Produced by Andrew Sly, David Starner, and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net. Thanks to the Esperanto-Fondajho Cesar Vanbiervliet for providing the original book.
RIKKE-TIKKE-TAK
HENDRIK CONSCIENCE
el la Flandra lingvo
esperantigis
MARIA POSENAER.
Rekomendita de la
INTERNACIA UNUIGHO DE ESPERANTAJ
VERKISTOJ.
1912
Tiu chi libro estas havebla che la tradukintino:
Kroonstraat, 45, Borgerhout-Antwerpen
(Belgujo)
Prezo: Fr. 2.00 (Sm. 0.800)
Antauparolo.
Kiam, antau kelkaj monatoj, aperis en la lokaj jhurnaloj la unuaj artikoletoj aludantaj la centan datrevenon de la naskigho de Conscience, mi sentis min tre felicha esti Esperantistino, kaj tuj mi faris projekton: Mi ankau, lau mia maniero, lau mia povo, honoros la plej grandan el niaj Flandraj romanverkistoj; mi resonigos lian gloran nomon tra la tuta mondo, tradukante, Esperanten, unu el liaj verkoj.
Mia elekto ne dauris longatempe. Al la festorganizontoj mi lasas la zorgon, rememorigi per brila procesio liajn historiajn romanojn, tiujn romanojn en kiuj la Flandraj herooj ghis morto bataladas por la akiro au la konservo de siaj plej sanktaj rajtoj. Kaj kiel ajn granda estas mia admiro por «la Leono de Flandro», «Jakobo de Artevelde», «la Kerloj de Flandro» kaj aliaj epopeoj, mi preferis kunvivi kun Conscience pli pacajn okazajhojn, kies scenejo estas la erikejo, lia amata Antverpena erikejo. La charma «Rikke-tikke-tak» plene nin forportas en tiun regionon, kiun Conscience tiel volonte kaj amplene prikantis.
* * * * *
La glora autoro de tiu rava verketo kaj de pli ol cent aliaj romanoj, preskau chiuj egale belaj kaj kortushaj, naskighis en Antverpeno la 3an de Decembro 1812a, en la popola havenkvartalo[1]. Lia patro, Pierre Conscience, estis Franco el Besançon, kaj servadis en la imperiestra shiparo. Trifoje li estis kaptita de la Angloj; fine li akiris sian liberecon, kaj enloghighis en Antverpeno, kie li funkciis kiel subinspektoro de la imperiestraj konstruejoj. Li edzighis kun Flandra virino; ilia unua infano estis Hendrik Conscience.
Malforta, malsaneta estajho estis la knabeto. La familia kuracisto antaudiris ke li pene vivos ghis la sepa jaro; sed se li atingos tiun dangheran aghlimon, li certe plifortighos. Kaj efektive, ghis la agho de sep jaroj, la infano restis terure malforta. Li ne kapablis marshi, ech ne per helpo de lambastonoj. Apud la fenestro, kushante sur tablo au sidante en alta kusensegho, li pasigis la longajn tagojn de sia mizera vivo, dum li vidis la petolajhojn kiujn faris sur la strato liaj gajaj samaghuloj.
Du jarojn post la naskigho de Hendrik, dua filo eniris la vivon; tute male je la unua, li estis tre forta kaj sana. La patrino plene sin dedichis al la kompatinda malsanulo; shi rakontis al li mirigajn rakontojn, kiuj aperigis, antau la okuloj de la knabeto, la felichan mondon de la angheloj, al kiu li ankau deziris alflugi. Kaj la patro, siavice, rakontis impresigajn aventurojn el la marmilito.
Intertempe la Napoleona potenco falis, kaj Pierre Conscience, senigita je sia funkcio, devis serchi aliajn vivrimedojn. Lia edzino starigis spicovendejon, dum li mem achetis difektitajn shipojn, kies restajhojn, post malkonstruo, li revendis. Krom tio, li faris komercon de malnovaj libroj.
La juna Hendrik trovis baldau plej grandan ghuadon en tiuj forlasitaj volumoj, amasigitaj en la subtegmentejo. Komence li nur rigardis la bildojn, sed post kiam lia patro lin instruis legi, lia spirito des pli vastighis ju pli lia korpo estis malforta. Avide li tralegadis tiujn forigitajn literaturajhojn, kiuj, kune kun la edukado de lia patrino, naskis en la intelekto de la knabeto tiun imagon, tiun fantazion, kiu igas liajn verkojn tiel charmaj.
De post la sepa jaro la knabo plifortighis kaj kun sia frato vizitadis la lernejon, kie li faris mirindajn progresojn. Je tiu tempo mortis la kara patrino.
La patro lasis grandparte al la Naturo la zorgon korpe kaj spirite eduki la infanojn. Ili partoprenis lauplache la ludojn de la najbaraj knaboj. Vespere tiuj chi kunighis antau la domo de Conscience. Sur la sojlo, meze de siaj kunuloj, la antaudestinita infano ekzercis sian imagforton per la rakontado de longaj lokaj historioj, kiuj kvazau ensorchis liajn auskultantojn. Kaj chiutage la rakontoj plilongighis per novaj, de la rakontanto elpensitaj okazajhoj.
Ankau la teatra arto allogis la junan Conscience; dum du jaroj li estis fidela vizitanto de tiuj subteraj marionetludejoj, nomitaj «Keloj de l' Pulchineloj», en kiuj, po du cendoj[2], oni povis ghui chiujn impresojn de teatra prezentado.
Conscience estis dekjara kiam lia patro decidis transloghighi en la kamparon; ekster la tiamaj Antverpenaj remparoj, che izola loko nomita la «Verda Angulo», li konstruis, per ruboj de shipoj, tute simplan lignan dometon. En tiu silenta kaj ripoziga rifughejo, for de la urbaj bruoj, la estonta romanverkisto pasigis kelkajn el siaj plej belaj jaroj. Tie efektive naskighis en li tiu varma amo al la naturo kiu tiel forte montrighas en chiuj liaj verkoj. Pli ol iam forlasite al si mem, la knabo estis profunde impresata de la beleco de la kamparo, de la melankolia charmo de la Flandraj ebenajhoj. Ravate li pasigis la tagojn, observante la vivon de l' bestetoj kaj kreskajhoj; chiu mateno alportis al li novan kauzon de admiro: la levigho de la suno, la aromricha aero, la fresha roso, la vekigho de la birdoj, la kresko de l' burghonoj, la apero de l' folioj, la malfermigho de l' florkronoj, la zumado de l' insektoj kaj la murmurado de la ventoj; chiuj tiuj impresoj igis Conscience la delikata poeto, la paca revulo kaj sincera kredulo, kiu, en sia sentema kaj pura animo malfermita al chiuj noblaj sentoj, kreos ian tagon tiom da charmaj kamparaj rakontoj.
* * * * *
Tri jaroj preterpasis en tiu shajna indiferenteco, kiu tamen tiel ege influos la estontecon. Tiam la patro de Conscience reedzighis, li vendis la dometon de la Verda Angulo, kaj la tuta familio transloghighis al Borgerhout. Infanoj naskighis tiel multnombraj ke, malgrau la shparemo de la nova edzino, la laboro de la eksmaristo ne plu sufichis por ilin nutri; kaj la malplej junaj filoj devis elekti profesion. Hendrik, la malfortulo, la klerulo, farighos instruisto, kaj lia pli forta frato, charpentisto.
En tiu tempo ekzistis en Borgerhout iu lernejo, kies direktoro estis lerta pedagogo. De li, la juna Hendrik ricevis chiujn necesajn konojn, kaj baldau farighis lia helpanto. La direktoro, rimarkinte lian neordinaran emon, instruis al li la anglan lingvon. Poste Conscience eniris alian instruejon, en Antverpeno, samtempe kiel lernanto kaj instruanto, kaj fine, kiel subinstruisto, la tiame tre konatan kolegion de S-ro Delin, nur vizitatan de la nobelaj kaj richaj knaboj. Multe suferis la juna instruisto pro sia modesta ekstermoda vestmaniero. Lia patro pri tiu punkto ne estis milda; hejme devis ja manghi la multnombraj gefratetoj.
En tiu instruejo funkciis ankorau Conscience, kiam lin atingis la memorindaj okazintajhoj de la jaro 1830a, en kiuj li tuj ageme partoprenis. Je la unuaj pafoj, li forlasis sian profesorseghon, kaj kuris al la liberigo de la patrujo. En sia verko «la Revolucio de 1830a», li rememorigas inter aliaj faktoj chiujn okazajhojn de sia militista vivo. Multaj el ili estas malgajaj. En la batalo de Loveno[3] li estis vundita.
Dum la migradoj de la juna soldato tra Kempenlando, li konatighis kun la Flandraj kamparanoj, li pristudis iliajn morojn, kaj malkovris, sub la maldelikata suprajho, la noblecon de ilia karaktero. Li kunvivis ilian vivon, kaj vespere, che la familia tablo, li charmis ilin per sia rakonttalento. Tiu vivado en Kempenlando dum lia militservado decidige influos lian estontan verkadon.
Dum forpermeso por viziti siajn gepatrojn, li konatighis kun S-ro Jan Delaet, kiu al li konigis la literaturon. Ankau Conscience volis fari versojn. Reirinte al sia regimento, li, en chiuj liberaj momentoj, sin tute dedichis al verkado; li estis la «poeto» inter la soldatoj, kaj lia patro kun granda bedauro kaj timo pri l' estonteco, eksciis tiun inklinon. Conscience, en tiu tempo, versfaris ankorau franclingve, sed tiuj estis nur esploroj sur necerta kampo.
* * * * *
En 1836a, Conscience povis fine reiri en la civilan vivon. La infano nun estis viro, kiun sperto igis forta je korpo kaj spirito. Li revenis Antverpenon, en la gepatran domon, kaj vizitis seninterrompe la tiamajn junajn pentristojn kaj verkistojn. Li amikighis kun Theodoor Van Rijswijck, la Antverpena popola poeto; tiu chi incitis lin alighi al la artamanta klubo «Olijftak», kiu tiam reprezentis la Flandran skolon en ghia plej nobla celado. Ghiaj anoj entuziasme klopodis por la renovigho de Flandro kaj la revivigho de nia tiam tiel subpremata gepatra lingvo. Sed por farighi ano de tiu societo, la kandidato devis prezenti provajhon. Je tiu tempo Conscience estis trovinta malnovan kronikon, priskribon de la Nederlandoj, de la Firenzano Guicciardini. Kaj li deziris verki skizon pri la disrompado de sanktfiguroj en Antverpeno, en 1566a. Li komencis franclingve, sed li ne estis kontenta pri sia laboro. Senkuraghigite, li forjhetis sian skizon, kiam, preskau nekonscie, li skribis la vortojn: «Het was in den jare 1566, ...» (Estis en la jaro 1566a). Kaj subite lia plumo kuris sur la papero, la frazoj sekvis la frazojn, dekkvin paghoj plenighis. Ili estis la antauludo de lia unua verko «Het Wonderjaar» (la Jaro de l' Mirindajhoj).
La legado de tiu unua chapitro naskis grandan entuziasmon che la klubanoj. Kaj sammaniere, chapitro post chapitro, la malgranda provo farighis fama historia romano. Dank' al la helpo de malavaraj amikoj, ghi povis esti presata (1837a).
Sed intertempe la juna verkisto devis vivi. Lia patro, kiel Franco, bedaure estis observinta lian eniron en la Flandran literaturmovadon. «Mia patro forgesis,» diris Conscience mem, «ke mia patrino estis Flandranino, ke mi estis edukita flandre kaj kreskis inter Flandranoj en la Flandra lando. Li tiel ofte kaj akre al mi riprochis mian personan inklinon, ke mi fine forlasis la gepatran domon kaj enloghighis en gastejo. Tiam, senigite je chiuj vivrimedoj, mi danke akceptis oficeton che la provinca administracio. Tage mi kunmetis ciferojn, kaj nokte mi verkis novajn librojn.»
Kaj efektive, la sukceso de «la Jaro de l' Mirindajhoj» lin estis incitinta verki duan volumon, «Fantazio» (prozajhoj kaj versajhoj), kaj tuj poste la faman «Leono de Flandro», lian chefverkon.
Tie chi mankas al ni la loko por, pashon post pasho, sekvi Conscience kiel homon kaj verkiston. Ni diru nur ke komence li renkontis multajn malfacilajhojn en la batalo por la vivo. Premita de mizero, li ech dubis pri sia talento, kaj farighis ghardenisto che sia amiko, la tiam tre konata kulturisto Van Geert. Sed ghardenisto li ne restos, almenau ne en la kulturejo de Van Geert. Li kreskigos florojn, belajn florojn literaturajn, en la ghardeno de la malfelicha Flandro!
Post belega funebra parolado, de li farita, flandralingve, che la tombo de la Direktoro de l' Akademio de Belartoj, Conscience estis komisiita de la Registaro por verki Historion de Belgujo. Je la sama tempo li farighis registristo che la Akademio; dum dekkvar jaroj li okupadis tiun funkcion.
En la jaro 1857a, Conscience transloghighis al Kortrijk (Okcidenta Flandro, apud la Franca landlimo), kaj funkciis tie dum dek jaroj, kiel distrikta komisario. Malbona vento estis blovinta el la Sudo; senditoj de Napoleono IIIa propagandis che la limloghantoj por aligho al Francujo. Tial la Ministro pri Internaj Aferoj sendis en tiun regionon la patrujaman Conscience, la konvinkitan Flandranon, kies popolaj rakontoj devos pli ol chio alligi la loghantojn al ilia patra tero.
En 1868a, Conscience estis nomata konservisto de la Reghaj Muzeoj de Belartoj, en Bruselo. Antaue oni estis lin nominta profesoro pri Flandra literaturo che la Universitato en Gent, sed Conscience estis rifuzinta tiun altan profesion, char li timis, ke la okupado de la romanverkisto malutilos al tiu de la profesoro.
* * * * *
Pri la verkaro de Conscience, ni ripetos kelkajn vortojn diritajn de la autoro mem:
«Mi volis igi chiujn miajn librojn legataj de la popolo. Verkante, mi chiam prenis kiel provilon la intelekton kaj la edukadon de la simplaj homoj. Mi nenion skribis, kion la popolo ne povis kompreni. Chiam mi evitis flati la pasiojn kaj plibeligi la malvirtojn, por prezenti malbonajn agojn kiel plachajn kaj allogajn.»
Kaj efektive la popolo legis la librojn de Conscience, kaj ghi amis la verkiston kaj la homon kiu donis al ghi tiun noblan ghuadon. Neniu autoro spertis saman popularecon. En la plej malgrandaj vilaghoj de Kempenlando, de Flandro au Brabanto, chie kie aperis Conscience dum siaj multnombraj esplorvagadoj, chie li tuj estis rekonata kaj aklamata, kaj oni citas multajn anekdotojn pri tiuj improvizitaj elmontroj.
Liaj simplaj rakontoj charmis ne nur la Flandrajn gelegantojn. La plimulto el ili estis sinsekve germanen, anglen, italen kaj francen tradukataj. Kiam aperis la centa libro de Conscience, en 1881a, grandaj festoj estis organizitaj en Bruselo; el chiuj partoj de la lando alvenis societoj por honori Lin kiu igis sian popolon legi. Kaj la urbo Antverpeno sciigis ke ghi starigos lian statuon. Du jarojn poste, la bildo estis inaugurata, dum, en Bruselo, la granda homo, morte malsana, kushis sur sia lito.
Antau ol turni tiun finan paghon el la vivo de Conscience, ni diru ankorau kelkajn vortojn pri lia familio. En 1842a li estis edzighinta kun la Antverpenanino Maria Peinen. Sinjorino Conscience diris ofte pri sia edzo: «Li estas la plej bona el la homoj. Neniam mi audis de li malafablan vorton.» Du filoj kaj unu filino naskighis, la tuta ghojo de la gepatroj. Kaj terura sortfrapo forrabis samtempe la du knabojn. Tifusa epidemio regis en la chefurbo. La pli juna filo malsanighis. Kaj la alia, dudeksepjara, lau la konsilo de la patro forlasis Bruselon por eviti la infekton. Sed baldau alvenis telegramo: «Venu baldau, Hildevert estas mortanta.» Kaj la malfelicha patro alvenis nur por fermi la okulojn de sia filo. Alia telegramo lin revokis Bruselon. Du tagojn poste, la dekdujara Hendrik ankau estis mortinta.
Post tiu kruela frapo, la granda verkisto restis kvazau neniigita. Lia famo, lia gloro, al kiu ili ankorau utilus! Kaj chiujn memorajhojn, manuskriptojn, admiresprimojn de eminentuloj el la tuta mondo, li pro malespero forbruligis.
Lia filino, Maria, edzinighis kun la konata Flandra poeto Antheunis, kaj iliaj charmaj gefiloj plibeligis la lastajn jarojn de la avo.
Ili chirkauis lian mortliton, kiam, la 10an de Septembro 1883a, la granda geniulo elspiris la lastan spiron.
La urbestraro de Antverpeno lin enterigis kvazau princon. Imponanta monumento staras sur la tombo de la granda homo, sed pli grandan monumenton li havas en la memoro de la Flandra popolo, kiu dankas al li la rehonorigon de sia lingvo kaj la realtighon de Flandro.
* * * * *
Kaj nun, cent jaroj preterpasis de post la naskigho de la malsaneta infano en la Pompstraat, tiu infano kiu farighis unu el la plej famaj inter la Antverpenanoj. Kaj Antverpeno lin prifestos. Brila procesio traveturos la chefajn stratojn de la urbo. Chiu charo reprezentos ian karakterizan paghon el liaj verkoj. Lia tuta verkaro estos lukse eldonita. Kantato resonigos per dolchaj sonoj lian memoron. Povu ankau chi tiu tradukajho de unu el liaj plej belaj idiliaj rakontoj porti ghis malproksime, tra la tuta Esperantista mondo, la gloran nomon de nia kara Conscience!
Marto 1912a.
M. P.
PIEDNOTOJ:
[1] Chiujn detalojn pri la vivo de la granda verkisto mi cherpis el la libroj: «Hendrik Conscience», de George Eeckhoud, flandren tradukita de W. D. Leen, kaj «Het leven van Hendrik Conscience aan het volk verteld» (La vivo de Hendrik Conscience rakontata al la popolo), de A. Hans.
[2] fr. 0.04 = Sm. 0.016.
[3] Leuven--Louvain.
Rikke-Tikke-Tak
I.
Ne estas antau longe kiam mi vizitis la farmbienon, en kiu komencighas la rakonto de Rikke-tikke-tak; ghi staras ankorau inter Desschel kaj Milgem, je dekduo da mejloj orienten de Antverpeno, kaj estas enloghata de terkulturistoj, kiuj apenau memoras la nomon de Jan Daelmans.
Kiel ajn pentrinda estas tiu domo, ghi tamen prezentas nenion rimarkindan: sempervivoj kaj muskoj verdigas ghiajn bruletigitajn tegmentojn; ghiaj elpecetighintaj muroj sin kashas malantau karesanta foliajho; porkoj saltetas apud la sterkamaso inter kokbirdoj kaj kolomboj, kaj pli malproksime, en la bovejo, oni vidas tri brilpurajn bovinojn kiuj machadas molajn trifoliojn...
Sed plej belaj apud la izolita farmdomo estas la nemezurebla erikejo kiu etendighas laulonge de ghia fasado ghis malproksime trans la horizonto; la rivereto, kiu malantau ghia florghardeno alrapidas al la marchherbejoj,--kaj la verdaj aleetoj de alnoj kaj salikoj, kiuj akompanas la fluon de l' arghentsimila erikejvejno; ankau la senlima blua chielo, la mistera zumetado de la griloj kaj la amema kantsonorado de l' birdoj, kiuj elektis tiun izolitan farmejon kiel patrujon kaj ripozejon.
* * * * *
Okazis dum frua mateno de la jaro 1807a; la sundisko ne jam levighis super la erikeja ebenajho, kaj apenau oni audis jen kaj jen birdon ekkantantan la antauludon de la belega matenkanto de l' naturo. Ankau en la interna chambro de l' farmejo regis ankorau profunda noktsilento; nur fajreto brulis kraketante en la vasta fajrejo; la horlogho daurigis sian senripozan tiktakon, kaj pli malproksime en duonombra angulo, bruetis la unutona ronkado de shpinrado.
Apud tiu shpinilo trovighis knabino kun stranga eksterajho. Lau sia vizagho, shi shajnis proksimume deksesjara; shia vestajho estis ne senmakula, ech plighustadire senzorga; sed la esprimo de shia pura vizagho havis ion fremdan, ion noblan, kiu kaptis la atenton de l' observanto kaj neeviteble, per movo de kompato, lin altiris al la knabino. Bela oni ne povis shin nomi; shi estis ja pala kiel travidebla marmoro, kaj shiaj gagatnigraj okuloj,--kiam de sub la longaj okulharoj ili jhetis fajrersimilan rigardon,--shajnis maldolchaj kaj malagrablaj. Sed venis ankau momentoj, dum kiuj shi, kvazau frenezulino, lasis malrapide kaj submetighe vagadi la malviglan pupilon;--dum kiuj shia vizagho kovrighis per gaja rideto, kvazau en shia koro parolis vocho ghojiga;--kaj tiam, tiam shi estis bela kiel alabastra bildo de l' velkanta floro, kiu malfermas ankorau sian kalikon por la suno, kvankam la vermo jam tramordetis ghian radikon.
De antau unu horo shi sidis tie antau la shpinrado, kvazau shi estis parto de la ilo, tiel neatente shi shovis la linon inter siaj fingroj: profunda revado shin estis chirkauinta en nubo; la materia mondo estis por shi malaperinta kaj nun chiela ghojo brilis sur shia vizagho.
Kia ghojiga penso suprenighis tiam el shia koro ghis shia ridanta vizagho? Shi mem ne sciis.--Vidu, shi malfermas sian belan bushon: shi kantas! Rava devas esti tiu kanto, se ghi esprimas shian emocion; shia vocho estas dolcha kaj preskau neaudebla kiel la malproksima sono de arghenta trinkpokalo; sed fremda kaj stranga estas shia saltetanta kantajho,--shi kantas:
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
Fero varmighas,
Brako levighas.
Frapu vi, nu!
Rikke-tikke-tu.
Kaj tiam shi denove enighas en sian misteran meditadon.
Dum la junulino, kun klinita kapo, tie sidis antau la shpinilo, kaj en memforgeso shajnis enprofundighinta, maljuna virino venis de la shtuparo en la chambron. Lau la mastra rigardo kiun shi direktis al la estingita fajro kaj al la knabino, shi povis esti neniu alia ol la farmmastrino. Shia okulo tuj flamis pro kolero, kaj, irante al la revanta knabino, shi donis al shi tiel fortan vangofrapon, ke la surprizita revantino preskau falis de sia segho.
«Kio!» kriis la farmistino. «Vi mallaboremulino! Ekbruligu la fajron! Rapide, au mi prenos bastonon por veki vin, mallaborema kreajho!»
La junulino starighis kaj iris al la fajro, por plenumi la brutan ordonon de la farmestrino; shi kredeble estis alkutimigita de longe je tia kruela agmaniero, char shia marmorsimila vizagho atestis nek doloron, nek suferon; nur sur unu el shiaj vangoj ardis rugha makulo, kiu sufiche montris ke la ricevita frapo shin estis dolore kontuzinta.
Tuj kiam la farmmastrino vidis la fajron flamantan sub la kaldrono, shi iris al la shtuparo kaj kriis kiel eble plej laute:
«Levighu, vi mallaboremuloj! au mi venos por malsuprenirigi vin, dormuloj! Nu, Trien, Barbel, Jan! levighu, estas la kvara!»
Malmultajn minutojn poste la vokitoj venis malsupren. Koncerne la du knabinojn, ili estis la filinoj de la mastrino kaj eble estis iom malpli ol dudekjaraj; cetere, same kiel la plimulto el la kamparaninoj, ili estis vastkorpaj kaj fortikaj, sen ia distingigho.
La knabo, kiun lia patrino estis nominta Jan, ne havis pli ol deksep jarojn. Lia vizagho havis trajtojn maldelikatajn, sed estis regula kaj vira; liaj esplorantaj rigardoj kaj movighema vizagho atestis, ke, kvankam la naturo ne donacis al li grandan inteligentecon, li estis tamen bela kaj vigla knabo. Liaj bluaj okuloj kaj longaj blondaj haroj metis sur liajn vizaghtrajtojn stampon de boneco kaj de dolchaj sentoj, kiuj efektive kushis en lia koro.
Li sola iris al la knabino, kiu staris apud la fajro, kaj diris al shi per mallauta vocho:
«Bonan matenon, Lena!»
Al tio vocho ankorau pli mallauta respondis:
«Bonan matenon, Jan. Mi dankas vin.»
Antau ol chiu en la farmejo iris al sia laboro, la kafo estis metata sur la tablon, kaj la farmmastrino detranchis por chiuj iliajn buterpanojn. La juna Lena ricevis kiel sian porcion pecon da pano, kiu ne estus suficha por satigi infanon. Tamen, shi ne shajnis tion rimarki, kaj ech shiaj okuloj ne plendis pri la krueleco de la mastrino. Jan rigardis Lena kun profunda kompato; kaj kiam li rimarkis ke la pano de la knabino estis preskau tute manghita, li anstataumetis parton de sia pano, chiufoje kiam lia patrino estis deturninta la okulojn.
Post la matenmangho Jan eliris el la domo kun siaj fratinoj por komenci la chiutagan laboron. Lena restis che la farmejo kun la mastrino, por stari kun shi apud la buterbarelo, dum la hundo turnos la radon.
Tuj kiam la lakto estis vershita en la barelon kaj chio estis preta por la buterfarado, la mastrino eliris por irigi la hundon en la mashinon, sed trovis ghin mortinta en sia ejo. Tiam shia malbona furiozo ne plu havis limojn, shi enkuris kvazau frenezulino, frapis la malfelichan Lena sur la vizaghon, shin pushis en la chambron, kaj nur tiam kriis:
«La hundo estas mortinta, vi knabinacho! Vi hierau ne donis al ghi nutrajhon; sed mi lernigos tion al vi. Chi tien!...»
Kaj tiam shi rekomencis tre kruele frapi la silentantan junulinon, dum shi ekkriis:
«Silentu ghis kiam vi krevos, obstina azenino! Chu vi parolos? Au mi disrompos al vi brakojn kaj krurojn!»
«Mastrino,» diris Lena, kvazau indiferente, «mi hierau donis manghajhojn al la hundo. La telero staras ankorau plena antau ghia kagho.»
«Kiel, la telero plena?» kriegis la farmmastrino. «Hipokritulino! Hodiau matene vi metis la nutrajhon en la teleron. Chu vi pensas ke mi ne konas viajn ruzojn? Sed vi pentos tion. Nun vi mem kuros en la butermashino. Antauen! kaj rapide al la rado!»
Vershajne tia nova malbonago kauzis al Lena grandan timon, char shi ektremis en chiuj membroj, kaj staris meze de la chambro kun klinita kapo kaj pendantaj brakoj, kiel kondamnitino, kiu estas kondukota al la eshafodo. Tamen, shi ne diris unu vorton.
La pacienca submetigho de la knabino ne plachis al la farmmastrino: pro sia subpremata furiozo shi tiris branchon el la branchfasko kiu kushis apud la fajrejo, ghin levis, kvazau shi per ghi volus frapi Lena sur la kapon, kaj ripetis sian ordonon:
«Nu, rapide al la butermashino! Chu vi iras au ne?»
Lena malrapide fleksighis sur ambau genuoj, petege etendis la manojn, direktis siajn nigrajn okulojn ploreme al sia persekutantino kaj diris:
«Ho, kompatu min! Mi kuros en la mashino; sed, pro Dio, ne plu frapu min!»
Je tiu momento, la pordo vivege malfermighis, kaj Jan rapide eniris en la chambron; li kuris al Lena, shin restarigis kaj diris kun subpremata kolero al sia patrino:
«Ho, patrino, kiel vi kapablas esti tia? Estas chiam same: mi neniam povas iri al la kampo, ne audante vin alkriegi kaj insulti tiun malfelichan Lena kvazau beston. Se vi nepre volas shin mortigi, mortfrapu shin per unu frapo! Chu vi do ne vidas, ke shi estas malsana kaj ftizas?...»
Je tiuj lastaj vortoj larmoj shprucis el la okuloj de la knabo, kaj li aldiris petante:
«Ho, patrino, lasu shin trankvila! Se ne, mi diras tion al vi: kun la unuaj soldatoj, kiuj preterpasos, mi kuniros, kaj plu neniam vi revidos min!»
«Mi diras ke shi kuros en la buterigilo! Tio lernigos al shi pereigi la hundon!» kriis la farmmastrino.
«Kion vi diras, patrino?» kriis Jan kun timo kaj indigno. «Shi? Lena? kuri en la buterigilo! Ho, ho, patrino, tio estas troa. Rapide, diru al mi, chu vi forlasas tiun malbonan ideon,--rapide, rapide!»
«Vidu lin tremantan, la frenuzulon!» diris la patrino moke ridante. «Kaj kion vi farus?»
«Auskultu, patrino,» respondis Jan kun seriozo, kiu faris grandan impreson sur la farmmastrinon, «se Lena iras en la butermashino, tiam mi foriras de tie chi, ech se vi min ligus per katenoj.... Kredu min, patrino, au mi tion jhuros per terura jhuro!»
Nun la mastrino ankau tremis pro subpremita kolero; kauzis al shi frenezan furiozon, ke shi devis klinighi antau la minaco de sia filo. Li estis la sola viro en la farmejo, kaj havis jam sufiche da fortoj kaj sperto por plenumi en la terkulturo la taskon de sia mortinta patro. Lia foriro estus la ruinigho de la farmbieno.--Dum la mastrino klinigis la vizaghon de la junulino per siaj flamaj rigardoj, shi kriis:
«Nu, ke shi tiam foriru el mia cheesto. Levighu, mallaboremulino! kun la blanka bovino al la vojrando--kaj ke mi ne plu vidu vin antau la kvara, au mi maldolche trafos vin!--Kaj vi, Jan, diru al Trien, ke shi venu por buterigi.»
Lena eliris malrapide el la chambro por preni la bovinon el la stalo. Alveninte che la pordo, shi turnis la kapon kaj jhetis el siaj brilantaj nigraj okuloj malrapidan kaj malviglan rigardon al Jan, kvazau shi volis diri:
«Dankon, dankon,--vi protektas mortantinon! Mi preghos por vi kiam mi estos alveninta en la chielo.»
II.
Jen marshas Lena kun la bovino por serchi laulonge de la rivereto la forgesitan herbon. Shi kondukas la beston per la shnuro kaj promenas malrapide antau ghi sur la vojeto. Alveninte che loko, kie la erikejo limtushas la malaltajn marchterojn, kaj estas samtempe ombrita de alnarbetoj kaj movighantaj juniperoj, Lena deflankighas kelkajn pashojn de la vojeto. Tie chi staras fago, kiu eble estis semita de birdo; char kiel ajn malproksimen oni povas vidi, oni ne plu renkontas foliajhon similan al ghia. Che la piedo de la alta fago, Lena eksidas teren; shi profunde klinas la kapon, senmove rigardas malsupren, ellasas la shnuron kaj refalas en sian kutiman revadon.
Nun, en la libera aero, sub la nemezurebla chielo, shi desharghas sian koron de l' entenita malghojo; shia busho ne plendas, neniu sopiro eliras el shia brusto; sed mallauta fluo de brilantaj akvoperloj rulighas sur shiajn genuojn. Longe, tre longe dauras shia doloro; tamen, shiaj larmoj iom post iom malpliighas, kaj fine shi relevas la kapon. Shi direktas sian malsekan pupilon chielen kaj kantas, kvazau shi sendus preghon al Dio:
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
Fero varmighas,
Brako levighas.
Frapu vi, nu!
Rikke-tikke-tu.
Kion do povis en la busho de Lena signifi tiu mistera kaj stranga kanto? Vane oni pri tio demandus al shi klarigon; char shi mem estis nekonscia kial shiaj lipoj, sen shia scio, konstante ripetis la saltetantajn vortojn de la kanto. Shi ankau ne memoris ke iu estus iam antau shi kantinta la kanton, kaj ech kredis ke ghi, sen antaua kauzo, kun rimo kaj ritmo estis formighinta en la fundo de shia koro. Ghi nun estis parto de shia mistera estajho, kiel dua, nur por shi komprenebla vocho; kvankam la kanto nenion klaran esprimis al shia spirito, shi tamen amis ghin kiel richan fonton de konsolo kaj plidolchigo de sia sufero, kaj shi kutimis, en chiuj momentoj de ghojo au malghojo, ghin uzi kiel esprimon de siaj plej profundaj emocioj.
Tiel potenca estis la kanto sur shian propran animstaton, ke shi, post kiam shi estis ghin diversfoje kaj kun pli kaj pli gaja tono ripetinta, shajnis tute forgesi ke shi estis destinita por perei kaj morti sub kruelaj agadoj. La sorcha Rikke-tikke-tak lumigis shian vizaghon per ripozo kaj paco; shi tiam malrapide levighis, kondukis la bovinon iom antauen al pli tauga vojrando, kaj trakuris la erikejon ghis sabla monteto, kiu iom pli malproksime altighis super la nemezurebla ebenajho.
Sur la supro de tiu nuda sablomonto, estis enpremita la formo de sidanta homa korpo. Sendube Lena tre ofte vizitis tiun lokon; char shi nun ankau sidighis sur la teron kiu portis la premsignon de shia korpo. Kun antauenklinita kapo, kun la malstrechitaj brakoj sur la genuoj, shi direktis sian nigran pupilon al bluighanta punkto che la senlima horizonto.
De tiu punkto, eble malproksima urbo, shajnis eliri vojo, kiu kun chiuspecaj kapricaj kurbighoj trazigzagis la erikejon kaj, flanke de la farmejo, perdighis en la marchherbejoj. Al la apenau videbla komenco de tiu vojo la okuloj de Lena estis senmove direktitaj; shi tie sidis kiel la orfino de l' fishkaptisto, kiu de la supro de la dunoj superrigardas la kvietan maretendajhon kaj kun timeganta koro atendas barkon kiu neniam plu revenos! Sed ne estis tute same por Lena; shi ankau atendis ion, sed ne sciis kiun nek kion shia koro deziras. Shi, vere, chiam rigardadis sur la vojon, kaj eble kushis en shi la sekreta espero, ke lau tiu vojo alvenos savonto; sed shi konis neniun en la mondo; centoj da vojaghantoj povus preterpasi, ne vekante shian atenton. Chu shi do estis freneza? Ho, tute ne,--kvankam la filinoj de la farmmastrino shin nomis la frenezulino.
Pro senchesa doloro kaj sub la premegado de l' malbona akcepto, Lena estis al si kreinta vivmanieron por si mem. Shiaj nekomprenitaj agoj shajnis ja ofte porti la stampon de l' frenezeco; kaj tamen, pro tiu senchesa pripensado, shia spirito estis delikatighinta, kaj shia imago estis akirinta mirindan potencon. La sekretaj emocioj, kiuj suprenighis el shia brusto, neniel estis detruintaj shian jughadon; shi pripensis kaj meditis chion kio al shi okazis, sed la rezulto de shia pensado chiam en shi restis enfermita. Por kio utilis al shi inteligenteco kaj prudento? Chu shi ne estis destinita al certa konsumigho?
La suno jam lumigis la okcidentan deklivon de l' sablomonteto; jam estis de longe posttagmezo, kaj Lena sidis ankorau tie, direktante sian fiksan rigardon al la bluighanta punkto. Shi malsatis kaj tion ja sentis; shiaj intestoj certe dolore sin sentigis... Sed shi restis sidanta.
Je tiu momento juna kamparano penetris singarde tra la alnarbetaro, laulonge de l' rivereto; kelkfoje li deturnis la kapon al la farmejo, kvazau li timis ke oni vidos lin, kaj fine alvenis che la fago, kie la junulino estis vershinta siajn larmojn.
Tiam, sin turnante al la sabloduno, li metis ambau siajn manojn al la busho, por doni al sia vocho difinitan kaj limigitan direkton, kaj kriis:
«Lena! Lena!»
La knabino levighis kaj alproksimighis kun malrapidaj pashoj al la juna kamparano, kiu per la fingro montris al shi, ke shi sidighu apud li. Tiam li prenis de sub sia kitelo tranchajhon da nigra pano kaj pecon da lardo, distranchis tiun chi lastan per sia tranchilo en pecetojn sur la panon, kaj, ghin prezentante al la junulino, li diris mallaute, dum li metis krucheton da biero kontrau juniperarbeton:
«Lena, jen manghajho kaj trinkajho.»
La junulino lin rigardis kun profunda dankeco kaj komencis efektive manghi la nutrajhon, dirante per mallauta vocho:
«Jan, Dio vin rekompencos, char vi protektas min en mia mizera vivo. Dankon pro via dolcha amikeco.»
Intertempe la brusto de la juna kamparano estis premita de doloro; li nenion diris, kaj rapida larmo fluis el liaj bluaj okuloj, ghis kiam Lena, finmanghinte, metis sian manon sur lian shultron kaj komencis kun li la jenan interparoladon:
«Jan, mia bona amiko, ne chagrenighu pro mi. Viaj larmoj pli doloras min ol la frapoj de via patrino.»
«Pardonu shin pro mi. Char se vi mortus ne preghinte por shi, ho, tiam post chi tiu vivo ne estus por shi chielo... Shi estas tamen mia patrino, Lena. Pardonu do al shi.»
«Estas nenio por al shi pardoni, Jan; en mi ne estas malamo, ech ne memoro pri la sufero. Mi jam chion forgesis.»
«Ne trompu min, Lena. Kiu povas forgesi tiajn malbonajn agadojn?»
«Mi jam pli ol unu fojon diris tion al vi, kaj vi ne komprenas min, char mi mem ne komprenas kiamaniere mi vivas. Dum oni man- kaj piedfrapas min, mia korpo sentas ja doloron, sed mia spirito restas libera, kaj ghi daurigas revadi pri io duba kaj nekonata, kio preterflugas antau miaj okuloj, kaj karesas min. Tiuj revoj estas la nutrajho de mia animo;--per ili mi chion forgesas: ili parolas al mi pri alia, pli bona vivo kaj kredigas al mi, ke mi ne chiam restos orfino. Chu Dio en la chielo farighos mia patro, au chu mi revidos mian patrinon, antau ol morti? Mi ne scias!»
«Viaj gepatroj estas mortintaj, Lena. Mia patrino ofte diris tion al mi. Sed pro tio ne estu malgaja: vidu miajn brakojn, kiel fortaj ili jam estas! Ankorau kelkajn jarojn, kaj mi estos viro. Ho, vivu ghis tiu tempo, Lena! Mi laboros por vi de l' mateno ghis la vespero, ech se mi eterne devus esti via servisto.»
«Mia servisto, vi!... Tio ne okazos, Jan. Rigardu mian vizaghon, kaj diru, kion vi vidas en miaj travideblaj vangoj?»
La juna kamparano metis ambau manojn antau sian kapon, kaj diris enbushe kun dolora ekghemo:
«La morton, la morton!»
Longa silento regis nun sub la tremetantaj juniperoj, ghis kiam Jan, prenante la manon de Lena, shin jene alparolis:
«Lena, vi neniam konis viajn mortintajn gepatrojn; de via infaneco vi estis edukata de mia patrino, kaj vi travivis pli da sufero kaj doloro, ol dek homoj povus elporti. Se tio daurus, vi mortus, mi tion konfesas kun plorantaj okuloj; sed se de nun oni lasus vin trankvila kaj bone agus al vi, chu vi ne daurigus vivi?»
«Daurigi vivi?» ripetis Lena, «kiu konas la horon de sia morto? Mi komprenas kion vi volas fari.--Kial pro mi eksciti vian patrinon kaj altiri sur vin shian malamon?»
«Kial!» kriis Jan kun duonkolera esprimo. «Kial? Ho, mi nescias; sed, kredu min: se vi havas fiksan ideon, revon, kiu tute plenigas vin, mi ankau havas ideon, kiu chiam akompanas min, che la plej peniga laboro same kiel dum la plej profunda dormado. Tiu ideo, estas ke mi devas kompensi por vi la malbonajhojn kiujn faris al vi mia patrino. Ho, Lena, mi ne parolas tiel bele kaj konvinke kiel vi; sed, pro Dio, ne dubu pri tio: de post la tago de via morto Jan ne plu laboros, kaj baldau, en la tombejo, li kushos sub la tero apud vi! Kaj se vi demandus min kial, mi ne povus doni al vi klarigon. Sub mia kitelo batas koro kiu sentas chi tion: vi estas malfelicha orfino,--tio al mi sufichas. Daurigu do vivi, Lena, ghis kiam mi estos plenkreska kaj plenagha; tiam mia laboro...»
«Hejmen kun la bovino!» subite kriis de malproksime minacanta vocho.
Jan levighis, rigardis petegante en la okulojn de Lena kaj malaperis inter la alnarbetaro, dum li dolche diris:
«Mi tuj venos al la farmejo. Iru kviete, shi ne frapos vin!»
Lena prenis la bovinshnuron en la manon kaj enpashis malrapide la vojeton al la farmejo.
III.
En la vilagho Westmal[4] staris malgranda forghejo, en kiu kvar viroj, la mastro kaj tri laboristoj, sin okupis pri diversaj forghlaboroj. Tiom kiom ebligis la bruo de l' fajliloj kaj marteloj, oni tie parolis pri l' imperiestro Napoleono kaj pri liaj grandaj agoj. Unu el la helpantoj, al kiu mankis du fingroj de la maldekstra mano, jhus komencis gravan rakonton el la milito de Italujo, kiam subite du rajdantoj haltis antau la forghejo, kaj unu el ili kriis al la forghistoj:
«Chi tien, amikoj! oni hufnajlu mian chevalon!»
La laboristoj rigardis scivole la du fremdulojn, kiuj nun desaltis de siaj chevaloj. Oni facile povis rimarki ke ambau estis militistoj, char unu el ili havis profundan cikatron tra sia vizagho kaj portis rughan rubandon sur sia vesto; la alia, kvankam ankau vestita per richaj burghaj vestajhoj, shajnis submetita al li kaj prenis la bridon de lia chevalo, kun la demando:
«Che kiu piedo, kolonelo?»
«Antaue, maldekstre, leutenanto!» estis la simpla respondo.
Dum unu el la helpantoj prenis la chevalon kaj ghin kondukis en la hufstalon, la kolonelo eniris la forghejon, ghin atente chirkaurigardis kaj prenis lauvice diversajn laborilojn en la manon, kvazau li provis rekoni kelkajn da ili. Kaj efektive li baldau trovis kion li serchis: per unu mano li tenis nun pezan prenilon kaj per la alia martelon, kaj rigardis tiujn ilojn kun nekomprenebla rideto, kiu tiel mirigis la laboristojn, ke ili restis kun malfermita busho rigardantaj la fremdulon.
Intertempe la fero estis metita en la fajron; la balgoblovilo ghemis, kaj brilaj fajreroj chirkauis la flamajn karbojn. La laboristoj staris pretaj, kun la marteloj en la manoj; la mastro prenis la feron el la fajro kaj komencis la lauritman forghbruadon.
Tiu gaja muziko shajnis tre emocii la kolonelon; li auskultis kun ghoja esprimo sur la vizagho, kvazau alloga kordludado sonis en liaj oreloj. Tamen, kiam oni estis tuj deprenonta la hufferon de l' amboso, por provi ghin che la piedo de la chevalo, fierega malshato sin montris sur lia vizagho;--li prenis el la manoj de la mastro la prenilon kun la fero, tiun chi remetis en la fajron, kriante:
«Ne tiel! Kiel maldelikatan vi farus? Nu, gaje, knabo, blovu nur!»
Dum oni plenumis lian ordonon pro respekto kaj chiu lin kun miro rigardis, li demetis sian veston kaj nudigis siajn muskolhavajn brakojn. Kiam la fero estis blanke varmigita, li ghin metis sur la amboson. Tiam, prenante la manmartelon, same kiel _fajrolaboristo_[5], li gaje kriis al la helpantoj:
«Atentu, viroj! Mi batas takton, ni forghos huffereton tian, ke la chevaloj de l' imperiestro ne havas pli bonajn. Nu! Atentu la kanton!
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
Fero varmighas,
Brako levighas.
Frapu vi, nu!
Rikke-tikke-tu.
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
Fer' malmolighas,
Kor' kuraghighas.
Frapu vi, nu!
Rikke-tikke-tu.
Nu, rigardu tiun huffereton!»
La laboristoj rigardadis la belan kaj delikatan hufferon kun malfermita busho kaj kvazau mutighintaj. Nur la mastro shajnis pensi pri io alia kaj de temp' al tempo skuis la kapon, kiel iu, kiu enprofundighis en dubon. Li pliproksimighis al la fremdulo, kiu nun jam estis ree surmetinta sian veston; sed kiel ajn atentege li lin rigardadis, li tamen shajnis ne rekoni lin.
Rapide nun la chevalo estis hufnajlita, kaj jam atendis antau la forghejo por preni sian rajdanton. La kolonelo donis al la mastro kaj al chiuj laboristoj afablan manpremon, kaj metis du orajn Napoleonojn sur la amboson, dirante:
«Unu por la mastro,--unu por la helpantoj. Trinku vi chiuj gaje je mia sano!»
Poste li surchevalighis kaj kun sia kunulo antauen rajdis en la vilaghon.
La du fremduloj estis apenau malaperintaj malantau ia angulo, kiam la laboristoj kune sin turnis al la mastro kaj lin rigardis kun demandanta mieno.
«Kolonelo, kolonelo!» murmuris unu el ili, «mi diras ke la viro estas forghisto, au estis. Mi estas certa ke vi konas lin, mastro!»
«Verdire», respondis la mastro, «en mia vivo mi nur konis unu personon, kiu kun tiom da rapideco kapablis forghi tian malpezan kaj delikatan hufferon. Kaj se mi ne eraras, la kolonelo estas neniu alia ol Karel van Milgem, kiun kutime oni nomis Rikke-tikke-tak.»
«Chu li eble estas la gaja forghisto de Westmal?» diris unu el la laboristoj. «Mi multe audis pri Karel Rikke-tikke-tak; sed tiu estis ebriulo, malsprita drinkemulo, kiu ofte malordigis la tutan vilaghon. La kolonelo shajnas multe tro respektinda viro. Estas neeble!»
La mastro sidighis sur la amboson kiel iu, kiu sin preparas por rakonti, kaj jene parolis al la helpantoj:
«Amikoj, nia tagsalajro estas chiuokaze dekoble perlaborita; ni ne plu laboros antau la ripoztempo. Auskultu kaj jughu vi mem. La kolonelo estas certe Karel van Milgem. Antau proksimume dekses jaroj loghis tie chi, en tiu sama forghejo, juna viro, kiu estis edzighinta kun belega kamparanino el la chirkauajho de Moll. Ili tiel amegis unu la alian, ke la tuta vilagho miris pri tia chiela edzigho. Karel van Milgem, char tiu chi viro estis li, laboris de l' mateno ghis la vespero, tiom ke shvito gutetis de lia frunto, kaj char la tutan tagon li kantis che l' amboso tiun saman strangan kanteton, kiun tiel bone konas la kolonelo, oni inter la amikoj lin nomis Karel Rikke-tikke-tak. Kontenta li estis chiam, humora en chiuj siaj respondoj, kaj neniam eliris el lia busho vorto kiu ne gaje ridigis. Pro tio, ne estis en Westmal unu homo tiom amata de chiuj kiom Karel, la gaja forghisto. Jam Karel estis de kelkaj jaroj edzighinta, ne havante infanojn, kiam subite li rimarkis ke li baldau estos patro. Nun lia ghojo ne plu havis limojn; la stranga kanto de Rikke-tikke-tak ne chesis sin audigi de l' mateno ghis la vespero, kaj tie chi kaj tie oni ektimis, ke Karel povus frenezighi; char pro ghojo li ne plu povis kvietighi. La tago fine venis: Karel ighis patro de charma filineto; sed, ho ve! lia malfelicha edzino ne plu levighis. Shi kushas en la tombejo;--vi ja scias, kie staras la fera kruceto. De post tiu malfelicha momento, Karel ne plu estis la sama viro; li lasis la martelon kushanta apud la amboso, ekbruligis sian fajron ne plu du fojojn chiusemajne kaj komencis drinki, kvazau li volus sin memmortigi. Chiuj liaj kantetoj estis forgesitaj, kaj li tiel senmore vivadis, ke li farighis la skandalo de la tuta vilagho. Kiam li revenis hejmen, ebria kaj kolera, li kutime agis kvazau frenezulo; sed la servistino, kiu loghis che li por prizorgi la infanon, konis certan rimedon por trankviligi lin. Shi metis lian filineton sur liajn brakojn,--kaj, kiel ajn ebria estis tiam Karel, li kvietighis per la vido de sia infano kvazau per nekonata sorchpotenco. Tiam li gaje ridis kiel antaue, metis la infanon sur sian genuon, kaj, shin rajdigante kvazau sur chevalo, li chiufoje kantis ankorau kun nova ghojo sian strangan kanton de Rikke-tikke-tak. Ke Karel iam estis farighinta tute malbona viro, mi ne kredas; chiu sufiche sciis, ke la morto de lia tro amata edzino estis la kauzo de lia chagreno kaj de lia drinkemo; kaj chiufoje kiam Karel devis preteriri la tombejon kaj la feran krucon, ech kiam li estis tiel ebria ke li ne plu kapablis stari, tamen larmoj elshprucis el liaj okuloj, dum chiuj tion vidis. Tial oni tre kompatis lin, kaj la najbaroj, sen lia scio, provizis lian infanon per chio. Tiu vivmaniero estis daurinta proksimume tri jarojn, kiam Karel grave malsanighis kaj sufiche longatempe devis resti en sia lito. Liaj amikoj, helpatoj de la pastro, tiel bone estis admonintaj lin dum lia malsano, ke li shajnis tute resanigita je sia drinkemo; sed alia ideo estis en li naskighinta. Li volis forlasi la vilaghon, kie la tombo de lia edzino tro ofte sin al li prezentis; kaj, ne dirinte al iu ajn kien li volis iri, li vendis sian forghejon, kunprenis ian frumatenon sian kvarjaran infanon tra la erikejo, kaj restis for. Neniam, de tiu tempo, ni audis ion pri li au lia infano.»
«La kolonelo estas Karel Rikke-tikke-tak; tio ne estas pridubebla!» kriis unu el la laboristoj.
«Certe, li estas van Milgem mem,» daurigis la mastro. «Li prenis multajn ilojn en la manon: tiuj kiujn mia patro au mi faris au achetis, li chiujn indiferente demetis, sed chiujn laborilojn kiuj estas konservitaj el la forghejo de Rikke-tikke-tak, li rigardis kun emocio;--vi ja bone tion rimarkis,--kaj ankau lia Kempenlanda lingvo, lia lerteco en la forghado kaj super chio lia kanteto! Jes, jes, li estas knabo el nia vilagho... Kiu tion dirus, kolonelo!»
Dum en la forghejo oni tiele daurigis paroli pri Karel Rikke-tikke-tak, la du fremduloj estis enirintaj la gastejon la Krono, estis enstaligintaj siajn chevalojn kaj iom manghintaj; poste la kolonelo sole forlasis la gastejon, piediris sur la grandan vojon kaj alfrapis che la sekretario de la komunumo. Li estis kondukata en apartan chambreton kaj atendis sufiche longe, antau ol la sekretario revenis de la kampo kaj malfermis la pordon de la chambro kun profunda solena klinigho, dirante:
«Sinjoro kolonelo van Milgem, via humila servanto. Pardonu al mi, ke mi...»
Sed la kolonelo ne lasis al li la tempon por pliaj ghentilajhoj, kaj, afable prenante lian manon, li demandis:
«Nu, amiko, kion vi eksciis? Chu mia infano estas trovita?»
«Ne, sinjoro kolonelo, ne jam,» respondis la sekretario senkuraghe.
«Ve!» ghemis la militisto, malespere metante la manon sur la frunton, «chu mi do devus forlasi mian tutan esperon?»
«Sinjoro kolonelo,» rediris la sekretario, «bonvolu auskulti miajn klarigojn, kaj vi opinios ke, anstatau perdi chiun esperon, ni vershajne alproksimighas al la malkovro de la vero. Je via lasta vizito vi lasis al mi sufiche da mono por ke mi ne shparu kostojn por enketoj, kaj vi povas kredi ke mi nenion preterlasis por meriti vian favoron kaj la promesitajn mil frankojn. Jen tio kion mi eksciis. Kiam Karel van Milgem (la sekretario profunde klinighis antau la kolonelo) forlasis Westmal kun sia kvarjara infano, li diris al neniu kien li intencis iri; eble li mem tion ne sciis. Tiam mi per vi sciighis kaj trovis konfirmite per miaj esploroj, ke en Weelde, apud Turnhout, li konfidis sian infanon al ia maljuna lernejestro, Pieter Driessens, kiu ekster la vilagho vivis sole kaj izolite kun sia edzino. Karel van Milgem estis doninta al la adoptintaj gepatroj de sia infano malgrandan feran keston en kiu estis enshlosita la vendmono de lia forghejo, kaj kiun la du maljunuloj okaze de bezono povis malfermi, por ke al la infano kaj al ili mem ne manku io necesa. Tiam Karel van Milgem estas foririnta al Holando, kie, lau vershajno, li eniris militservadon sub la komando de la Franca generalo Pichegru. Certe estas, ke de tiu tempo li ne plu zorgis pri sia infano. Tion almenau rakontis al mi la enloghantoj de Weelde, kiuj estas konintaj Pieter Driessens.»
«Tiuj homoj ne scias kion ili diras, amiko,» interrompis lin la kolonelo, «mi skribis ech du fojojn el Egiptujo por informighi pri la stato de mia infano. Chiuj miaj leteroj restis sen respondo; kaj kiam, post la morto de Kleber, mi revenis Francujon, kaj estis fine al mi permesite veni persone por viziti mian infanon; kiam kun malkvieta koro mi galopis tra la erikejo kaj alproksimighis al la loko kie mi estis lasinta mian filinon,--mi nur trovis cindramason! Al vi diri kion mi sentis antau tiu terura vidajho, estas neeble, sekretario: vi ankau havas infanojn... Feliche mi audis el la busho de kelkaj kamparanoj, ke Pieter Driessens kun la malgranda Monica sin estis savinta el la brulado, kaj foririnta por peti almozojn.»
«Tio estas vera, sinjoro kolonelo; la edzino de Pieter Driessens cindrighis; li sola, portante la malgrandan Monica sur la dorso kaj feran kesteton sub la brako, sukcesis sin savi el la flamoj. Tiam li ricevis belan rekomendleteron por almozpeti kaj forvojaghis kun sia adoptita infano, por peti helpon en la vilaghoj. Mi scias per fidindaj informoj, ke oni vidis lin almozpetantan kun la malgranda Monica en Ravels, Merxplas, Beerse, Arendonck kaj Rethy; sed de kiam li forlasis tiun lastan vilaghon, li estis sola: oni vidis lin sen la malgranda Monica en Meerhout, Olmen, Balen kaj Moll, kie li malsanighis kaj mortis. Nur de antauhierau mi konas la lokon kaj la tagon de lia morto. La sekretario de Moll sendas al mi lian mortateston kaj aldiras, ke en la poshoj de la bruldetruita Driessens[6] oni nenion trovis, kio povus retrovigi la postsignon de l' infano, kiun, li tion scias, mi senhalte serchadas. Li ankau ne parolas pri la fera kesteto. Chu vi kredas, sinjoro kolonelo, ke Pieter Driessens estis kapabla por fari ion malbonan al via infano au shin forlasi en la erikejo au la arbaroj?»
«Ho, neniam!» respondis la kolonelo, «li iam estis mia instruisto kaj restis chiam mia plej bona amiko. Kiam mi venis che lin kun mia infano kaj diris al li, ke mi volas iri Holandon por, kiel vi supozas, preni servon che Pichegru, li mem petegis min ke mi lasu mian Monica loghadi che li, tiom por lia propra plezuro en liaj maljunecaj tagoj, kiom por la bono de l' infano, char sen tio mi estus devigita shin konfidi al fremdaj manoj. Mi estas certa, sekretario, ke li ie cedis la malgrandan Monica al bonaj homoj, kaj donis la feran kesteton, lau mia intenco, al shiaj novaj adoptintaj gepatroj.»
«Tio estas ankau mia konvinko, sinjoro kolonelo; kaj, char miaj informoj kredigas min ke Monica devas esti inter Rethy kaj Meerhout, mi intencis iri morgau al Moll kaj viziti chiujn chirkauantajn vilaghojn kaj farmbienojn.»
«Nu, sekretario, mia amiko, faru kiel vi diras; via peno ne restos sen rekompenco. Mi disponas ankorau kelkajn tagojn, kaj volas ekprovi chu mi povas vin helpi. Hodiau vespere ni noktloghos en Lichtaert, kaj morgau, je proksimume tagmezo, ni estos ankau che la sekretario de la komunumo Moll, por konsilighi kun vi pri tio, kion ni estas farontaj.--Ne shparu monon, mia amiko; prenu komfortan veturilon kaj ne senutile lacigu vin pro mi. Do ghis morgau; Dio havigu al ni felichan rezulton!»
Post tiuj chi vortoj la kolonelo starighis, premis la manon de la sekretario kaj reiris al la Krono. Unu horon poste, du rajdantoj eniris la vojon al Lichtaert.
IV.
La morgauan tagon, frumatene, kolonelo van Milgem kun sia kunvojaghanto rajdis sur la ondlinia erikeja vojo kiu kondukas de Lichtaert al Moll.
La suno brilege radiis che la blua chielo kaj suprenigis el la sabla ebenajho movighantan nebulvualon, kiu similigis ghin al brulanta maro kun malprecizkoloraj flamoj. La karakteriza aromo de l' erikejo kaj la odoro de la erikbulfajroj[7] plenigis la aeron; la cikadoj kantis sian unutonan kanton, kaj mil aliaj bestetoj petolis inter la floraro de l' erikejo. Chio tio potence impresis la sentojn de la kolonelo: en tia aero li estis pasiginta siajn plej belajn jarojn; chio, ech la delikata herbo, revenigis en lian memoron pensojn emociantajn. Li do rajdis kun klinita kapo antau sia kunulo kaj, profunde silentante, li lasis senatente pendi la bridon de sia chevalo.
Dum pli ol unu horo la juna leutenanto respektis la silentadon de sia superulo. Tamen, post tiu tempo li irigis sian chevalon flanke de tiu de sia kunvojaghanto kaj diris kun konsolanta vocho:
«Kolonelo, forpelu do vian malghojon. Mi tre bone komprenas vian deziron revidi vian infanon; sed viro kiel vi, kiu centfoje rigardis sentime la malamikon kaj la morton, chu tiu lasus sin subpremi de ordinara sufero?»
«Ordinara sufero?» respondis la kolonelo, «efektive, Adolf, ghi estas ordinara sufero; sed pro tio ghi ne estas malpli profunda. Bone komprenu tion, mia amiko: dum mia tuta vivo mi nur unu fojon amis virinon. Kvankam shi estis kamparanino, shia memoro sekvas min ech sur la batalkampon. Shi estas mortinta, la kompatinda Barbara! sed shi lasis al mi infanon, la garantiajhon de nia amo, kiun shi donis al mi je la kosto de sia vivo. Esti devigata timi ke la sola produkto de nia edzigho eble vagadas almozpetante, suferas pro malsato kaj honto, dum mi havas la rimedojn por shin por chiam felichigi! Scii, ke mia Barbara eble el la chielo igas min responda pri sia infano...»
«Kolonelo, kolonelo!» interrompis la leutenanto, «vi trofantaziigas vian doloron; tio ne estas la rimedo por ghin malakrigi. Konsideru do la aferojn kun kvieteco. Militisto havas ja sufiche da povo sur sian koron por konsolighi pri malfelicho, ech pli granda ol tiu chi.»
«Chu vi do pensas, Adolf,» rediris la kolonelo, «ke oni tiel facile per fero chirkauas sian koron kiel sian korpon? Vi eraras. Mi scias ke vi supozas vin sensenta, kaj vi chiam pri tio shajnas fiera. Vana estas tamen via supozo. De antau dek jaroj vi forlasis vian vilaghon, chu ne? Nu, diru al mi, se via okulo tie, che la horizonto, subite ekvidus la dometon, en kiu loghas via maljuna patrino, chu vi vershus larmojn au ne?»
La juna leutenanto silentis dum kelkaj minutoj kaj respondis kun mallevitaj okuloj, kvazau li estus hontanta:
«Ho, mi surgenuighus kaj vershus larmojn, kolonelo!»
«Ha, tiam vi ankau facile komprenos, ke mi tute allasas min al la espero revidi mian infanon kaj senghene vershus larmojn, se Dio permesus al mi shin trovi. Sciu, Adolf: mi havas nek patrinon, nek patron, nek fraton, nek parencojn; en la mondo ekzistas nur unu estajho, al mi ligita per ligiloj de l' sango kaj de l' rememoro; tiu estajho estas la infano de mia malfelicha Barbara. Shi mortante donis shin al mi en miajn brakojn, kaj diris ankorau dum shi ploregis: ho, chiam amu shin, amiko!»
La vocho de l' kolonelo estis dum tiuj vortoj farighinta tiel sensona, ke la leutenanto, pro respekto al lia emocio, restis malantaue kaj silentante malproksimighis de sia superulo. Tiu chi baldau mem malakcelis sian chevalon kaj atendis sian kunulon. Tiam li antauenmontris per la fingro kaj diris profunde kortushite:
«Adolf, se vi metus vian manon sur mian koron, vi sentus kiel rapidege la sango fluas tra miaj vejnoj. Mia bona amiko, ne miru ke larmoj brilas en miaj okuloj. Chu vi vidas tie, super la juniperoj, altan fagon levantan sian imponantan supron apud la rivereto? Tiu arbo audis mian unuan amvorton! En ghia ombro tremetanta knabino ricevis mian timeman amkonfeson! Chio konas min chi tie: herbo, eriko, akvo, arboj, chio salutas min per lingvo kortushanta. Venu, malsuprenighu ni chi tie. Mi volas vidi, chu la shelo de la fago konservis la signon de nia amo!...»
Dum kelkaj momentoj ili gvidis siajn chevalojn per la brido, ghis kiam ili ne povis iri pli antauen kun la bestoj; tiam ili ligis ilin chiu al iu arbo, kaj transsaltis la rivereton. Alveninte antau la fago, la kolonelo kunigis siajn manojn, klinis la kapon kaj rigardadis de sub siaj okulharoj la entranchitan signon, kiu brilis al li renkonten, kiel saluto de lia Barbara.
Subite, kvazau mistera frapo estus lin trafinta, li starighis kaj strechis la orelon al mallauta kaj malproksima bruo. La leutenanto ektimis pri la movo de sia superulo kaj nevole metis la manon sur la flankon kie kutime pendis lia glavo; sed deviganta signo ordonis lin resti senbrua.
De malantau la alnoaleeto, kiu plilongighis laulonge de la rivereto, lautighis nun kelkaj dolchaj, arghentecaj sonoj, kaj baldau oni audis distingeble kvazau infanvochon, kantantan:
«Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
Fero varmighas,
Brako levighas,
Frapu vi, nu!
Rikke-tikke-tu.»
Same senmova restis la kolonelo, post kiam la malproksima vocho jam perdighis. Li vershajne atendis duan strofon de la kanto. Ne audante ghin, li mem diris kun stranga mallauta tono:
«Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
Fer' malmolighas,
Kor' kuraghighas.
Frapu vi, nu!
Rikke-tikke-tu.»
Nenia sono lin respondis: la alnoaleeto restis muta. Li rapide iris al la leutenanto, kaj, lin fortirante, li diris kun mallauta vocho:
«Venu,--venu, mia amiko; chiuj miaj nervoj tremegas. Mi estas morte kortushata. Estas mia Barbara, kiun vi audis, shia vocho, shia kanto!... Kion vi al mi rezervas, ho Dio!»
Subite la kolonelo haltigis sian akompananton, kaj montris al li, ne parolante, junan knabinon, kiu sidis sur la herbaro che la subajho de kelkaj juniperarbetoj. Shi ne shajnis scii ke oni observis shin; char shiaj grandaj nigraj okuloj fikse kaj senmove rigardis la fagon, kaj che shia malfermita busho kurbighis la fingroj de shia dekstra mano, kvazau shi volus forpeli chiujn bruojn de l' erikejo por nur kapti unu solan.
La kolonelo faris movon por al shi alproksimighi, kaj nur tiam shi kun timo rimarkis, ke nekonataj personoj per akraj rigardoj shin observis. Tamen, shia timo tuj malaperis, kaj nepriskribebla rideto albrilis de shia vizagho al la du fremduloj.
La kolonelo, venkita de malpacienco, iris al la junulino, genufleksis apud shi, prenis unu el shiaj manoj, kaj demandis tremante:
«Infano, kiu estas via nomo?»
«Lena,» estis la respondo.
Dolora krio elighis el la brusto de la militisto; li diris malespere:
«Lena? Ho, chielo, ne estas shi!»
Dum tiu plendo larmoj shprucis el liaj okuloj, kaj li kashis sian vizaghon per siaj manoj. La juna leutenanto volis helpi sian superulon por restarigi lin, sed tiu chi dolche forpushis lin kaj komprenigis ke li sen interrompo volis sin allasi al sia emocio.
Lauvice Lena rigardis la du fremdulojn kun demandanta vizagho, ghis kiam shi audis ke la surgenuighinta viro maldolche ploras. Tiam shi mem prenis lian manon kaj diris tiel delikate kaj kompate:
«Kiu estas la kauzo de via doloro, sinjoro? Chu la kanteto de Rikke-tikke-tak vin suferigas? Mi ne plu kantos ghin.»
La kolonelo, emociita de la tono de shia vocho, perforte forvishis la larmojn el siaj okuloj, kaj ankorau pliproksimighante al shi, li demandis time kaj rapide parolante:
«Diru, knabino, kiu instruis al vi tiun kanton?»
«Mi ne scias,» estis la dolcha respondo. «Mi jam konas ghin de longe; sed mi ne scias de kiam.»
«Chu vi ne rememoras, mia infano, ke, kiam vi estis tre juna, vi chiam audis bruon kvazau de marteloj, kiuj lauvice falas sur amboson?»
Lena ne respondis pri tiu demando; sed shiaj okuloj larghe malfermighis, kaj per siaj ungoj shi frotis sian frunton, kvazau shi volus el ghi eligi rememoron.
«Auskultu!» diris la kolonelo ankorau pli rapide. «Auskultu, chu vi ne ofte tion audis?»
Li tiam frapis en sian manon per la tenilo de sia vipo, imitis la frapadon de la marteloj sur la amboson, kaj kantis:
«Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
Fer' malmolighas,
Kor' kuraghighas.
Frapu vi, nu!
Rikke-tikke-tu.»
Terure tremis la knabino ghis la fino de la kanto; tiam shi ekkriis kun ravanta ghojo:
«Jes, jes, Rikke-tikke-tak!»
Kaj shi ankau kunfrapis la manojn lau la ritmo de la kanto.
«Chu vi ne rememoras, knabino, ke viro rajdigis vin sur sia genuo lau la ritmo de Rikke-tikke-tak?»
Lena metis la fingron al la busho kaj fermis la okulojn. Post momento da silento shi diris mallaute, kvazau shi dubus:
«Tiu viro.... tiu viro.... estis mia patro?»
Je tiu vorto la kolonelo tremegis en chiuj membroj; li jam malfermis siajn brakojn por chirkaupremi Lena; sed li haltis kaj demandis:
«Ho, infano, chu via nomo vere estas Lena? Pripensu bone... Chu vi ne scias kiun nomon donis al vi la viro, kiam vi rajdis sur lia genuo?»
Lena terenrigardis kaj pripensis unu momenton; tiam shi diris malrapide:
«Li diris: kara... kara.... kara Monica!»
«Mia infano! mia infano!» kriis la kolonelo, tiel ke liaj vortoj resonis trans la ebenajho,--kaj li chirkaupremis Monica en siaj brakoj.
La junulino malrapide levis al li siajn gagatnigrajn okulojn, dolche ridetis, kaj baldau, supermezure kortushita, shi apogis sin senforte kontrau la batanta koro de sia patro.
Unu horon poste, la kolonelo, kun sia filino che sia brako, venis el la alnarbetaro sur la vojon al Moll; la leutenanto sidis sur unu el la chevaloj kaj kondukis la alian per la brido. Sur la pala vizagho de Monica brilis nun delikata rugho kiel oni ghin vidas sur la petaloj de blankaj rozoj; shi ne povis deturni sian rigardon de la vizagho de sia patro kaj felichege alridis lin. Li karesis la knabinon che shiaj kapo kaj shultro, kaj ofte haltigis shin por kisi shian frunton.