Produced by Andrew Sly, Axel Rousseau and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net Thanks to Espéranto-France for providing the original book
Esperanto
Kolekto de la Revuo.
LAUROJ
KOLEKTO DE LA ORIGINALAJ VERKOJ PREMIITAJ
en la
UNUA LITERATURA KONKURSO DE "LA REVUO"
Paris
LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie
79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79
1908
Tous droits reserves
UNUA PREMIO
LA FILINO DE LA FEINOJ
Esperanta fabelo.
I
Kvankam ghin montras nenia landkartaro, tamen la lando de la feinoj ekzistas, kiun ofte vizitis chiuj revemuloj kaj fantaziuloj; ili ja scias, ke ghi estas rava kaj sorcha lando, simila je vastega ghardeno, kie, la tutan jaron, floradas nekonataj floroj, kreskadas arboj chiamverdaj, fluadas arghentaj riveroj kaj pepadas oraj birdoj, kies melodia kanto neniel pensigas pri la verkoj de niaj nuntempaj muzikistoj. Tie, la suno senripoze disjhetas ghojan radiaron sur la fruktodonan teron, kiu, pluvon ne bezonante, chiam surportas richegajn rikoltojn; tie, facila venteto moderigas la varmon de l' tagastro, konsistigante la sezonojn el printempo chiama.
Pri la loghantaro de chi tiu mirinda lando estas senutile insisti, char, se malkleruloj ankorau trovighas nekonantaj la landon de la feinoj, chiu homo, inda je tiu nomo, jam de sia frua infaneco konatighis kun la feinoj, ilin amis, ilin admiris kaj kriis al ili por helpo, okaze de disrevigaj projektoj au de forflugemaj iluzioj! kaj, kvankam en la fabeloj ili ofte sin kashas sub la formo de maljunulino au de ghiba almozulino kun krochaj nazo kaj mentono, tamen, chiufoje, kiam oni imagas al si feinon, shi prezentighas al la homaj okuloj kiel altkreska kaj eleganta belulino, kun bukla hararo ondanta sur nudaj shultroj, kun admirindaj brakoj kaj delikataj manetoj, el kiuj unu sin apogas sur longa ora bastono, kun trenajha diverskolora robo el nepriskribebla shtofo, tra kies flanka malfermajho elighas kruroj sendifektaj.
Tiaj ankau ili estas en sia sorcha lando, kaj tiaj ili estis en la tempo, kiam okazis la mirinda aventuro, kiun al vi, karaj legantoj, mi tuj ekrakontos.
II
Iam, la feinoj estis festintaj la nomtagon de sia reghino; en shia palaco, el lazura marmoro, solena festeno estis ilin kuniginta, kaj la plej strangaj manghajhoj estis alportitaj sur la oran manghotablon: formikaj koroj trapikitaj per abela pikilo kaj kuiritaj sur la flamo de lampiro; ovajho el kulaj ovoj; akridajho rostita; salato el konvalaj floretoj, k.t.p., k.t.p.. La feinoj lauvole satighis per tiu malpeza nutrajho, kiu tamen plene sufichas por tiel delikataj kreitajhoj. Ech, kiam ili eliris el la palaco por promenadi en la paradizaj ghardenoj, ili estis iom ebrietaj pro troa trinkado, el floraj kalikoj, de matena roso, likvoro plej shatata de la feinaro.
Sed, dum la ebrieco malbonigas la homojn, ghi kontraue dolchigas la koron de la feinoj kaj ilia bonhumorigas. Ili do promenadis lau disaj grupetoj, babiladante pri amaj aferoj, el kio chiam konsistas la konversacio de la feinoj, kiel ankau de la mortemulinoj.
Subite, audighis ekkrieto kaj ia feino, kiu marshis antau siaj kunulinoj, ilin alvokis, signodonante, ke ili rapidu:
--Vidu fratinoj,--shi diris al la alkurintinoj,--vidu kion mi jhus ektrovis!
Kaj shi, mirante, montris infanineton, apenau unutagan, kushantan sub la folioj de dikega brasiko, kiu estas, kiel scias multaj, naskema legomo[1].
Scivole kaj jam ameme sin klinis la feinoj al la senkulpa kreitajho, kies vizagho lilia, meze de la verda foliaro, shajnis la plej bela el chiuj floroj de l' sorcha ghardeno.
La reghino siavice alproksimighis, momenton enpensighis, kaj fine parolis per vocho pli dolcha ol la kanto de enamighanta turtino:
--Char ni trovis chi tiun etulinon en la tago de mia nomfesto, mi volas, ke shi farighu la plej bela kaj la plej felicha el chiuj estintaj, estantaj kaj estontaj estajhoj! Por tio, chiu el ni faru al shi po unu donaco, tiamaniere, ke shi estu fine provizita je chiuj eblaj perfektajhoj!
Kaj unu post alia, la feinoj komencis donacadi al la infanineto.
--Shi havu,--diris la unua,--okulojn nigrajn kaj vaste fajrajn, kiel tiuj de Hispanino!
--Mi donacas al shi,--diris la dua,--tian hararon blondan, longan kaj buklorichan, kian oni vidas che la Germaninoj!
--Shiaj vangoj estu tiel delikataj kiel matura persiko,--aldonis la tria;--shia frunto paligu la liliojn; shiaj oreloj similu travideblajn markonketojn; kaj shian admirindan kapon, kiel gracia kolono, subportu kolo sendifekta!
Sinsekve la feinoj antaudonis al la estonta belulino la diafanecon de Anglino, la charmon de Rusino, la brakojn, shultrojn kaj bruston de Italino, la elegantecon de Francino, k.t.p., k.t.p..
Laste parolis la reghino kaj diris:
--Chiam restu pura kaj virga nia filino, kaj tamen donu plenan kaj netakseblan felichon al chiuj, kiuj enamighos en shin!
Kaj shi prenis la etulinon sur siajn brakojn, shin kisis kaj portis en la palacon, kie chiuj feinoj lauvice zorgis pri shia nutrado, lulado, vartado kaj edukado.
III
La tagon, kiam la knabino farighis dek-okjara, la feinoj are kunvenis en salonon de la reghina palaco kaj, post diversaj paroladoj kaj diskutadoj, decidis, ke shi devos, dum kelkaj jaroj, vojaghadi eksteren, pliperfektigonte tra la mondo sian edukitecon. Shi estis tiam la plej charma belulino, kiun oni povas imagi. Shia korpo superis la plej neriprochindajn chefverkojn de la antikva kaj nuntempa skulptarto. Shiaj movoj, shia irado, shia sintenado montrighis nekredeble graciaj, kaj kiam shi dancis sur la herbaro de l' ghardenoj, ech la feinoj vane provis shin imiti; shi estis altkreska, kun shultroj larghaj kaj mole deklivaj, kun koksoj dolche kurbaj kiel artoplena amforo; sub admirinda brusto, shia talio tiom mallarghighis, ke ghin shi preskau povus zoni per sia chirkaukolo! Oni apenau komprenis, kiel povas shin porti tiaj malgrandaj piedoj, kaj oni ekmiregis konstatante, ke shiaj manetoj havas nekredeblan forton. Priskribi shian vizaghon estus entrepreno malfacila! Antau chio oni rimarkis nigrajn okulojn, akre kontrastantajn orajn brovojn kaj richegan hararon, en kiu kunmiksighis chiuj plej diversaj nuancoj de l' blondeco: grengarba flavo, sunradia oro, kashtana helbruno kaj kupra rugho. Nenia perlo atingis la blankecon de shiaj dentoj, nenia rubeno la rughecon de shiaj lipoj, nenia kamelio la delikatecon de shia hauto!
Ni ne forgesu aldoni, ke kompreneble shi posedis chiujn plej shatindajn ecojn de l' koro, de l' spirito kaj de l' karaktero.
Resume, shi estis la plej admirinda el chiuj vivantaj kreitajhoj. Nur oni povis riprochi al shi iom da strangeco, pro tiom da kontrauaj belajhoj kunigitaj sur shiaj korpo kaj vizagho.
Char estis decidite, ke shi bezonas vojaghadi kaj konatighi kun la homoj, iun tagon, akompanata de unu el la feinoj, kiu prenis sur sin la formon de respektinda onklino, la junulino ploregante adiauis la tutan feinaron. Ambau migrontinoj suriris la flugilojn de grandega drako, kiu nevidite ilin transportis Rusujon.
IV
La unuan fojon, kiam shi aperis en balo, chiuj ekmiregis, vidante tiel belan kaj strangan fraulinon. Sed baldau la impreso pri strangeco superis la impreson pri beleco. Kelke da virinoj komencis jhaluze rideti; pro flatemo ilin imitis junuloj, kaj iom post iom eklevetighis mallauta murmurado:
--Chu vi vidas?... Kio estas tio chi?... Tiaj larghaj shultroj kun tia maldika talio!... Kaj kia brusto!... Tiel vaste nigraj okuloj kun blonda hararo!... Blonda?... Tute ne, rugha! Ne! flava... ne! helbruna!... Shi estas tro altkreska!... Shiaj movighoj estas malkonvene flekseblaj!... El kie shi venas?... Kiu shin konas?.. k.t.p., k.t.p..
La murmureto plilautighadis, ghis ghi farighis mallauda bruego.
Nur kelkaj seriozuloj, impresitaj de tia neniam vidita beleco, provis kontraubatali la atakantojn; ilin oni tiel mokis kiel shin mem; ilin oni nomis stranguloj, fantaziuloj, apartighemuloj, k.t.p.... La mokadon, la riprochojn, la malshaton ili elportis kuraghe, senlace rebatis chiujn mallaudojn de la enviuloj, kaj, char la fraulino estis ilin unufoje rigardinta per siaj sorchaj okuloj, ili tuj enamighis en shin kaj de tiam sin sentis plene felichaj!
Tagon post tago, alighis al tiu malgranda kerno novaj admirantoj logitaj de la nekonata belulino; sed la plimulto daurigis malshati shian belecon kaj ridi je shiaj senegalaj ecoj.
Same okazis en Svedujo, en Norvegujo, en Danujo sinsekve vizititaj de la junulino. Kelke da fervoraj amantoj; multe da insultantaj malamikoj.
V
Tiam shi kaj shia akompanantino decidis iri Francujon, kies anoj, oni diras, tre shatas la belajn virinojn. Efektive, en tiu lando estis al shi pli bone. Kompreneble, multaj ankorau ridis je shia strangeco, multaj shin mokis kaj ech rifuzis shin ekrigardi; sed char la plej famaj eminentuloj en Parizo kaj en aliaj gravaj urboj interesighis pri shi, laute proklamis shian belegecon kaj al ghi kantadis laudojn, iom post iom la popolamaso, kiel kutime, ekiris sur la vojon montritan de ghiaj kondukantoj. En chiuj partoj de la lando, homoj chiurangaj konatighis kun la filino de la feinoj, kaj shin amis. Plej strange estas, ke nenia jhaluzeco ekzistis inter la chiam pli kaj pli multaj amantoj de la junulino. Kontraue, tuj kiam iu viro eksentis amegon al shi, li tuj kuris al siaj amikoj dirante:
--Chu vi konas la okan mirindajhon de l' mondo? Kia belulino! Kaj tiel charme stranga! Rapidu konatighi kun shi! Vi, kiel mi mem, shin amos kaj via felicho estos nepriskribebla!
Kaj ja tiel okazis....
La famo pri la filino de la feinoj transflugis la landlimojn de Francujo; ghi dissemighis, disvastighis chiuflanken, kaj tia scivolemo chie vekighis, ke tiama poeto ghin esprimis ekkriante: "En la mondon venis nova sento!"
Tial Anglujo, Germanujo, Italujo, Hispanujo, ech la plej malproksimaj landoj, siavice venigis al si la charmulinon kaj ghojis shin akceptinte, char chiu popolo malkovris en shi la belajhojn, kiujn ghi plej multe shatas kaj kiujn ghi kutimas admiri che siaj aninoj.
VI
Pasis kelke da jaroj kaj la venko de la belega fraulino chiutage plikredeblighis. Chiutage malpliighis la nombro de shiaj malshatantoj; chiutage multoblighis la nombro de shiaj admirantoj; kaj sciigoj pri shia sukceso, per flugiloj de facila vento, alvenis en la landon de la feinoj, kiuj kune ghojadis kaj sin reciproke gratulis.
Fine venis la tago de l' triumfo!
Kelkaj el la plej fervoraj amantoj de la belulino iam decidis, ke ili shin venigos en iun difinotan lokon, kie ili solene shin festos, gloros, amindumos kaj precipe dankos pro la felicho, kiun ili de shi ricevis!
La afero okazis en malgranda apudmara urbeto kaj estis tia triumfo por la fraulino kaj tia ghojigo por shiaj amantoj, ke ili neniam forgesos la neforgeseblan semajnon pasigitan en Bulonjo-che-maro!
Kompreneble el chiuj landoj antaue vizititaj de la charmulino estis alvenintaj shiaj unuaj kaj chiam fidelaj admirantoj, kaj la bela amatino senprefere sin montris same afabla, dolcha kaj dankema al chiuj siaj amikoj novaj au malnovaj, junaj au maljunaj, richaj au malrichaj, belaj au malbelaj. Cetere, pro la ricevita ghojo, chiuj estis junaj, kaj richaj, kaj belaj!
Sed ju pli granda estas felicho, des pli ghi postlasas en la homaj koroj deziron pri renovigo. Tro bela estas la filino de la feinoj, por ke unusemajna amindumado povu por chiam kontentigi shiajn amegantojn. Ili do decidis, ke la festo rekomencighos, kaj, antau kelkaj monatoj, ghi rekomencighis en Svisujo.
Antau dek-nau jarcentoj, tri reghoj orientaj, portantaj oron, aromon kaj mirhon, marshadis tra senlimaj dezertoj, celante malgrandan urbon; tien ankau, sur alia vojo, iradis pashtistoj pelante antauen siajn multenombrajn brutarojn; kaj chies okuloj avide rigardis radiantan stelon, kiu montris al ili la vojon al nova estonteco!
Tiel same, vidu! El chiuj partoj de l' terglobo, homoj chiunaciaj, chiurangaj, chiuaghaj, sur cento da diversaj vojoj, rapidas al malgranda Europa lando, kaj chies okuloj avide rigardas verdan steleton, kiu montras al ili la vojon al nova estonteco!
Ghenevo! Ghenevo! En la koro de la filino de l' feinoj, en la koro de chiuj shiaj amantoj, tiu chi nomo por chiam estas enskribita, flanke de l' vorto Bulonjo!
Sub suno origanta la supron de l' majesta montaro kaj rebrilanta en la senmova spegulo de l' lazura lago, sep tagojn triumfis la belulino, sep tagojn shin adoris shiaj anoj felichegaj, sep tagojn shi disvershis sur ilin la fajron de siaj sorchaj okuloj, la mielon de sia dolcha parolo, sep tagojn, kiuj forflugis kiel sep minutoj!
Adiauante unu la alian, chiuj diris: "Ghis la revido!" char de nun ili chiujare renovigos sian semajnon, kaj Anglujo estas elektita por la venonta kunveno....
Chiam pli kaj pli multenombraj estas kaj estos la amantoj de la belulino; kaj, char pro sia amo al shi, pro influo de shiaj admirindaj ecoj, ili farighas pli bonaj, pli frataj, pli pacemaj kaj pli inteligentaj ol la malmultaj skeptikuloj, kiuj kontraustaras ankorau, la feinoj, vidante, kian bonon ilia filino alportis en la mondon kaj ghojante pro sia filinigo, unu lastan fojon are kunvenis en la palacon de la reghino kaj decidis, ke la juneco, la beleco kaj chiuj ecoj de la fraulino daurados eterne, ke shi neniam difektighos, neniam maljunighos, unuvorte chiam restos sama por la ghojo kaj felicho de la enamighinta homaro!
Rene Artigues.
PIEDNOTO:
[1] En Francujo, kiam infano demandas siajn gepatrojn pri sia naskigho, ili kutime respondas, ke ghi estas trovita sub brasiko.
DUA PREMIO
LA KRISTOFIGURO DE LA LUMO
Rakonto.
La preghejtura horlogho estis jhus elbatinta la dek-duan noktan horon. Densa mallumo chie regis en la Kastiluja[2] urbeto A..., kushanta apud malgranda rivero, kies akvofluado senchese, kadence kaj iom malakre murmurbruetis en tiu vintra, frosta kaj senluna nokto. De tempo al tempo blovetis malvarma vento, sed tiel dolche kaj senbrue, kvazau timante per sia frapetsono elveki la profunde dormantan loghantaron de la kvieta urbeto. Kaj nur malofte tra la aero audighis la timiga helkrio de ia noktevigla birdo, okaze sencele preterfluganta.
La chefa strato de la urbeto sin montris silenta kaj senhoma; longa, tre longa ghi ja estis, sed mallargha, malebena kaj tordolinia, kvazau silka rubando, kiu senorde disvolvita kushas sur kudrotablo, antau ol ornami per siaj rondetoj, turnighoj kaj bandetoj la belan festveston de ia ankorau pli bela junfraulino.
En la tempo, kiam okazis nia rakontajho, tiu strato havis en sia mezo antau fasadangulo de la luksdomo, loghita de la nobela kavaliro Don Diego de Gevara, ian simplan kapeleton, en kies interno staris senarte skulptita Kristofiguro el shtono, kiun dum nokto lumigis pendanta olelampeto. Tiun shtonan Kristopecon oni nomis en la urbeto La Kristofiguro de la Lumo, kaj antau ghi, en vesperoj, fervore genufleksis kaj faris krucosignon chiuj strataj preterpasantoj.
Apenau estis trasoninta la lasta bato de meznokta horo, kiam sur la chefstrato senbrue aperis preskauglite pashanta viro, tre modeste vestita kaj havanta chirkaue dudek jarojn. Atinginte la lokon, kie staris la Kristofiguro, li haltis, genufleksis krucsignofarante kaj anstatau daurigi sian rektiradon, li turnis sin maldekstren kaj per la fingrostetoj de sia mano malforte frapis al alta surterstaranta kradofenestro.
La frapeto ne bezonis ripetighon, char la fenestro tuj malfermetighis, kaj el interne sin montris juna kaj gracia knabino, kiu afable ridetis al la jhusalveninto.
--Kiom vi malfruis hodiau,--shi riprochete ekparolis,--jam elsonis la meznokta horo, kaj mi komencis timi, ke vi ne venos.
--Kial ne veni, karega Eloizeto?--respondis li per amdolcha mallauta vocho.--Chu estus eble al mi kviete dormi ne jhus vidinte mian charman amatinon? Tute ne, neeble. Nur antau kelkaj horoj, mi sidis apud vi, kiel chiuvespere; mi iom kun vi parolis kaj multe kun viaj gepatroj, tiuj bonkoraj personoj, kiuj konsentas pri nia amo kaj permesas, ke mi al vi faru chiuvesperan viziteton; kaj tamen, mi koravidis tiun chi revidon, por paroli kun vi sen alestantoj; shajnas al mi, ke nun viaj amvortoj estas pli karesaj kaj delikataj, via vocho pli dolchesona, viaj okuloj pli ensorchrigardaj, via vizagho pli bela kaj charma; mi ja figuras al mi, ke vi, kun mi tutsola, estas pli mia, ol antaue, ke via amo estas pli varma, kaj chial tiuj chi intimaj interparoletoj estas por mi la plej felichaj momentoj de mia vivo.
--Ankau por mi ili ja estas; sed vi, senkorulo, venis hodiau pli malfrue, ol kutime, kaj mi preskau mortis de senpacienco kaj malghojo.
--Pardonu, mia plej kara, sed tio ne estas mia kulpo. Mi akurate estis elirinta el mia domo por veni al vi, kaj trovighis je kelkaj pashoj de via fenestro, kiam ia kavaliro kun glavo kaj vizaghon kashanta mantelo eniris tiun chi straton. Tuj mi haltis kaj min kashis en ian pordosojlon atendante, ke li baldau foriros, sed bedaurinde la kavaliro komencis promeni kaj repromeni antau la domo de Don Diego de Gevara, kaj, char tiamaniere li pasigis duonhoron, mi devis tial prokrasti mian alvenon, atentante vian ripetitan admonon, ke ni plej zorge evitu esti vidataj de ia preteriranto.
--Kaj vi plej saghe faris, mia Jochjo. Vi ne povas imagi, kia terura timego min kaptas, dum mi vin audas che la fenestro. Ho, se miaj gepatroj ekscius, ke mi estas sufiche malsagha por resti apud vi en horo tiel malfrua! Ili sendube indignus, min akre riprochegus; kaj, se la najbaroj povus ion suspekti, kiom da murmuroj, malicaj rimarkoj, ech kalumnioj pri mia honesta konduto de virino! Kelkajn fojojn mi diris al vi chi tion, penante min eltiri el viaj logaj karesvortoj: chiam la koro venkis la prudenton, amo superregis singardon: sed jen hodiau estos la lasta nokto....
--Ho, ne estu kruela, mia anghelo! Chu pro infana timo ni devas ja senigi nin je plej rava felicho? Ech se viaj gepatroj ekscius pri tiuj noktaj interparoloj, ili komence koleretus, sed poste al ni pardonus tian naturan faron, kiun naskas la fervoreco de nia amo: ili estas tre konvinkitaj, ke mi vin amas ghis frenezo kaj honeste celas farighi via edzo. Cetere, restu trankvila, la strato estas malluma kaj neniu nin vidos. Tiu Kristofiguro estas nia sola atestanto, kaj ghi ne nin denuncos; mi plej fervore preghas al ghi chiuhore, ke ghi protektu nian amon, kaj kredu al mi, ghi ne chesos nin gardi kaj defendi, vidante la purecon de nia korinklino kaj la senkulpecon de niaj deziroj.
--Ankau mi havas al ghi grandan konfidon, sed mia timo ne estas senkauza. Vi ja scias, ke en tiu angula domo de la apuda strato, loghas jam de unu monato Don Diego de Gevara. Lia filino Donja[3] Izabelo estas famkonata pro sia belegeco, kaj multaj kavaliroj shin amindumas. Shia patro devigas shin chiam resti hejme, kaj nur chiudimanche shi iras en preghejon audi meson. Tial ne estas malfacile antauvidi, ke fine shi akceptos ies amon, kaj, por paroli kun sia amato, shi lin atendos nokte, kiel mi mem faras. Tiam niaj interparoloj estos neeblaj.
--Mi konfesas, ke via penso iras tre antauen, bela Eloizeto. Lasu min, almenau ghis tiam, ghui tiun senkomparan felichon, kaj ne parolu plu pri tio. Mi havas por raporti al vi ian gravan sciigon, kiu tre rilatas al nia amo. Ghi estas plej ghojiga novajho, kiun vi sendube ne divenos.
--Certe mi ne divenos, sed raportu al mi tuj.... Mi brulas pro la deziro tion ekscii kaj estas pendanta de viaj lipoj.
--Plachu al Dio, ke tio estu vera! Havi vin pendantan de miaj lipoj!... Mi ja certigas, ke vi de ili ne falus.
--Ho, malspritulo, kiel vi moketas miajn vortojn. Rakontu al mi, mi petas, mi estas senpaciencega, mia koro.
--Mi faros ghin, sed kun kondicho, ke....
--Kondichon ankorau! Chu eble, ke mi morgau vin atendu chi tie?.... Konsentite, sed rapidu.
--Mia kondicho estas alio pli facile efektivigebla.
--Bone, mi konsentas do: vi tuj raportu.
--Chu vi ne pentos poste?
--Ne, tute ne, mi plenumos mian promeson, se nur vi tuj ekdiros.
--Dankon, Eloinjo! Mi rapidos: unu el miaj parencoj, fraulo tre richa kaj maljuna, kiu loghas ekster Hispanujo, decidis chi tien veni por pasigi kelkan tempon kun mia familio. Sciigita, ke mi havas fianchinon kaj varmege shin amas, li proponis cheesti la edzighon kaj aranghi la feston, kondiche, ke ghi okazos baldau--dum li tie chi restos--kaj ke li donacos al la gefianchoj belan doton. Morgau mem mi tion transsciigos al viaj gepatroj, kaj, se ili konsentos, vi estos baldau mia edzino kaj mi ne bezonos trafrostighi por resti apud vi chiunokte.
--Ho kiel bela surprizo, mia Jochjo! Chu tio estas vera? Mi sentas min la plej felicha....
--Jes, tre vera, mia bela: kaj nun plenumu la promeson.
--Volonte! Vi nur diru, kio....
Shi ne povis daurigi: oni tiam audis pashadon sur la strato de iu alproksimighanta kaj Eloizo kun timego fermis tuj la fenestron, dirante al sia fiancho per karesa vocho: "morgau, morgau, mia kara...."
Jozefo malgaje ekmarshis, transpasis la stratan angulon kaj ien sin kashis. Pense li malbenis la ghenulon, kiu interrompis lian interparolon en la plej interesa momento. Profitante la mallumon de la strato, li atendis kun espero revidi ankorau sian fianchinon, tuj kiam malproksimighos la preteriranto.
Ghi estis altkreska kavaliro kun bela sintenigho, eleganta mantelo kaj granda chapelo. Alveninte antau la domon de don Diego de Gevara, li haltis, ekfajfis kaj atendis. La dekstra malalta balkono de la domo malfermighis kaj aperis belega virino kun blanka vesto.
--Tre kuragha vi estas, Don Juan,--shi sensalute ekdiris.--Ne sufichis, ke vi min amindumis dum mia loghado en la chefurbo. Vi ech venas chi tien por daurigi vian aman persekuton. Chu eble vi ne scias, ke mia patro proponis min, kiel edzinon, al Don Henriko de Mendoza, ke mi devas obei al li kaj sekve, ke nenia espero restas jam al nia amo?
--Jes, mi chion scias kaj mi tro amas vin por ghin akcepti. Granda estas la potenco de patro, sed ghi nur devas helpi al la felicho de gefiloj. Edzinigi vin kun neamata viro, tio ja estas malfelichigi vin por chiam kaj obeante al via patro senkontraustare, vi montras tute klare, ke via amo al mi ne estas tiel varma, kiel vi jhuris iam.
--Ho, Don Juan, ne aldonu vian riprochon al mia malfelicho. Chu vi povas ankorau dubi pri mia amo? Chu, atendante vin chi tie, mi ne pruvas al vi plej elokvente la blindecon de mia pasio?
--Pardonu, pardonu, mia aminda. Mia chagreno estas la kauzo, ke mi vin ofendis. Sed kial vi ne konfesas al via patro, ke vi malamas Don Henrikon, kaj ke, edzinighinte kun li, vi estos malfelicha? Per senchesa petado vi sukcesus nuligi lian decidon.
--Tio bedaurinde ne helpos, Don Juan: mi sufiche konas la karakteron de mia patro. Li donis sian vorton de honoro, kaj ech se tiu edzigho estus por mi mortiga, li ne shanghus sian decidon.
--Ho tirana krueleco! Sed tio estas neebla, Donja Izabelo. Kiel mi povus perdi vin por chiam? Preferinda estus la morto mil fojojn! Auskultu kaj min kompatu: nur unu vojo povas konduki nin al felicho. Forkuru kun mi, mia anghelo. Ni tuj edzighos sekrete kaj venos peti la pardonon de via patro. Li ne rifuzos tiam....
--Sufiche, Don Juan, sufiche: ne logu min per viaj flamaj vortoj. Mian devon mi tre bone konas kaj neniam konsentos fari malvirtajhon. Ne, tute ne: mi estos plej malfelicha, sed ne riprochita pro ia malhonorajho. Forgesu min, kaj ne....
Shi ellasis teruran krion kaj fermis rapide la balkonon. Don Juan kun plej granda surprizo chirkaurigardis kaj tuj komprenis la kauzon de shia subita malapero. Jhus transpasinte senbrue la domangulon, ia kavaliro kun vizagho kashita per mantelo kaj chapelo, jen staris kontrau li silenta kaj minaca.
Freneza pro kolero, Don Juan eltiris sian glavon kaj parolis al li malafablege:
--Kiu vi estas, malnobla kavaliro? Kian rajton vi havas por interrompi mian interparolon? Chu tiel maldece vi kutimas konduti pri honorindaj sinjorinoj? Eltiru tuj la glavon, friponego, se vi ne volas, ke mi mortigu vin, kiel hundon.
--Kvietighu, Don Juan, mi petas, oni devas ja pli afable paroli kun kavaliroj. Shajnas, ke en tiu chi afero, vi estas la ofendito kaj ghuste okazas la malo. Tiu virino, kun kiu vi parolis, estos baldau mia edzino kaj mi ja, nur mi, devas postuli klarigojn pri via malhonesteco....
--Vi, do, estas Don Henriko, mia abomenata malamiko? Ho kiel mi dankas la chielon, ke ghi difinis min por vin mortigi! Pretigu vin por tuja batalo kaj ne daurigu per paroloj, char en tiu chi afero la kavaliroj, kiuj kredas sin bravaj, nur devas argumenti per armilo.
Oni tuj audis la fortan alfrapighon de la glavoj. Tute solaj en la mezo de la strato kaj lumigitaj per la lampeto de la Kristofiguro, la du kavaliroj furioze duelis. La batalo dauris tre mallonge. En la flameco de atakado Don Juan faris ian mallertajhon kaj Don Henriko rapide ghin profitis por pushenigi sian glavon en la bruston de sia kontrauulo.
Don Juan shancelighis, metis ambau manojn al sia vundo kaj peze falis teren, ellasante profundan ekghemon. La alia kavaliro rapide forkuris kaj post kelkaj momentoj malaperis, helpata de la nokta mallumeco.
--Helpon! helpon! mi mortas!--diris ankorau per malforta vocho la forlasita vundito.
Pasis kelkaj sekundoj kaj Don Juan petis ree helpon, per vocho preskau neaudebla. Iu viro subite aperis kuranta kaj rapide sin klinis al li. Ghi estis Jozefo, kiu venis por helpi al la vundito. Vidante lin, Don Juan penis ion eldiri, sed forto mankis al li por tio; lian korpon trakuris granda ektremo, kaj li mortis en la brakoj de Jozefo.
--Ho la malfelicha kavaliro!--diris la junulo kaptita de terura emocio--Dio helpu min en tiu chi okazo!
Kaj li komencis ekmarshi por iri hejmen, kiam oni audis bruon el proksime. Jozefo haltis timigita, ne sciante kion fari.
La bruo gradige plifortighis, ia lumo shajnis disvastighi tra la strato kaj tuj aperis nokta gardistaro kun lanternoj en manoj.
--Helpon chi tien, sinjoroj,--diris Jozefo kun tremanta vocho.--Jen sur la strato kushas mortinta kavaliro.... Oni jhus lin mortigis.
--Kaj kion vi faris chi tie en tia malfrua horo?--severe demandis la gardestro.
--Mi okaze preterpasis,--respondis timeme la junulo.
--Kaj jen viaj manoj kaj vesto estas tre sangmakulitaj!
--Jes, sinjoro, mi klinis min al la mortinto por helpi kaj kredeble la sango de lia vundo....
--Sufiche, sentaugulo, ni ja tion detale klarigos. Gardistoj, ligu liajn manojn kaj piedojn kaj konduku lin en malliberejon. Dume, ni helpos al la kavaliro, se estas ankorau tempo.
Vane Jozefo plendis kaj plorante protestis, ke li estas senkulpa. Oni senkompate lin arestis kaj enshlosis en ian senluman kaj malvarman chambron.
* * * * *
La sekvantan tagon en la urbeto oni interparolis nur pri la mortigo de don Juan de Molina kaj la aresto de Jozefo. Char neniu povis imagi, kio vere estis okazinta la antauan nokton, chiu kredis ke efektive Jozefo estas la mortiginto kaj ech kelkaj supozis, ke don Juan estis aminduminta Eloizon kaj tial Jozefo, furioza pro jhaluzo, estis venghinta sin al la kavaliro.
La proceso tuj komencighis por klarigi la aferon kaj puni la krimulon. Malgrau la senkulpeco de Jozefo chiuj cirkonstancoj estis al li malfavoraj. Nur Don Henriko kaj Donja Izabelo sciis la veron de chio, sed ili ambau silentis; la unua--por eviti kondamnon; la dua--por kashi sian noktan interparolon.
Char la mortigo okazis sen alestantoj kaj oni trovis Jozefon, trempitan de sango, apud la kadavro de Don Juan en malfrua nokta horo, la jughisto baldau konvinkighis, ke la krimo estis farita de la malfelicha junulo.
Chiutage la patro de Eloizo iris en la jughejon por sin informi pri la proceso kaj poste prisciigi sian familion. Malfeliche, la afero iradis tre malbone, kaj la kondamno de Jozefo shajnis neevitebla.
Eloizo, konvinkita pri la senkulpeco de sia fiancho, plorante konfesis al siaj gepatroj, ke shi estis parolinta kun Jozefo che la fenestro, jhus antau la mortigo de don Juan, kaj plej kompatinde shi permeson petis de ili por tion sciigi al la jughisto, en la celo pravigi la cheeston de Jozefo en la loko de la terura okazintajho.
Nun estis al shi tute indiferente, chu en la urbeto oni ekscios pri shiaj noktaj interparoloj kun Jozefo: la chefa afero estis savi lin el malglora kondamno.
Sed ho ve! ech tiu rimedo ne helpis. La jughisto ne kredis al tio, kion al li jhuris Eloizo. Li supozis, ke ghi estas nur elpensita artifikajho por senkulpigi la krimulon.
Jam estis la proceso preskau finita kaj chiu antauvidis, ke Jozefo estos al morto kondamnita. La malfelicha Eloizo ploradis senkonsole sian malfelichon kaj Donja Izabelo de tago al tago sin montris pli pala kaj malghoja. Shia patro devis prokrasti la edzighon kun Don Henriko, char shi plej obstine rifuzadis kaj ech firme aldonis, ke shia neshanghebla decido estas formondighi kaj por chiam eniri monahhinejon.
Fine la jughisto mortkondamnis Jozefon. La decido estis baldau de chiuj konita en la urbeto, sed oni plej zorge ghin kashis al Eloizo, timante eblan gravan malsanighon.
Jozefo eksciis pri ghi plej emocie, kaj ankorau ripetis, ke li estas senkulpa.
Jam chiuj preparajhoj estis faritaj, kaj la sekvanta tago estis difinita por la ekzekuto.
Petita, kiel kutime, ke li, antau ol morti, eldiru sian lastan deziron, li plorante respondis, ke li nur volas iom preghi lastfoje antau la Kristofiguro de la Lumo.
Lia peto estis kompreneble akceptita kaj senprokraste plenumita.
Inter kelkaj gardistoj kaj manligita, oni kondukis Jozefon antau la Kristofiguron de la Lumo. La jughisto iris kun li, kaj multenombra popolanaro el chiuj flankoj alkuris kun granda scivolemo por cheesti lian strangan solenajhon.
Kiam Jozefo alvenis al la domo de don Diego de Gevara, tiu chi kaj Don Henriko staris sur la balkono amike babilantaj.
La malfelicha mortkondamnito pie surgenuighis antau la Kristofiguro kaj komencis preghi kun granda fervoro. Fininte sian preghon, li daurigis sur genuoj, kaj parolis al la Kristofiguro per lauta kaj tremanta vocho:
--Dio mia, vi ja scias, ke mi estas senkulpa kaj konsciencpure povas al vi preghi. Malfavoraj cirkonstancoj kredigis, ke mi estas la mortiginto de don Juan de Molina, sed tio ne estas vera. Chu vi, Dio justa kaj kompatema, permesos ja, ke senkulpulo pereu malglore kaj hontinde?
Chiuj audantoj restis kortushitaj kaj konfuzitaj. Kelkaj virinoj ploretadis. Chiuj rigardoj celis Jozefon kaj la Kristofiguron, sed tiu chi staris silenta kaj senmova.
--Ho Dio mia,--daurigis li,--mi nur petegon al vi prezentas. Savu min el plej terura maljustajho: montru publike al chiuj la veron de miaj diroj. Se mi estas kulpa--signu min per via mano: se mi estas senkulpa--montru ankau per mano la mortiginton de Don Juan, se li chi tie staras!
Granda korpremo kaptis la cheestantojn post audo de tiuj vortoj. Chies okuloj sin turnis nun al la Kristofiguro, kvazau antausentante ion misteran kaj grandiozan. Tiun chi fojon la Kristofiguro ne restis senmova. Ghi eklevis sian dekstran brakon kaj firme direktis ghin al la loko, kie staris Don Henriko.
La popolanoj tremis pro miro kaj avide rigardis al la balkono. Don Henriko falis palega sur genuojn, dirante:
--Estu plenumata Via volo!
Kaj sin turnante al la jughisto, li daurigis:
--Mi ja estas la sola kulpulo: sed mi mortigis Don Juan'on en duelo, noble kaj senperfide. Mi fordonas min al vi por la jughado.
Tre solenaj estis tiuj momentoj. Oni audis surdigan popolkrion: "Miraklo! miraklo! Vivu Jozefo, la senkulpa!" kaj malgrau la cheesto de gardistoj oni elprenis lin, kaj sur la shultroj de popolanoj li estis triumfe portata en sian domon.
Dank' al la miraklo de la Kristofiguro, Jozefo estis savita kaj post unu monato edzighis kun sia kara Eloizeto.
Nenion raportas la historio pri la sorto de Don Henriko, nek pri tio, kio farighis kun la bela Donja Isabelo.
Sed oni scias plej nedisputeble, ke Jozefo kaj Eloizo vivis felichaj multajn jarojn kaj, ho mirinda dankemo! ili ech ne unu solan nokton forgesis ekbruligi la lampeton de la Kristofiguro de la Lumo, kiu estis la protektanto de ilia amo, kaj kies dekstra brako nun estas etendita lau sama direkto, kvazau ghi volus ankorau signomontri la mortiginton de la brava kaj nobla kavaliro don Juan de Molina.
Vicente Inglada.
PIEDNOTOJ:
[2] Kastilujo = nomo de hispana regiono.
[3] Donja, hispane dona = samvalora moshtesprimo, kiel don, kiun oni uzas por paroli kun virinoj. La formo don'in'o, uzita de S-ro N. Borovko en "Shtona gasto", estas tro longa.
TRIA PREMIO
KRISTNASKA NOKTO
Fabelo.
Supre sur la Alpaj altajhoj, che la nudaj rigidighintaj montaroj, malghoje fluadas la vintro. Dum longaj monatoj, la tero restas kovrita de negho, kaj chio malaperas sub ghia blindige blanka shutajho, kiu formortigas chiujn vivajn estajhojn. La montaj krutajhoj fiere enprofundighas en senviva, timiga silentado, sekighas torentoj kaj kovrighas per glacioj. En la vilagheto, homoj kaj bestoj trankvile kunvivadas en la kajutoj, kie chiam brulanta fajro dissendas iom da fumo kaj varmo. Pri vivo ekstera nur sciigas malofte alvenanta leteristo, kaj kontrau la mizeroj kaj prizorgoj, kiuj naskighas en la mondo malsupra, shirmas la izolulojn amasoj de negho kaj teruraj profundegajhoj, kien enghemas la vento. Plej ofte, superkovras la dezertajn vastajhojn densa, seka, malvarma nebulego, kiu ghisvenas la domojn kaj ellekas la fumojn malrapide flugantajn el la tegmentoj. Sed ne chiam dauras tia malghojeco. Iafoje, sunradio pli brila ol ora somersuno, pli dolcha ol dia rigardo, forpelas grizajhon, kaj enportas reghojon en la dometojn, dum, super la ebenajhoj, che la malproksimaj, profunde kushantaj homejoj, chion rigidigas la nevenkebla premado de l' vintra sezono.
Malghoje, trankvile, pasadas la vivo sur la Alpaj altajhoj. La tieularo estas fortika, brava, pacienca; la akra malvarmo, kiu tie-supre reghadas dum ses monatoj en jaro, fortigis la rason, ghin kutimigis al tiu shajne mizera vivado; kaj la vintro estas por la montanoj la plej bona kaj kara sezono, char, nur dum ghia daurado, ili estas ree liberaj. Somere, ilin konfuzis fremduloj, ilian landon trapasadis bandoj de turistoj, la monton malpie, sentime esploradis homoj nekonataj; sed, nun, dum la vintraj tagoj, la monton ili denove posedas; ghi refarighas ilia mem proprajho; sole ili konas ghiajn sovaghajn profundegajhojn, ghiajn blankajn, puregajn neghkampojn, ghiajn minacajn furiozojn, ghian ensorchan charmon, kiu iafoje kaptas mizerajn vagantojn kaj ilin perfideme tiras al morto.
Dum la vesperoj, la familianoj arighas en la kuirejo de la kajuto, chirkau la tablo, kaj dormeme auskultas rakontojn, dum ilin nekontraustareble allogas la litoj, kie varme estos al la homoj. Malghoje, trankvile fluadas la vesperoj sur la nudaj altajhoj..., kaj pri la bruado en la arboj, pri la movado de la cetera homaro, neniu precize scias, neniu klare pensas, char chiam sama, de la fortikaj malnovaj prapatroj ghis la fortikaj junaj nepoj, forpasis la vivado; kaj chiam samaj estis la vesperoj, meze de l' negha naturo, en la malgranda kuirejo, kie ronketas la fajro.
Sed, kiam proksimighas la jarfino, iom da movado, iomete da bruado naskighas che la kajutoj. Baldau okazos Kristnasko! Baldau chirkau tablo, najbaroj kunvenos, ghoje festenos, kunridos, kunkantos, kaj estos rakontataj belaj historioj pri la pasintaj Kristnaskoj, dum la gefianchoj kisos sin unu la alian, dum la maljunuloj trankvile disrevos pri la estintaj jaroj. Tage, la geknaboj iras en la arbarojn por dehaki la abion, kaj vespere, la kunvenintaj familioj ghin ekbruligos, dum, tre malproksime, che la profundajhoj, kie sin movas la ceteraj homoj, eksonos la hhoroj, kaj ekbrilos miloj da lumetoj por festi la naskighon de Kristo.
Ghuste tiun tagmezon dekok-jara junulino sola pashadis tra la arbaro. Antau kelkaj horoj, jhus diris al shi la patro:
--Manjo, iru en la arbaron kaj deportu la abion; ghi jam estas dehakita.
Shi do iris, ghoja pro tiu festo, ne nur char vespere cheestos shia fiancho, sed ankau char okazos ia shangheto en la unutona, senlime sama vivado de l' domanoj.
Dormis la tero sub dika negha sternajho, en kiun tiel malfacile internighis la piedo, kiel en shtonan muron. Reghadis profunda, malgajiga silentado; forflugintaj estis chiuj vivaj estajhetoj, chiuj mallautaj bruetoj, kiuj somere ghojigadis la arbaron. Oni nur vidis la longajn skeletojn de la abioj, kiuj chi tie kaj tie metis malhelan koloron sur la blankan, puregan, unutonan naturon. Sed pri la koloreco de l' chirkauajho ne atentis Manjo, char tion shi chiam vidis; lau shi, la vintro estas la sole bona sezono, dum kiu izolaj estas la arbaroj kaj senhomaj la sovaghaj altajhoj. Shi shatis solecon; neniu el la ordinaraj timigiloj al la urbanoj shin kaptis. La arbaron neniam timas la chi supruloj, char, en ghi, ili laboradis de la frua agho, kaj la malvarmo, kaj la frosto, kaj la prujno kvazau rebrilas en ilia animo, tiel ke sen tiaj maldolchajhoj ili malfacile elportus la vivon.
Vojirante, Manjo iomete pensis pri la vespera festo, gaje, simple nur tial, ke tiu chi festo estas ghojiga kaj bonporta. Shi ja lernis, ke en tiu vespero, ie, tre malproksime, al la homoj naskighis Savonto, pri kies vivo shi bone sciis; tion shi tre kredis, sed tio estis tiel enradikigita en shi, ke la penso pri ghi estis tute senutila. Shi do preferis sin okupi per tute nespiritaj aferoj: kiajn novajhojn pri la valanoj alportos la fiancho, kion al shi donacos la patro, kiu venos che la festenon. Dume, tiel pripensante, shi alvenis al la loko, kie kushas la jam dehakita abieto. Brave shi sharghis per ghi siajn shultrojn kaj tuj foriris, char jam ekvesperighis, kaj la vojo al la domo estis malfacila kaj longa.
Terura, akra, senkompata malvarmo reghadis, sed pri ghi shi estis sufiche sperta; tamen, shin iom timigis la densa nebulego, kiu, che l' vesperigho, pliakrighas en la arbaroj.
La pala lumo, kiu tra la nebula vualo, ghispenetradis la arbajn densejojn, netakseble klinighis al la horizonto; timema, senbrila rughajho aperis che la sunkushigho, kaj, lau la pliblovo de l' vento, shi tre bone sentis, ke venas vespero. Kaj shi rapide iradis, chiam kaptita de la penso pri la baldaua festeto, pri Kristnasko, kiu en la sama horo, kunigadas chiujn frato-homojn por festi tutmondan ghojon.
Shi portis la abieton sur la shultroj, sed, char densighis mallumo kaj shian pashadon malhelpis la trunkoj, shi decidis demeti la arbeton kaj ghin treni. La chielon oni jam ne vidis; super la chirkaua naturo naghadis noktombroj kaj tute malhelighis la vojo. Malvarmigaj blovoj aljhetighadis lau la aleoj; de la branchoj pendis glacieroj, kaj la trunkojn chirkauis prujno. Sur la malmola negho glitis la piedoj, kaj shi estis devigata iri malpli rapide. Maltrankvileco shin konfuzetis, tiom pli ke, tra la nebulego, shi ne povis scii, chu shi iras lau la ghusta vojo, au chu shi eraras. Tamen, shi konfidis al la kutimo. Jam de la frua infaneco, shi tien venadis kun la patro kaj la fratoj, en tiu sama tago por dehaki la kristnaskan abieton. Sed, tiun jaron, shi ja volis iri tute sola. Baldau shi estos matura virino, edzino, kaj tial estas necese, ke edzino estu kuragha, kaj shin timigu nek ventego, nek malvarmo. Tie supre, vivo estas batalado, senchesa eterna batalado kontrau naturo tiel fiera kaj sovagha, ke ghi ne toleras la kunvivadon de aliaj vivemaj estajhoj, kaj la braveco estas, ech por la virinoj, io natura, necesa, pri kiu neniu fanfaronas.
... Envenis nokto, terure malhela nokto, dum kiu pliighadis la frosto kaj plifuriozis la neghaj blovegoj, kiuj, de tempo al tempo, mughadis de la montaj suproj. El la tero, au el la brancharo de abio, iafoje levighis ventoturnighoj, pelataj de l' vento, kaj chiuflanke disflugis negheroj, tiel multnombraj, ke la vagantino fermis la okulojn pro timo. Bruon oni ja ne audis. Iafoje, brancho, tro peze sharghita, ellasis neghan pecon, kiu mallaute defaletis teren.
Manjo tre timis, ke shi devojighis; tia ideo shin ekdoloris, char jhus shin kaptis la penso pri nokta restado en tiu izolejo, tra tiu akra malvarmego, meze de l' venta batado, kaj, plie, dum kristnaska vespero, kiam chio brilas de gajeco, kiam la plej malghojemajn okulojn lumigas radio de espero.... Tio ja ne povis esti. Shi chirkaurigardis, palpis la trunkojn per siaj duonfrostitaj manoj, faris kelkajn pashojn al chiuj direktoj por vidi, chu shi staras sur la ghusta vojo. Sed la signojn pri la vojeto surkovris novaj neghamasoj, kaj pro la nepenetrebleco de l' nebulego shi ne estis kapabla ghin retrovi. Shi tre bone konsciis, ke shi devojighis, kaj tiam, nevenkebla timo shin kaptis. Kion shi faros por retrovi la domon, kiel shi, tra tiu terura malhelajho, povos rekoni la vojon, kunporti la abieton ghustatempe por festi Kristnaskon? Chirkaue shi palpis la arbojn, sed shiaj fingroj nur sentis delikatajn glacieretojn, kiuj rompetighis che shia tusho; plie, shin treege doloris la piedoj. La malvarmo, la tiel senkompata malvarmo, shin iom post iom penetradis, perfideme, singardeme, kvazau ensorchisto. Shi volis krii, sed shia krio ne trafis trans kelkaj arboj; kaj al kio efikas krio de junulineto, en mezo de arbaro ombroplena? Senkuragha shi ne volis esti, kaj shi peneme remarshis ankorau tirante la abieton, char shi esperis, ke tre baldau shi eliros el la arbaro kaj retrovos signojn pri la ghusta vojo. Certe mokus shin chiuj, kaj shin mallaudus, se shi ne kunportus la abieton kaj pro shia neatenteco malsukcesus la festo. Tiu chi penso, pli ol la ideo pri shia sorto, shin doloris. Shi antaueniris kun granda malfacileco; che chiu pasho, shi aljhetighis kontrau la trunkojn; la piedojn pezigis malvarmego; kiam shi haltis, shajnis al shi, ke shi tuj mortos pro la piedoj glaciighantaj; tial shi marshis laueble, konservante la esperon, ke shi baldau eliros, ke tuj ekmontrighos la ghusta vojo kaj rapide shin kondukos hejmen, kie shin atendas multo da homoj por kunfesti Kristnaskon. Siajn fingrojn kvazau ferighintajn shi jam ne sentis, sed ili ankorau energie tenadis la abieton, kaj pri tio shi jam ne precize konsciis. Nur unu penso shin konstante elokupadis: en tiu nuna horo, kunvenas homoj en la kuirejon, kaj trinkas kunparolante, kaj maltrankvile rigardas la patro tra la pordo, chu shi tuj alvenos, kial shi ankorau ne estas tie....
Ha! shi volas nepre eliri. Tuj shi per sia propra volo retrovos la vojeton. Kaj ree shi plirapidis, ree shi faletis sur la glitiga tero, ree shian pashadon baradis la senlimaj rangoj de trunkoj. Shi sentis, ke shia elspiro frostighas che la lipoj, ke io terura detranchas shiajn piedojn kaj perforte volas ilin ligi al la tero. Strechighas shiaj nervoj de junulino, de brava, sentima virino montana, difinita por la vivado batala kontrau naturo. Iafoje, shi disrigardas, sed tiam shia timo farighas pli granda. Shajnas, kvazau nekonataj estajhoj shin atentus, kvazau io malvarma shin kaptus kaj senbrue detirus, por ke shi ne rapidu antauen. Kaj antauen shi ankorau volis iri; alia vigla forto shin pushadis, kaj tiun potencon shi obeis, char shi sciis, ke ie, eble tute proksime, eble tute malproksime, estas la celo, ke momenta senmovado por shi estos mortiga.
... Noktighis, tute noktighis en la arbaro, kaj, en tiu horo, la domon sendube forlasis chiuj invititoj por esplori, kial shi ne venis. Kaj baldau ili shin trovos, kaj shi honteme reiros al la kajuto, malsukcesiginte la feston, kvazau malsagha knabineto. Jes, tre baldau ili venos, kaj tra la densajho eksonos vochoj amataj kaj paroloj konsolaj; shi tuj reiros; la festo malsukcesos, kaj pro tio shi emas plori. La antauan jaron en la sama tempo, ghojis la festeneto en la kuirejo, shercis la viroj, babilis la virinoj, kaj brilis la lumetoj sur la branchoj. Nun, shi mizere eraradas tra la arbaro, sen ia radio de lumo. Shin ja lacigis la marshado; terure shin doloris la piedoj, sed malgrau ilia malvarmeco, shi sentis, ke vivo ankorau fluadas en ili, ke la danghero ankorau ne minacas shin. Kontraue, la fingroj estis rigidaj, alfiksitaj al la abieto per frosto, kaj shian tutan korpon skuetis frostotremo pro timo kaj malvarmego. Shi haltis, auskultante, chu ne venos iu familiano, chu la teruran chirkauan silentecon tuj ne finos homa vocho, vorto de espero. Tamen, shiajn orelojn ne atingis ia bruo. La senlima, eterna, morta silentado shin chirkauadis; nur vento ghemegis, kaj negho defalis teren. Kaj, jen shi rememoras pri versajho iam lernita en la lernejo, kiam shi estis malgranda knabino. En ghi oni parolis pri patro kun infano rapidantaj tra arbaro, kaj la infanon, oni diris, allogis regho per dolchaj paroloj, kaj la infano mortis. Kontrauvole, shi rememoras la tutan versajhon:
Rajdas nokte tra la vento
Unu patro kun infano,
Knabon havas li en brakoj,
Premas ame, varme tenas.
Kaj kvazau en songho, reflugas al shia kapo chiuj versoj, ghis la lasta:
Tre rapide rajdas patro,
Mortighantan filon tenas,
Li kun peno hejmen venas,
Jam en brakoj mortis knabo.
Tion shi ofte deklamis kaj ghuste, kiam shi estis tute juna, dum kristnaska vespero, antau chiuj kunvenintaj genajbaroj. Kaj shian unutonan deklamadon sekvis multo da laudoj kaj brua aplaudado. Pri aliaj infanaj mirrakontoj shi ankau rememoras. La Regho de l' Malvarmo loghadas, lau la enlanduloj, en la plej densa loko de la arbaro; kaj, ofte, dum la vintraj tagoj, li forlasas sian regholandon, kaj, vestita per tute blanka vestajho, li restas che ia nekonata angulo, kaj, per dolchaj, trompemaj vortoj nekontraustareble delogadas al sia loghejo la mizerajn vagantojn, kies korpon li enneghigas ghis la veno de l' somero. Manjo tre bone scias, ke tia Regho estas nur timigilo al la neobeemaj infanoj, sed, nuntempe, vero kaj malvero kunmiksighadas en shia deliranta kapo, kaj, che chiu pasho, shi tre timas, ke tuj aperos al shi la blanka Regho.
Ne! pri tiaj aferoj, shi ne devas pensi. Shi ja ne estus inda edzino, se shin timigus tiaj sensencaj rakontoj. Kaj shi rekuraghas, provas antauenpashi, ne rapide, singardeme, nur por sin movi, por ke ne frostighu shiaj piedoj, char iu familiano baldau venos kaj shin kunportos al la varma lito.
Aliaj realaj okazintajhoj shin okupas. Iu prapatro iam restis tutan nokton en arbaro kaj senchese marshadis, por ke la kapo ne frostighu, kaj dum la tuta sekvanta tago, li eraradis, tra la nebulego, ghis oni lin retrovis, mortantan de malvarmo kaj malsato. Oni ankau ofte rakontis en la vesperaj kunvenoj pri iu maljunulino, vilagha sorchistino, kiu nokte perdighis en arbaro kaj estis retrovita nur multajn monatojn poste, enfosita en negha kavajho. Sed pri shi la tieulinoj diris, ke tia morto estis justa revengho de Dio, char iam, lau la komuna opinio, la nomita sorchistino ensorchis junulinon, kiu venis dehaki la kristnaskan abion. Manjo timas, ke shi estas sur la sama vojo kiel la malbona maljunulino, kaj, kvankam, lau la diro de la vilaghaj instruituloj, la fantomoj tute ne ekzistas, al shi tamen shajnas, ke tuj aperos la korpo de la mortinta sorchistino, au la blanka mantelo de la Regho de l' Malvarmo.
... Kaj nun tute ne doloras shin la piedoj, char shi jam ne sentas, ke ili estas; la abieton shi ne forlasis, char shi pri ghi jam ne pensas. Iafoje shi provas ekrezoni, rememori la direktojn, lau kiuj shi devas iri, sed tia pripenso alkondukas shin al pli mizera konkludo rilate al shia estanta sorto.
Shian bravecon iom post iom chesigas lacigo kaj malvarmego. Che chiuj kelkaj pashoj, shi haltas, jhuras, ke shi ne iros pli malproksimen, auskultas, chu ne lautighas ia brueto, chu ne aperas la savontoj. Sed, ja nenio.... Kaj shi senesperighas, sidighas sur trunketon, ellasas malghojajn larmojn, atendas ghis venos au morto au savo....
Jen, en chiuj lokoj de l' tero, ghojas la festo de Kristnasko. Tiun feston shi iam vidis en la urbeto sur la ebenajho, kaj tie ghi estis multe pli bela kaj richa. Abio briladis en chambro, geknabetoj ghojeme rigardadis al la arbo, ricevis ludilojn de bela sinjorino, kaj kiam finighis la festo kaj estingighis la arbo, iu maljuna viro parolis per solena, strange frapanta vocho. Li rakontis pri antikvaj okazintajhoj:... Tie, en tre malproksima lando, antau multego da jaroj, pashtistoj maldormis chirkau fajro, en plena nokto.... Kaj, jen subite al ili aperis anghelo de la Sinjoro, kaj diris: "Ne timu; gravan sciigon mi anoncas al vi. Hodiau, al homoj naskighis Savonto". Kaj angheloj aperis en la chielon kaj kundiradis: "Gloro al Dio che la supraj altajhoj, kaj paco al la homaro".
Ho! tian pentrajhon shi tre bone rememoris; homoj, strange vestitaj, sidadis en la senlima dezerto; brilis meze de ili rugha fajro, kaj, jen ekradiis senkompara brilo en la chiela vasto....
Chu al shi ne brilos simila aperajho, chu baldau shi ne vidos konatulojn kun flamingoj en la mano. Shi denove auskultas.... Silentadas.... Shi volas krii, sed shi timas, ke shia vocho estos tro lauta, kaj tial vekos fantaziajn estajhojn.
En shia deliranta kapo, chio kunturnighas. Shi chiam revidas la iam viditan pentrajhon: homoj sidantaj en la dezerto chirkau fajro; bela, diafana nokto sub orienta chielo, pli blua ol la plej blua cejano, pli vasta ol la plej vasta chielo videbla de l' montosuproj.
Shi rememoras.... Neniu venas; kaj kvankam shi audis pri vivo, ke ghi estas ne grava bono, tamen morti shi ne volas, char la vivon shi amas. Se shi ekhaltas, shi sentas, ke shin kaptos la mortigo per la malvarmo, sed aliparte shiaj glaciighintaj piedoj jam ne povas shin subporti. Kaj malespera, shi haltas, pensante, ke shi eble trovos kushujon sur la tero, tie shi dormos ghis la mateno, au venos la morto. Cetere, la konscio shin forlasas; rakontoj shin persekutas; shi pri si mem pensas, ke shin atendas la Regho de l' Malvarmo, ke sekve shi neniel povos savighi. Kaj shi kushighas sur la teron, envolvante sin per sia robo por ne senti la maldolchan fundon. Al shi proksimighas dormemo; shajnas; ke shi sidas tre bone sur la negho, ke la piedoj shin jam ne doloras, ke agrabla sento shin tiras al pli bona, pli felicha vivo.
... Jes, ili tuj revenos, ili ekkaptos shin kaj forportos en la hejmon.... Sed en kian hejmon? Shi ja ne scias, chu pri la patro au chu pri la Regho de l' Malvarmo shi pensas.... Bone estos al shi; iu shin tuj kunportos kaj, kisante, shin shovos en la varman liton, kie shi kunligos siajn membrojn por revarmighi.... Sendube, shi songhis; jen, shi ja vere kushas en lito. Sendube jam pasis Kristnasko; la arbeto staras sur la tablo, la lumetoj estingighis, kaj, che la matenigho, shi chion revidos, kun la rememoro pri tiu stranga songho, ke shi kushis en arbaro, ke al shi estis tre malvarme.... Dolche estas al shi, char shi jhus akceptis la kison de l' fiancho, dolchan, tre varman kison. Li fermis al shi la okulojn, surkisante la lipojn, kaj brako jhus chirkauligis shian kolon.... Li estas tie apude, shi estas tute ghoja; li rediras dolchajn parolojn: "Baldau, ni kune..." Sed, kia malagrabla songho shin jhus tenis: shi estis en arbaro, homo, ne homo, sed blanka demono shin karesis, kaj dolche, dolchege shin tiradis al ia malvarma profundegajho.
Sed, teruro! tio ja ne estas songho! shi sidas en arbaro, shiaj membroj kushas sur la negho, kaj jen shi volas movi fingron... ghi jam estas alligita al la tero per frosto; shi ekkrias; iom da konscio shin rekaptas. Jes, chion shi rememoras tute bone, tute precize. Se shi kushas pli longe, tuj shi mortos, char la perfida Regho de l' Malvarmo tiel detranchas la vivon de l' homoj, kaj morti shi ne volas, char la vivon shi amas. Jen, shi tuj restarighos; shi denove rapidos tra la arbaro, lau kia ajn direkto, nur por ke shin ne prenu la frosto kaj la dormigo de l' malvarmo. Jes, tre certe shi tuj ekstaros, kaj baldau oni shin trovos, char la tuta familio shin nepre serchadas.... Shi tuj ekstaros....
En la urboj, sonas la ghojo, kaj bruas la gajuloj; en multegaj domoj oni festas en la kuirejo, kaj la abio lumigas la ghojantojn per siaj sennombraj fajretoj. Dio mia! kiel bela estis la festo, kiam shi estis en la urbo. Al shi donacis ludilojn bela sinjorino, kaj poste solene parolis maljunulo per strange frapanta vocho:... en dezerto, sidadis pashtistoj chirkau la fajro....
Chirkau la fajro! Ho! kiel bone estas sidi chirkau fajro! Oni almetas la manojn super la rughan flamon, oni apogas la piedojn kontrau la fajrujon; ghoje ronketas la brulajho, kaj hela flameto lumigas tra la densa nokto.... Nun, la piedoj estas tute varmaj, ankau la manoj; chio estas bona, kaj, jen, al shi estas tute same kiel en shia fantazio. La piedoj estas tute varmaj, ankau la manoj, shia tuta korpo tremas pro varmo. Shiaj okuloj fermighas, la manoj kunligighas, la korpo tordighas por esti pli varma.
Jen, subite, shajnas, ke, en la malproksimo, el tute malproksima sonorilejo batis ia horo.... Kioma, kie, shi nescias. Chu ech sonadis ie? Chu ne okazas ia tratrancho en shia deliro? Tamen, shi rememoras iomete.... Shi kushas sur la tero; tie estas varme; shi povas atendi ghis la veno de l' matenrugho, sed estus eble pli bone se shi restarighus, tial ke oni rakontas, ke la kushintoj sur la negho estas difinitaj por la morto. Tio estas ne vera. Oni rakontas tion, sed chion rakontitan oni ne devas kredi; kontraue, sur la tero, estas pli dolche, pli varme, pli ripoze; oni dormetas tute bone, sentante nenian blovon, nenian ventoturnighon. Sed, shi tuj ekstaros, char shi iom timas. Shajnas tute kvazau io neatendita, io neprokrastebla tuj okazos. La Regho prenos Manjon; tio okazas, ne nur kiam oni estas knabino, sed ankau kiam oni estas fianchino. Tion difinis la malbona sorchistino kiel revenghon pri la puno de Dio, char la sorchistinoj estas la estrinoj de la arbaro, kaj la potenco de Dio ne trafas trans la malbelaj, mallautaj densejoj.... Tial, shi starighu!... kvazau ia kiso shin tushetus.
Eble, la kiso de l' fiancho, kiu volas shin surprizi, char fianchino shi ja estas. De longatempe shi pensadis pri tiu venonta kunvivado kun alia viro, en alia domo, ne char shin persekutis la deziro al amo, pri kiu revadas la urbaj junulinoj, sed nur tial, ke tia estis la kutimo de la prapatroj, ke ghin oni nepre devas obei. Baldau okazos la edzinigho, kaj jam shi sentas kvazau en tiu vespero farighus pli akra la kiso de l' fiancho--eble, char efektive baldauighas la tempo de l' geedzigho. Post la paso de l' vintro, ili kunforiros al la valo, kie pli facila estas la vivado kaj pli ghojaj la vintraj tagoj.
Sed, jen, iom post iom, alproksimighadis la Regho de l' Malvarmo, la perfida demono de la nudaj altajhoj. Tremante, lia maljuna mano malfermis la okulojn de la junulineto, li delikate kunmetis la brakojn kaj la krurojn.... Varmo! varmo! shi naghadis en la varmo! kiel bone shi estas en la lito post la ghojigo de l' kristnaska festo. Ho! la bona lito, la dolcha varmeco de l' chambro, flanke de la varma stalo....
Shi jam ne movis sin. La Regho de l' Malvarmo klinis shian tute palan kapon; shian hararon li shmiris per prujno, kaj shian glaciighintan korpon envolvis per sia blanka, purega mantelo, tiel blanka, tiel purega kiel la vualo de la junaj edzinoj. Kaj, tion farinte, li avide, ghojege, shin kisadis, che la frunto, che la brusto, kaj al shi shajnis, ke tia kiso estas pli dolcha ol la plej dolcha kiso de l' fiancho, pli varma ol la plej varma kareso de l' amo.
H. Hodler.
UNUA MENCIO
NOKTAJ FANTOMOJ
EN LA KASTELO DE
RHODE-SAINT-PIERRE
"Tra densa mallumo briletas la celo,
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj."
(La vojo.)
Tiuvespere, kiam mi transpasis la sojlon de la malnova gastejo, estis pli malfrue ol kutime, char en tiu pentrinda vilagheto de la Hagelando[4] la naturo estas tiel alloganta, la eknoktigho tiel dolcha post varmega tago, ke mi preskau kun bedauro interrompis mian sencelan vagadon. Sed en la gastejo atendis min, kiel chiuvespere, miaj novaj kunuloj: la chefaj loghantoj de la vilagho.
Chirkau la malglata ligna tablo, sub la dika lampo kun verda lumshirmilo, sidis ili--la vilagha sekretario, la kampogardisto, la kuracisto, la orgenisto--kviete, malrapide fumante en siaj longaj argilaj pipoj la tabakon rikoltitan en ilia ghardeno.
Kompreneble oni ekriprochetis--ho, tre amike--la "poeton", kiel ili nomis min, pri lia malfruigho, sed tuj la gastejmastro alportis la kutiman kartludon kun la skribardezo, al kies shnureto balancighis spongo kun peco da kreto, kaj ni ekludis.
La kartoj estis apenau disdonitaj, kiam aperis sur la sojlo maljunuleto vestita per blua kitelo, largha bruna pantalono kaj dikaj lignaj shuoj. Je l' mano li portis kupran lanternon, kiun li teren metis che la sojlo, kaj, deprenante sian chapon, li alproksimighis al nia tablo petante, ke la doktoro bonvolu akompani lin en najbaran vilaghon Rhode, por flegi lian subite malsanighintan filinon.
--Mi akompanas tuj, Mastro Jan,--diris la kuracisto, metante siajn kartojn sur la tablon.--Nu, la devo vokas min,--li aldonis.--Daurigu la ludon inter vi, amikoj, dum mi faros devigan noktan promenadon.
Li prenis sian chapelon kaj sian bastonon kaj, antau ol foriri, demandis al la kamparano:
--Ni iros tra la arbaro, chu ne, Mastro Jan? Tiu vojo estas pli mallonga.
--Tra l' arbaro, je tia horo!... Chu vi tion intencas, Sinjor' Doktoro? Estas morgau la Mez-Augusto, kaj vi scias bone, ke ne taugas tiam vagadi en la arbaro chirkau la kastelo de Rhode.
--Vi estas prava,--diris la orgenisto.--Oni rakontas strangajhojn pri tio, kaj certe la drama morto de la lasta kapelano de l' kastelo ne alportis benon al la Baronoj de Rhode.
Siavice la sekretario aldonis:
--La maljunuloj de l' vilagho pretendas, ke de la tempo, kiam la sanga dramo okazis en la kastelo, la fantomo de la kastelmastro chiujare nokte vagadas chirkau la kastelo, kaj ech la arkivoj rakontas pri tio. Sed nun la junuloj tion ne kredas plu....
Dezirante koni pli detale tiun misteran historion kaj allogita de la fresheco de l' aero, mi proponis al la kuracisto akompani lin.
La gastejmastro donis al ni rondforman kupran lanternon, utiligotan por la reveno, kaj triope ni foriris.
--Hela, bela vetero, chu ne, Sinjoroj?--diris la kamparano,--ni ne bezonas la lanternojn, sed la steloj fajre brilegas, eble la vetero shanghos.--Kaj frotante alumeton li ekbruligis sian mallongan pipon kun metala kovrileto.
--Sed, diru, Jan,--demandis la kuracisto--chu efektive vi timus en tia hela nokto akompani nin tra la arbaro?
--Mi ne estas timulo, Sinjoroj, sed por la tuta oro de l' mondo mi ne volus preterpasi la kastelon dum tiu chi nokto.
--Sed--demandis mi--kia malbonajho povus trafi nin?
--Ho, Sinjoro, mi prave vidas, ke vi estas fremdulo. Se vi estus naskighinta en nia vilagho, vi ne demandus pri tio. Chiuj scias, ke chiujare la hundaro de l' estinta Barono de Rhode, blekegante kaj bojante trakuradas la kampojn, aron da nigraj chevaloj trenante katenojn trarajdas la arbaron; la sonorado de l' chaskornoj, la siblado de l' sagoj kaj de l' kugloj, la ghemegoj de l' vunditaj chasajhoj plenigas la aeron per teruriga bruegado kaj ve al tiu, kiu trovighas sur la vojo de l' sovagha bando....
Interparolante ni alvenis apud la enirejo de l' arbaro.
--Nu--diris la kuracisto--eble la malsanulino senpacience atendas nin, ni eniru la plej mallongan vojon.
Mi tuj jesigis; sed la vilaghano palighante protestis, kvankam li ankau deziregis, ke ni alvenu kiel eble plej baldau che lia filino, tamen li petegis, ke ni forlasu nian maltimeman projekton.
Iom da fanfaroneco ne maldecas che junulo kaj, anstatau ekdiskuti kun la naivulo, mi ekbruligis mian lampon kaj enpashis la vojeton.
La kuracisto adiaudiris per la mano al nia gvidisto, kiu nur diris kun sopiro:
--Gardu vin Dio!
Kaj ni malaperis en la arbombro.... Tie la lunradioj apenau traboris la densan foliaron, nur la flava lanterna lumo lumigis la vojeton ghis kelkaj pashoj antau ni.
La strangaj superstichoj, kiuj persistas che la kamparanoj, farighis la temo de nia interparolado. La kuracisto jam rakontis kelkajn ekzemplojn, kiam, alproksimigante sian poshhorloghon al mia lanterno:
--Jam la dekunua--li diris--Ni certe eraris pri la vojo; la arbaro ne estas tiel vasta: ni devus jam esti alvenintaj en Rhode.
Ni haltis momenton, sed meze de l' arbaro estis neeble difini, kie ni trovighas. Por koni la direkton ni ech ne havis plu la lunon char nebuloj estis kashintaj ghian arghentan globon.