Biblioteko de «La Suno Hispana»
LA JESO DE KNABINOJ
TRIAKTA PROZA KOMEDIO
ORIGINALO
DE
Leandro F. Moratín
(1760-1828)
Unue prezentata en Madrido, ĉe la Teatro de la Cruz, la 24an Januaro 1806
ESPERANTIGITA
DE
NORMAN MACLEAN
Prezidanto de l' Grupo de Murcia
Prezo: 0'50 ptoj.
VALENCIA:
PRESEJO MODERNA, AVELLANAS, 11
1907
PERSONOJ
Don Diego, riĉa fraŭlo.
Don Carlos, lia nevo, oficiro.
Donja Irene, vidvino.
Donja Francisca, ŝia filino.
Rita, servistino de donja Francisca.
Simono, servisto de don Diego.
Kalamoĉo, servisto de don Carlos.
La sceno pasas en gastejo de urbo Alcalá de Henares.
La teatro prezentas traireblan salonon kiu havas pordojn de gastoĉambroj, ĉiuj numeritaj. Unu pli granda ĉe la fundo, kun ŝtuparo kiu kondukas al la teretaĝo de la domo. Ĉe unu flanko, fenestro je brustalteco. Centre, tablo, kun benkoj, seĝoj, k. t. p.
La Agado komencas je la sepa horo vespere, kaj finas je la kvina matene.
LA JESO DE KNABINOJ
UNUA AKTO
SCENO I
D. Diego. Simono.
D. Die.--Ĉu ili ne venis ankoraŭ?
Sim.--Ne, sinjoro.
D. Die.--Vere ili ne volas rapidi.
Sim.--Kredeble ĉar ŝia onklino amas ŝin multe kaj ne vidis ŝin de la tempo, kiam oni forportis ŝin al Guadalajara...
D. Die.--Jes. Mi ne diras, ke oni ne devas vidi ŝin sed duonhora vizito kun tri-kvar larmetoj sufiĉas.
Sim.--Ankaŭ estis stranga via decido ne eliri el tiu ĉi hotelo dum du tutaj tagoj. Lacigas legado, lacigas dormado .... Kaj precipe lacigas la malgajeco de la ĉambro, la seĝoj malkomfortaj, la pentraĵoj de la malŝparema filo, la bruo de sonoriloj kaj alvokoj, kaj la malĝentila interparolado de kondukistoj kaj laboristoj, kiuj malpermesas eĉ momenton da kvieteco.
D. Die.--Tamen, konvenis tiel agi. Tie ĉi ĉiuj konas min kaj mi ne volas, ke iu min vidu.
Sim.--Mi ne komprenas la tialon de tiom da izoleco. Ĉu, do, nia vizito tien ĉi signifas pli ol tio, ke vi venis akompani donja Irene ĝis Guadalajara por ke ŝi eligu la knabinon el la monaĥinejo, kaj tuj reiri kun ili Madridon?
D. Die.--Naivulo! Jes, ĝi signifas pli ol vi vidis.
Sim.--Diru, do.
D. Die.--Bone... sed mi ree petegas vin, ke vi nenion diru pri tio al iu ajn.
Sim.--Konsentite sinjoro. Mi neniam ŝatis skandaletojn.
D. Die.--Mi tion bone scias; tial mi volas konfidi al vi. Estas vere, mi konfesas, ke mi neniam vidis tiun donja Francinjo, sed per mia amikeco kun ŝia patrino mi ofte havis informojn pri ŝi; mi legis multajn leterojn ŝiajn; mi vidis aliajn skribitajn de ŝia onklino, la monaĥino, apud kiu ŝi loĝis en Guadalajara; resume, mi havis ĉiujn informojn ŝateblajn pri ŝiaj emoj kaj konduto. Fine, mi eĉ sukcesis vidi ŝin: mi penadis elkonadi ŝin dum la lastaj tagoj, kaj mi konfesas, ke al mi ŝajnas nesufiĉaj ĉiuj laŭdoj, kiujn oni faris pri la knabino.
Sim.--Jes, vere, ŝi estas bela kaj...
D. Die.--Ŝi estas tre bela, tre gracia, tre humila... kaj precipe tia naiveco, tia simplanimeco! Kredu min, tio nuntage estas maloftega... Kaj pri talento... jes, Simono, multe da talento. Tial, mi resume diras al vi, ke tio, kion mi decidis estas...
Sim.--Vi ne bezonas diri ĝin al mi.
D. Die.--Ĉu ne? Kial do?
Sim.--Ĉar mi jam divenis ĝin. Kaj ĝi ŝajnas al mi bonega ideo.
D. Die.--Kion vi diras?
Sim.--Bonega.
D. Die.--Tiel, vi tuj komprenis, ke...
Sim.--Kial ne? Mi certigas vin, ke mi trovas tre bona la fianĉon; bona, bona.
D. Die.--Jes. Mi pripensis ĝin multe kaj mi konsideras ĝin tre saĝa afero.
Sim.--Certege.
D. Die.--Sed mi volas, ke absolute neniu ĝin sciu ĝis kiam la afero estos finita.
Sim.--Kaj tiamaniere vi agas bone.
D. Die.--Ĉar ĉiuj ne vidas aferojn laŭ sama maniero, kaj ne mankos kritikantoj, kiuj diros, ke ĝi estas malsaĝeco, ke min...
Sim.--Malsaĝeco! Brava malsaĝeco! Kun filineto kiel ŝi, ĉu vere?
D. Die.--Sed pripensu. Ŝi estas malriĉa. Tio estas vera. Sed mi ne serĉis monon, ĉar monon mi jam havas; kion mi serĉis, tio estis modesteco, ĝentileco, virto.
Sim.--Tio precipe. Kaj fine, via havo, al kiu do, ĝi devas aparteni?
D. Die.--Vi estas prava. Kaj, ĉu vi scias kiom valoras virino prudenta, laborema, kiu scias mastrumi hejmon, vigladi pri ĉio? Ĉiam batalanta kun servistinoj, ĉar se unu estas maldiligenta, alia pli ankoraŭ, aŭ frandemaj, aŭ sciemaj, aŭ babilemaj, plenaj je histerismo, maljunaj aŭ malbelaj kiel diablinoj... Ne, sinjoro, vivadon novan ni havu! Mi havos iun, kiu helpos min ame kaj fidele, kaj ni kunvivados kiel gesanktuloj... Kaj lasu, ke oni parolu kaj babilu, kaj...
Sim.--Sed, sinjoro, estante ambaŭ kontentaj, kion povos iu diri?
D. Die.--Ne, mi ja scias kion oni diros, sed... Oni diros, ke la fianĉo ne estas bona, ke la aĝoj estas malsamaj, ke...
Sim.--Lasu, do. Al mi ŝajnas ke la diferenco estas malgranda. Sep aŭ ok jaroj pleje.
D. Die.--Kion vi diras? Ŝi plenumis nur dekses jarojn antaŭ malmultaj monatoj.
Sim.--Bone, sed kion tio signifas?
D. Die.--Kaj pri mi, kvankam fortika, dank' al Dio, estas neeble forpreni miajn kvindek-naŭ jarojn!
Sim.--Sed mi ne parolas pri tio.
D. Die.--Nu, pri kio vi parolas?
Sim.--Mi diris... Sed, kiamaniere...? Aŭ vi malbone klarigas la aferon aŭ mi komprenas ĝin male. Resume, tiu ĉi donja Francinjo, kun kiu ŝi edziniĝos?
D. Die.--Kia demando! kun mi.
Sim.--Kun vi?
D. Die.--Kun mi.
Sim.--Bonega solvo!
D. Die.--Kion vi diras? Diru, do. Kion?
Sim.--Kaj mi kredis, ke mi estas diveninta.
D. Die.--Sed vi, kion vi divenis? Por kiu, kredis vi ke mi difinis ŝin?
Sim.--Por don Carlos, via nevo, talenta junulo, instruita, bonega militisto, amata de ĉiuj pro lia tuta historio. Por li, mi kredis, ke vi gardas la priparolatan fraŭlineton.
D. Die.--Sed ne, sinjoro, ne, ne, ne!
Sim.--Bone, ja, bone.
D. Die.--Kia ideo! Kun tiu mi edzinigi ŝin! Ne, sinjoro. Ke li studu siajn matematikojn.
Sim.--Li ja studas ilin; aŭ, pli korekte, li nun instruas ilin.
D. Die.--Ke li fariĝu homo kuraĝa, kaj...
Sim.--Kuraĝa! Ĉu vi petas ankoraŭ pli da kuraĝo al oficiro, kiu en la lasta militiro, kun malmultaj aliaj, kiuj volis akompani lin, prenis du bateriojn, ennajligis la pafilegojn, prenis kelkajn kaptitojn kaj revenis al la kamparo, plena je vundoj kaj kovrita per sango? Tiam vi estis kontentega pro la kuraĝo de via nevo; kaj mi vidis vin plorantan pro ĝojo pli ol unu fojon, kiam la reĝo rekompencis lin per la rango de leŭtenanto-kolonelo kaj la ordeno de Alcántara.
D. Die.--Efektive; ĉio tio estas vere; sed ĝi ne rilatas la nunan aferon. Estas mi, kiu edziĝas.
Sim.--Se vi estas certa, ke ŝi amas vin, se ne timigas ŝin la diferenco de aĝo, se ŝia elekto estas libera...
D. Die.--Kial, do, ne estus ĝi libera? Kion gajnus ili trompante min? Vi bone scias, ke la monaĥino de Guadalajara estas tre prudenta virino; la alia de Alcalá, kvankam mi ne konas ŝin, mi scias, ke ŝi estas bonega, virta sinjorino; kaj konsideru ĉu donja Irene ne devas deziri la feliĉecon de sia filino. Nu, ili ĉiuj certigas min pri tio... La servistino, kiu servis ŝin en Madrido, kaj dum pli ol kvar jaroj en la monaĥinejo, laŭdegas ŝin tutkore, kaj krom tio, ŝi informis min, ke ŝi neniam ekvidis ĉe la knabino la malplej grandan inklinon al iu el la malmultaj viroj, kiujn ŝi povis renkonti en tiu enfermejo. Brodi, kudri, legi religiajn librojn, ĉeesti meson, kaj kuradi en la ĝardeno post papilioj, aŭ verŝi akvon en la formik-truojn, tiaj estis ŝiaj okupadoj kaj amuzoj. Kion vi diras?
Sim.--Mi? Mi nenion diras, sinjoro.
D. Die.--Kaj ne pensu vi, ke malgraŭ tiom da certigoj, mi ne profitas la okazojn, kiuj sin prezentas por altiri al mi ŝian amikecon kaj ŝian konfidon, kaj klopodi, ke ŝi klarigu sian penson laŭ absoluta memvolo... kvankam por tio restas multe da tempo... Sed tiu donja Irene ĉiam ŝin interrompas; ŝi sola volas ĉion paroli... Kaj ŝi estas tre bona virino, bonega...
Sim.--Fine, sinjoro, mi esperas, ke tio sukcesos kiel vi deziras.
D. Die.--Jes, mi esperas, Dio helpante, ke la afero ne malsukcesos. Kvankam vi malmulte ŝatas la fianĉon... Kaj kiel malĝustatempe vi rekomendis al mi la diritan nevon? Ĉu vi ne scias kiel li kolerigis min?
Sim.--Kion li faris?
D. Die.--Petolaĵon lian... Kaj ĝis antaŭ kelkaj tagoj mi nenion sciis. La pasintan jaron, vi ja scias li estis du monatojn en Madrido... Kaj sufiĉe da mono devigis min elspezi tiu vizito... Tamen li estas mia nevo kaj mi ne pentas... sed mi daŭrigu. Alvenis la tago, kiam li devis iri Zaragozon realiĝi al sia regimento. Vi ja memoras, ke post malmultaj tagoj de lia foriro mi ricevis avizon, ke li alvenis.
Sim.--Jes, sinjoro.
D. Die.--Kaj ke li daŭris skribi al mi, kvankam ne tro ofte, ĉiam sub dato en Zaragozo.
Sim.--Estas vere.
D. Die.--Bone, do, la fripono ne estis tie, kiam li skribis al mi tiujn leterojn.
Sim.--Kion vi diras?
D. Die.--Jes, sinjoro. La trian de Julio li foriris de mia domo kaj en la fino de Septembro ankoraŭ ne estis li alveninta en sian garnizonon. Ĉu tio ne ŝajnas al vi ke tiel veturi poŝte estas rimarkinda diligenteco?
Sim.--Eble li malsaniĝis veturante, kaj por ne doni al vi malĝojon...
D. Die.--Neniel. Amindumaĵoj de lia oficira Moŝto, kaj kapricoj kiuj turmentetis lin. Tie, en ia urbo, kredeble... kiu scias? Se li renkontis paron da nigraj okuloj, li tuj perdiĝis. Ne permesu Dio ke trompu lin unu el tiuj friponinoj kiuj vendas honoron por edziniĝo.
Sim.--Ho! ne timu. Kaj se li renkontos ian vendistinon de amo, ŝi estos tre lerta, se ŝi trompas lin.
D. Die.--Ŝajnas al mi, ke ili tie estas... Jes, venigu la veturiston, por ke ni konsentu la horon, kiun ni devos foriri morgaŭ.
Sim.--Estas bone.
D. Die.--Mi jam diris al vi, ke mi ne volas, ke tio ĉi estu malkovrita, nek... Ĉu vi komprenas?
Sim.--Ne timu, sinjoro. Mi nenion diros.
(Simono foriras tra la posta pordo. Eniras tra la sama tri virinoj kun kapŝaletoj kaj promene vestitaj. Rita metas ligitan tukon sur la tablon, kolektas la ŝalojn kaj faldas ilin.)
SCENO II
D.a Irene, D.a Francisca, Rita, D. Diego.
D.a Fran.--Fine, jen ni estas.
D.a Ire.--Ha, kia ŝtuparo!
D. Die.--Bonvenon, sinjorinoj.
D.a Ire.--Kiel! Vi, verŝajne, ne eliris? (Sidiĝas D.a Irene kaj D. Diego.)
D. Die.--Ne, sinjorino. Poste, pli malfrue, mi eliros iomete promeni. Mi legis iom. Mi penadis dormi, sed en tiu ĉi gastejo estas neeble dormi.
D.a Fran.--Vere estas... Kaj kiaj kuloj! Malbenon al ili! La pasintan nokton mi ne povis dormi pro ili. Sed, rigardu, sinjoro, rigardu! (Ŝi malfaldas la tukon kaj montras la aferojn nomotajn.) Kiom da belaĵoj mi havas! Rozarioj el perlamoto, krucoj el cipreso, la regularo de Sankta Benedikto, sanktakvujeto el kristalo; rigardu, do, kiel beleta!
D.a Ire.--Bagateloj kiujn al ŝi donacis la monaĥinoj. Ili freneziĝis pro amo al ŝi.
D.a Fran.--Tial ke ili ĉiuj min amas! Kaj mia onklino, mia bonega onklino, ploris tiel!... Sed ŝi estas ja tre maljuneta.
D.a Ire.--Ŝi bedaŭris multe, sinjoro, ke ŝi ne konas vin.
D.a Fran.--Jes, verege. Ŝi diris, kial ne venis tiu sinjoro?
D.a Ire.--Liaj Moŝtoj la ekleziulo kaj la paroĥestro de «La Verdaj» venis kun ni ĝis la pordego.
D.a Fran.--Prenu, (ŝi refaldas la tukon kaj donas al Rita, kiu foriras kun ĝi kaj kun la ŝaloj en la ĉambron de D.a Irene) metu ĉion tien, en la ŝranko. Sed, ho, Dio! Rompiĝis mia Sankta Gertrudo el mielkuko!
Rita.--Tio estas nenio. Mi manĝos ŝin.
SCENO III
D.a Irene, D.a Francisca, D. Diego.
D.a Fran.--Ĉu mi eniros, patrineto, aŭ ĉu mi restos tie ĉi?
D.a Ire.--Tuj, filino; ĉar mi volas ripozi iom.
D. Die.--Hodiaŭ la varmo ĝenis multe.
D.a Ire.--Kaj kiel malvarmeta ili havas tiun salonon! ĝi ŝajnas Paradizo. (Sidiĝas D.a Francisca apud D.a Irene.) Mia fratino daŭras ĉiam iom malsana. Ŝi multe suferis la lastan vintron. Sed, ho! ŝi sciis, kion fari por sia nevino. La bona sinjorino estas tre kontenta pro nia elekto.
D. Die.--Mi ĝojas, ke ĝi estas tiel kontentiga por tiuj personoj al kiuj vi devas grandajn bonaĵojn.
D.a Ire.--Jes, Trinidad estas tre kontenta, kaj pri Circuncision, vi jam vidis. La disiĝo tre dolorigis ŝin. Sed ŝi komprenas ke ĉar estas feliĉo, ŝi devas ĉion konsenti. Vi ja memoras kiel afabla ŝi estis, kaj...
D. Die.--Estas vere. Nur mankas, ke la fianĉino havu la saman kontenton kiel tiu, kiun elmontras la personoj kiuj ŝin amas.
D.a Ire.--Ŝi estas obeema filino, kaj ŝi neniam rifuzos kion decidis sia patrino.
D. Die.--Ĉio tio estas certa, sed...
D.a Ire.--Ŝi estas el bona familio, kaj pensas bone, kaj kondutos laŭ honora maniero.
D. Die.--Jes, mi komprenas; sed, ĉu ŝi ne povas, sen ofendo por sia rango kaj sia honoro...?
D.a Fran.--Ĉu mi foriras, patrino? (Ŝi leviĝas kaj ree sidiĝas.)
D.a Ire.--Ŝi ne povas; ne, sinjoro. Knabino bone edukita, filino de bonaj gepatroj, ne povas ne agi ĉiam laŭ konveneco kaj devo. La knabino, tiel kiel vi vidas ŝin tie, estas viva portreto de sia avino, kiun Dio pardonu, la sinjorino donja Jeronimo de Peralta. La pentraĵo estas en mia domo, kie vi sendube vidis ĝin. Kaj oni faris ĝin, kiel rakontis al mi lia Moŝto, por ĝin sendi al ŝia onklo, la respektegita monaĥo, Serapio de Sankta Johano Krisostomo, elektita episkopo de Mechoacan.
D. Die.--Ha!
D.a Ire.--Kaj mortis sur la maro la bona religiulo, kio estis grandega perdo por la tuta familio. Same ĝi estas hodiaŭ, kaj ankoraŭ ni ploras pro lia morto, precipe mia kuzo. D. Kukufato, tutviva guberniestro de Zamoro, kiu ne povas aŭdi pri lia Moŝto sen ekplorego.
D.a Fran.--Ho, Dio, kiaj muŝoj tiel...!
D.a Ire.--Kaj li mortis kiel mortas sanktulo.
D. Die.--Tio estas bona.
D.a Ire.--Jes, sinjoro, sed ĉar la familio tiamaniere malprosperis... Kion vi volas, sinjoro? Kie ne ekzistas rimedoj... Kvankam por lin honori, oni skribas lian biografion, kaj kiu scias ĉu ian tagon, per favoro de Dio, ĝi presiĝos.
D. Die.--Jes, kredeble, ĉio presiĝas.
D.a Ire.--Certe estas ke la aŭtoro, kiu estas nevo de mia bofrato la Kanono de Castrojeriz, ne haltigas la laboron, kaj en la nuna horo li estas ja verkinta naŭ volumojn de folia formato, kiuj enhavas la naŭ unuajn jarojn de l' vivo de l' sankta episkopo.
D. Die.--Tial, por ĉiu jaro unu volumo?
D.a Ire.--Jes, sinjoro, tiun planon li proponis al si.
D. Die.--Kaj je kia aĝo mortis lia respekteginda moŝto?
D.a Ire.--Je okdek-du jaroj, tri monatoj kaj dek-kvar tagoj.
D.a Fran.--Ĉu mi iros, patrino?
D.a Ire.--Iru, do. Kiel malpacienca vi estas!
D.a Fran.--Ĉu vi volas, sinjoro D. Diego, (ŝi leviĝas kaj salutante ĝentile la sinjoron, kisas sian patrinon kaj foriras en la ĉambron de tiu ĉi.) ke mi salutu vin laŭ la Franca maniero.
D. Die.--Ho, jes, ĉarmulino. Ni vidu.
D.a Fran.--Ekvidu, do. Tiel.
D. Die.--Ĉarmega knabino! Vivu, Francinjo, vivu!
D.a Fran.--Por vi, saluton; por mia patrineto, kison.
SCENO IV
D.a Irene, D. Diego.
D.a Ire.--Ŝi estas tre amikema kaj tre ĝojiga.
D. Die.--Ŝi posedas naturan ĉarmon, kiu frenezigas.
D.a Ire.--Kion vi volas? Edukita sen artifikoj aŭ kapricoj mondaj, kontenta pro tio, ke ŝi vidas sin nove apud sia patrino, kaj, aparte, ĉar estas tiel proksima ŝia edzina stato, ne estas mirinde ke ĉio, kion ŝi faras, estas spritplena, precipe je la okuloj viaj, kiu tiel volas ŝin favori.
D. Die.--Mi nur volas, ke ŝi sin klarigu sincere pri nia proponata unuiĝo, kaj...
D.a Ire.--Vi aŭdus la samon, kiun mi diris al vi.
D. Die.--Jes, mi ne dubas; sed sciu, ke mi meritas je ŝi ian inklinon, tion aŭdi el ŝia graciplena buŝo, estus por mi plezuro neesprimebla.
D.a Ire.--Ne havu pri tio eĉ la plej malgrandan dubeton, sed memoru ke al nenia knabino decas diri propramove kion ŝi sentas. Estus malkonvene, sinjoro D. Diego, ke fraŭlino hontema kaj edukita laŭ timo al Dio, kuraĝu diri al viro ia: Mi amas vin!
D. Die.--Bone, se li estus viro, kiun ŝi okaze renkontus sur la strato, kaj ŝi neatendite estus favorinta lin per tia komplimento, estas certe, ke la fraŭlino agus tre malbone, sed al viro kun kiu ŝi devas edziniĝi post malmultaj tagoj, ŝajnas al mi, ke ŝi povas ion diri kio... Krom tio, estas diversaj manieroj klarigi...
D.a Ire.--Intime, ĉe ni mem, ŝi estas malpli kaŝema. Ĉiumomente ni parolas pri vi, kaj en ĉio ŝi elmontras la grandan korinklinon kiun ŝi havas por vi, kun kia saĝeco ŝi parolis hieraŭ nokte post via kuŝiĝo! Mi ne scias kion mi estus doninta por ke vi povu ŝin aŭdi.
D. Die.--Kaj, kiun? Ĉu ŝi parolis pri mi?
D.a Ire.--Kaj tiel saĝe; ke estas tre preferinde por knabino de ŝia aĝo havi edzon nejunan, maturan, respektatan...
D. Die.--Kiel? Ŝi diris tion?
D.a Ire.--Ne, mi tion diris al ŝi; kaj ŝi aŭskultis min kiel ŝi estus kvardek-jara virino, tute same. Kiom da aferoj mi diris al ŝi! Kaj ŝi, kiu estas sufiĉe lerta, kvankam mi mem ne devas tion diri, ... Kaj, ĉu ne estas domaĝe, sinjoro, vidi kiel nune oni edziĝas? Oni edzinigas knabineton dekkvinjaran kun nesciulo dekok-jara, aŭ deksep-jarulino kun dudekdujara vireto; ŝi, knabino, sen sperto kaj sen prudento, kaj li ankaŭ infano, sen atomo da talento nek konado de l' mondo. Nu, sinjoro, tio kion mi diras estas, kiu devas mastrumi la hejmon? kiu ordoni la servistaron? kiu instruadi kaj korekti la gefilojn? Ĉar okazas ankaŭ, ke tiuj gejunuloj malsaĝaj ĝenerale kovras sin tuj per infanoj laŭ terura rapideco.
D. Die.--Tre certe estas domaĝe vidi ĉirkaŭatajn de infanoj multajn gepatrojn, kiuj ne havas la talenton, la sperton, aŭ la virton kiuj estas necesaj por aranĝadi ilian edukadon.
D.a Ire.--Kion mi povas certigi al vi, sinjoro, tio estas, ke mi apenaŭ estis deknaŭ-jara kiam mi edziniĝis unuan fojon kun mia mortinta don Epifanio--li estu en la ĉielo!--Kaj li estis homo tia, (kun pardono via), ke estas neeble trovi alian pli ĝentilan aŭ pli sinjoran... kaj samtempe tiel gajhumora kaj bonvola! Nu, pardonu, li havis kvindekses jarojn, tre bone kalkulitajn, kiam li edziĝis kun mi.
D. Die.--Bona aĝo... Li ne estis infano, sed...
D.a Ire.--Ĝuste mi tion volis diri. Do, ne konvenis por mi en tiu tempo ia junulo malsaĝa, malpripensema... Ne, sinjoro... Kaj neniu diru, ke li estis malsana aŭ senforta--tio neniel! Li estis dank' al Dio, sana kiel pomo; en la tuta daŭro de lia vivo li nur suferis atakojn de speco da epilepsio, kiu kelkfoje minacis lin. Sed poste, kiam ni edziĝis tio komencis lin ataki tiel ofte kaj tiel forte, ke post sep monatoj mi vidis min vidvino kaj graveda kun infano, kiu naskiĝis poste, sed fine tiu ĉi ankaŭ mortis pro skarlatino.
D. Die.--Atentu! Kian posteulon lasis tiu bona don Epifanio!
D.a Ire.--Jes, sinjoro. Kiel ne?
D. Die.--Mi diras tion ĉar poste rezultas... Sed pri tio oni ne bezonas zorgi... Kaj ĉu ĝi estis knabo aŭ knabino?
D.a Ire.--Knabo tre bela. Kiel arĝentaĵo estis la anĝeleto.
D. Die.--Certe estis konsolaĵo havi tian infanon, kaj...
D.a Ire.--Ho, sinjoro, ili igas multe suferi, sed tio ne estas grava, ĝi estas granda ĝojo, granda.
D. Die.--Mi ja kredas vin.
D.a Ire.--Jes, sinjoro.
D. Die.--Oni facile komprenas la plezuron kaj...
D.a Ire.--Kial ne?
D. Die.--La ĉarmegon ilin vidi ludetantajn kaj ridantajn, ilin karesi kaj partopreni en iliaj nepekaj ĝojoj.
D.a Ire.--Ho, miaj karegaj infanoj! Dudekdu mi havis per la tri edzoj, kiujn mi havis ĝis nun kaj el ili ĉiuj nur restas al mi fraŭlineto; sed mi certigas vin, ke...
SCENO V
Simono, D.a Irene, D. Diego.
Sim. (Enirante tra la centra pordo.)--Sinjoro, la veturisto atendas.
D. Die.--Diru al li, ke mi tuj iros. Ha, alportu unue mian bastonon kaj ĉapelon; mi volas promeneti en la kamparo. (Simono eniras la ĉambron de don Diego, revenas kun ĉapelo kaj bastono, donas ilin al sia mastro, kaj je la fino de la sceno li foriras kun li tra la centra pordo.) Tial, mi supozas, ke morgaŭ frumatene ni ekiros?
D.a Ire.--Ne ekzistas kontraŭaĵo por tio. Je la horo, kiun vi diros.
D. Die.--Ĉirkaŭ la sesa. He?
D.a Ire.--Tre bone.
D. Die.--Ni havos la sunon malantaŭe. Mi diros ke li venu duonhoron pli frue.
D.a Ire.--Jes, ĉar mi havas mil pakaĵetojn por ordigi.
SCENO VI
D.a Irene, Rita.
D.a Ire.--Helpu min Dio! Nun mi memoras... Ĉu oni lasis ĝin morti? Rita!
Rita.--Sinjorino. (Alvenas Rita kun kapkusenoj kaj lit-tukoj sub sia brako.)
D.a Ire.--Kion vi faris pri la turdo? Ĉu vi donis al ĝi nutraĵon?
Rita.--Jes, sinjorino. Ĝi manĝis pli ol la struto. Mi metis ĝin tien, en la fenestron de la galerio.
D.a Ire.--Ĉu vi faris la litojn?
Rita.--Via jam estas farita. Mi tuj faros la aliajn, antaŭ noktiĝo, ĉar se ne, tial, ke ni nur havas lumon per unu oleolampo kaj ĝi ne havas meĉon, mi estos malhelpata.
D.a Ire.--Kaj tiu knabino, kion ŝi faras?
Rita.--Ŝi disrompas kukon por la manĝo de don Perikito.
D.a Ire.--Kiel malvolonta mi estas por skribi. (Ŝi leviĝas kaj eniras sian ĉambron.) Sed estas necese, ĉar tiu bona Circuncisión estas plena je timo.
Rita.--Kia sensencaĵo! Nur pasis du horoj de kiam ni foriris de tie kaj oni jam komencas sendi kaj resendi poŝtaĵojn. Kiel malmulte mi amas virinojn hipokritajn kaj flatemajn! (Ŝi eniras la ĉambron de donja Francisca.)
SCENO VII
Kalamoĉo.
(Li eniras tra la centra pordo kun valizoj, vipo kaj botoj; li metas ĉion sur la tablon kaj sidiĝas.)
Ho, oni difinis al mi la 3.an! Dio, pardonu. Bonege konas mi la 3.an! Pli fama kolektado da insektoj ne ekzistas eĉ en la Muzeo de Naturscienco. Mi timegas eniri tien... Ho, ve, kiajn dolorojn mi havas! Tiuj ĉi estas verege doloroj. Paciencon, malfeliĉa Kalamoĉo, paciencon... Kaj dank' al la ĉevaletoj, ĉar ili diris: Ni ne povas plu. Ĉar se ne, mi ne vidus nun la numeron 3.an kun la Egiptaj pestoj, kiujn ĝi enhavas. Resume, se la bestoj estos vivaj morgaŭ matene, miraklo estos. Ili defalas pro laceco... (Rita ekkantas interne, Kalamoĉo leviĝas streĉante sin.) Aŭskultu! Danc-muzikon? Ŝi ne kantas malbone... Ha, aventuron ni tuj havos! Fi, kiamaniere mi estas disrompita!
SCENO VIII
Rita, Kalamoĉo.
Rita.--Plibone estas fermi, por ke neniu ŝtelu vestaĵojn, kaj... (Penante enmeti la ŝlosilon.) Nu, vere ĉi tiu ŝlosilo estas abomena.
Kal.--Ĉu vi volas ke mi helpu vin, belulino?
Rita.--Mi dankas, beluleto.
Kal.--Ho, Rita! Ĉu vi?
Rita.--Kalamoĉo!
Kal.--Kia feliĉa renkontiĝo!
Rita.--Kaj, via mastro?
Kal.--Ni ambaŭ ĵus alvenis.
Rita.--Ĉu estas vere?
Kal.--Ne, estas ŝerce. En la momento kiam li ricevis la leteron de donja Francisca, mi ne scias kien li iris, nek kun kiu li parolis, nek kiel li tion aranĝis; mi nur scias ke tiun posttagmezon ni forveturis de Zaragozo. Ni rapidis kiel du fulmoj sur la vojo. Hodiaŭ ni alvenis al Guadalajara, kaj tuj ni ekscias, ke la birdoj estis jam forflugantaj. Ree sur la ĉevaloj, kaj de nove rajdante, ŝvitante kaj vipfrapante. Fine, lacigitaj la bestoj, kaj duonlacigitaj ni mem, ni haltis tie ĉi intencante reeliri morgaŭ. Mia Leŭtenanto ĵus iris al ĉefa Kolegio vidi ian amikon dum oni preparas vespermanĝon. Jen la historio.
Rita.--Do, li estas tie ĉi?
Kal.--Jes, kaj pli ol iam enamigita, ĵaluza, fajregema, maltimega ĝis eĉ mortigi iun ajn, kiu disputos lian rajton al lia adorata Francinjo.
Rita.--Kion vi diras?
Kal.--Tion mem.
Rita.--Kiel grandan plezuron vi donas al mi! Nun ja vidiĝas la amo, kiun li havas por ŝi.
Kal.--Amon!... Bagatelon!... Kompare kun li la arabo Gazul' estis timulo, Medoro hontemulo, kaj Gaiferoso lernanto de eklezia doktrino.
Rita.--Ho, kiam tion ekscios mia fraŭlino!
Kal.--Sed, ni komprenu tion! Kial vi estas tie ĉi? Kun kiu estas vi? Kiel alvenis vi tien ĉi? Kia...
Rita.--Mi tion rakontos. La patrino de donja Francinjo komencis skribi leterojn post leteroj dirinte, ke ŝi interkonsentis ŝian edziniĝon en Madrido kun sinjoro riĉa, honesta, respektata; resume, nobla kaj perfekta, tiel ke oni ne povis pli deziri. Turmentite la knabino de tiaj proponoj, kaj sensanigite de la longedaŭraj admonoj de tiu sankta monaĥino, ŝi deviĝis konsenti fari ĉion, kion oni diros al ŝi... Sed mi ne povas trograndigi ŝian ploregadon, la suferado de l' malfeliĉulineto. Ŝi ne volis plu dormi nek manĝi. Kaj samtempe estis necesege konduti kaŝeme, tiel ke neniu suspektu la veron. De ĉio rezultis, ke post la unua teruro, kiam ni povis pripensadi rimedojn kaj forkurojn, ni sukcesis nur skribi leteron al via mastro, esperante, ke se lia amo estas tiel vera kaj tiel honesta kiel li profesis al ni, li ne konsentos, ke ŝin posedu alia homo nekonata, kaj ke perdiĝu por eterne tiom da karesoj, tiom da larmoj kaj tiom da ekĝemoj dismetitaj sur la muro de la ĝardeno. Sed tuj post la forsendo de nia letero, jen estas la veturilo kun la kondukisto Gasparo, kun siaj bluaj ŝtrumpoj, kaj la patrino kaj la fianĉo kiuj venas por ŝi. Ni rapide kolektis niajn pakaĵojn, oni ligis la kestojn, ni diris adiaŭon al tiuj bonaj virinoj kaj post rapidega kurado jen ni estas tie ĉi en Alcalá. La haltado estas por ke la sinjorino vizitu alian onklinon sian, ankaŭ monaĥino, tiel surda kaj tiel sulkigita kiel tiu, kiun ni postlasis. Ŝi jam vidis ŝin, jam sufiĉe kisis ŝin unu post unu ĉia religiulino, kaj mi kredas ke morgaŭ frumatene ni foriros. Tiel ni troviĝis...
Kal.--Jes, ne parolu plu... Sed... ĉu vere la fianĉo estas en la gastejo?
Rita.--Tiu estas lia ĉambro (montrante la ĉambron de don Diego, tiun de donja Irene, kaj tiun de donja Francisca), tiu estas la patrina, kaj tiu la nia.
Kal.--Kiel «nia»? Ĉu via kaj mia?
Rita.--Ne, certe. Tie ĉi la fraŭlino kaj mi dormos hodiaŭ nokton, ĉar hieraŭ, metitaj ni tri en tiun kontraŭan, ni povis nek stari piede nek dormi unu momenton nek eĉ respiri.
Kal.--Bone, adiaŭ. (Li reprenas la aferojn, kiujn li metis sur la tablon, laŭ forira maniero.)
Rita.--Kien vi iras?
Kal.--Mi scias tion... Sed, ĉu la fianĉo kunportas servistojn, amikojn aŭ aliajn, kiuj savos lin el la unua danĝero, kiu minacos lin?
Rita.--Unu servisto akompanas lin.
Kal.--Malgranda afero!... Aŭskultu, diru al li pro Dio, ke li preparu sin, ĉar li estas en danĝero. Adiaŭ!
Rita.--Ĉu vi revenos baldaŭ?
Kal.--Supozeble. Tiuj ĉi aferoj bezonas rapidecon, kaj kvankam mi apenaŭ povas marŝi, estas necese, ke mia leŭtenanto lasu la viziton kaj venu prizorgi sian negocon, ordigu la enterigon de tiu homo, kaj... Nu, tiu estas nia ĉambro. Ĉu ne?
Rita.--Jes, de la fraŭlino kaj mia.
Kal.--Friponino!
Rita.--Sentaŭgulo! Adiaŭ.
Kal.--Adiaŭ, malbelulino! (Li eniras la ĉambron de don Carlos kun la pakaĵoj.)
SCENO IX
D.a Francisca, Rita.
Rita.--Kiel petolema li estas!... Sed... dank' al Dio, don Felix tie ĉi!... Jes, li amas ŝin, tio estas videbla. (Eliras Kalamoĉo de la ĉambro de don Carlos, kaj foriras tra la centra pordo.) Ho, lasu ke oni parolu; estas viroj tre ĝentilaj; kaj tiam, kion povas fari virino? Ilin ami, devige, ilin ami. Sed, kion diros la fraŭlineto kiam ŝi vidos lin? ĉar ŝi estas blindenamigita por li. Karulino! ĉu ne estus domaĝe se... Jen ŝi estas.
D.a Fran.--(Enirante.) Ho, ve, Rita!
Rita.--Kio estas? Ĉu vi ploris?
D.a Fran.--Ĉu mi ne devas plori? Se vi estus vidinta mian patrinon... Treege decidinta, ke mi amu tiun homon. Se ŝi scius tiun homon. Se ŝi scius tion, kion vi scias, ŝi ne ordonus ke mi faru neeblaĵojn... Ke li estas tiel bona, ke li estas tiel riĉa, ke mi estos tiel feliĉa kun li... Ŝi tre koleriĝis kaj nomis min fripona, malobeema... Malfeliĉa mi! ĉar mi ne mensogas nek scias hipokriti, pro tio ŝi nomas min fripona.
Rita.--Fraŭlino, pro Dio, ne estu tiel malĝoja.
D.a Fran.--Ja, ĉar vi ne aŭdis ŝin... Kaj ŝi diras, ke don Diego plendas, ke mi nenion diras al li... Tro diras mi al li, kaj mi tre penadis ĝis nun ŝajniĝi kontenta kun li, kiel mi neniel estas, kaj rideti kaj babili... Kaj ĉio por kontentigi mian patrinon, ĉar se ne... Sed la Virgulino bone scias ke tio ne venas el mia koro. (La teatro komencas mallumiĝi iom post iom.)
Rita.--Ho, ĉesu, ne estas ankoraŭ necesa tiom da maltrankvileco! Kiu scias?... Ĉu vi ne memoras jam tiun feliĉan tagon, kiun ni pasigis la lastan jaron en la kampodomo de l' administranto?
D.a Fran.--Ho, kiel mi povas forgesi ĝin? Sed... kion vi volas diri al mi?
Rita.--Mi volas diri ke tiu sinjoro, kiun vi vidis tie kun la kruco verda, tiel ĝentila, tiel bele vestita...
D.a Fran.--Kiom da paroloj!... Don Felix... Kaj, kio?
Rita.--Kiu akompanis nin ĝis la urbo...
D.a Fran.--Bone... kaj poste li revenis, kaj mi vidis lin, malfeliĉe, multajn fojojn... malsaĝe konsilita de vi.
Rita.--Kial, fraŭlino? Kiun ni ofendis? Ĝis nun neniu en la monaĥinejo suspektis tion. Li neniam eniris tra la pordoj, kaj kiam nokte li parolis kun vi, estis inter vi du spaco tiel longa, ke vi ofte malbenis ĝin... Sed tio ne estas la afero. Kion mi volas diri al vi, tio estas, ke estas neeble, ke amanto kiel tiu forgesu sian adoratan Francinjon. Konsideru ke ĉio, kion ni sekrete legis en romanoj ne valoras, kion ni vidis ĉe li. Ĉu vi memoras tiujn tri manplaŭdojn kiuj aŭdiĝis inter la dekunua kaj la dekdua nokte? kaj tiun sonan frapeton tiel delikatan kaj signifan?
D.a Fran.--Ho, Rita! Jes, mi ĉion memoras kaj dum mi vivos mi konservos la memoron. Sed li forestas, kaj eble amuzas sin per nova amindumo.
Rita.--Mi ne povas tion kredi.
D.a Fran.--Sed li estas viro, kaj ili ĉiuj...
Rita.--Kia sensencaĵo! Ne trompu vin, fraŭlino. Ĉe viroj kaj ĉe virinoj okazas tio sama, kio okazas ĉe la melonoj de Añover'. Estaj bonaj kaj malbonaj; kio ne estas facila, tio estas elekti. Kiu rezultas malfeliĉa en la elekto, tiu kulpigu sian ŝancon, sed ne mallaŭdu la komercaĵon ... Estas viroj tre trompemaj, tre friponaj; sed estas neeble, ke tia estas li kiu donis tiom da pruvoj de amo kaj persisteco. Tri monatojn daŭris la serenado kaj sekreta interparolado, kaj dum tiu tuta tempo vi bone scias, ke ni neniam vidis ĉe li agon neĝentilan, nek aŭdis ĉe lia buŝo vorton malhonestan aŭ malrespektan.
D.a Fran.--Estas vere. Tial mi amis lin multe, tial mi havas lin tiel fiksita tie ĉi... tie ĉi... (Ŝi montras sian bruston.) Kion estus li dirinta kiam li ricevis mian leteron? Ho, mi bone scias, kion li dirus... Ho, jes!... Estas domaĝe!... Tre certe... Kara Francinjo!... Kaj ĉio finiĝis... Li sendube ne dirus pli... nenion pli.
Rita.--Ne, fraŭlino, li ne diris tion.
D.a Fran.--Kion vi scias?
Rita.--Mi bone scias. Kiam li legis la leteron li tuj estus ekveturinta kaj venos flugante konsoli sian amikinon. Sed... (Alproksimiĝante al la pordo de l' ĉambro de donja Irene.)
D.a Fran.--Kien vi iras?
Rita.--Mi volas vidi, ĉu...
D.a Fran.--Ŝi skribas.
Rita.--Ŝi, do, devos baldaŭ fini, ĉar komencas noktiĝi... Fraŭlino, tio, kion mi diris estas ĉio tute vera... Don Felix estas nun en Alcalá.
D.a Fran.--Kion vi diras? Ne trompu min.
Rita.--Tiu estas lia ĉambro... Kalamoĉo ĵus parolis kun mi.
D.a Fran.--Ĉu vere?
Rita.--Jes, fraŭlino, li jam eliris lin serĉi tial ke...
D.a Fran.--Do, li amas min! Ho, Rita, kiel bone ni agis avertinte lin... Sed ĉu vi vidas tian ĝentilecon?... Ĉu li fartas bone?... Veturadi tiom da mejloj sole por vidi min... ĉar mi lin ordonis...! Kiel dankema mi devas esti por li! Ho, mi promesas ke li ne plendos pro mi. Eterna dankemeco kaj amo.
Rita.--Mi nun iros serĉi kandelojn. Mi penos restadi tie malsupre ĝis kiam ili revenos. Mi tiam scios, kion li diras kaj intencas fari ĉar dum ni estos ĉiuj tie ĉi povas okazi ia terura batalo inter la patrino, la filino, la fianĉo kaj la amanto, kaj se mi ne preparas bone tiun ĉi renkontiĝon ni ĉiuj ruiniĝos en ĝi.
D.a Fran.--Vi estas prava. Sed, ne... Li estas kuraĝa kaj talenta, kaj li scios decidi tion kio estas plej bona. Kaj kiel vi avertos min? Memoru, tuj kiam li venos mi volas vidi lin.
Rita.--Estu trankvila. Mi lin venigos tien ĉi, kaj faros tiun tuseton sekan... ĉu vi komprenas min?
D.a Fran.--Jes, bone.
Rita.--Nu, tiam vi eliros, kun ia ajn preteksto. Mi restos sola kun la sinjorino. Mi parolados kun ŝi pri ĉiuj ŝiaj edzoj kaj pri ŝiaj bofratoj, kaj pri la episkopo, kiu mortis sur la maro... Krom tio, se estos tie don Diego...
D.a Fran.--Bone, iru, kaj tuj kiam li alvenos...
Rita.--En tiu sama momento.
D.a Fran.--Ne forgesu tusi.
Rita.--Ne timu.
D.a Fran.--Se vi scius kiel mi estas konsolita!
Rita.--Kvankam vi ne ĵuros, mi vin kredas.
D.a Fran.--Ĉu vi memoras kiam li diris, ke estis neeble, ke li forigu min el sia memoro, ke ne estas danĝeroj kiuj kontraŭstaros lin, nek malhelpoj, kiujn li ne detruos por mi?
Rita.--Jes, mi bone memoras.
D.a Fran.--Ho, nun vidu kiel li diris veron.
(D.a Francisca foriras en la ĉambron de D.a Irene; Rita, tra la centra pordo.)
DUA AKTO
SCENO I
(Teatro malluma.)
D.a Fran. (sola).--Ankoraŭ neniu aperas... (Ŝi alproksimiĝas al la centra pordo, kaj revenas<!-- revenis -->.) Kiom da malpacienco mi havas! Kaj diras mia patrino ke mi estas naivulino, ke mi nur pensas ludi kaj ridi, kaj ke mi ne scias tion kio estas amo... Jes, deksep jaroj, kaj ne plenaj ankoraŭ, sed mi scias bone kio estas amegi, kaj kiom da maltrankvileco kaj larmoj tio kostas.
SCENO II
D.a Irene, D.a Francisca.
D.a Ire.--Sola kaj sen lumo vi lasis min tie.
D.a Fran.--Ĉar vi estis finanta vian leteron, patrino, kaj por ne distri vin mi venis tien ĉi, kie estas multe pli malvarmete.
D.a Ire.--Sed tiu knabino, kie ŝi estas? kial ŝi ne alportas kandelon? Pro la plej malgranda afero ŝi malfruas unu tutan jaron, kaj mi kiu havas karakteron kiel pulvon... (Ŝi sidiĝas.) Estu ĉio por Dio!... Kaj ankoraŭ ne venis don Diego?
D.a Fran.--Ŝajnas ke ne.
D.a Ire.--Nu, memoru, filino mia, kion mi jam diris. Kaj atentu ke mi ne ŝatas diri dufoje aferon ian. Tiu ĉi sinjoro estas ofendita, kaj li havas grandan kaŭzon.
D.a Fran.--Bone; jes, sinjorino, mi ja scias. Ne min riproĉu plu.
D.a Ire.--Tio ĉi ne estas riproĉi, filino; ĝi estas konsili. Tial ke vi ne havas ankoraŭ saĝecon por kompreni kian bonaĵon estas alveninta al nia pordo... Kaj aparte kiam mi estas kovrita de ŝuldoj, tiel ke mi ne scias kio estus fariĝinta via malfeliĉa patrino... ĉiam faletante kaj leviĝante... Kuracistoj, apoteko... Kaj tiu sovaĝulo, don Bruno (sed ĉar li mortis, Dio lin pardonu!) kiu igis min pagi po kvin kaj sep frankoj unu papereton da piloloj el asafetido kaj kolokintido... Konsideru ke tre malmultaj sukcesas fari edziniĝon kiel vian. Kvankam ni ne devas tian ŝancon al viaj meritoj nek al mia agemeco, sed al la preĝoj de viaj onklinoj kiuj estas piulinoj. Kion vi diras?
D.a Fran.--Mi, nenion, patrineto.
D.a Ire.--Fi! vi neniam diras ion. Dio min helpu! Kiam mi parolas al vi pri tio, vi havas nenion por diri.
SCENO III
Rita (eniras tra la centra pordo kun kandeloj kaj metas ilin sur la tablon), D.a Irene, D.a Francisca.
D.a Ire.--Nu, virino, mi kredis, ke vi ne venus ja tiun ĉi nokton.
Rita.--Sinjorino, mi malfruis ĉar oni devis eliri aĉeti kandelojn... Tial ke la fumo de la lampo faras al vi tiom da malbono!
D.a Ire.--Certe, ĝi faras al mi grandegan malbonon, kun tiu ĉi kapdoloro kiun mi suferas... Mi fine deviĝis forigi la kanforajn bandaĵojn; ili neniel taŭgis por mi. La hostioj estas ŝajne pli bonaj... Atentu, lasu tie la kandelon kaj portu alian en mian ĉambron kaj fermu la kurtenojn por ke ĉio ne pleniĝu je kuloj.
Rita.--Tre bone. (Ŝi prenas kandelon kaj ŝajnigas foriri.)
D.a Fran. (Flanken al Rita.)--Ĉu li ne venis?
Rita.--Li venos.
D.a Ire.--Aŭskultu, donu la leteron kiu kuŝas sur la tablo al servisto de l' gastejo, por ke li portu ĝin tuj al la poŝto. (Foriras Rita en la ĉambron de D.a Irene.) Kaj vi, karulino, kion vi havas por vespermanĝi? Ĉar ni devas baldaŭ kuŝiĝi por ekiri frumatene.
D.a Fran.--Ĉar la monaĥinoj donis al mi iom por manĝeti posttagmeze...
D.a Ire.--Malgraŭ tio... almenaŭ iom da supo por komfortigi la stomakon... (Eniras Rita kun letero en la mano, kaj ĝis fino de la sceno ŝajnigas ekiri kaj revenas, laŭ montro de la dialogo.) Memoru, vi varmigu la buljonon kiun ni apartigis tagmeze kaj preparu por ni du tasojn da supo, kaj alportu ilin tuj kiam ili estos pretaj.
Rita.--Ĉu nenion plu?
D.a Ire.--Ne, nenion... Ha! sed faru la supon bone varmigita.
Rita.--Jes, mi ja scias.
D.a Ire.--Rita!
Rita.--Ankoraŭ! Kion vi ordonas?
D.a Ire.--Memorigu bone la serviston, ke li tuj portu la leteron... Sed ne, pli bone estas... Mi ne volas ke li portu ĝin, ĉar ili estas tiel drinkemuloj, ke neniu povas... Diru vi al Simono, ke mi diris ke li havu la bonecon meti ĝin en la poŝtakeston. Ĉu vi komprenas?
Rita.--Jes, sinjorino.
D.a Ire.--Ha, aŭskultu!
Rita.--Ankoraŭ!
D.a Ire.--Vere, tio ĉi ne urĝas... sed tuj poste vi devas preni la turdon el tie kaj pendigi ĝin tie ĉi, por ke ĝi ne falu kaj vundiĝu... (Foriras Rita tra la centra pordo.) Kian malbonan nokton ĝi kaŭzis al mi! Imagu, do! La besto, dum la tuta, sankta nokto, ne faris alion ol kantadi la Gloria Patri kaj ripetadi la preĝon pri la sankta mortkitelo. Tio estas, sendube, edifa... sed kiam oni deziras dormi...
SCENO IV
D.a Irene, D.a Francisca.
D.a Ire.--Nu, kredeble don Diego renkontis iun sur la strato kaj pro tio li malfruas... Vere li estas sinjoro tre respektinda, tre akurata... Tiel bona Kristano! Tiel ĝentila! Tiel afabla! Kaj, kia grandanima kaj malavara li estas! Kompreneble ĉe viro riĉa kaj potenca... Kaj, kian hejmon li havas! Ĝi estas brila kiel oro; ĝi estas mirinda... Kia tolaĵejo! kia kuirejo! kaj kia manĝaĵejo plena je ĉio kion Dio donas! Sed ŝajnas, ke vi ne atentas kion mi diras.
D.a Fran.--Jes, sinjorino; mi bone aŭdas, sed mi ne volis interrompi vin.
D.a Ire.--Tie vi estos, filino mia, kiel fiŝo en akvo. Se vi deziros birdetojn el la ĉielo vi havos ilin, ĉar li tiel amas vin, kaj li estas nobelo tiel respektata kaj religia... Sed, aŭskultu Francisca, efektive tio lacigas min ke vi ĉiam silentas kiam mi parolas pri tio... Vere, vi estas enuiga!
D.a Fran.--Ho! patrineto, ne koleriĝu.
D.a Ire.--Kian kapricon vi havas! Ĉu vi pensas, ke mi ne scias de kie venas ĉio tio? Ĉu vi ne vidas, ke mi bone konas la deziron kiu eniris vian paseran kapon? Dio pardonu min!
D.a Fran.--Sed, kion vi scias do?
D.a Ire.--Kiel? Ĉu vi kredas, ke vi povas trompi min? Ho! filino, mi estas ja nejuna, mi scias multe kaj mi havas tro da sagaceco por ke vi povu trompi min.
D.a Fran.--(Flanken.) Mi perdiĝis.
D.a Ire.--Ne kalkulante kun via patrino,--kvazaŭ vi ne havas patrinon. Mi certigas vin, ke se ne estus por tio ĉi, estus ja tute necese eltiri vin el la monaĥinejo. Kvankam mi estus devigata fari la vojiradon piede kaj sole, mi estus eltiranta vin el tie... Mirigas min la ideo de tiu ĉi knabino! Nur ĉar ŝi vivis iomete da tempo inter monaĥinoj ŝi kaptis la kapricon fariĝi monaĥino ŝi ankaŭ! Kion scias ŝi pri tio, kaj kion...? En ĉiuj statoj oni servas Dion, Francinjo, sed la unua devo de filino obeema estas plaĉi sian patrinon, ami ŝin, akompani ŝin, kaj konsoli ŝin en ŝiaj kontraŭaĵoj... Sciu tion, do, se vi ankoraŭ ne scias ĝin.
D.a Fran.--Estas vere, patrino. Sed mi neniam intencis forlasi vin.
D.a Ire.--Ho, tio estas ke mi ne scias...
D.a Fran.--Ne, sinjorino, kredu min. Francinjo neniam disiĝos de sia patrino, nek donos al ŝi enuojn.
D.a Ire.--Pripensu ke estu certa tio kion vi diras.
D.a Fran.--Jes, sinjorino, ĉar mi ne scias mensogi.
D.a Ire.--Nu, filino, vi ja scias kion mi diras. Vi vidas kion vi perdas, kaj vi konos la malĝojon kiun vi donos al mi se vi ne kondutos dece... Ne forgesu tion.
D.a Fran.--(Flanken.) Ho, ve!
SCENO V
D. Diego (eniras tra la centra pordo kaj lasas sur la tablo sian ĉapelon kaj bastonon), D.a Irene, D.a Francisca.
D.a Ire.--Nu, kial tiel malfrue?
D. Die.--Tuj kiam mi eliris, mi renkontis la rektoron de Malago kaj doktoron Padilla, kaj ĝis kiam ili plenigis min per ĉokolado kaj kukoj ili ne volis lasi min. (Li sidiĝas apud D.a Irene.) Kaj nun, kiel vi fartas?
D.a Ire.--Tre bone.
D. Die.--Kaj D.a Francinjo?
D.a Ire.--D.a Francinjo ĉiam rememorema pri siaj monaĥinoj. Mi ĵus diris al ŝi ke nun estas tempo ŝanĝi sistemon kaj pensi sole plaĉi sian patrinon kaj ŝin obei.
D. Die.--Diablo! ĉu ŝi tiom rememoras...?
D.a Ire.--Ĉu vi miras? Ĉe knabinoj... Ili ne scias kion ili deziras, nek kion ili abomenas. En tia aĝo, tiel...
D. Die.--Ne; iom post iom, tute ne. Precipe en tiu aĝo la pasioj estas pli fortaj kaj decidemaj ol en nia, kaj des pli neperfekta kaj malforta la saĝeco, ju pli perfortaj estas la agoj de l' koro. (Li ekkaptas unu manon de D.a Francisca kaj devigas ŝin sidiĝi apud si.) Sed ĉu vere, D.a Francisca, vi volonte reirus en la monaĥinejon?... Diru la veron.
D.a Ire.--Sed ŝi ne...
D. Die.--Permesu, sinjorino! permesu ke ŝi mem respondu.
D.a Fran.--Vi bone scias kion mi ĵus diris... Ne volu Dio ke mi kaŭzu al vi malĝojon.
D. Die.--Sed tion vi diras tiel malgaje, kaj...
D.a Ire.--Tio estas komprenebla, sinjoro. Ĉu vi ne vidas...?
D. Die.--Silentu, pro Dio, D.a Irene, kaj ne diru al mi tion, kio estas komprenebla. Kio estas komprenebla, tio estas ke la knabino estu plena je timo, kaj ne kuraĝu diri eĉ vorton kiu povas kontraŭstari tion, kion sia patrino volas ke ŝi diru... Sed se tio okazus, ho, ve! kia ridinda rolo estus mia.
D.a Fran.--Ne, sinjoro, tion mem kion diras via Moŝto, tion diras mi, la samon. Ĉar mi obeos ĉion, kion ŝi ordonos al mi.
D. Die.--Ordoni, karulino mia! Ĉe tiuj ĉi aferoj tiel delikataj la gepatroj saĝaj ne ordonas. Ili inspiras, proponas, konsilas; jes, ili tion faras, ĉion tion; sed ordoni! Kaj poste kiu forpelos la bedaŭrindajn rezultatojn de tio kion ili ordonis? Ĉar, kiel ofte ni vidas geedzojn malfeliĉajn, unuigojn monstrajn efektivigitajn nur ĉar la malsaĝa patro volis ordoni kiam li ne devis ordoni? Kiel ofte mizera virino trovas antaŭtempan morton en la palisaro de klaŭstro ĉar ŝia patrino aŭ ŝia onklino obstinis donaci al Dio ion kion Dio ne deziris. Ho! ne; tio estas malprava. Sciu, D.a Francinjo, ke mi ne estas unu el tiuj homoj kiuj kaŝas siajn difektojn. Mi scias ke nek mia vidiĝo nek mia aĝo estas decaj enamigi iun ajn; sed nek ankaŭ kredis mi ke estas neeble ke knabino saĝa kaj bone edukita povu ami min per tiu amo trankvila kaj konstanta kiu tiom similas amikecon, kiu sola povas doni feliĉecon en edza stato. Por ĝin ricevi mi ne serĉis fraŭlinon el tiuj, kiuj vivadas en honesta libereco... Honesta; ĉar mi ne kulpigas tion kio ne kontraŭstaras la praktikadon de virto. Sed, kiu estas ŝi, el ĉiuj, kiu ne havus jam inklinon al alia amanto pli ŝatinda ol mi? Kaj en Madrido! Pripensu, en ĉefurbo kiel Madrido!... Tiel pensante ŝajnis al mi, ke eble mi trovos ĉe vi kion mi deziris.
D.a Ire.--Kaj vi povas kredi, sinjoro D. Diego, ke...
D. Die.--Mi tuj finos, sinjorino; permesu ke mi finu. Mi bone komprenas, kara Francinjo, kian grandan influon havis sur vian animon la sanktaj kutimoj kiujn vi vidis uzadi en tiu malpeka rifuĝejo de la religio kaj la virto; sed se malgraŭ ĉio tio la fantazio hejtigita, cirkonstancoj neatenditaj, igis vin elekti personon pli indan, sciu ke mi nenion volas perforte. Mi estas verdirema; mia koro kaj mia lango neniam kontraŭdiras unu la alian. Tion saman mi petas al vi, Francinjo, sincerecon. La amo kiun mi havas por vi ne devas igi vin malfeliĉa. Via patrino ne estas kapabla deziri ion nejustan, kaj ŝi scias tre bone ke neniu estas feliĉa per forto. Se vi ne trovas ĉe mi ecojn kiuj vin inklinas, se vi sentas alian ameton en via koro, kredu min, la plej malgranda sekreto kaŭzus al mi multegan bedaŭron.
D.a Ire.--Ĉu mi povas paroli nun, sinjoro?
D. Die.--Ŝi, ŝi devas paroli, kaj sen rememorigisto kaj sen tradukisto.
D.a Ire.--Kiam mi tion ordonos...
D. Die.--Nu, vi povas nun tion ordoni, ĉar estas ŝi, kiu devas respondi. Mi edziĝos kun ŝi; kun vi, ne.
D.a Ire.--Mi kredas, sinjoro D. Diego, ke nek kun ŝi nek kun mi. Kian opinion havas vi pri ni? Prave diras ŝia baptopatro, kaj tre klare li skribis al mi antaŭ malmultaj tagoj, kiam mi avizis lin pri tiu ĉi fianĉiĝo. Ĉar, kvankam li ne revidis ŝin de la tago kiam li tenis ŝin en preĝejo, li amas ŝin multege, kaj al ĉiuj kiuj traveturas Burgon de Osma li demandas kiel ŝi fartas, kaj senĉese li sendas komplimentojn per la kondukisto.
D. Die.--Bone, sinjorino, kion skribis la baptopatro? Aŭ, pli bone parolante, kian rilaton havas tio ĉio al la afero kiu nun okupas nin?
D.a Ire.--Jes, sinjoro, ĝi havas rilaton; jes, sinjoro. Kaj kvankam mi mem tion diras, mi certigas al vi ke eĉ pastro ia de Atocha neniam verkis leteron pli bonan ol tiu, kiun li sendis pri la edziniĝo de la knabino... Kaj li ne estas profesoro, nek abituriento, nek io simila, sed ordinara homo, kvazaŭ negrava, simpla burĝo, kiu havas mizeran oficon kie li apenaŭ perlaboras sufiĉon por manĝi... Sed li estas tre ruza, kaj scias ĉion, kaj havas mirindan facilecon paroladi kaj skribas laŭ ĝojiga stilo, preskaŭ la tuta letero estis verkita Latine,--ĉu vi aŭdas? kaj en ĝi li donis tre prudentajn konsilojn. Ŝajnas ke li perfekte divenis tion ĉi, kiu nun okazas al ni.
D. Die.--Sed, sinjorino, neniel okazas afero ia kiu povas vin ofendi.
D.a Ire.--Kial? Ĉu vi volas ke mi ne ofendiĝu aŭdante vin paroli pri mia filino laŭ maniero, kiu... Ŝi, kun aliaj amoj aŭ duboj!... Nu, se tiaj ekzistus... Dio pardonu min!... mi mortigus ŝin per batoj; ĉu vi scias? Respondu al li tuj, tial ke li volas, ke vi parolu kaj mi silentu. Rakontu al li kiom da amantoj vi lasis en Madrido, kiam vi estis dudekjara, kaj tiujn, kiujn vi havis en la monaĥinejo ĉe tiu sankta virino. Diru tion por ke li trankviliĝu, kaj...
D. Die.--Mi, sinjorino, estas pli trankvila ol vi.
D.a Ire.--Respondu al li.
D.a Fran.--Mi ne scias kion respondi. Vi estas tiel kolerigitaj.
D. Die.--Ne, karulino; tio ĉi estas nur iom klarigi tion, kion oni devas diri, sed koleri! neniel. D.a Irene scias kiom mi estimas ŝin.
D.a Ire.--Jes, sinjoro, mi tion scias, kaj mi estas tre dankema pro la favoroj, kiujn vi faris al ni... kaj precipe por tio...
D. Die.--Neniu parolu pri danko; ĉio tio kion mi povas fari estas malmulta... Mi nur deziras ke D.a Francinjo estu kontenta.
D.a Ire.--Nu, ĉu ŝi ne tia estas? Respondu.
D.a Fran.--Jes, sinjoro, mi estas kontenta.
D. Die.--Kaj ke la ŝanĝo de stato kiu alproksimiĝas ne kaŭzu al ŝi la plej malgrandan bedaŭron.
D.a Ire.--Ne, sinjoro; tute kontraŭe. Edziĝo pli ŝatinda al ĉiuj ne estas imagebla.
D. Die.--Sub tiu supozo mi povas certigi vin ke ŝi neniam havos kaŭzon penti. En nia hejmo ŝi vivos amata kaj adorata; kaj mi esperas ke per bonaĵoj mi meritos ŝian estimon kaj amikecon.
D.a Fran.--Mi dankas vin, sinjoro D. Diego... Al orfulino malriĉa, senhelpa kiel mi!...
D. Die.--Sed de ecoj tiel estimindaj, ke ili ŝin indigas je pli granda riĉeco.
D.a Ire.--Venu tien ĉi, venu... Venu tien ĉi, filino mia!
D.a Fran.--Patrineto!
(D.a Francisca leviĝas, ĉirkaŭprenas sian patrinon, kaj ili sin karesas reciproke.)
D.a Ire.--Ĉu vi vidas kiom mi amas vin?
D.a Fran.--Jes, sinjorino.
D.a Ire.--Kaj kiom mi serĉas vian feliĉecon; ĉar mia sola celo estas vidi vin loĝigita antaŭ ol mi mortu.
D.a Fran.--Mi bone scias tion.
D.a Ire.--Karulino mia! Ĉu vi estos bona?
D.a Fran.--Jes, sinjorino.
D.a Ire.--Ho! vi ne scias kiom vin amas via patrino.
D.a Fran.--Sed, ĉu mi do ne amas vin?
D. Die.--Ni foriru, ni foriru de tie ĉi. (Leviĝas D. Diego, kaj poste D.a Irene.) Iu povas alveni kaj trovi nin tri plorantajn kiel tri infanoj.
D.a Ire.--Jes; vi parolas prave.
(Ili du iras en la ĉambron de D.a Irene. D.a Francisca iras poste; kaj Rita, kiu eniras tra la centra pordo, ŝin haltigas.)
SCENO VI
Rita, D.a Francisca.
Rita.--Fraŭlino... He! Silenton! Fraŭlino...
D.a Fran.--Kion vi volas?
Rita.--Li venis.
D.a Fran.--Kiel?
Rita.--Li ĵus alvenis. Mi donis al li kareson,--petante al vi pardonon--kaj nun li supreniras la ŝtuparon.
D.a Fran.--Ho, Dio!... Kion mi devas fari?
Rita.--Belega demando! Nun estas plej grave ne perdi tempon per amindumaj sensencaĵoj... Al la afero... kaj prudente. Kaj memoru ke en la loko, kie ni trovas nin la interparolado ne povas esti tre longa... Jen li estas.
D.a Fran.--Jes; estas li.
Rita.--Mi foriras vigligi tiujn personojn... Kuraĝon, fraŭlino, kaj decidecon. (Ŝi eniras la ĉambron de D.a Irene.)
D.a Fran.--Ne, ne, ĉar mi ankaŭ... Sed ne konvenas...
SCENO VII
D. Carlos (eniras tra la centra pordo), D.a Francisca.
D. Car.--Francinjo!... Ĉarmulino mia!... Jen mi estas. Kiel vi fartas, belulino? kiel?
D.a Fran.--Bonvenon al vi.
D. Car.--Kial tiel malĝoja? Ĉu ne meritas mia alveno pli da ĝojo?
D.a Fran.--Estas vere. Sed ĵus okazis al mi aferoj kiuj frenezigas min. Ĉu vi scias?... Jes, vi ja scias. Post kiam mi skribis tiun leteron, oni venigis min... Morgaŭ Madridon... Tie estas mia patrino.
D. Car.--Kie?
D.a Fran.--Tie, en tiu ĉambro. (Montrante la ĉambron de D.a Irene.)
D. Car.--Sola?
D.a Fran.--Ne, sinjoro.
D. Car.--Ĉu kun la fianĉo edzigota? (Li alproksimiĝas al la ĉambro de D.a Irene, haltas kaj revenas.) Plibone... Sed, ĉu ne estas alia kun ŝi?
D.a Fran.--Neniu plu... Kion vi pensas fari?
D. Car.--Se mi forlasus min al mia pasio kaj al tio kion inspiras al mi tiuj okuloj, bravegaĵon... Sed tempo restas... Li ankaŭ povas esti homo de honoro, kaj ne estas juste insulti lin, tial ke li amas virinon tiel indan je amo. Mi ne konas vian patrinon... ho! nun nenio estas farebla... Via famo postulas la unuan prizorgon.
D.a Fran.--Estas granda ŝia obstino ke mi edziniĝu kun li.
D. Car.--Tio ne malhelpas.
D.a Fran.--Ŝi volas ke tiu ĉi edziĝo efektiviĝu tuj kiam ni alvenos Madridon.
D. Car.--Kial? Ne, neniam.
D.a Fran.--Ambaŭ interkonsentis kaj diras...
D. Car.--Bone... Ili diros... Sed ne estas eble...
D.a Fran.--Mia patrino senĉese parolas al mi nur pri tio. Ŝi minacas min; ŝi plenigis min je timo... Li ankaŭ urĝas min, promesas al mi tiom da bonaĵoj, mi...
D. Car.--Kaj vi, kian esperon donas vi al li? Ĉu vi promesis ami lin multe?
D.a Fran.--Sendankemulo!... Ĉu vi ne scias ke?... Sendankemulo!
D. Car.--Jes, jes, mi scias, Francinjo... Mi estas via unua amo.
D.a Fran.--Kaj mia lasta.
D. Car.--Kaj mi perdos la vivon antaŭ ol forlasi la lokon kiun mi havas en tiu koro... Ĝi estas tute mia... Ĉu ne?
D.a Fran.--Kies do povas ĝi esti?
D. Car.--Ĉarmulino! Kia dolĉa espero vivigas min!... Unu sola vorto el tiu buŝo certigas min... Ĝi kuraĝigas min por ĉio... Resume, jen mi estas. Ĉu vi venigis min por ke mi defendu vin, liberigu vin, plenumu devon mil kaj mil foje promesitan? Nu, ĝuste pro tio mi venis. Se vi morgaŭ iros Madridon, mi ankaŭ tien iros. Via patrino scios kiu mi estas. Tie mi povas kalkuli kun la favoro de ia maljunulo bonega kaj estimata, kiun, pli bone ol onklo, mi devas nomi amiko kaj patro. Li ne havas parencon pli proksiman aŭ pli amatan ol mi; li estas riĉa, kaj se la bonaĵoj de riĉeco havas por vi allogon ian, tiu ĉi cirkonstanco aldonos feliĉaĵojn al nia unuiĝo.
D.a Fran.--Kaj kian valoron havas por mi la tutaj riĉaĵoj de la mondo?
D. Car.--Mi ja scias. Ambicio ne povas agiti spiriton tiel puran.
D.a Fran.--Ami kaj esti amata... Nek deziras mi pli, nek konas mi pli grandan feliĉon.
D. Car.--Ne ekzistas alia... Sed vi devas trankviliĝi kaj atendi ĝis kiam la ŝanco ŝanĝos nian nunan bedaŭron por daŭra feliĉeco.
D.a Fran.--Sed, kiel ni agos por ke mia bona patrino ne ricevu malĝojon?... Ŝi amas min tiom!... Mi ĵus diris al ŝi ke mi ne malĝojigos ŝin, ke neniam mi forlasos ŝin, ke ĉiam mi estos obeema kaj bona... Kaj ŝi karesis min tiel kortuŝita! Ŝi restis tiel konsolita pro la malmulto kiun mi sukcesis eldiri... Mi ne scias, mi ne scias, kian vojon vi trovos por ke ni ne enfalu en tiujn ĉi danĝerojn.
D. Car.--Mi ĝin serĉos... Ĉu vi ne konfidos je mi?
D.a Fran.--Nepre, mi konfidas. Ĉu vi kredas ke mi estus viva se tiu espero ne vivigus min? Sola kaj nekonata de ĉiuj, kion mi povus fari? Se vi ne estus veninta, mia melankolio estus mortiginta min, ĉar mi ne havas iun al kiu mi turnus min, nek al kiu mi povus komuniki ĝian kaŭzon. Sed vi kondutis kiel nobelo kaj amanto, kaj per via alveno vi ĵus donis al mi la plej bonan pruvon de via granda amo. (Kortuŝita ŝi ekploras.)
D. Car.--Kia ploro!... Kiel ĝi konvinkas!... jes, Francinjo, mi sola sufiĉas por defendi vin kontraŭ ĉiuj kiuj subpremos vin. Kiu kuraĝos kontraŭstari amanton akceptitan? Nenion timu.
D.a Fran.--Ĉu vere?
D. Car.--Nenion... La amo unuigis niajn korojn per fortaj ligiloj, kaj nur la morto povas ilin diskunigi
SCENO VIII
Rita, D. Carlos, D.a Francisca.
Rita.--Fraŭlino, eniru, eniru. Via patrino demandas pri vi. Mi iras alporti la vespermanĝon kaj poste ili tuj kuŝiĝos. Kaj vi, sinjoro amindumanto, vi povas disponi je vi mem.
D. Car.--Jes; ne konvenas veki suspekton. Mi ne bezonas diri plu.
D.a Fran.--Nek mi ankaŭ.
D. Car.--Ĝis morgaŭ, per la taglumo ni vidos tiun ĉi faman konkuranton.
Rita.--Sinjoron tre respektindan, tre riĉan, tre prudentan, kiu portas longan ĵakon kaj blankan ĉemizon, kaj li havas sesdek tutajn jarojn sub sia peruko. (Ŝi foriras tra la centra pordo.)
D.a Fran.--Ĝis morgaŭ.
D. Car.--Adiaŭ, Francinjo.
D.a Fran.--Iru kuŝiĝi kaj ripozi.
D. Car.--Ripozi kun ĵaluzo!
D.a Fran.--Pri kiu?
D. Car.--Bonan nokton. Dormu bone, Francinjo
D.a Fran.--Dormi kun amo!
D. Car.--Adiaŭ, ĉarmulino.
D.a Fran.--Adiaŭ (Ŝi eniras la ĉambron de D.a Inés.)
SCENO IX
D. Carlos (promenante maltrankvile), Kalamoĉo.
D. Car.--Forpreni ŝin de mi?... Ne, li estu kiu ajn, li ne forprenos ŝin de mi... Nek estos ŝia patrino tiel malsaĝa, tiel obstina pro tiu edziĝo, kiam ŝi ekscios ke ŝia filino malamas ĝin... kaj ke mi min intermetas... Sesdek jaroj!... Ĝuste li devas esti tre riĉa... La mono!... Malbenita estu ĝi, kiu kreas tiom da malpaco!
Kal. (enirante tra la centra pordo.)--Nu, sinjoro, ni havas duonon da kaprido rostita kaj... almenaŭ ĝi ŝajnas kaprido... Ni havas belegan salaton de kresoj sen miksaĵo ia de malbonaj herboj, bone lavitan, sekigitan kaj pretigitan per tiuj ĉi pekaj manoj miaj, tiel ke ne estas eble havi ion pli bongustan. Blankan panon, kaj trijaran vinon... sekve, se ni devas manĝi kaj dormi, mi opinias, ke...
D. Car.--Bone. Kie ni manĝos?
Kal.--Malsupre. Tie mi pretigis tablon mallarĝan, mizeran, kiu ŝajnas plibone stablon de forĝisto.
Rita.--(Enirante tra la centra pordo kun kelkaj teleroj, tasoj, kuleroj kaj tablotuko). Kiu petas supon?
D. Car.--Profiton al vi!
Kal.--Se estas ia belulineto kiu volas manĝi kapridon rostitan, ŝi levu fingron.
Rita.--La belulineto jam manĝis duonon da telerego da hakaĵo... Sed mi dankas, sinjoro militisto. (Ŝi eniras en la Ĉambron de D.a Irene).
Kal.--Dankema vi plaĉas al mi, adorata.
D. Car.--Nu, ni iru.
Kal.--Ho! ho! ho! (Kalamoĉo ekiras al la centra pordo kaj revenas; li alproksimiĝas al D. Carlos, kaj ili interparolas sekrete ĝis fino de la sceno, kiam Kalamoĉo paŝas antaŭen kaj salutas Simonon). He! silentu; mi diras...
D. Car.--Kion?
Kal.--Ĉu vi ne vidas tiun, kiu venas tien ĉi?
D. Car.--Ĉu estas Simono?
Kal.--Li mem... Sed kiel diable li...
D. Car.--Kaj kion ni faros?
Kal.--Mi ne scias. Demandi, mensogi kaj... Ĉu vi donas permeson por...?
D. Car.--Jes, mensogu tiom kiom vi volos... Kial estas veninta tien ĉi tiu homo?
SCENO X
Simono (eniras tra la centra pordo), D. Carlos, Kalamoĉo.
Kal.--Simono, ĉu estas vi?
Sim.--Saluton, Kalamoĉo. Kiel vi fartas?
Kal.--Bonege.
Sim.--Kiom mi ĝojas pro...
D. Car.--Nu, ĉu vi en Alcalá? Kio nova okazas do?
Sim.--Ho! ĉu vi, sinjoro, estis tie? Diablo!
D. Car.--Kaj mia onklo?
Sim.--Tre sana.
Kal.--Sed, ĉu li restis en Madrido, aŭ...
Sim.--Kiu estus dirinta al mi...? Kiel strange! Neniam pensis mi, ke... Kaj vi, ĉian fojon pli bela... Do, vi venis vidi vian onklon, ĉu ne?
Kal.--Sendube vi alportas depeŝon de via mastro?
Sim.--Kaj kiel varmega mi estis? kaj kia polvo sur la vojo! Hu!
Kal.--Verŝajne vi venis kolekti monon, ĉu ne?
D. Car.--Kredeble. Ĉar mia onklo havas tiun bieneton en Ajalviro... Ĉu vi ne venis por tio?
Sim.--Kaj kia fripono rezultas la administranto! Neniam mi vidis en la tuta kamparo laboriston pli ruzan aŭ pli disputeman. Nu, ĉu vi venis de Zaragozo?
D. Car.--Nu, imagu vi...
Sim.--Aŭ ĉu vi tien iras?
D. Car.--Kien?
Sim.--Zaragozon. Ĉu ne estas tie la regimento?
Kal.--Sed, amiko, ni foriris la pasintan someron de Madrido. Ĉu ni ne devas esti vojaĝintaj pli ol kelkaj mejloj?
Sim.--Kion mi scias? Iuj vojaĝas poŝte kaj estas pli ol kvar monatoj sur la vojo. Ĝi devas esti malbonega vojo.
Kal. (flanken, sin apartigante de Simono).--Malbenita vi estu, kaj via vojo, kaj la friponino kiu naskis vin!
D. Car.--Sed, ankoraŭ vi ne diris, ĉu mia onklo estas en Madrido aŭ en Alcalá, nek kial vi venis, nek...
Sim.--Vi estas prava... Mi tuj rakontos... Bone, do... Nu, la mastro diris...
SCENO XI
D. Diego, D. Carlos, Simono, Kalamoĉo.
D. Die. (parolante interne).--Ne, ne estas necese; ĉar estas lumo tie ĉi. Bonan nokton, Rita. (D. Carlos ŝanceliĝas, kaj apartigas sin al la fundo de l' teatro.)
D. Car.--Mia onklo!
D. Die.--Simono! (Eliras D. Diego el la ĉambro de D.a Irene, sin direktante al sia propra; li ekvidas D. Carlos kaj alproksimiĝas al li. Simono prezentas lumon kaj tuj lasas la kandelon sur la tablon.)
Sim.--Jen mi estas, sinjoro.
D. Car.--Ĉio perdiĝis.
D. Die.--Nu... sed, kiu estas tiu?
Sim.--Amiko via, sinjoro.
D. Car.--Mi mortas.
D. Die.--Kial amiko? Kiel? Alportu tiun lumon.
D. Car.--Onklo! (Li volas kisi la manon de D. Diego, kiu kolere apartigas lin.)
D. Die.--For de tie ĉi!
D. Car.--Sinjoro!
D. Die.--For! Mi ne scias kial mi ne... Kion vi faras tie ĉi?
D. Car.--Se vi ekkoleras kaj...
D. Die.--Kion vi faras tie ĉi?
D. Car.--Mia malfeliĉo venigis min.
D. Die.--Ĉiam kaŭzante al mi enuon, ĉiam. Sed... (alproksimiĝante al D. Carlos), kion vi diras? Ĉu vere vi havas malfeliĉon?... Diru do, kio okazis? Kial estas vi tie ĉi?
Kal.--Tial ke li respektegas vin kaj li tre amas vin, kaj...
D. Die.--Al vi mi nenion demandas. Kial vi forlasis Zaragozon sen mia permeso? Kial vi timas ekvidante min? Ion vi faris; jes, certe, vi faris ian sensencaĵon, kiu kostos la vivon al via malfeliĉa onklo.
D. Car.--Ne, sinjoro, ĉar mi neniam forgesos la principojn de veremeco kaj prudento, kiujn vi tiel ofte inspiris al mi.
D. Die.--Kial vi venis, do? Ĉu estas duelo? Ĉu estas ŝuldoj? Ĉu estas ia malpaco kun viaj ĉefoj? Liberigu min de tiu dubo, Carlos... Filo mia, senigu min je tiu malkvieto.
Kal.--Nu, tio ĉio estas nur ke...
D. Die.--Mi jam diris ke vi silentu... Venu ĉi tien. (Ekkaptante unu manon de D. Carlos, li apartigas sin kun li en angulon de l' teatro kaj mallaŭte parolas kun li.) Diru al mi kio okazas?
D. Car.--Malsaĝaĵo, manko de obeo al vi. Veni Madridon sen via antaŭa permeso... Mi multe pentas, ĉar vi tiel ĉagreniĝis ekvidinte min.
D. Die.--Kaj krom tio, kio okazas?
D. Car.--Nenio, sinjoro.
D. Die.--Sed kia malfeliĉo estas tiu pri kiu vi parolis?
D. Car.--Nenia. Renkonti vin en tiu ĉi loko... kaj tiom ĉagreni vin kiam mi esperis surprizi vin en Madrido, estadi ĉe vi kelkajn semajnojn, kaj reveni kontente tial ke mi vidis vin.
D. Die.--Ĉu ne estas pli ol tio?
D. Car.--Ne, sinjoro.
D. Die.--Pripensu bone.
D. Car.--Ne, sinjoro. Por tio mi venis. Nenio pli estas.