
KROLL
Jen vi iris strangan erarvojon, frauxlino West. Kaj krome, -- nenio estas ja vere sxangxita. Estas ja vi, -- kaj sole vi, -- kiu mastrumis cxi tie ecx dum la lasta malfelicxa tempo de kompatinda Beate.
REBEKKA
Estis ja pli ia regenteco en la nomo de la sinjorino.
KROLL
Sed kiaj ajn la aferoj --. Sciu, frauxlino West, -- laux mi ne estus kontrauxinde, se vi --, tamen eble tiajxo ne estas dirinda.
REBEKKA
Kion vi aludas?
KROLL
Se povus farigxi, ke vi prenus la vakan lokon --
REBEKKA
Mi havas la lokon, kiun mi deziras, sinjoro rektoro.
KROLL
En ago, jes; sed ne en --
REBEKKA
(interrompante serioze) Honto al vi, rektoro Kroll. Kiel vi povas sxerci pri tiajxo?
KROLL
Ho jes, iel nia bona Johannes Rosmer eble opinias, ke li havis pli ol suficxe da edzeco. Sed tamen --
REBEKKA
Auxdu, -- mi preskaux devas priridi vin.
KROLL
Tamen --. Diru, frauxlino West --. Se permesigxas la demando --. Kiom agxa vere estas vi?
REBEKKA
Honte dirite mi ja plenumis mian dudeknauxan, sinjoro rektoro. Mi estas nun en mia trideka.
KROLL
Nu-ja. Kaj Rosmer, -- kiom agxa estas li? Mi pripensu. Li havas kvin jarojn malpli ol mi. Do li plenumis la kvardektrian. Sxajnas al mi, ke bone konvenus.
REBEKKA
(ekstaras) Certe, certe. Bone konvenus. -- Cxu vi trinkos teon kune kun ni cxi-vespere?
KROLL
Jes, dankon. Mi intencis iomete resti. Cxar estas afero, kiun mi devas priparoli kun nia bona amiko. -- Kaj, frauxlino West, por ke vi ne ekhavu malgxustajn pensojn denove, mi ofte vizitetos vin, -- kiel pasinte.
REBEKKA
Ho jes, faru. (agitas liajn manojn) Dankon, dankon! Vi tamen vere estas afabla.
KROLL
(murmuras) Cxu? Jen pli ol kion mi auxdas hejme.
(Johannes Rosmer envenas tra la pordo dekstre.)
REBEKKA
Sinjoro Rosmer, -- cxu vi vidas kiu sidas tie?
JOHANNES ROSMER
Sinjorino Helseth diris.
(Rektoro Kroll ekstaris.)
ROSMER
(milde kaj mallauxte, premas liajn manojn) Bonvenon denove al la domo, kara Kroll. (metas la manojn sur liajn sxultrojn kaj rigardas lin en la okulojn) Vi kara, bona amiko! Mi ja sciis, ke iam fine farigxus inter ni kiel antauxe.
KROLL
Sed bona homo, -- cxu ankaux vi enteksigxis en tiun frenezan imagajxon, ke io misestus!
REBEKKA
(al Rosmer) Jes, imagu, -- kiel bonege estas, ke nur estis imagajxo.
ROSMER
Cxu vere estis, Kroll? Sed kial vi tiel tute retiris vin de ni?
KROLL
(sincere kaj mallauxte) Cxar mi ne volis reaperanti kiel memoro pri viaj malfelicxaj jaroj -- kaj pri sxi, -- kiu trovis finon en la mueleja akvofalo.
ROSMER
Estis ja bela penso de vi. Vi cxiam estas indulga. Sed vi tute ne bezonis teni vin fore pro tiu kauxzo. -- Venu; ni eksidu en la sofon. (ili eksidas) Ne aspektas por mi dolore pensi pri Beate. Cxiun tagon ni parolas pri sxi. Sxi ja dauxre apartenas al la domo, ni trovas.
KROLL
Cxu vere?
REBEKKA
(eklumigas la lampon) Jes, ni vere faras.
ROSMER
Estas ja sengxene. Ni ambaux amis sxin kore. Kaj ambaux ni, Rebek-- frauxlino West kaj mi, ni scias en ni mem, ke ni faris cxion eblan por la kompatinda suferantino. Estas nenio por riprocxi nin. -- Ial, mi trovas, ke estas io milda kaj dolcxa en la penso pri Beate nun.
KROLL
Vi karaj bonaj homoj! De nun mi venos vizite cxiun tagon.
REBEKKA
(eksidas en apogsegxon) Jes, ke ni vidu, ke vi tenu vian vorton.
ROSMER
(iomete hezite) Vi Kroll, -- mi ege dezirus, ke nia interrilato neniam estus interrompita. Vi ja estis, la memkomprenebla konsilanto por mi tiom longe kiom ni interkonatigxis. Ekde kiam mi farigxis studento.
KROLL
Nu ja; kaj tion mi alte estimas. Cxu estas io aparta --?
ROSMER
Pri multo kaj multe mi dezirus sengxene paroli kun vi. Iel intime el la koro.
REBEKKA
Jes, cxu ne, sinjoro Rosmer? Sxajnas al mi, ke estus bone -- inter malnovaj amikoj --
KROLL
Ho, sciu, ke mi havas ecx pli por priparoli kun vi. Cxar nun mi farigxis aktiva politikisto, kiel vi certe scias.
ROSMER
Jes, vi ja farigxis. Kiel tio efektive okazis?
KROLL
Mi devis. Devis, kvankam senvola mi estis. Ne eblas nun stari kiel sencela rigardanto. Nun, kiam la radikaluloj bedauxrinde prenis la potencon, -- nun jam urgxas --. Tial mi ja igis nian etan rondon de amikoj en la urbo unuigxi pli dense. Ja urgxas, mi diras!
REBEKKA
(kun rideto) Cxu vere ne estas iom malfrue?
KROLL
Sendube estus pli avantagxe, se ni estus haltiginta la evoluon je pli frua tempopunkto. Sed kiu povus antauxvidi tion, kio venus? Almenaux mi ne. (ekstaras kaj pasxadas sur la planko) Jes, nun mi efektive malfermis la okulojn. Cxar nun la ribela spirito ecx penetris en la lernejon.
ROSMER
En la lernejon? Do ne en vian lernejon?
KROLL
Gxuste tiel. En mian propran lernejon. Kion vi pensas! Mi malkovris, ke la knaboj en la plej supera klaso, -- nu, kelkaj el la knaboj, -- dum duona jaro ili havas sekretan asocion, kaj en gxi ili abonas la gazeton de Mortensgard!
REBEKKA
Nu, "La Lumturon".
KROLL
Jes, cxu ne sxajnas al vi, ke estas saniga animnutrajxo por estontaj publikaj oficistoj, cxu? Sed la plej bedauxrinda en la afero estas, ke estas la plej naturdotitaj knaboj en la klaso kiuj konspiris kaj faris tiun komploton kontraux mi. Estas nur la fusxuloj kaj la postrestantoj, kiuj detenis sin.
REBEKKA
Cxu tio tusxas vin tiel forte, rektoro?
KROLL
Cxu tusxas min! Tiel vidi min malhelpata kaj kontrauxlaborata en mia vivoverko. (pli mallauxte) sed mi povus diri, ke tio povus esti kiel estas. Sed nun venas la plej malbona (cxirkauxrigardas) Cxu estas iu kiu sxtelauxskultas cxe la pordoj?
REBEKKA
Ho, tute ne.
KROLL
Do sciu, ke la malakordo kaj ribelo penetris en mian propran domon. En mian propran, trankvilan hejmon. Maltrankviligis por mi la hejman pacon.
ROSMER
(ekstaras) Kion vi diras! Hejme cxe vi --?
REBEKKA
(iras al la rektoro) Sed kara, kio do okazis?
KROLL
Imagu, ke miaj propraj infanoj --. Mallonge, -- estas Lauxrits, kiu estras la lernejan komploton. Kaj Hilda brodis rugxan dokumentujon por stoki "La Lumturon".
ROSMER
Tion mi ecx neniam songxus, -- ke cxe vi, -- en via domo --
KROLL
Ne, kiu songxus pri tiajxo? En mia domo, kie cxiam regis obeemo kaj ordo, -- kie gxis nun regis unu sola samopinia volo --
REBEKKA
Kiel traktas via edzino tion cxi?
KROLL
Nu vidu, tio estas la plej nekredebla el cxio. Sxi, kiu cxiujn siajn tagojn -- en aferoj gravaj kaj malgravaj -- samopiniis kun mi kaj akceptis miajn vidpunktojn, sxi ne gxenas sin klini al la flanko de la infanoj en multaj rilatoj. Kaj krome sxi kulpigas min pro la okazajxoj. Sxi diras, ke mi subpremas la junulojn. Ecx se ja necesus, ke --. Nu, tiel la malpaco regas hejme. Sed tion mi priparolas plej eble malmulte, kompreneble. Tiajxon oni ja prefere silentigu. (pasxadas) Nu ja, nu ja, nu ja. (Li haltas cxe la fenestro kun la manoj surdorse kaj elrigardas.)
REBEKKA
(proksimigxis al Rosmer kaj diras mallauxte kaj nerimarkate de la rektoro) Faru!
ROSMER
(sammaniere) Ne cxi-vespere!
REBEKKA
(kiel antauxe) Jes, gxuste nun. (Sxi prenas lokon apud la lampo.)
KROLL
(pasxas antauxen) Jes, mia kara Rosmer, nun vi do scias, kiel la moderna spirito jxetis siajn ombrojn en mian hejman vivon kiel sur mian oficialan laboron. Kaj tiun koruptan, degenerigan spiriton, cxu mi ne kontrauxbatalu gxin per cxiuj armiloj ekhaveblaj? Ho jes, tion mi intencas. Kaj en skribo kaj en parolo.
ROSMER
Cxu vi ankaux esperas ion atingi tiel?
KROLL
Mi almenaux servu mian sxtatanecan devigan servon. Kaj mi opinias, ke estas la devo de cxiu patriamanto kaj por cxiu, kiu havas zorgon por la bona tasko, fari la samon. Vidu, -- pro tio mi ja venis cxi tien al vi cxi-vespere.
ROSMER
Sed kara, al kio vi aludas --? Kion mi povas --?
KROLL
Vi helpu viajn malnovajn amikojn. Faru kiel ni aliuloj. Asistu kiel vi plej eble povas.
REBEKKA
Sed rektoro Kroll, vi ja scias pri la malemo de sinjoro Rosmer partopreni en tiajxo.
KROLL
Tiun malemon li devas venki nun. -- Vi ne suficxe informigxas, Rosmer. Vi sidas cxi tie inter muroj kun viaj historiaj kolektajxoj. Bona Dio, -- respekto por genealogio kaj cxio apartenanta al gxi. Sed la tempo ne estas por tiaj okupoj -- bedauxrinde. Vi ne imagas, kiel estas la stato ekstere en la socio. Turnigxis preskaux cxiuj konceptoj. Bezonigxas giganta laboro por ree forigi cxiujn tiujn erarojn.
ROSMER
Mi ja kredas. Sed tia laboro ne konvenas al mi.
REBEKKA
Kaj mi ankaux opinias, ke sinjoro Rosmer atingis al nova vido sur la aferoj en la vivo, kaj vidas per pli malfermaj okuloj ol antauxe.
KROLL
(en surprizo) Pli malfermaj?
REBEKKA
Jes, aux pli liberaj do. Pli senantauxjugxaj.
KROLL
Kion tio signifas? Rosmer, -- vi do ne estas tiel malforta, ke vi lasus vin logi de tia hazarda okazajxo, kiam la amas-estrantoj gajnis tempan venkon!
ROSMER
Kara, vi ja scias, kiel malmulte mi komprenas la politikon. Tamen sxajnas al mi, ke en la lastaj jaroj penetrigxis iom pli da sendependeco en la pensojn de la unuopuloj.
KROLL
Nu, -- kaj tion vi estimas tiel senpere kiel bonon? Cetere vi grave eraras, mia amiko. Informigxu pri la opinioj, kiuj valoras inter la radikaluloj, kaj cxi tie kaj en la urbo. Ne estas snufo alia ol la sagxo predikata en "La Lumturo".
REBEKKA
Jes, Mortensgard potencas super multuloj en la najbareco.
KROLL
Jes, imagu! Viro kun tia kotigita pasinteco. Homo, kiu pro maldeca rilato estas forkondamnita de sia instruista posteno --! Tia ulo komencas roli kiel popola gvidanto! Kaj li sukcesas! Li efektive sukcesas! Nun li volas pliampleksigi sian gazeton, mi auxdas. Mi scias de fidinda fonto, ke li sercxas tauxgan kunlaboranton.
REBEKKA
Sxajnas al mi strange, ke vi kaj viaj amikoj ne starigas ion kontraux lin.
KROLL
Estas gxuste, kion ni nun volas fari. Hodiaux ni acxetis "La Gubernian Gazeton". La acxetsumo ne prezentis malfacilajxon. Sed -- (turnas sin al Rosmer) Jes, nun mi venas al mia vera misio al vi. Estas la estrado, -- la jxurnalista estrado, kiu mankas al ni, komprenu. -- Diru, Rosmer, -- cxu ne vi pro la bona afero sentus vin vokata por transpreni gxin?
ROSMER
(preskaux terurigata) Mi!
REBEKKA
Sed kiel povas vi pensi tiajxon?
KROLL
Ke vi timas la popolajn kunvenojn, kaj ne volas nudigi vin al la traktado, kiu tie prezentigxas, estas ja suficxe kompreneble. Sed la pli retirita agado de redaktoro, aux, por pli gxuste diri --
ROSMER
Ne, ne, kara amiko, ne petu min pri tio cxi.
KROLL
Mi mem volonte sxatus eksperimenti ankaux en tiu flanko. Sed estus tute nefareble por mi. Mi estas jam antauxe tiom sxargxita de sennombraj farendajxoj --. Vi, kontrauxe, kiu ne plu premigxas de iu publika ofica laboro, -- Ni aliuloj kompreneble helpos vin laux ebleco.
ROSMER
Mi ne povas, Kroll. Mi ne tauxgas al tio.
KROLL
Ne tauxgas? La sama vi diris, kiam via patro havigis al vi la pastorecon --
ROSMER
Mi pravis. Tial mi ja forlasis gxin.
KROLL
Ho, se vi farigxos same bona redaktoro, kiel vi estis pastro, ni estos kontentaj.
ROSMER
Kara Kroll, -- mi nun diras al vi fojon finan, -- mi ne faros.
KROLL
Nu, sed vian nomon vi tamen pruntedonu al ni?
ROSMER
Mian nomon?
KROLL
Jes, ecx nur la nomo Johannes Rosmer estos gajno por la gazeto. Ni aliuloj ja nur valoras kiel tipaj partianoj. Mi mem estas ecx elkriita kiel acxa fanatikulo, mi auxdas. Tial ni ne povas esperi, sub propra nomo, havigi al la gazeto akcepton inter la misgviditaj amasoj. Vi, kontrauxe, -- vi cxiam tenis vin ekster la lukto. Via milda, honesta animo, -- via alta pensmaniero, -- via senriprocxa honesteco estas konata kaj taksata de cxiuj en niaj rondoj. Kaj la estimo kaj respekto, kiujn via antauxa pastra ofico donas al vi! Kaj fine la honorinda familia nomo!
ROSMER
Ho la familia nomo --
KROLL
(montras al la portretoj) Rosmeroj de Rosmersholm, pastroj kaj oficiroj. Alte konfiditaj publikaj oficistoj. Seneraraj honestuloj cxiuj, -- familio, kiu nun baldaux du jarcentojn sidas cxi tie kiel la plej eminenta en la distrikto. (metas la manon sur lian sxultron) Rosmer, -- vi devas al vi mem kaj al la tradicioj de via parencaro kuniri kaj defendi tion, kio estas gxis nun akceptita en nia socio. (turnas sin) Jes, kion vi diras, frauxlino West?
REBEKKA
(kun silenta rido) Kara rektoro, -- por mi tio cxi aspektas nedireble ridinde.
KROLL
Kio! Ridinde?
REBEKKA
Jes, cxar nun mi volas diri al vi tute malkasxe --
ROSMER
(rapide) Ne, ne, -- ne faru! Ne nun!
KROLL
(rigardas ilin lauxvice) Sed kio do, je la granda mondo, karaj amikoj --? (interrompas) Hm! (Sinjorino Helseth venas en la pordo dekstre.)
SINJORINO HELSETH
Jen estas viro en la kuireja koridoro. Li diras, ke li volas saluti la pastoron.
ROSMER
(malpezigita) Ho nu. Jes petu lin bonvole enveni.
SINJORINO HELSETH
Cxi tien en la sidcxambron?
ROSMER
Jes ja.
SINJORINO HELSETH
Sed li ne aspektas tiel, ke oni povas inviti lin en la sidcxambron.
REBEKKA
Kiel li do aspektas, sinjorino Helseth?
SINJORINO HELSETH
Ho, ne estas vere bele, frauxlino.
ROSMER
Li ne diris kiel li nomigxas, cxu?
SINJORINO HELSETH
Jes, sxajnas al mi, ke li nomas sin Hekman aux ion tian.
ROSMER
Mi konas neniun kun tiu nomo.
SINJORINO HELSETH
Kaj li ankaux diris, ke li nomigxas Ulrik.
ROSMER
(mire) Ulrik Hetman! Cxu tiel?
SINJORINO HELSETH
Jes, Hetman li diris.
KROLL
Tiun nomon mi ja antauxe auxdis --
REBEKKA
Estas ja sub tiu nomo ke li skribis, li, tiu strangulo --
ROSMER
(al Kroll) Estas la pseuxdonimo de Ulrik Brendel.
KROLL
La pereulo Ulrik Brendel. Gxuste.
REBEKKA
Nu, do li dauxre vivas.
ROSMER
Li cxirkauxveturis kun teatra asocio, mi opiniis.
KROLL
La lasta kion mi auxdis pri li, estis ke li sidas en punlaborejo.
ROSMER
Petu lin enveni, sinjorino Helseth.
SINJORINO HELSETH
Jes, jes. (Sxi eliras.)
KROLL
Cxu vi vere volas toleri tiun homon en via salono?
ROSMER
Ho, vi ja scias, ke li estis mia instruisto dum ioma tempo.
KROLL
Jes, mi scias ke li vizitadis cxi tie sxtopante vian kapon per revoluciaj opinioj, kaj ke via patro forpelis lin per sia rajdvipo.
ROSMER
(iomete amare) Patro estis majoro ankaux hejme en sia domo.
KROLL
Vi danku lin pro tio en lia tombo, mia kara Rosmer. Nu!
(Sinjorino Helseth malfermas la pordon dekstre por Ulrik Brendel, eliras kaj fermas la pordon post li. Li havas imponan staturon, sed estas iom malgrasa tamen vigla, kaj kun grizaj haroj kaj barbo. Cetere vestita kiel ordinara vagabondo. Eluzita surtuto; malbonaj sxuoj, cxemizo ne vidigxas. Malnovaj nigraj gantoj; mola malpura cxapelo kunpremita sub la brako kaj promena bastono en la mano.)
ULRIK BRENDEL
(unue necerta, iras rapide al la rektoro kaj etendas al li la manon) Bonan vesperon, Johannes!
KROLL
Pardonu --
BRENDEL
Cxu vi ne atendis revidi min? Kaj inter cxi tiuj malbenitaj muroj?
KROLL
Pardonu --. (montras) Tie --
BRENDEL
(turnas sin) Gxuste. Jen li estas. Johannes, -- mia knabo, -- vi, kiun mi pleje amis --!
ROSMER
(etendas al li la manon) Mia antauxa instruisto.
BRENDEL
Spite al certaj memorajxoj mi tamen ne volis preterpasi Rosmersholm sen fari rapidan viziteton.
ROSMER
Nun vi ja estas kore bonvena, sciu.
BRENDEL
Ah, tiu alloga sinjorino --? (kapklinas) La provostino kompreneble.
ROSMER
Frauxlino West.
BRENDEL
Supozeble proksima parencino. Kaj tiu nekonato --? Publika, ofica frato, mi vidas.
ROSMER
Rektoro Kroll.
BRENDEL
Kroll? Kroll? Atendu iomete. Cxu vi studis filologion en viaj junaj tagoj?
KROLL
Jes, kompreneble.
BRENDEL
Sed Donnerwetter, do mi ja konis vin!
KROLL
Pardonu --
BRENDEL
Cxu vi ne estis --
KROLL
Pardonu --
BRENDEL
-- unu el tiuj trabantoj por dececo, kiuj eksigis min el la diskutasocio?
KROLL
Eblas. Sed mi protestas kontraux cxiu ajn konateco proksima.
BRENDEL
Nu-nu! Nach Belieben, sinjoro doktoro. Estas por mi egale. Ulrik Brendel tamen restos la sama viro.
REBEKKA
Vi intencas iri al la urbo, cxu, sinjoro Brendel?
BRENDEL
Sinjorino pastorino pravas. Kun certaj interspacoj mi devas lukti por la ekzistado. Mi ne volonte faras; sed -- enfin -- la prema neceso --
ROSMER
Ho, kara sinjoro Brendel, permesu al mi helpi vin pri io, cxu? Iel, mi pensas --
BRENDEL
Ha, tia propono! Cxu vi volus makuli la ligilon kiu kunligas nin? Neniam, Johannes, -- neniam!
ROSMER
Sed kion vi do intencas fari en la urbo? Sciu, ke ne estos facile por vi --
BRENDEL
Lasu tion al mi, mia knabo. La jxetkubo rulis. Kiel mi nun staras antaux vi, mi estas faranta ampleksan vojagxon. Pli ampleksan ol cxiujn miajn antauxajn ekskursojn entute. (al rektoro Kroll) Cxu mi kuragxus demandi la profesoron -- unter uns --, cxu trovigxas iu iom deca, respektinda kaj spaca kunvenejo en via respektinda urbo?
KROLL
La plej spaca estas la cxambrego de la laborista asocio.
BRENDEL
Cxu la docento havas iun kvalifikan influon en tiu certe tre utila asocio?
KROLL
Mi ne miksigxas en tiun asocion.
REBEKKA
(al Brendel) Vi devas turni vin al Peder Mortensgard.
BRENDEL
Pardonu, madame, -- kia stultulo estas li?
ROSMER
Kial vi absolute kredu, ke li estas stultulo?
BRENDEL
Cxu vi ne tuj auxdas el lia nomo, ke gxin portas plebano?
KROLL
Tiun respondon mi ne estus atendinta.
BRENDEL
Sed mi volas venki mian antauxjugxon. Nenio alia eblas. Kiam oni, -- tiel kiel mi, -- staras cxe turnopunkto en mia vivo --. Decidite. Mi kontaktos la personon, -- malfermos rektajn intertraktadojn --
ROSMER
Cxu vi vere staras sur turnopunkto?
BRENDEL
Cxu mia knabo ne scias, ke tie kie Ulrik Brendel staras, tie li cxiam staras en sincereco? -- Jes auxdu, nun mi volas vesti min per nova homeco. Elpasxi el la modesta retenemeco, kiun mi gxis nun observis.
ROSMER
Kiel --?
BRENDEL
Mi volas estri la vivon per agema mano. Ekstari. Ekiri. Ni nun spiras en sxtormo de turnigxa tempo. Nun mi volas meti mian obolon sur la altaron de la libereco.
KROLL
Cxu ankaux vi --?
BRENDEL
(al cxiuj) Cxu la publiko cxi tie iom proksime konas miajn diversajn skribajxojn?
KROLL
Ne, mi devas sincere konfesi, ke --
REBEKKA
Mi legis multe. Cxar mia propatro posedis ilin.
BRENDEL
Bela dommastrino, -- tiuokaze vi forludis vian tempon. Cxar estas ja nur babilajxo, mi diras.
REBEKKA
Nu?
BRENDEL
Tio kion vi legis, jes. Miajn gravajn verkojn nek viro nek virino konas. Neniu -- krom mi mem.
REBEKKA
Kiel do tio?
BRENDEL
Cxar ili ne estas skribitaj.
ROSMER
Sed kara sinjoro Brendel --
BRENDEL
Vi scias, mia Johannes, ke mi iome estas sibarito. Feinschmecker. Tia mi estis cxiujn miajn tagojn. Mi sxatas gxui en soleco. Cxar tiam mi gxuas duoble. Dek fojojn duoble. Vidu, -- kiam orumitaj revoj malsuprenigxis sur min, -- cxirkauxnebuligis min, -- kiam novaj, vertigxigaj, vastatingaj pensoj naskigxis en mi, -- cxirkauxflagris min per flugportantaj flugiloj, -- tiam mi cxion formis en verkoj, en vizioj, en bildoj. Nu, tiel en grandskizaj konturoj, vi ja komprenas.
ROSMER
Jes ja.
BRENDEL
Ho, kiom mi gxuis kaj glutis dum miaj tagoj! La enigma felicxego de formado, -- nu, tiel en grandskizaj konturoj, kiel dirite, -- la aplauxdon, la dankon, la famon, la lauxrokronon, -- cxion mi enkasxigis per plenaj, gxojotremantaj manoj. Satigis min en mia sekretaj imagoj kun gxojego, -- ho, vertigxige granda --!
KROLL
Hm --.
ROSMER
Sed neniam ion skribis?
BRENDEL
Ecx ne vorton. Tiu banala skribadmetio cxiam vekis en mi nauxzan malemon. Kaj kial profanigi miajn proprajn idealojn, kiam mi povis gxui ilin en pureco sola? Sed nun ili oferigxos. Vere, -- mi havas senton kiel patrino, kiu metas junajn filinojn en la brakojn de edzoj. Sed mi tamen oferos ilin, -- oferos ilin sur la altaro de liberigo. Vico de bone formitaj prelegoj -- tra la tuta lando --!
REBEKKA
(vigle) Estas granda faro de vi, sinjoro Brendel! Vi donas vian plej valoran posedajxon.
ROSMER
La solan.
REBEKKA
(rigardas al Rosmer signifoplene) Kiom da homoj faras tion? Kiuj kuragxas.
ROSMER
(reciprokas la rigardon) Kiu scias?
BRENDEL
La asembleo estas kortusxata. Tio revivigas mian koron -- fortigas la volon. Kaj mi do pasxos al ago. Tamen unu afero --. (al la rektoro) Bonvolu diri cxu trovigxas en la urbo abstina societo? Totalabstinenca societo? Kompreneble trovigxas.
KROLL
Jes, je via servo. Mi mem estas estro.
BRENDEL
Vere vi ja tiel aspektas! Nu, do eblas ke mi venu hejmen al vi por enskribi min por semajno.
KROLL
Pardonu, -- ni ne akceptas membrojn semajnajn.
BRENDEL
A la bonheur, sinjoro pedagogo. Ulrik Brendel neniam kuradis la pordojn de tiaj societoj. (turnas sin) Sed mi ne kuragxas dauxrigi mian restadon en tiu cxi domo, tiel ricxa pri memoroj. Mi devas iri al la urbo por elekti konvenan logxejon. Trovigxas certe deca hotelo, mi esperas.
REBEKKA
Cxu vi ne volas trinki ion varman, antaux ol vi foriros?
BRENDEL
Kian varman, sinjorina Mosxto?
REBEKKA
Tason da teo aux --
BRENDEL
Mi dankas la malavaran mastrinon. Sed mi ne volonte okupas la privatan gastemon. (mansalutas) Fartu bone, gesinjoroj! (iras al la pordo, sed returnas) Ho, jen mi memoras --. Johannes, -- pastoro Rosmer, -- cxu vi bonvolas fari al via iama instruisto servon pro multjara amikeco?
ROSMER
Jes, kore.
BRENDEL
Bone. Pruntedonu al mi -- por tago aux du -- gladitan manumcxemizon.
ROSMER
Nur tion!
BRENDEL
Cxar, vidu, mi vojagxas piede -- cxi tiun fojon. Mia valizo sendigxas poste.
ROSMER
Jes bone. Sed cxu ne estas io alia?
BRENDEL
Jes, pripense, -- vi povus eble malhavi malnovetan, uzitan somersurtuton?
ROSMER
Jes, jes, certe mi povas.
BRENDEL
Kaj se al la surtuto apartenas paro da konvenaj sxuoj --
ROSMER
Certe eblos. Tuj kiam ni scios vian adreson, ni sendos al vi la ajxojn.
BRENDEL
Neniel. Neniu gxeno pro mi! Mi kunprenu tiujn bagatelajxojn.
ROSMER
Bone, bone. Do sekvu min supren.
REBEKKA
Prefere mi faru. Lasu al sinjorino Helseth kaj mi prizorgi tion.
BRENDEL
Neniam mi permesas al cxi tiu alte distingita sinjorino --!
REBEKKA
Nu do! Venu vi, sinjoro Brendel. (Sxi eliras dekstre.)
ROSMER
(retenas lin) Diru, -- cxu ne estas io alia, per kio mi povus servi vin?
BRENDEL
Mi vere ne scias kio tio estus. Jes, morto kaj infero, -- kiam mi pripensas --! Johannes, -- cxu vi hazarde havas ok kronojn en la posxo?
ROSMER
Nun ni vidu. (malfermas la monujon) Jen du dekkronaj biletoj.
BRENDEL
Jes, jes, tauxgas. Mi povas preni ilin. Povos certe sxangxi en la urbo. Dankon gxis poste. Memoru, ke estas du dekkronaj biletoj, kiujn mi ricevis. Bonan nokton, vi, mia plej kara knabo! Bonan nokton estimata sinjoro!
(Li eliras dekstre, kie Rosmer adiauxas kaj fermas la pordon post li.)
KROLL
Kompatema Dio, -- tio do estas tiu Ulrik Brendel, pri kiu la homoj kredis, ke li farigxus io alta en la mondo.
ROSMER
(silente) Li tamen kuragxis vivi la vivon laux sia propra intenco. Sxajnas al mi, ke tio tamen ne estas eta.
KROLL
Cxu? Vivo kiel la lia! Preskaux aspektas ke li estas viro kapabla por konfuzi viajn ideojn ankorauxfoje.
ROSMER
Ho ne. Mi nun atingis al kompreno de la problemoj.
KROLL
Ke estus tiel bone, kara Rosmer. Cxar vi ja estas tre sentema por influo de ekstere.
ROSMER
Ni eksidu. Kaj mi volas paroli kun vi.
KROLL
Jes, ni faru. (Ili eksidas sur la sofon.)
ROSMER
(post iom) Cxu ne sxajnas al vi, ke estas bone kaj hejmece cxe ni?
KROLL
Jes, farigxis bone kaj hejmece -- kaj pace. Jes, vi ekhavis hejmon, vi, Rosmer. Kaj mi perdis la mian.
ROSMER
Kara, ne tiel parolu. Kio nun estas disigita, denove kunfandigxos.
KROLL
Neniam. Neniam. La dorno restas. Neniam farigxos kiel antauxe.
ROSMER
Auxdu nun, Kroll. Ni du ja staris proksime unu al la alia dum multaj, multaj jaroj. Cxu vi imagas, ke nia amikeco disrompigxus?
KROLL
Mi ne imagas ion ajn en la mondo, kio povus disrompi nian rilaton. Kiel vi ekhavis tian ideon?
ROSMER
Cxar vi tiel forte insistas pri samopinieco en ideoj kaj konceptoj.
KROLL
Nu jes; sed ni du ja grandskale samopinias. Almenaux en la altaj, kernaj ideoj.
ROSMER
(pli mallauxte) Ne. Ne plu.
KROLL
(volas eksalti) Kion tio signifas!
ROSMER
(tenas lin) Ne, vi sidu. Mi petas vin, Kroll.
KROLL
Kio estas? Mi ne komprenas vin. Parolu klare!
ROSMER
Venis nova somero en mian animon. Nova junula vizio. Kaj tial mi nun staras tie --
KROLL
Kie, -- kie vi staras?
ROSMER
Kie viaj infanoj staras!
KROLL
Vi? Vi! Neeblas! Kie vi staras, vi diras?
ROSMER
Cxe la flanko de Lauxrits kaj Hilda.
KROLL
(klinas la kapon) Apostato. Johannes Rosmer apostato.
ROSMER
Mi sentus min gxoja, -- korege gxoja esti tio, kion vi nomas apostato. Sed mi tamen suferis. Cxar mi ja sciis, ke kauxzus al vi amaran cxagrenon.
KROLL
Rosmer, -- Rosmer! Tion cxi mi neniam trapasos. (rigardas lin pezmiene) Ho, cxu ankaux vi volas etendi manon al la degeneriganta kaj detruanta agado en tiu cxi malfelicxa lando.
ROSMER
Estas agado por libereco, al kiu mi volas aligxi.
KROLL
Jes, mi ja scias. Tiel gxi nomigxas kaj de la delogantoj kaj de la delogitoj. Sed cxu vi opinias, ke estas libereco atendinda el tiu spirito, kiu nun venenigadas nian tutan socian vivon?
ROSMER
Mi ne aligxas al tiu spirito, kiu regas. Ne al kiu ajn el la luktantoj. Mi volas provi unuigi la homojn el cxiuj flankoj. Tiom multaj kaj tiel intime kiel mi kapablas. Mi volas vivi kaj uzi cxiujn fortojn en mia vivo por tio sola, -- krei la veran popolan arhxion en la lando.
KROLL
Vi do opinias, ke ni ne havas suficxan popolan arhxion! Laux mi ni estas survoje tirigxi malsupren en la koto, kie cetere la plebanoj sentadas sin komforte.
ROSMER
Gxuste tial mi montre levos la sinceran taskon de la popola arhxio.
KROLL
Kiun taskon?
ROSMER
Fari el cxiuj homoj en la lando nobelojn.
KROLL
Cxiuj homoj --!
ROSMER
Almenaux tiom multaj kiom eblas.
KROLL
Per kio?
ROSMER
Liberigante la animojn kaj purigante la volojn, mi intencas.
KROLL
Vi estas revanto, Rosmer. Cxu vi volas liberigi ilin? Cxu vi volas purigi ilin?
ROSMER
Ne, kara, -- mi nur volas veki ilin. Realigi, -- ili devas mem.
KROLL
Kaj vi kredas, ke ili kapablas?
ROSMER
Jes.
KROLL
Per propra forto do?
ROSMER
Jes, gxuste per propra forto. Ekzistas neniu alia.
KROLL
(ekstaras) Cxu tio estas paroli, kiel decas al pastro?
ROSMER
Mi ne plu estas pastro.
KROLL
Jes, sed -- via infana kredo --?
ROSMER
Mi ne plu havas gxin.
KROLL
Vi ne havas --!
ROSMER
(ekstaras) Mi forlasis gxin. Mi devis forlasi gxin, Kroll.
KROLL
(skuita sed sinrega) Nu ja. -- Ja, ja, ja. Unu rezulto do sekvas la alian. -- Cxu eble tial vi eliris el la servo de la eklezio?
ROSMER
Jes. Kiam mi komprenis min mem, -- kiam mi atingis al plena certeco, ke ne estis nura pasanta anima malkvieto, sed estis io de kio mi neniam plu povus min liberigi, -- tiam mi eliris.
KROLL
Tiom longe gxi do fermentis en vi. Kaj ni, -- viaj amikoj, nenion sciis pri gxi. Rosmer, Rosmer, -- kiel povis vi kasxi tiun bedauxrindan veron por ni!
ROSMER
Cxar mi opiniis, ke estas afero, kiu nur rilatas al mi mem. Kaj mi ja ne volis kauxzi al vi kaj al la aliaj amikoj nenecesan cxagrenon. Mi pensis, ke mi povus dauxre vivi cxi tie kiel antauxe, trankvila kaj gxoja kaj felicxa. Mi volis legi kaj penetri profunden en la verkojn, kiuj antauxe estis fermitaj libroj por mi. Vere kore enpenetri en la grandan mondon de la vero kaj la libereco, kiu nun malkasxigxis por mi.
KROLL
Apostato. Cxiu vorto atestas pri tio. Sed kial vi tamen konfesas tiun vian sekretan perfidon? Kaj kial gxuste nun?
ROSMER
Vi mem devigis min, Kroll.
KROLL
Mi? Cxu mi devigis vin --?
ROSMER
Kiam mi auxdis pri viaj senbridaj atakoj dum la kunvenoj, -- kiam mi legis pri la senkora parolo, kiun vi tie faris, -- pri cxiuj viaj malamoplenaj atakoj kontraux tiuj, kiuj staras cxe la alia flanko, -- via mokanta kondamno de la kontrauxuloj --. Ho, Kroll, -- ke vi, ke vi povus farigxi tia! Tiam staris sen rifuzo antaux mi la devo. La homoj farigxas malbonaj dum la nuna luktado. Devas enigxi en la animojn trankvilo kaj gxojo kaj repacigxo. Tial mi nun alpasxos kaj prezentos min malkasxe tia kia mi estas. Kaj nun mi volas provi miajn fortojn, ankaux mi. Cxu vi -- de via flanko -- povus aligxi, Kroll?
KROLL
Neniam en mia vivo mi kompromisos kun la ruinigantaj fortoj en la socio.
ROSMER
Lasu nin tamen lukti per noblaj armiloj, -- se ni nepre devas.
KROLL
Kiu ne sekvas min en la decidaj vivkonceptoj, lin mi ne plu konas. Kaj al li mi ne sxuldas indulgon.
ROSMER
Cxu tio validas ankaux por mi?
KROLL
Vi mem rompis kun mi, Rosmer.
ROSMER
Sed cxu tio cxi do estas rompo!
KROLL
Tio cxi! Estas rompo kun cxiuj tiuj, kiuj gxis nun staris proksime al vi. Vi nun ricevu la sekvojn.
(Rebekka West envenas de dekstre kaj largxe malfermas la pordon.)
REBEKKA
Jen do; nun li estas survoje al sia granda oferfesto. Kaj nun ni povas iri al la tablo. Bonvolu, sinjoro rektoro.
KROLL
(prenas sian cxapelon) Bonan nokton, frauxlino West. Cxi tie mi ne plu havas iun mision.
REBEKKA
(ekscitite) Kio estas? (fermas la pordon kaj proksimigxas) Cxu vi parolis --?
ROSMER
Nun li scias.
KROLL
Ni ne lasos vin el la manoj, Rosmer. Ni devigos vin reveni al ni.
ROSMER
Tien mi neniam revenos.
KROLL
Ni vidos. Vi ne estas viro por stari sola.
ROSMER
Mi tamen ne restos tute sola. -- Ni estas du, por porti la solecon cxi tie.
KROLL
Ah --! (suspekto suprenpafigxas en li) Ankaux tio! La vortoj de Beate --!
ROSMER
Beate --?
KROLL
(forpusxas la penson) Ne, ne, -- malbele --. Pardonu min.
ROSMER
Kion? Kiel?
KROLL
Ne pli pri tio. Fi! Pardonu min. Adiaux! (Li iras al la antauxcxambra pordo.)
ROSMER
(sekvas lin) Kroll! Tiel ne estu fino inter ni. Morgaux mi venos al vi.
KROLL
(en la antauxcxambro, turnas sin) Ecx ne per via piedo en mian domon!
(Li prenas sian bastonon kaj foriras. Rosmer staras momenton en la malferma pordo; poste li fermas gxin kaj iras al la tablo.)
ROSMER
Ne gravas, Rebekka. Ni tamen eltenos. Ni du fidelaj geamikoj. Vi kaj mi.
REBEKKA
Pri kio li pensis, laux vi, dirante: Fi?
ROSMER
Kara, ne gxenu vin pri tio. Li ecx ne mem kredis kion li pensis. Sed morgaux mi iros al li. Bonan nokton!
REBEKKA
Cxu vi enlitigxos tiel frue ankaux cxi-vespere? Post tio cxi?
ROSMER
Cxi-vespere kiel kutime. Mi sentas malpezigxon post la malferma klarigo. Vi vidas, -- ke mi estas tute trankvila, kara Rebekka. Ankaux vi estu trankvila. Bonan nokton!
REBEKKA
Bonan nokton, kara amiko! Kaj dormu bone.
(Rosmer eliras tra la antauxcxambra pordo; poste oni auxdas lin supreniri sxtuparon. Rebekka aliras kaj tiras sonorilan sxnuron apud la forno. Post iom envenas sinjorino Helseth de dekstre.)
REBEKKA
Vi povas depreni de la tablo, sinjorino Helseth. Cxar la pastoro volas nenion havi, -- kaj la rektoro iris hejmen.
SINJORINO HELSETH
Cxu la rektoro foriris? Kio do estis al la rektoro?
REBEKKA
(prenas sian krocxajxon) Li antauxdiris, ke farigxos ventego --
SINJORINO HELSETH
Strange. Cxar ne estas nubeto videbla cxi-vespere.
REBEKKA
Ke li ne renkontu la blankan cxevalon. Cxar mi timas, ke ni baldaux auxdos pri tiaj reaperantoj.
SINJORINO HELSETH
Dio pardonu al vi, frauxlino! Ne parolu tiel timige.
REBEKKA
Nu, nu, nu --
SINJORINO HELSETH
(pli mallauxte) Cxu la frauxlino vere kredas, ke estas iu, kiu baldaux forpasos?
REBEKKA
Tute ne. Sed estas multspecaj blankaj cxevaloj en la mondo, sinjorino Helseth. -- Jes, bonan nokton do. Nun mi iros en mian cxambron.
SINJORINO HELSETH
Bonan nokton, frauxlino.
(Rebekka eliras kun sia krocxajxo dekstre.)
SINJORINO HELSETH
(malsxrauxbas la lampon, agitas la kapon kaj murmuras al si mem) Jecxjo, -- Jecxjo. Tiu frauxlino West. Tiel kiel sxi foje povas paroli.
DUA AKTO
(Laborcxambro de Johannes Rosmer. Enirpordo en la muro maldekstre. En la fono estas pordaperturo kun flankentirita kurteno kondukanta al la dormocxambro. Fenestro dekstre, kaj antaux gxi la skribotablo, kovrata de libroj kaj paperoj. Librobretoj kaj sxrankoj cxe la muroj. Simplaj mebloj. Antikva kanapo kun tablo dekstre antauxe.)
(Johannes Rosmer, en hejma surtuto, sidas sur altedorsa segxo cxe la skribotablo. Li trancxas foliojn kaj foliumas magazinon, kaj rigardas tie cxi kaj tie.)
(Frapigxas sur la pordo maldekstre.)
ROSMER
(sen sin turni) Envenu.
(Rebekka West en matena robo envenas.)
REBEKKA
Bonan matenon.
ROSMER
(foliumas la magazinon) Bonan matenon, kara. Cxu vi ion volas?
REBEKKA
Mi nur volas scii cxu vi bone dormis?
ROSMER
Ho, mi dormis senzorge kaj gxuinde. Neniujn songxojn --. (turnas sin) Kaj vi?
REBEKKA
Ho, dankon. Je matenveno --.
ROSMER
Mi ne memoras, ke mi iam sentis min tiel malpeza en la koro kiel nun. Ho, estas vera bono, ke mi povis malkasxe diri miajn pensojn.
REBEKKA
Jes, vi ne estus devinta silenti tiel longe, Rosmer.
ROSMER
Mi ne mem komprenas, ke mi povis esti tiel malkuragxa.
REBEKKA
Nu, ne estis do vere malkuragxo --
ROSMER
Jes, jes, -- kiam mi gxisfunde pripensas, estis ioma malkuragxo en gxi.
REBEKKA
Des pli kuragxe ke vi rompis. -- (eksidas cxe li sur segxo apud la skribotablo.) Sed nun mi volas rakonti al vi pri io kion mi faris, -- kaj espereble vi ne cxagrenigxu.
ROSMER
Cxagrenigxu? Kara, kiel vi pensas --?
REBEKKA
Jes, cxar estis iom memdecide de mi, sed --
ROSMER
Nu, do auxdigu.
REBEKKA
Hieraux vespere, kiam tiu Ulrik Brendel estis forironta, -- mi sendis kun li du -- tri liniojn al Mortensgard.
ROSMER
(iom malkvieta) Sed, kara Rebekka --. Nu, kion vi do skribis?
REBEKKA
Mi skribis, ke li farus al vi bonan servon, se li iomete zorgus pri la malfelicxulo kaj helpus lin per kio eblus.
ROSMER
Kara, tion vi ne estus devinta fari. Vi nur malhelpis al Brendel per tio. Kaj Mortensgard estas ja homo, kiun mi deziras teni je distanco de mi. Vi ja konas la iaman malagrablajxon inter ni.
REBEKKA
Sed cxu vi ne pensas, ke estus avantagxe, denove ekhavi bonajn rilatojn kun li?
ROSMER
Mi? Kun Mortensgard? Kial vi tiel pensas?
REBEKKA
Jes, cxar vere sekura vi ja ne povas esti nun, -- cxar venis tio cxi inter vi kaj viaj amikoj.
ROSMER
(rigardas sxin kaj kapskuas) Cxu vi vere imagis, ke Kroll aux iu el la aliuloj volus vengxi sin --? Ke ili kapablus --?
REBEKKA
En la unua kolero, kara --. Neniu povas scii certe. Sxajnas al mi, laux la konduto de la rektoro --
ROSMER
Ho, vi devus koni lin pli bone ol tiel. Kroll estas honestulo trae. Posttagmeze mi iros al la urbo por paroli kun li. Mi volas paroli kun cxiuj. Ho, vi vidos, kiel glate cxio iros --
(Sinjorino Helseth venas cxe la pordo maldekstre.)
REBEKKA
(ekstaras) Kio estas, sinjorino Helseth?
SINJORINO HELSETH
Rektoro Kroll staras malsupre en la antauxcxambro.
ROSMER
(ekstaras rapide) Kroll!
REBEKKA
La rektoro! Cxu, imagu --!
SINJORINO HELSETH
Li demandas cxu li povas suprenveni por paroli kun la pastoro.
ROSMER
(al Rebekka) Kion mi diris! Jes certe li povas. (iras al la pordo kaj vokas malsupren la sxtuparon) Venu supren, kara amiko! Kore bonvena vi estu!
(Rosmer tenas la pordon malferma. -- Sinjorino Helseth eliras. -- Rebekka tiras la kurtenon antaux la pordaperturon. Sxi ordigas ion aux alian.)
ROSMER
(silente, kortusxite) Mi ja sciis ke ne estas la lasta fojo --
KROLL
Hodiaux mi vidas la aferojn en tute alia lumo ol hieraux.
ROSMER
Jes, cxu ne, Kroll? Vi faras? Nun, kiam vi estas pripensinta --
KROLL
Vi komplete miskomprenas. (metas sian cxapelon sur la tablon cxe la kanapo) Gravas por mi paroli kun vi sub kvar okuloj.
ROSMER
Kial frauxlino West ne povas --?
REBEKKA
Ne, ne, sinjoro Rosmer. Mi eliros.
KROLL
(rigardas sxin de supre malsupren) Kaj mi devas peti la frauxlinon pardoni cxar mi venas tiel frue en la tago. Ke mi surprizas vin, antaux ol vi havis tempon por --
REBEKKA
(ekmiras) Kiel do? Cxu vi trovas, ke ne konvenas ke cxi-hejme mi surmetas matenan robon?
KROLL
Ho, mi petas! Mi ja tute ne scias kio farigxis kutimo kaj uzo en Rosmersholm.
ROSMER
Sed Kroll, -- vi ja aspektas tute sxangxita hodiaux!
REBEKKA
Mi retiras min, sinjoro rektoro. (Sxi eliras dekstre.)
KROLL
Kun via permeso -- (Li eksidas sur la kanapon.)
ROSMER
Jes, kara, lasu nin konfide sidi kaj paroli kune.
(Li eksidas sur segxon antaux la rektoro.)
KROLL
Mi ne fermis okulon de post hieraux. Mi kusxis pensante la tutan nokton.
ROSMER
Kaj kion vi do diras hodiaux?
KROLL
Farigxos longe, Rosmer. Mi faru ioman enkondukon. Mi povas rakonti al vi ion pri Ulrik Brendel.
ROSMER
Li estis cxe vi, cxu?
KROLL
Ne. Li vizitis fian drinkejon. En la plej fia kompanio kompreneble. Drinkis kaj regalis tiom longe kiom li ion havis. Poste li insultis la tutan kanajlaron por esti pleba popolacxo. Pri tio li ja pravis. Sed rezultis en bastonado, kaj li jxetigxis en la defluilon.
ROSMER
Do li tamen estas neplibonigebla.
KROLL
La surtuton li lombardis. Sed gxi reprenigxis por li. Divenu de kiu!
ROSMER
De vi eble?
KROLL
Ne. De tiu nobla sinjoro Mortensgard.
ROSMER
Nu do.
KROLL
Mi informigxis, ke la unua vizito de sinjoro Brendel estis al tiu idioto kaj plebano.
ROSMER
Estis ja felicxe por li --.
KROLL
Vere estis. (klinas sin super la tablon, iom pli proksimen al Rosmer) Sed nun ni estas en afero, pri kiu mi pro nia malnova -- nia antauxa amikeco devas averti vin.
ROSMER
Kara, kio do estas tio?
KROLL
Estas tio, ke en tiu cxi domo iu ludas malantaux via dorso.
ROSMER
Kiel vi tion kredas. Cxu estas Reb-- Cxu estas frauxlino West, al kiu vi aludas?
KROLL
Jes, gxuste. Mi bone komprenas tion de sxia flanko. Sxi ja tiom longe kutimigxis esti la regantino cxi tie. Sed tamen --
ROSMER
Kara Kroll, vi tute miskomprenas. Sxi kaj mi, -- ni nenion kasxas unu por la alia.
KROLL
Cxu sxi ankaux konfidis por vi, ke sxi eniris en korespondadon kun la redaktoro de "La Lumturo"?
ROSMER
Ho, vi aludas al tiu paro da linioj, kiun sxi donis al Ulrik Brendel.
KROLL
Vi do eltrovis tion. Kaj cxu vi konsentas, ke sxi tiel iniciatas rilaton kun tiu skandalskribisto, kiu cxiun semajnon provas ridindigi min kaj en mia lerneja laboro kaj en mia publika agado?
ROSMER
Kara, tiun flankon de la afero sxi certe ne pripensis. Kaj cetere sxi libere agas, kiel ankaux mi.
KROLL
Nu? Jes, tio eble apartenas al la nova direkto, en kiun vi nun venis. Cxar kie vi staras, tie kompreneble ankaux frauxlino West staras?
ROSMER
Sxi faras. Ni du kune fidele laborigis nin antauxen.
KROLL
(rigardas lin kaj malrapide skuas la kapon) Ho vi blinda, delogita viro!
ROSMER
Mi? Kiel vi havas tian penson?
KROLL
Cxar mi ne kuragxas -- ne volas pensi la plej fian. Ne, ne; lasu min finparoli. -- Vi ja vere alte taksas mian amikecon, Rosmer? Kaj ankaux mian estimon? Cxu ne?
ROSMER
Tiun demandon mi ja ne bezonas respondi.
KROLL
Nu, sed estas aliaj aferoj, kiuj postulas respondon, -- plena klarigo de via flanko. -- Cxu vi akceptas, ke mi faru ian ekzamenadon --?
ROSMER
Ekzamenadon?
KROLL
Jes, ke mi demandas vin pri io kaj alia, kio eble estus embarase por vi memori. Vidu, -- tio pri via apostateco, -- nu via libereco, kiel vi nomas gxin, -- tio dependas de multaj aliaj aferoj, kiujn vi pro vi mem devas klarigi por mi.
ROSMER
Kara, demandu pri kio ajn. Mi havas nenion kasxindan.
KROLL
Do diru al mi, -- kio laux vi estis la vere profunda kialo por la memmortigo de Beate?
ROSMER
Cxu vi dubas pri tio? Aux pli gxuste, cxu oni povas demandi pri kialoj por tio, kion malfelicxa, malsana, nerespondeculino faras?
KROLL
Cxu vi estas certa, ke Beate estis tute nerespodeca? La kuracistoj almenaux opiniis, ke tio eble ne estas certa.
ROSMER
Se la kuracistoj estus sxin vidinta tia, kia mi vidis sxin multajn fojojn, ili ne dubus.
KROLL
Ankaux mi ne dubis tiam.
ROSMER
Ho ne, bedauxrinde ne eblis dubi. Mi ja rakontis al vi pri sxia senrega, sovagxa pasio, -- kiun sxi postulis, ke mi reciproku. Ho la teruro kiun sxi enigis en min! Kaj ankaux sxiaj senkialaj cxagrenigaj memriprocxoj la lastajn jarojn.
KROLL
Jes, kiam sxi informigxis, ke sxi la tutan vivon restus seninfana.
ROSMER
Nu, pensu do mem --. Tia pelanta, terura suferego pri io tute ekster sxia kulpo --! Kaj sxi estus respondeckapabla?
KROLL
Hm --. Cxu vi memoras, cxu vi tiam havis librojn en la domo, kiuj temis pri la celo de geedzeco -- laux nia moderna, progresa koncepto?
ROSMER
Mi memoras, ke frauxlino West pruntedonis al mi iun tian verkon. Cxar sxi ja heredis la libraron de la doktoro, kiel vi scias. Sed kara Kroll, vi do ne opinias, ke ni estis tiel senatentaj por inici la malsanulinon en tiaj aferoj? Mi povas certigi al vi lauxte kaj kore, ke ni pro nenio kulpas. Estis sxiaj propraj konfuzitaj cerbaj nervoj, kiuj pelis sxin sur la vojojn de deliro.
KROLL
Unu aferon mi tamen povas rakonti al vi nun. Kaj tio estas, ke la bedauxrinda, turmentita kaj konfuzita Beate finis sian propran vivon, por ke vi vivu felicxe, -- vivu libere kaj -- laux via deziro.
ROSMER
(duone ekstaras de la segxo) Kion vi aludas per tio?
KROLL
Auxskultu min nun trankvile, Rosmer. Cxar nun mi povas priparoli tion. En sia lasta vivojaro sxi vizitis min du fojojn por plendi pri sia timo kaj sia malespero.
ROSMER
Pro la sama.
KROLL
Ne. La unuan fojon sxi diris aserte, ke vi estas sur la vojo de apostatado. Ke vi volis rompi kun la kredo de viaj patroj --
ROSMER
(vigle) Kion vi jen diras ne eblas, Kroll! Tute neeblas! Vi eraras en tio cxi.
KROLL
Kial?
ROSMER
Jes, cxar tiom longe kiom Beate vivis, mi ankoraux luktis en dubo kun mi mem. Kaj tiun lukton mi elluktis sola kaj en kompleta silento. Mi pensas, ke ecx ne Rebekka --
KROLL
Rebekka?
ROSMER
Nu ja, -- frauxlino West. Mi nomas sxin tiel pro facileco.
KROLL
Mi rimarkis tion.
ROSMER
Tial ne estas kompreneble, kiel Beate estus povinta ekhavi tiun ideon. Kaj kial sxi ne al mi mem tion priparolis? Kaj tion sxi neniam faris. Neniam ecx ne per unu sola vorto.
KROLL
Kompatindulino, -- sxi petegis al mi, ke mi parolu.
ROSMER
Kaj kial vi ne faris?
KROLL
Cxu mi tiam momenton povus dubi, ke sxi estis mense malsana? Tia akuzo kontraux homo kiel vi! -- Kaj sxi revenis, -- iom pli ol monaton poste. Tiam sxi aspektis pli trankvile. Sed elirante sxi diris: Ili povas nun baldaux atendi la blankan cxevalon en Rosmersholm.
ROSMER
Nu, nu. La blanka cxevalo, -- gxin sxi ofte menciis.
KROLL
Kaj kiam mi provis deturni sxin de tiuj malgxojaj pensoj, sxi nur respondis: "Ne restas longa tempo por mi. Cxar nun Johannes devas baldaux edzinigi Rebekka".
ROSMER
(preskaux konsternita) Kion vi diras --! Mi edzinigi --!
KROLL
Okazis jxauxdon posttagmeze. -- Sabaton vespere sxi jxetis sin de la ponteto kaj en la muelejan akvofalon.
ROSMER
Kaj vi, kiu ne avertis nin --!
KROLL
Vi ja mem scias kiom da fojoj sxi aludis, ke baldaux sxi devus morti.
ROSMER
Mi ja scias. Sed tamen; -- vi estus devinta averti nin!
KROLL
Mi intencis. Sed tiam estis tro malfrue.
ROSMER
Sed kial vi ne poste --? Kial vi prisilentis tion?
KROLL
Por kio turmentadi kaj korsxiradi vin ankoraux pli? Mi ja konsideris cxion kiel nuraj senfundaj, konfuzaj fantaziajxoj. -- Gxis hieraux vespere.
ROSMER
Do nun ne plu?
KROLL
Cxu Beate ne vidis klare, kiam sxi diris, ke vi estis forlasonta vian infanan kredon?
ROSMER
(fiksrigardas rekte antauxen) Jes, tion mi ne komprenas. Estas la plej nekomprenebla en la mondo.
KROLL
Nekomprenebla aux ne, -- tamen tiel estas. Kaj nun mi demandas al vi, Rosmer, -- kiom da vero trovigxas en sxia alia kulpigo? En la lasta, mi aludas.
ROSMER
Kulpigo? Cxu tio estis kulpigo?
KROLL
Vi eble notis, kiel venis sxiaj vortoj. Sxi volis foriri, diris sxi --. Kial? Nu?
ROSMER
Jes, por ke mi edzinigu Rebekka --.
KROLL
La vortoj ne gxuste tiel venis. Beate esprimis sin alimaniere. Sxi diris: Ne restas por mi longa tempo. Cxar nun Johannes devas baldaux edzinigi Rebekka.
ROSMER
(rigardas lin momenton; kaj li ekstaras) Nun mi komprenas vin, Kroll.
KROLL
Kaj jen? Kia via respondo?
ROSMER
(cxiam silente sinrega) Al io tiel absurda --? La sola gxusta respondo estus montri al la pordo.
KROLL
(ekstaras) Perfekte.
ROSMER
(starigas sin antaux lin) Auxskultu. Jarlonge, -- ekde kiam Beate forpasis, -- Rebekka West kaj mi vivas solaj cxi tie en Rosmersholm. Dum tiu longa tempo vi konas la kulpigon de Beate kontraux ni. Sed neniam momenton mi rimarkis, ke vi ofendigxis, ke Rebekka kaj mi vivas kune cxi tie.
KROLL
Mi ne sciis antaux hieraux, ke estas apostato kaj -- liberigita virino, kiuj havas tiun kunvivon.
ROSMER
Ah --! Vi do opinias, ke ne trovigxas puraj animoj en apostatoj kaj liberigitulinoj. Vi ne kredas, ke ili havas postulon al dececo en si mem kiel naturan bezonon!
KROLL
Mi ne bazigas ion sur tian dececon, kiu ne havas sian radikon en la kredo de la eklezio.
ROSMER
Kaj tion vi validigas ankaux por Rebekka kaj mi? Pri la rilato inter sxi kaj mi --?
KROLL
Mi ne povas, favore al vi du, flankenigi la opinion, ke ne estas profunda fendego inter la libera penso kaj -- hm.
ROSMER
Kaj kio --?
KROLL
-- kaj la libera amo, cxar vi nepre volas tion auxdi.
ROSMER
(malrapide) Kaj vi ne hontas diri tiajxon al mi! Vi, kiu konas min ekde mia plej frua juneco.
KROLL
Gxuste tial. Mi scias, kiel facile vi lasas vin influi de la homoj al kiuj vi interrilatas. Kaj tiu via Rebekka --. Nu, tiu frauxlino West, -- sxin ni ja vere ne suficxe konas. Mallonge, Rosmer, -- mi ne malkaptas vin. Kaj vi mem, -- vi devas savi vin en gxusta tempo.
ROSMER
Savi min? Kiel --?
(Sinjorino Helseth enrigardas tra la pordo maldekstre.)
ROSMER
Kion vi volas?
SINJORINO HELSETH
Mi petus la frauxlinon veni malsupren.
ROSMER
La frauxlino ne estas cxi-supre.
SINJORINO HELSETH
Nu? (cxirkauxrigardas) Strange. (Sxi eliras.)
ROSMER
Vi diris --?
KROLL
Auxdu nun. Kio cxi tie okazis sekrete dum Beate vivis, -- kaj kio dauxre okazas, -- tion mi ne volas pli profunde esplori. Vi estis ja vere malfelicxa en via geedzeco. Kaj tio parolu por via senkulpigxo --
ROSMER
Ho, kiel malprofunde vi efektive konas min.
KROLL
Ne interrompu min. Tion mi volas diri, -- ke se tiu kuna vivo kun frauxlino West dauxru, estas absolute necese, ke vi silentigu la sxangxon, -- la bedauxrindan apostatadon, -- al kiu sxi logis vin. Lasu min paroli! Lasu min paroli! Mi diras, ke se malbone estu, do en la nomo de Dio, pensu kaj opiniu kaj kredu kion ajn, kion vi volas -- en kiu ajn direkto. Sed tenu viajn opiniojn por vi mem. Tio cxi estas ja pure persona afero. Ne necesigxas elkriadi tiajxon super la tutan landon.
ROSMER
Necesas por mi veni el falsa kaj dubinda situacio.
KROLL
Sed vi havas devon al la tradicioj de via parencaro, Rosmer! Memoru tion! Ekde transmemoraj tempoj Rosmersholm estis hejmo por deco kaj ordo, -- por respektinda estimo antaux cxio alte tenata kaj sankciita de la plej bonaj homoj en la socio. La tuta regiono stampigxis de Rosmersholm. Kauxzigxos fatala, neriparebla konfuzo, se kuros onidiro, ke vi mem rompis kion mi volas nomi la rosmeran familian idealon.
ROSMER
Kara Kroll, -- mi ne vidas la aferon tiel. Sxajnas al mi, ke estas mia nerifuzebla devo fari iom da lumo kaj gxojo cxi tie, kie la parencaro Rosmer kreis sombron kaj pezon tra longaj, longaj tempoj.
KROLL
(rigardas lin severe) Jes, estus meritinda ago de viro, per kiu la parencara vico forpasas. Lasu tian penson kusxi nun. Ne estas konvena laboro por vi. Vi estas kreita por vivi kiel la silenta esploristo.
ROSMER
Eble tiel estas. Sed mi tamen unu fojon volas partopreni en la vivolukto, ankaux mi.
KROLL
Tiu vivolukto, -- cxu vi scias kia gxi farigxos por vi? Farigxos lukto por vivo kaj morto kun cxiuj viaj amikoj.
ROSMER
(silente) Ili do certe ne estas same fanatikaj kiel vi.
KROLL
Vi estas naiva animo, Rosmer. Sensperta animo vi estas. Vi ne suspektas, kiel frakase la sxtormo ruligxos super vin.
(Sinjorino Helseth malfermetas la pordon maldekstre.)
SINJORINO HELSETH
Mi demandus de la frauxlino --
ROSMER
Kio estas?
SINJORINO HELSETH
Estas iu malsupre, kiu volus paroli momenton kun la pastoro.
ROSMER
Cxu estas li, kiu vizitetis hieraux vespere?
SINJORINO HELSETH
Ne, estas tiu sinjoro Mortensgard.
ROSMER
Mortensgard!
KROLL
Aha! Al tio do! Al tio jam!
ROSMER
Kion li volas al mi? Kial vi ne petis lin foriri?
SINJORINO HELSETH
La frauxlino diris, ke mi demandu cxu li povus suprenveni.
ROSMER
Diru al li, ke iu jam cxeestas --
KROLL
(al sinjorino Helseth) Vi permesu al li suprenveni, sinjorino.
(Sinjorino Helseth eliras.)
KROLL
(prenas sian cxapelon) Mi cedas la kampon -- gxis plue. Sed la cxefa batalo ankoraux ne luktigxis.
ROSMER
Je mia vivo, Kroll, -- mi havas nenion kune kun Mortensgard.
KROLL
Mi ne plu kredas vin. Je neniu punkto. En neniu rilato mi plu kredos vin de nun. Nun estos lukto per akraj armiloj. Ni volas provi fari vin nedangxera.
ROSMER
Ho, Kroll, -- kiel profunde, -- kiel abisme profunde vi nun staras!
KROLL
Mi? Kaj tion diras iu kiel vi! Memoru Beate!
ROSMER
Cxu al tio vi revenas!
KROLL
Ne. La enigmo de la mueleja akvofalo vi devas solvi laux via konscienco, -- se vi dauxre tiajxon havas.
(Peder Mortensgard envenas malrapide kaj silente tra la pordo maldekstre. Li estas malalta, maldika viro kun maldensa rugxeta hararo kaj barbo.)
KROLL
(kun malama okuljxeto) Nu, "La Lumturo" do --. Ekbruligita en Rosmersholm. (butonumas sian surtuton) Jes, mi do ne bezonas dubi pri la direkto stiri.
MORTENSGARD
(malsovagxe) "La Lumturo" cxiam lumos por gxvidi la rektoron hejmen.
KROLL
Jes, vi longe montris vian bonan volon. Ekzistas ja ordono, ke ni ne faru falsan ateston kontraux nian proksimulo --
MORTENSGARD
La rektoro ne bezonas instrui min pri la ordonoj.
KROLL
Ecx ne pri la sesa?
ROSMER
Kroll --!
MORTENSGARD
Se bezonigxus, la pastoro do estus la plej proksima.
KROLL
(kun subpremata moko) La pastoro? Jes, sendiskute pastoro Rosmer estas la plej proksima viro en tiu rilato. -- Bonan profiton, miaj sinjoroj!
(Li eliras kaj frapas la pordon post si.)
ROSMER
(restas rigardanta al la pordo kaj diras al si mem) Nu ja, do estu tiel. (turnas sin) Diru al mi, sinjoro Mortensgard, kio kondukas vin cxi tien al mi?
MORTENSGARD
Vere estis sinjorino West, kiun mi sercxis. Mi pensis, ke mi devas danki sxin pro la bona letero, kiun mi ricevis de sxi hieraux.
ROSMER
Mi scias, ke sxi skribis al vi. Cxu vi parolis kun sxi?
MORTENSGARD
Iomete. (kun eta rideto) Mi auxdas, ke la konceptoj iel sxangxigxis cxi tie en Rosmersholm.
ROSMER
Miaj konceptoj sxangxigxis multe. Mi povas preskaux diri -- en cxio.
MORTENSGARD
Sxi tion diris, la frauxlino. Tial sxi opiniis, ke mi devus supreniri por paroli kun la pastoro.
ROSMER
Pri kio, sinjoro Mortensgard?
MORTENSGARD
Cxu mi rajtas rakonti en "La Lumturo", ke vi adoptis aliajn ideojn, -- kaj ke vi aligxas al la ideoj pri libereco kaj progreso?
ROSMER
Bonvole. Mi ecx petas vin rakonti tion.
MORTENSGARD
Do presigxos morgaux matene. Estos granda kaj grava novajxo, ke pastoro Rosmer en Rosmersholm intencas lukti por la afero de lumo ankaux en tiu senco.
ROSMER
Mi ne vere komprenas vin.
MORTENSGARD
Mi diras, ke por nia partio estas forta morala apogo cxiun fojon, kiam ni gajnas seriozan, kristanan apoganton.
ROSMER
(iomete surprizata) Vi do ne scias --? Cxu frauxlino West ne rakontis al vi ankaux tion?
MORTENSGARD
Kion, sinjoro pastoro? Io urgxis por la frauxlino. Sxi diris, ke mi supreniru por auxdi pli de vi mem.