Opening the book…

ADELBERTO DE CHAMISSO

La mirinda historio de
PETRO SCHLEMIHL

El la germana originalo tradukis
Eugen Wüster

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG

Tabelo de enhavo.

Antaŭparolo 7 Vivo kaj verkado de Chamisso 8 Al Adelberto de Chamisso 9 Adelberto de Chamisso al Julius Eduard Hitzig 10 Fouqué al la sama 11 Hitzig al Fouqué 12 Al mia malnova amiko Petro Schlemihl 14 La mirinda historio de Petro Schlemihl 16 Notoj 80

Antaŭparolo.

Antaŭ 100 jaroj, en 1822, aperis la unua tradukaĵo de Peter Schlemihl; franca, ĉe Ladvokat en Parizo. Ĝi estis farita de la frato de Chamisso, kontrolita de li mem kaj -- ŝanĝita (laŭ komisio) de la eldonisto: por doni al ĝi francecan eksteraĵon[F1].

Cent jaroj el Chamisso faris klasikulon; donis al li la rajton, sen la perado de koncesiema adaptisto paroli al la Tutmondo. Plenumiĝu do pri la libro Schlemihl la sorto de Schlemihl, ĝia heroo: La sepmejlobotoj Esperanto ĝin portu trans etnografiajn kaj geografiajn baraĵojn.

Ekiru vian vojon, rakonto pri la viro, kiu perdis sian ombron; -- sian patrujon, kiel oni legis. Ĉie, kien ĉi-foje vi venos, vi renkontos homojn, al kiuj okazis same kiel al via dunacia elpensinto. Homojn, kiujn oni kulpigis pri simileco kun Schlemihl, pri nehavo de ombro-patrujo, sole ĉar ilia ombro vere havas la kvalitojn de ombro: ĉar ĝi ne malebligas la interproksimiĝon de la ombrohavantoj, povante sen difektiĝo kunfandiĝi kun aliaj ombroj al pli granda unuaĵo. Egale la esperantistoj kaj Chamisso spertis pri la neantoj de sia ombro:

„Se mi ĝin montris, ili pro intenc’
Ne vidis, rido ilin eksufokis.
Sed oni portas tion malgraŭ vol’;
Se nur senkulpo restas por konsol’.“

1916 (jaro de l’ tradukado) kaj 1922 (jaro de l’ revizio kaj apero). Eugen Wüster.

Vivo kaj verkado de Chamisso.

Adelberto de _Chamisso_[F2] naskiĝis la 30. I. 1781 en Ĉampanio. Naŭjara li elmigris kun siaj gepatroj al Pruslando. Tie li komencis en 1798 la soldatan karieron enirante infanterian regimenton; li restis ankaŭ, kiam liaj gepatroj reiris Franclanden. La indigno pri la kapitulaco de Hameln instigis lin, forlasi la militistan profesion. Pasiginte kelke da tempo en sia naskolando, li ekdediĉis sin en 1812 al universitataj studoj kaj pli poste ĝoje akceptis la inviton al partopreno en mondvojaĝo kun filo de la komedia verkisto Kotzebue; li esperis, trovi per ĝi liberigon de la interna malharmonio, kiun kaŭzis en li la bataloj pro libereco. En 1818 li edziĝis kaj ricevis ŝtatan oficon en scienca fako. Tri jarojn, post kiam li estis eknomata membro de la Akademio de l’ Sciencoj, li mortis la 21. VIII. 1838, viktimo de speciale forta atako de kronika bronkito.

Liaj unuaj literaturaĵoj estis poemoj. Sekvis Petro Schlemihl, kiu estas tradukita en preskaŭ ĉiujn lingvojn de kulturo; la jaro de ĝia estiĝo estas 1813, kaj spegulas sin en ĝi la tiamaj malkvieto kaj senceleco de la aŭtoro mem. Kune kun Gaudy la poeto germanecigis la Chansons (Kantaĵojn) de Béranger kaj redaktis dum kelke da tempo la Musenalmenach (Almanakon de l’ muzoj). Kvankam laŭ naskiĝo Chamisso ja estis franco, li sukcesis la unua, doni al la tercetoj pure germanan karakteron; ekz. en siaj poemoj Retraite (Vespersignalo), Matteo Falcone, der Korse (..., la korsikano)[F3] kaj, speciale citinda, Salas y Gomez. Krom la lingvistikaĵo Über die Hawaische Sprache (Pri la havaja lingvo) Chamisso postlasis ankoraŭ aliajn sciencajn verkojn, precipe naturhistoriajn: De animalibus quibusdam e classe vermium Linnaei etc. (Pri iaj bestoj el la klaso de l’ vermoj laŭ Linné k. s.), Übersicht der in Norddeutschland vorkommenden nützlichsten und schädlichsten Gewächse (Epitomo de la plej utilaj kaj de la plej malutilaj kreskaĵoj troviĝantaj en Nord-Germanio), Bemerkungen und Ansichten auf einer Entdeckungsreise unter Kotzebue (Rimarkoj kaj opinioj dum eltrova vojaĝo direktita de Kotzebue) kaj Beschreibung einer Reise um die Welt (Priskribo de vojaĝo ĉirkaŭ la mondo).

Al Adelberto de Chamisso.

Se franc’ germanon nun renkontas
Kaj noble ardas ĉies kor’,
Tuj kaptas ili kun fervor’
La glavon, kaj batal’ ekfontas.

Pli alta kampo de batal’
Kunigas nin, en flam’ pli hela.
Ho glor’ al vi, amik’ fidela,
Kaj al la liga ideal’!

1813. Fouqué[F4].

Adelberto de Chamisso al Julius Eduard Hitzig[1].

Vi forgesas neniun, vi do supozeble ankoraŭ memoras iun Petro _Schlemihl_[2], kiun vi en pasintaj jaroj kelkfoje vidis ĉe mi; li estis longagamba homo, kiun oni opiniis mallerta, ĉar liaj movoj estis ĝenitaj, kaj kiu pro sia inerto estis konsiderata kiel maldiligenta. Mi amis lin. Vi ne povas esti forgesinta, kiel li foje en nia junula tempo pasis al ni tra la sonetoj; mi kunprenis lin al unu el la poeziaj tekunvenoj, kie li ekdormis ankoraŭ dum la skribado, ne ĝisatendante la legon. Nun mi ankaŭ memoras ŝercon, kiun vi faris pri li. Nome vi jam, Dio scias kie kaj kiam, vidis lin en malnova nigra kurtko[3], kiun, estas vere, li tiutempe ankoraŭ ĉiam surhavis, kaj vi diris: „Tiu homo devus esti nomata feliĉa, se lia animo estus nur duone tiom senmorta kiel lia kurtko“. -- Tiel malalte vi ĉiuj taksis lin. Koncerne min, mi amis lin. -- De tiu Schlemihl, kiun antaŭ multe da jaroj mi perdis el la vido, devenas la kajero, kiun mi volas konigi al vi. Nur al vi, Eduard, al mia plej proksima, plej intima amiko, al mia pli bona mio, de kiu mi povas kaŝi nenian sekreton, mi ĝin konigas; nur al vi kaj, memkompreneble, al nia _Fouqué_[4], same kiel vi radikanta en mia animo; sed en li mi ĝin konigas nur al la amiko, ne al la poeto. Vi ambaŭ komprenos, kiel malagrable estus al mi, se eble la konfeso, kiun honesta viro konfidante miajn amikecon kaj lojalon faris sur mia brusto, en verko de poeto estus fiksata al la pilorio; aŭ se nur iel ajn estus profane traktata, kvazaŭ malbona ŝerco, afero, kiu ne estas tio kaj ne devas esti. Mi mem, estas vere, devas konfesi mian bedaŭron, ke tiu historio, kiu nur fariĝis stultnaiva sub la plumo de la brava viro, ne povas esti prezentata de pli lerta fremda mano en sia tuta komikeco. Kion Jean Paul estus farinta el ĝi! -- Cetere, kara amiko, eble en ĝi multaj estas cititaj, kiuj ankoraŭ vivas; ankaŭ tio devas esti atentata.

Ankoraŭ vorton pri la maniero, kiel mi ricevis tiujn foliojn. Hieraŭ matene ĉe mia vekiĝo oni transdonis ilin al mi. Stranga viro, kiu portis longan grizan barbon kaj surhavis tute eluzitan nigran kurtkon, kun botanika skatolo super tiu kaj, ĉe la malseka, pluva vetero, kun pantofloj sur siaj botoj, estis demandinta pri mi kaj lasinta por mi tion; li estis pretendinta veni el Berlino.

_Kunersdorf_[5], la 27an de septembro 1813a.

Adelbert von Chamisso.

P.-S. Mi almetas por vi desegnaĵon de la okulfrapa figuro, faritan de la lerta _Leopold_[6], kiu ĝuste staris ĉe sia fenestro. Kiam li vidis, kiom grava estas por mi tiu skizo, li volonte donacis ĝin al mi[F5].

Fouqué[4] al la sama.

Estas taskigite al ni, kara Eduard, konservi la historion de la kompatinda Schlemihl; konservi tiel, ke ĝi estu ŝirmita de la okuloj, kiuj ne devas enrigardi en ĝin. Jen malfacila tasko. Da tiaj okuloj ekzistas sufiĉe multe, kaj kiu mortemulo povas determini la sortojn de manuskripto; de aĵo preskaŭ pli gardenda ol eldirita vorto. Jen do mi agas kiel iu kaptita de kapturno, kiu en sia timo preferas tuj salti en la abismon: mi presigas la tutaĵon.

Kaj tamen, Eduard, ekzistas pli seriozaj kaj pli bonaj motivoj por mia konduto. Se mi ne plene eraras, en nia kara Germanio batas multe da koroj kapablaj kaj ankaŭ indaj kompreni la kompatindan Schlemihl, kaj trans la vizaĝon de ne malmultaj veraj samlandanoj pasos rideto de kortuŝo ĉe la maldolĉa ŝerco, kiun aranĝas la vivo pri li, kaj ĉe la senmalica, kiun li aranĝas pri si mem. Kaj vi, mia Eduard, kiam vi rigardos tiun funde sinceran libron kaj ĉe tio pensos, ke multe da nekonataj korparencoj kun ni ekamos ĝin, eble ankaŭ sentos guton de balzamo falanta en la ardan vundon, kiun al vi kaj al ĉiuj vin amantaj faris la morto.

Kaj fine: ekzistas -- mi konvinkiĝis pri tio per multaj spertoj -- ekzistas por la presitaj libroj genio, kiu metas ilin en la ĝustajn manojn kaj, se ne ĉiam, tamen tre ofte detenas de ili la malĝustajn. Ĉiukaze li havas nevideblan pendseruron antaŭ ĉiu vera verko de spirito kaj koro kaj scias kun tute neerarigebla lerto ŝlosi kaj malŝlosi ĝin.

Al tiu genio, mia tre kara Schlemihl, mi konfidas vian rideton kaj viajn larmojn. Kaj nun, gardu vin Dio!

_Nennhausen_[7], fino de majo 1814a. Fouqué.

Hitzig al Fouqué.

Jen do la rezultaĵoj de via ekstrema decido, presigi la Schlemihl-historion, kiun ni devis konservi kiel sekreton konfiditan nur la ni: ne sole francoj kaj angloj, holandanoj kaj hispanoj tradukis ĝin kaj amerikanoj depresis ĝin de la angloj, kiel mi detale sciigis en mia „_Gelehrtes Berlin_“[8]; sed ankaŭ por nia kara Germanio estas aranĝata nova eldono kun la desegnaĵoj de la angla, kiujn faris la fama _Cruikshank_[9] laŭ la vivo, per kio la afero nedubeble ankoraŭ multe pli diskonatiĝos. Se mi ne konsiderus vin sufiĉe punita pro via propraŭtoritata procedo (ĉar al mi vi ja en 1814 tute nenion diris pri la eldonado de la manuskripto) per tio, ke nia Chamisso ĉe sia velirado ĉirkaŭ la mondo, en la jaroj 1815a ĝis 1818a, certe en Ĉilo kaj Kamĉatko kaj eble eĉ ĉe sia amiko, la nun mortinta Tameiamaia sur O-Wahu plendis pri ĝi, -- tiam mi ankoraŭ nun postulus de vi publike pravigon.

Sed, se mi eĉ volus, -- kio okazis, ne estas malfarebla kaj via atendo estis prava: multaj, multaj geamikoj kun ni ekŝatis la libreton en la lastaj dek tri sortoplenaj jaroj, antaŭ kiuj ĝi eniris la mondon. Neniam mi forgesos la horon, en kiu mi legis ĝin unuafoje al _Hoffmann_[10]. Ekster si pro plezuro kaj atentostreĉo, li estis alforĝita al miaj lipoj, ĝis kiam mi finis; li estis malpaciencega, koniĝi la poeton persone, kaj, ĝenerale tiom malinklina al ĉia imito, li tamen ne kontraŭstaris al la tento, krei sufiĉe nesukcesan varianton de la ideo de l’ perdita ombro en la perdita spegula bildo de Erasmo Spikher (en sia rakonto La aventuroj de la silvestra nokto). Eĉ inter la infanojn nia mirinda historio sukcesis trabati al si vojon; foje, en hela vintra vespero, mi iris kun ĝia rakontinto sur la _Burgstraße_[11], kiam knabo okupiĝanta sur la glitkurejo ridis pri li; li kaptis la knabon kaj metis lin sub sian ursan mantelon, kiun vi bone konas. La knabo silentis kaj ne movis sin; sed kiam li estis remetita teren kaj jam sufiĉe malproksime de ni -- irintaj pluen, kvazaŭ nenio okazis --, tiam li lautvoĉe postkriis al sia rabinto: „Gardu vin, Petro Schlemihl!“

Tiel, mi pensas, la brava homo ankaŭ en sia nova, delikata vesto ĝojigos multajn, kiuj ne vidis lin en la simpla kurtko de 1814. Por tiu kaj tiu krome ankoraŭ estos surprize, en la diplomita prusa oficiro, la botanikisto kaj mondvojaĝisto, ankaŭ historiografo de la fama Petro Schlemihl, plie koniĝi lirikiston, kiu, ĉu eksonigante malajajn ĉu litovajn melodiojn, ĉie elmontras, ke lia poezia koro estas ĝuste lokita[12].

Tial kara Fouqué, en la fino tamen ankoraŭ sinceran dankon pro la aperigo de la unua eldono; kaj akceptu kun niaj amikoj mian bondeziron por ĉi tiu dua.

Berlino, en januaro 1827a. Eduard Hitzig.

Al mia malnova amiko Petro Schlemihl[13].

Post longe jen skribaĵo via venas
Sub mian manon ree, kaj -- ho mir’! --
Pri nia amikeco pens’ min prenas
Dum la unua en la mondo ir’.
Malĝusta honto min jam ne retenas,
Maljuniĝinta kaj grizhara vir’:
Mi kiel iam nomos vin amiko,
Konfesos tia min al la publiko.

Amiko kompatinda, ne suferis
Mi tiom de l’ Ruzulo, kiom vi.
Al kio mi celadis kaj esperis,
Ja preskaŭ ĉio restis iluzi’;
Sed ke la ombro min al li liveris,
Ne gloros la grizulo sin pri mi.
La ombro kunnaskita al mi restis,
Kaj ĝi neniam ajn perdita estis.

Sed min, de infanpura konscienc’,
Anstataŭ vian mankon ili mokis. --
Ĉu inter ni ne estas diferenc’? --
Schlemihl, la ombro? oni min postvokis;
Se mi ĝin montris, ili pro intenc’
Ne vidis, rido ilin eksufokis.
Sed oni portas tion, malgraŭ vol’;
Se nur senkulpo restas por konsol’.

„Kaj kio do la ombro estas vere?“
Mi nun demandas, kiel oni min,
Ke ĝin taksadas tiel malmodere
De l’ mondo senkompata la rutin’?
Deknaŭmiltaga vivospert’ surtere
Forprenas tian juĝon en la fin’;
Ĉar ni la ombron estantaĵo fidas,
Ĝis ni estaĵojn ombriĝantaj vidas.

Konsentas tion ni per manoprem’,
Schlemihl, senŝanĝe ni antaŭeniros;
Ankoraŭ pli donitaj al ni mem,
Nenies ajn favoron ni aspiros.
Ni proksimiĝas jam al la ekstrem’:
Ĉu ridon, ĉu riproĉon ni akiros,
Post la ventego ni en la haveno
Dormados tamen sane kaj sen ĝeno.

Berlino, aŭguston 1834an.

Antaŭrakontaj piednotoj

[F1] Valorajn servojn ĉe la revizio de ĉi tiu esperanta tradukaĵo faris la bonega franca de Auguste Dietrich (Parizo 1888).

[F2] Pron. Ŝamiso (⏑⏑́–).

[F3] Ĝi pritraktas la saman temon kiel la jam (trifoje) esperantigita samnoma proza rakonto de Prosper Mérimée.

[F4] Vidu la noton 4 en la fino de la libro.

[F5] Tia bildo troviĝis en la unuaj eldonoj de Schlemihl.

La mirinda historio de Petro Schlemihl.

I.

Post feliĉa, sed por mi tre peniga marveturo ni fine atingis la havenon. Tuj kiam mi albordiĝis kun la boato, mi ŝarĝis min mem per mia malgranda havaĵo, kaj, puŝpremante min tra la svarmanta homamaso, mi eniris en la unuan modestan domon, antaŭ kiu mi vidis pendanta ŝildon. Mi petis ĉambron; la botservisto ekzamenis min per rigardo kaj kondukis min en mansardon. Mi igis doni al mi freŝan akvon kaj precize priskribi, kie mi trovos sinjoron Tomo _John_[14]. -- „Antaŭ la Norda pordego, la unua vilao dekstre; granda, nova domo el ruĝa kaj blanka marmoro kun multe da kolonoj.“ -- Bone. -- Estis ankoraŭ frue; mi tuj malligis mian paketon, elprenis mian nove transturnitan nigran frakon, orde vestis min, per miaj plej bonaj vestoj, enpoŝigis la rekomendan skribaĵon kaj tuj ekiris al la viro, kiu devis helpi min en la realigo de miaj modestaj esperoj.

Suprenirinte la longan Nordan straton kaj atinginte la pordegon, mi baldaŭ vidis la kolonojn brilantaj tra la verdaĵo. -- „Do ĉi tie“, mi pensis. Mi forviŝis per mia naztuko la polvon de sur miaj piedoj, ĝustigis mian kravaton, kaj, rekomendante min al Dio, mi ektiris la sonorileton. La pordo salte malfermiĝis. En la vestiblo mi estis submetata al pridemandado; sed la pordisto anoncigis min, kaj mi havis la honoron, esti vokata en la parkon, kie sinjoro John promenis kun malgranda societo. Mi tuj rekonis la viron per la brilo de lia vastkorpa memkontento. Li akceptis min tre bone -- kiel riĉulo neniohavanton; li eĉ turnis sin al mi, tamen ne deturnante sin de la cetera societo, kaj prenis la prezentatan leteron el mia mano. „Jen! de mia frato; mi longe ne aŭdis pri li. Li ja estas sana?“ -- „Tie“, li daŭrigis, adresante sin al la societo kaj ne atendante mian respondon, dum li per la letero montris iun monteton, „tie mi farigos la novan konstruaĵon“. Li disrompis la sigelon, ne interrompante la konversacion, kiu turniĝis al la temo riĉeco. „Kiu ne estas posedanto de almenaŭ unu miliono“, li intermetis, „tiu estas, oni pardonu al mi la vorton, mizerulo!“ „Ho, kiom vere!“ mi plensente ekkriis. Tio kredeble plaĉis al li; li alridetis min, dirante: „Restu ĉi tie, juna amiko; poste mi eble havos tempon por diri al vi, kion mi pensas pri tio.“ Li montris la leteron, kiun li poste enpoŝigis, kaj ree turnis sin al la societo. -- Li prezentis al juna sinjorino sian brakon, aliaj sinjoroj sin turnis al aliaj belulinoj, ĉio aranĝiĝis, kaj oni direktis sin al la monteto ĉirkaŭflorata de rozoj.

Mi ŝoviĝis post ili, neniun ĝenante, ĉar neniu ajn okupis sin pri mi. La societo estis tre gaja, oni petolis kaj ŝercis, oni iafoje pri facilanimaĵoj parolis gravige, kelkfoje pri gravaĵoj facilanime, kaj agrable la sprito ekzerciĝis precipe pri forestantaj amikoj kaj iliaj aferoj. Mi estis tro fremda, por multe kompreni el ĉio ĉi, tro afliktita kaj meditema, por turni mian penson al tiaj enigmoj.

Ni estis atingintaj la rozoboskon. La bela _Fanny_[15], ŝajne la reĝino de l’ tago, obstinis mem derompi florantan branĉon; ŝi vundetis sin per dorno, kaj, kvazaŭ el malhelaj rozoj, purpuro fluis sur ŝian delikatan manon. Tiu okazaĵo movigis la tutan societon. Oni serĉis anglan tafton. Silenta, maldika, sengrasa, longeta, nejuna viro, kiu apude kune iris kaj kiun mi ankoraŭ ne rimarkis, tuj metis la manon en la tute aliĝantan al la korpo baskan poŝon de sia antikva frako el griza tafto, eligis malgrandan biletujon, malfermis ĝin, kaj, respekte riverencante, li prezentis al la sinjorino la deziritaĵon. Ŝi akceptis ĝin ne atentante la doninton kaj ne dankante; la vundo estis pansata, kaj oni daŭrigis supreniri sur la monteton, de kies dorso oni volis ĝui la vastan perspektivon trans la verdan labirinton de l’ parko al la senmezura oceano.

La vidaĵo vere estis granda kaj belega. Luma punkto aperis ĉe la horizonto inter la malhela maro kaj la bluo de la ĉielo. „Lornon!“ kriis John, kaj jam antaŭ kiam ekmoviĝis la servistaro aperanta pro la voko, la griza viro estis, kun modesta sinklino, metinta la manon en la poŝon de sia jako, eltirinta el ĝi belan _Dollond_[16]-lornon kaj ĝin prezentinta al sinjoro John. Tiu, tuj metante ĝin al la okulo, sciigis la societon, ke ĝi estas la ŝipo hieraŭ ekveturinta, kiun malfavoraj ventoj retenas en la vido de l’ haveno. La teleskopo iris de mano al mano kaj ne plu revenis en tiun de sia posedanto. Mi mem rigardis mirante tiun viron kaj ne sciis, kiamaniere la granda instrumento eliĝis el la malvastega poŝo; sed tio ŝajne frapis neniun, kaj oni ne pli okupis sin pri la grizulo ol pri mi mem.

Refreŝigaĵoj estis prezentataj, la plej maloftaj fruktoj de ĉiuj terzonoj en plej valoraj ujoj. Sinjoro John kun facila konveneco gastigi, kaj tiam li por la dua fojo alparolis min: „Manĝu; tion vi ne havis surmare.“ Mi klinis min, sed li ne vidis tion, li jam parolis kun iu alia.

Oni volonte estus ekkampinta sur la herbokovraĵo ĉe la deklivo de l’ monteto, kontraŭe de la etendita pejzaĝo, se oni ne estus timinta la malsekon de la tero. „Estus paradize“, iu societano diris, „se oni havus turkajn tapiŝojn, por ilin sterni ĉie tie.“ La deziro apenaŭ estis eldirita, kiam la viro en la griza vesto jam havis la manon en la poŝo kaj kun modesta, eĉ humila mieno penis eltiri el ĝi luksan, per oro trateksitan turkan tapiŝon. Servistoj akceptis ĝin, kvazaŭ devus esti tiel, kaj malfaldis ĝin sur la loko dezirita. La societo sen pluaĵoj sidiĝis sur ĝi. Mi mem ree frapite rigardis tiun viron, lian poŝon, la tapiŝon, kiu havis longon de dudek paŝoj kaj larĝon de dek, kaj frotis miajn okulojn, ne sciante, kion pensi pri tio; precipe, ĉar neniu ion trovis stranga en ĝi.

Mi estus dezirinta informi min pri tiu viro, demandi, kiu li estas; sed mi ne sciis, al kiu min turni, ĉar preskaŭ mi timis la servantajn sinjorojn ankoraŭ pli ol la sinjorojn servatajn. Fine mi kuraĝiĝis kaj aliris junan viron, kiu ŝajnis al mi malpli grava ol la aliaj kaj kiu kelkfoje staris sola. Mi mallaŭte petis lin, diri al mi, kiu estas tiu komplezema viro en la griza vesto. -- „Tiu, kiu aspektas kiel restopeco de fadeno, forkurinta el kudrilo de tajloro?“ -- „Jes, kiu staras sola.“ -- „Tiun mi ne konas“, li respondis al mi, kaj, ŝajne por eviti pli longan interparolon kun mi, li forturnis sin kaj parolis kun iu alia pri indiferentaj aferoj.

La suno nun komencis brili pli forte kaj ekĝenis la sinjorinojn; la bela Fanny malceremonie direktis al la grizulo, kiun, laŭ mia scio, neniu ankoraŭ alparolis, la senkonsideran demandon: ĉu li eble ne havas kun si ankaŭ tendon? Li respondis ĝin per tiel profunda riverenco, kvazaŭ estas farata al li ne meritita honoro; kaj jam li havis la manon en la poŝo, el kiu mi vidis eliĝantaj ŝtofojn, stangojn, ŝnuretojn, feraĵon, mallonge: ĉion, kio apartenas al plej luksa ekskursotendo. La junaj sinjoroj helpis etendi ĝin, kaj ĝi superpendis la tutan amplekson de la tapiŝo, -- kaj neniu trovis ion eksterorda en tio.

Mi jam de longe sentis hororeton, eĉ ian teruron; imagu plie mian animstaton, kiam, ĉe la deziro ĉi-poste eldirita, mi lin vidis eltiranta el sia poŝo ankoraŭ tri rajdoĉevalojn; jes, tri belajn, grandajn ĉevalojn kun selo kaj ilaro! -- Pripensu iom, pro Dio! ankoraŭ tri selitajn ĉevalojn el la sama poŝo, el kiu jam eliĝis paperujeto, lorno, maŝteksita tapiŝo, longa dudek paŝojn kaj larĝa dek, tendo, same granda, kaj ĉiuj stangoj kaj feraĵoj apartenaj! -- Se mi ne asertus al vi, ke mi vidis tion proprokule, vi certe ne kredus ĝin.

Kiom ajn embarasita kaj humila la viro ŝajnis mem, kiom ajn malmulte la aliaj atentis pri li, tamen tiu pala aperaĵo, de kiu mi ne povis deturni la okulojn, fariĝis por mi tiel hororetiga, ke mi ne pli longe povis elporti ĝin.

Mi decidis, elŝteliĝi el la societo, kio pro la negrava rolo, kiun mi ludis en ĝi, ŝajnis al mi tre facila. Mi volis reiri al la urbo, la venontan matenon ree provi, kion mi atingos de sinjoro John, kaj, se mi trovus la kuraĝon por tio, demandi pri la stranga griza viro. -- Ho, ke mi nur estu sukcesinta tiel forkuri!

Mi efektive jam estis feliĉe ŝtelirinta tra la rozobosko, malsupren de la monteto, kaj troviĝis sur senarba herbokovrita placo; tiam mi, timante esti renkontata ekster la vojoj en la herbaĵo, esplore rigardis ĉirkaŭen. -- Kiom mi ektimis, vidante la viron en la griza frako sekvanta kaj alproksimiĝanta min. Li tuj demetis la ĉapelon antaŭ mi kaj tiel profunde riverencis, kiel neniu ankoraŭ faris antaŭ mi! Estis ne dubeble, ke li volis alparoli min, kaj, se mi ne volis esti malĝentila, mi ne povis eviti tion. Mi ankaŭ demetis la ĉapelon, responde klinis min kaj staris nudkapa en la sunbrilo kvazaŭ alforĝita. Plena de timo mi fikse rigardis lin kaj similis birdon, kiun rigidigis la vido de serpento. Li mem ŝajnis tre embarasita; li ne levis la rigardon, klinis sin diversajn fojojn, proksimiĝis kaj alparolis min per mallaŭta, nefirma voĉo, proksimume en la tono de almozpetanto.

„La sinjoro bonvolu pardoni mian trudiĝemon, se mi kuraĝas, tiel nekonata aliri lin; mi havas ion por prezenti al li. Permesu favore --“ -- „Sed, pro Dio, sinjoro!“ mi eksplodis, plenigita de timo, „kion mi povas fari por viro, kiu --.“ Ni ambaŭ konfuziĝis kaj, ŝajnas al mi, ruĝiĝis.

Post momento de silentado li ree ekparolis: „Dum la mallonga tempo, kiam mi ĝuis la feliĉon, esti proksime de vi, sinjoro, mi kelkajn fojojn -- permesu, ke mi tion diru al vi -- vere kun nedirebla admiro povis rigardi la belan, belan ombron, kiun vi en la sunbrilo kaj kvazaŭe kun ia nobla malestimo, mem ne atentante tion, ĵetas for de vi, la belegan ombron jen ĉe viaj piedoj. Pardonu al mi proponon, vere trokuraĝan: ĉu vi eble ne malinklinus, transcedi al mi vian ombron?“

Li eksilentis, kaj mi havis senton, kvazaŭ en mia kapo turniĝus mueleja rado. Kion opinii pri tiu stranga propono, aĉeti de mi mian ombron? Li supozeble estas freneza, mi pensis, kaj per ŝanĝita tono, pli bone akordanta kun la humileco de la lia, mi jene respondis:

„Ej, Ej! karulo, ĉu via propra ombro do ne sufiĉas al vi? Jen kion mi nomas negoco de tute stranga speco.“ Tuj li reekparolis: „Mi havas en mia poŝo diversajn aĵojn, kiuj al la sinjoro eble ne ŝajnus tute senvaloraj; por tiu netaksebla ombro mi konsideras la plej altan prezon nesufiĉa.“

Nun ree min ekkaptis frostotremo, kiam mi estis memorigata pri tiu poŝo; kaj mi ne komprenis, kiel mi povis nomi lin „karulo“. Mi ree prenis la parolon kaj klopodis, laŭ eblo ripari tion per senlima ĝentileco.

„Sed, sinjoro, pardonu al via humila servisto. Mi kredeble ne ĝuste komprenas vian diron; kiel do mia ombro povus -- --“. Li interrompis min: „Mi petas sole la permeson de via moŝto, levi vian noblan ombron kaj enpoŝigi ĝin; kiel mi faros tion, estu mia afero. Kompense, por pruvo de mia dankeco al la sinjoro, mi lasos lin elekti inter ĉiuj valoraĵoj, kiujn en la poŝo mi portas kun mi: la vera kreviga radiko, la mandragoro, naskemaj moneroj, rabtaleroj, la telertuko de la ŝildoportisto de Rolando, pendigila gnomo por laŭvola prezo; sed ĉio ĉi kredeble ne konvenas por vi: pli bone la magia ĉapeleto de Fortunato, nove kaj solide rebonigita; ankaŭ monsaketo, kia estis la lia[17].“ -- „La monsaketo de Fortunato!“ mi interrompis lin, kaj kiel ajn granda estis mia timo, per tiu unu vorto li estis kaptinta mian tutan spiriton. Mi ricevis kapturnon, kaj antaŭ miaj okuloj estis trembrilado kvazaŭ de duoblaj dukatoj. --

„Via moŝto favore bonvolu rigardi kaj provi tiun saketon.“ Li metis la manon en la poŝon kaj per du fortikaj ledolaĉoj eltiris modere grandan solide kudritan saketon el kordova ledo kaj transdonis ĝin al mi. Mi metis la manon en ĝin kaj eltiris dek ormonerojn, kaj ree dek, kaj ree dek, kaj ree dek; mi rapide prezentis al li la manon: „Bone! ĝi estu; por la saketo vi ricevos mian ombron!“ Li konsente kaptis mian manon, poste tuj ekgenuis antaŭ mi, kaj mi vidis lin kun admirinda lerto delikate deiganta de la herbaĵo mian ombron de l’ kapo ĝis la piedoj, levanta, kunrulanta kaj faldanta kaj fine enpoŝiganta ĝin. Li leviĝis, ankoraŭ unu fojon riverencis antaŭ mi kaj poste retiriĝis al la rozujaro. Ŝajnis al mi, ke tie mi aŭdas lin mallaŭte subridanta. Sed mi forte tenis la saketon per ĝiaj laĉoj; ĉirkaŭ mi la tero estis sunluma kaj en mi ankoraŭ ne estis klara konscio.

II.

Fine mi renkonsciiĝis kaj rapidis forlasi tiun lokon, kien mi esperis jam ne bezoni reveni. Unue mi plenigis miajn poŝojn per oro, poste mi kunligis la laĉojn de la saketo sur mia kolo kaj kaŝis ĝin mem sur mia brusto. Ne atentate mi eliris la parkon, atingis la landvojon kaj direktiĝis al la urbo. Kiam, okupite de miaj pensoj, mi proksimiĝis al la pordego, mi subite aŭdis krii post mi: „Juna sinjoro! he! juna sinjoro! aŭdu do!“ -- Mi rigardis returne, maljuna virino kriis post mi: „La sinjoro ja gardu sin, vi perdis vian ombron.“ -- „Dankon, panjo!“ Mi ĵetis al ŝi ormoneron pro la bonintenca konsilo kaj iris sub la arbojn.

Tuj ĉe la pordego mi ree devis aŭdi de la gardostaranto: „Sinjoro, kie vi lasis vian ombron?“ kaj tuj poste refoje de kelke da virinoj: „Jesuo kaj Mario! la kompatindulo ne havas ombron!“ Tio komencis tedi min, kaj mi tre zorge evitis, iri en la sunbrilon. Sed tio ne ĉie estis ebla; ekzemple ne sur la Larĝa strato, kiun mi devis kruci la unuan kaj, malfeliĉe por mi, ĝuste en la sama horo, kiam la knaboj venis el la lernejo. Malbenita ĝiba bubo, kiun mi ankoraŭ nun vidas, tuj sciis, ke mia ombro mankas al mi. Ege kriante li denuncis min al la tuta literatura stratbubaro antaŭurba, kiu tuj komencis min kritiki kaj surĵeti per koto. „Ordemaj homoj havas la kutimon“, ili kriis, „kunpreni sian ombron irante en la sunbrilon“. Por malembarasi min de ili, mi malavare ĵetis monon inter ilin kaj saltis en fiakron, kiun havigis al mi kompatemuloj. Tuj kiam mi troviĝis sola en la kaleŝo ruliĝanta, mi ekploregis. Supozeble jam vekiĝis en mi la antaŭsento: ke, je kiom sur la tero mono pli valoras ol merito kaj virto, je tiom la ombro estas pli alte taksata eĉ ol oro; kaj kiel antaŭe mi oferis la riĉecon al mia konscienco, mi nun fordonis la ombron por pura mono; kio povis, kio devis surtere fariĝi el mi?

Mi ankoraŭ estis tre konfuzita, kiam la veturilo haltis antaŭ mia malnova gastejo; mi ektimis sole pro la imago, ankoraŭfoje eniri tiun malbonan subtegmentan ĉambron. Mi igis alporti de tie mian malluksan paketon, malŝate akceptis ĝin, ĵetis kelkajn ormonerojn kaj ordonis veturigi min antaŭ la plej elegantan hotelon. La domo estis turnita al norde, mi ne bezonis timi la sunon. Mi donis oron al la veturigisto, postulis la plej bonajn ĉambrojn de l’ fronta flanko kaj enŝlosis min tie, tuj kiam mi povis.

Kion vi pensas, ke mi faris nun! -- Ho, mia kara Chamisso, eĉ antaŭ vi konfesi tion, igas min ruĝiĝi. Mi detiris la fatalan monsaketon de sur mia brusto, kaj, kun ia furiozo, kiu per si mem multiĝis en mi kvazaŭ flagranta brulo, mi eltiris oron el ĝi, kaj oron, kaj oron, kaj pli kaj pli da oro kaj semis ĝin sur la plankon kaj paŝadis sur ĝi kaj tintigis ĝin, kaj ĵetadis, plezurigante mian kompatindan koron per la brilo kaj la sono de l’ oro, ĉiam pli da metalo al la metalo, ĝis mi mem lacigite falis sur tiun luksan kuŝejon kaj diboĉe fosis en ĝi, min ruladis sur ĝi. Tiel pasis la tago, la vespero; mi ne malŝlosis mian pordon, la nokto trovis min kuŝanta sur la oro, kaj poste min kaptis la dormo.

Jen mi sonĝis pri vi; ŝajnis al mi, ke mi staras post la vitropordo de via malgranda ĉambro kaj de tie vidas vin sidanta ĉe via labortablo inter skeleto kaj fasko da sekigitaj kreskaĵoj; antaŭ vi estis malfermitaj la verkoj de Haller, Humbold kaj Linné, sur via sofo kuŝis volumo de Goethe kaj la _Magia Ringo_[18]; mi longe rigardis vin kaj ĉiun aĵon en via ĉambro, kaj post tio ree vin; sed vi ne moviĝis, nek spiris, vi estis malviva.

Mi vekiĝis. Ŝajnis esti ankoraŭ tre frue. Mia horloĝo estis haltinta. Mi sentis min kvazaŭ bastonita, krome soifa kaj malsata; de la antaŭa mateno mi ne manĝis. Indigne kaj tedite mi forpuŝis tiun oron, per kiu ĵus antaŭe mi satigis mian malsaĝan koron; nun ĝi tedis min, kaj mi ne sciis, kion fari pri ĝi. Ĝi ne povis resti tiel sur la planko. Mi provis, ĉu la saketo ree englutus ĝin. -- Ne. Neniu el miaj fenestroj malfermiĝis super la maro. Fine mi devis konsenti kaj ĝin pene kaj ŝvitante porti al granda ŝranko, staranta en iu kabineto, kaj enpaki ĝin tie. Mi restigis nur kelke da plenmanoj. Fininte la laboron, mi konsumite kuŝigis min en apogseĝon kaj atendis, ĝis homoj komencis moviĝi en la domo. Mi igis, tuj kiam tio estis ebla, alporti manĝaĵojn kaj voki la mastron.

Kun tiu viro mi priparolis la estontan aranĝon de mia loĝejo. Por mia persona servado li rekomendis al mi iun _Bendel_[19], kies fidela kaj inteligenta fizionomio tuj favorigis min al li. Li estis la sama, kies sindonemo de tiam konsolante akompanis min tra la mizero de l’ vivo kaj min helpis, elporti mian malgajan sorton. Mi pasigis la tutan tagon en miaj ĉambroj kun senmastraj servistoj, ŝuistoj, tajloroj kaj komercistoj; mi establis min kaj precipe aĉetis tre multe da valoraĵoj kaj gemoj, por forigi almenaŭ iom de la multa amasigita oro; sed neniel ŝajnis al mi, ke la amaso povus malpliiĝi.

Dume okupadis min angorigaj duboj pri mia stato. Mi tute ne kuraĝis eliri el mia pordo kaj vespere igis bruligi en mia salono kvardek vakskandelojn, antaŭ ol forlasi la mallumon. Tremante mi rememoris la teruran scenon kun la lernejanoj. Kiom ajn da kuraĝo mi bezonis por tio, mi decidis ankoraŭ unu fojon provi la publikan juĝon. -- Tiutempe la noktoj estis lunlumaj. Vespere mi ĉirkaŭvolvis min per larĝa mantelo, profunde surŝovis mian ĉapelon kaj elŝteliĝis el la domo, tremante kiel krimulo. Nur sur izolita placo mi eliris el la ombro de la domoj, de kiuj ŝirmate mi venis ĝis tiu loko, en la lunlumon, preparita, aŭdi mian sorton el la buŝo de la pasantoj.

Ŝparigu al mi, kara amiko, la doloran ripeton de ĉio, kion mi devis elporti. La virinoj ofte montris plej profundan kompaton, kiun mi sentigis al ili; kaj tiuj elmontraĵoj ne malpli trapikis mian koron ol la moko de la junularo kaj la fiera malestimo de la viroj, precipe de tiaj dikaj vastkorpuloj, kiuj mem ĵetis larĝan ombron. Bela ĉarma knabino, kiu ŝajne akompanis siajn gepatrojn, singarde rigardantajn nur antaŭ siajn piedojn, okaze turnis al mi sian luman okulon; ŝi videble ektimis rimarkante mian senombrecon, kaŝis sian belan vizaĝon en sia vualo, mallevis la kapon kaj senbrue preteriris.

Pli longe mi ne elportis tion. Salecaj torentoj eliĝis el miaj okuloj, kaj kun fendita koro mi ŝanceliĝante retiriĝis en la mallumon. Mi devis min apogi al la domoj, por firmigi miajn paŝojn, kaj malrapide kaj malfrue mi atingis mian loĝejon.

La nokton mi pasigis sendorma. La sekvintan tagon mi tuj ordonis, ĉie serĉi la viron en la griza frako. Eble mi sukcesus retrovi lin, mi pensis, kaj kiel bonŝance, se li, kiel mi, pentus pri la malprudenta interŝanĝo! Mi venigis Bendel, li ŝajnis vigla kaj lerta; -- mi precize pentris al li la viron, kiu posedas trezoron, mi diris, sen kiu la vivo por mi nur estas turmento. Mi indikis al li la tempon, la lokon, kie mi vidis lin, priskribis al li ĉiujn ĉeestintojn kaj aldonis ankoraŭ jenan signon: li precipe demandu pri Dollond-lorno, pri turka tapiŝo trateksita per oro, pri luksa ekskursotendo kaj fine pri nigraj rajdoĉevalviroj, kies historio, mi diris, ne precizigante la kielon, estas ligita kun tiu de la enigma viro, kiu al ĉiu ŝajnis negrava kaj kies apero detruis la trankvilon kaj la feliĉon de mia vivo.

Finparolinte mi alportis ŝarĝaĵon da oro tiom grandan, kian mi povis porti, kaj krome almetis gemojn kaj juvelojn de sufiĉe granda valoro. „Bendel“, mi diris, „tio malbaras multajn vojojn kaj faciligas multon, kio ŝajnis neebla; ne estu avara pri ĝi, kiel mi ne estas, sed iru kaj ĝojigu vian mastron per sciigoj, sur kiuj estas bazita lia sola espero.“

Li foriris. Malfrue kaj malĝoja li revenis. Neniu el la servistoj de sinjoro John, neniu el liaj gastoj -- li parolis kun ĉiuj -- memoris eĉ nur iomete la viron en la griza vesto. La nova teleskopo ĉeestis, kaj neniu sciis, de kie ĝi venis; la tapiŝo kaj la tendo estis ankoraŭ sur la sama monteto, la servistoj gloris la riĉecon de sia mastro, kaj neniu sciis, de kie li ricevis tiujn novajn valoraĵojn. Li mem havis plezuron pri ili, kaj estis al li indiferente, ke li ne sciis ilian devenon; la ĉevalojn havis en siaj staloj la junaj sinjoroj, kiuj rajdis sur ili, kaj ili alte laŭdis la malavarecon de sinjoro John, kiu tiutage donacis al ili la ĉevalojn. Jen kiom mi sciiĝis el la detala rakonto de Bendel, kies rapidema fervoro kaj prudenta konduto, malgraŭ la foresto de sukceso, ricevis mian merititan laŭdon. Malgaja mi faris signon al li, ke li lasu min sola.

„Mi raportis“, li denove ekparolis, „al mia sinjoro pri la afero por li plej grava. Restas al mi io por transdiri, kion hodiaŭ matene komisiis al mi homo, kiun mi renkontis antaŭ la pordo elirante por mia afero, en kiu mi tiel malbone sukcesis. La propraj vortoj de tiu viro estis: “Diru al sinjoro Petro Schlemihl, ke li ne plu vidos min ĉi tie, ĉar mi estas veturonta trans la maron kaj favora vento ĝuste vokas min al la haveno. Sed post jara intertempo mi havos la honoron, viziti lin kaj tiam proponi al li alian, tiam eble por li akceptindan negocon. Prezentu al li miajn plej humilajn komplimentojn kaj certigu lin pri mia dankeco“. Mi demandis lin, kiu li estas, sed li diris, ke vi bone konas lin.“

„Kiel aspektis la viro?“ mi kriis plena de antaŭsento, kaj Bendel priskribis al mi la viron en la griza frako, trajto post trajto, vorto post vorto, same kiel li priskribis en sia antaŭa rakonto la viron, pri kiu li klopodis informi sin. --

„Malfeliĉulo!“ mi ekkriis, tordante la manojn, „tio ja estis li mem!“ Jen li subite malblindiĝis: „Jes, ĝi estis li, vere estis!“ li timigite ekkriis, „kaj mi blindigita, stulta ne rekonis lin kaj perfidis mian mastron!“

Ploregante li eksplodis per plej maldolĉaj riproĉoj kontraŭ si mem, kaj lia malespero devis eĉ al mi sentigi kompaton. Mi konsolis lin, certigis al li kelke da fojoj, ke mi ne dubas pri lia fidelo, kaj tuj sendis lin al la haveno por, se eble, sekvi la postsignojn de tiu stranga viro. Sed en tiu sama mateno multe da ŝipoj, kiujn malfavoraj ventoj retenis en la haveno, estis ekveturintaj; ĉiuj destinitaj por aliaj regionoj de l’ mondo, ĉiuj por aliaj marbordoj, kaj la grizulo estis malaperinta kiel ombro, ne lasante postsignon.

III.

Kiom utilus flugiloj al tiu, kiu estas firme alforĝita per feraj ĉenoj? Li devus malgraŭ ili kaj eĉ pli terure malesperi. Mi kuŝis, kiel _Faffner_[20] ĉe sia trezoro, senigite de ĉia homa konsolo kaj suferante de malhavo ĉe mia oro; mi jam ne amis ĝin, mi ĝin malbenis, ĉar per ĝi mi vidis min izolita de ĉia vivo. En mi sola konservante mian malgajan sekreton, mi timis la plej malaltan el miaj servistoj, kiun samtempe mi devis envii; ĉar li havis ombron, li rajtis sin montri en la sunbrilo. Mi forfunebris en miaj ĉambroj la tagojn kaj noktojn, kaj la ĉagreno manĝetis mian koron.

Ankoraŭ iu alia antaŭ miaj okuloj konsumiĝis de sufero; mia fidela Bendel ne ĉesis sin turmenti per silentaj riproĉoj, ke li trompis la fidon de sia bona mastro ne rekonante tiun, kiun serĉi li estis komisiita kaj kun kiu li devis konsideri intime ligita mian malgajan sorton. Sed mi neniel povis riproĉi lin; mi rekonis en la okazaĵo la enigman naturon de la nekonato.

Por preterlasi nenian provon, foje mi sendis Bendel kun multvalora brilianta ringo al la plej fama pentristo de la urbo invitigante lin, fari al mi viziton. Li venis, mi forigis miajn servistojn, ŝlosis la pordon, sidiĝis apud la viro, kaj, glorinte lian arton, mi kun premiĝanta koro turnis min al la afero mem; antaŭe mi igis lin promesi nepran diskretecon.

„Sinjor’ profesoro“, mi daŭrigis, „ĉu por homo plej malbonŝance perdinta sian ombron vi eble povus pentri falsan ombron?“ -- „Vi parolas pri ĵetata ombro?“ -- „Certe, tian mi celas.“ -- „Sed“, li plue demandis min, „per kia mallertaĵo, per kia malzorgo li do povis perdi sian ombron?“ „Kiel tio fariĝis“, mi respondis, „ja eble estas tre malgrave; tamen aŭdu, ke en Ruslando“, mi senhonte mensogis al li, „kie la pasintan vintron li faris vojaĝon, foje, ĉe eksterordinara malvarmo, lia ombro tiom frostofiksiĝis al la tero, ke li jam ne povis deigi ĝin.“

„La falsa ĵetata ombro, kiun mi povus pentri al li“, la profesoro respondis, „tamen estus nur tia, ke li nepre perdus ĝin per movo eĉ plej malgranda, -- precipe se li tiel malmulte estis alligita al sia propra ombro, kiel oni povas konkludi laŭ via rakonto mem; kiu ne havas ombron, ne iru en sunbrilon, jen l’ aĵo plej prudenta kaj plej sendanĝera“. Li leviĝis kaj foriris, ĵetante al mi trapikan rigardon, kiun la mia ne povis elporti. Mi refalis en mian seĝon kaj kaŝis mian vizaĝon en miaj manoj.

Tian ankoraŭ trovis min Bendel, kiam li eniris. Li vidis la doloron de sia mastro kaj volis silente kaj respekte retiriĝi. -- Mi levis la rigardon, -- mi subfalis sub la pezo de mia ĉagreno, mi devis komuniki ĝin: „Bendel“, mi kriis al li, „vi sola, kiu vidas kaj respektas miajn suferojn, kiu ŝajnas ne voli ekkoni ilian kaŭzon sed nur silente kaj sindone dividi ilin kun mi, venu al mi, Bendel, kaj estu la konfidato de mia koro. La trezoron de mia oro mi ne forŝlosis de vi, mi ne volas forŝlosi de vi ankaŭ la fonton de mia aflikto. -- Bendel, ne forlasu min. Bendel, vi vidas min riĉa, malavara, bonevola; vi opinias, ke la tuta mondo devus glori min, kaj vi vidas min evitanta la mondon kaj min forŝlosanta de ĝi. Bendel, tiu mondo juĝis, ĝi forpuŝis min, kaj eble eĉ vi deturnos vin de mi, sciiĝinte mian teruran sekreton: Bendel, mi estas riĉa, malavara, bonevola, sed, -- ho Dio! -- mi ne havas ombron!“ --

„Ne havas ombron?“ terurite ekkriis la bonulo, kaj larmoj tuj verŝiĝis el liaj okuloj. -- „Ve al mi, ke mi naskiĝis por servi al senombra mastro!“ Li eksilentis kaj mi kaŝis mian vizaĝon en miaj manoj!

„Bendel“, mi malfrue kaj tremante aldonis, „nun vi posedas mian sekreton, nun vi povas perfidi ĝin. Iru kaj atestu kontraŭ mi.“ Ŝajnis, ke en lia interno okazas akra batalo; fine li sin teren ĵetis antaŭ mi, kaptis mian manon kaj surverŝis ĝin per siaj larmoj. „Ve!“ li ekkriis. „Kion ajn opinias la mondo, pro ombro mi nek povas, nek volas forlasi mian bonan mastron; mi agos prefere honeste ol saĝe: mi restos ĉe vi, pruntos al vi mian ombron, helpos al vi, kie mi povos, kaj kie mi ne povos, mi ploros kun vi.“ Mi ĵetis min al lia kolo, mirante pro tia nekutimata pensmaniero, ĉar mi estis konvinkita, ke ne pro oro li faris tion.

De tiu tempo iom ŝanĝiĝis mia sorto kaj mia vivoaranĝo. Estas ne priskribeble, kiel zorgeme Bendel sciis kaŝi mian mankon. Ĉie li estis antaŭ mi kaj kun mi, antaŭvidante ĉion, farante preparojn kaj, kie ne antaŭvidite minacis danĝero, tuj kovrante min per sia ombro; ĉar li estis pli granda kaj pli larĝa ol mi. Tial mi kuraĝis ree min montri inter la homoj kaj komencis ludi gravan rolon en la mondo. Mi ja devis ŝajne alpreni multe da strangaĵoj kaj kapricoj; sed ili bone konvenas al riĉulo. Kaj tiel longe, kiel la vero restis kaŝita, mi ĝuis ĉiajn honoron kaj respekton, kiaj estis ŝuldataj al mia oro. Pli trankvila mi atendis la viziton de la enigma nekonato, promesitan por la tempo post unu jaro.

Mi tre bone sentis, ke mi ne devis resti longe en loko, kie oni jam vidis min sen ombro kaj kie mia senombreco do facile povis malkaŝiĝi. Krome mi, eble jam nur kiel sola, ankoraŭ pensis pri tio, kia mi montris min ĉe sinjoro John, kaj tio estis por mi prema memoro. Tial mi volis ĉi tie nur fari provon, por aliloke povi pli facile kaj certece konduti; -- sed prezentiĝis io, kio min kelkatempe retenis per mia vanteco: jen kie en la homo la ankro plej certe enfundiĝas.

La sama bela Fanny, kiun mi refoje renkontis aliloke, montris por mi, ne memorante, ke ŝi iam vidis min, iom da intereso; ĉar nun mi havis spriton kaj saĝon. Kiam mi parolis, oni aŭskultis, kaj mi mem ne sciis, kiel mi akiris la arton, tiel facile konversacii kaj direkti la konversacion. -- La impreso, kiun mi kredis estis farinta al la belulino, forprenis de mi la prudenton, kiel ĝuste ŝi deziris; kaj de nun mi sekvis ŝin kun mil penoj tra la ombro kaj la krepusko, kie ajn mi povis. Mi estis vanta sole pri tio, vantigi ŝin pri mi; kaj malgraŭ la deziro mi ne povis peli mian ebrion el la kapo en la koron.

Sed por kio longe kaj detale ripeti al vi la tute ordinaran aferon? -- Vi mem sufiĉe ofte rakontis ĝin al mi pri aliaj honestuloj. -- Al la malnova, bone konata ludo, en kiu mi naive prenis sur min trivialan rolon, aliĝis, estas vere, speciale verkita katastrofo, ne atendite de mi kaj de ŝi kaj de ĉiuj.

Kiam iuvespere laŭ mia kutimo mi estis kuniginta societon en ĝardeno, mi promenis brako en brako kun la sinjorino, en ioma malproksimo de la aliaj gastoj, kaj klopodis artifiki frazaĵojn. Ŝi estis deceme turninta sian rigardon altere kaj dolĉe reciprokis la premon de mia mano. Jen neatendite post ni elnubiĝis la luno, -- kaj ŝi vidis nur sian ombron falanta antaŭ nin. Ŝi forte ektremis kaj konsternite rigardis min, poste denove la teron, per la okulo serĉante mian ombron; kaj kio okazis en ŝi, tiel strange pentriĝis sur ŝiaj mienoj, ke mi estus eminta laŭte ekridi, se mi ne mem sentus malvarmajn fluojn sur la dorso.

Mi ellasis ŝin svenantan el mia brako, flugis kvazaŭ sago tra la teruritaj gastoj, atingis la pordon, min ĵetis en la unuan veturilon, kiun mi tie trovis staranta, kaj reveturis al la urbo, kie ĉi-foje je mia malfeliĉo mi lasis la gardeman Bendel. Li ektimis vidante min, unu vorto malkaŝis al li ĉion. Tuj oni venigis poŝtoĉevalojn. Mi prenis kun mi nur unu el miaj servistoj, ruzegan friponon, nomatan _Rascal_[21], kiu estis sciinta necesigi sin al mi per sia lerto kaj ne povis eĉ nur supozeti ion pri la hodiaŭa okazaĵo. En la sama nokto mi ankoraŭ trapasis tridek mejlojn. Bendel postrestis por malaranĝi mian mastraĵon, donaci oron, kaj alvenigi l’ aĵon plej necesan. Kiam li atingis min en la sekvinta tago, mi ĵetis min inter liajn brakojn kaj ĵuris al li, -- tute ne, ke mi ne plu faros malsaĝaĵojn, sed nur, ke estonte mi estos pli singarda. Ni sen interrompo daŭrigis nian vojaĝon, trans la limon kaj la montaron; ne pli frue ol sur la alia deklivo, disigite jam per alta remparo de tiu fatala tero, mi lasis min decidigi, en proksima kaj malmulte vizitata banloko ripozi de ĉiuj penoj kaj lacigoj.

IV.

En mia rakonto mi devos rapide transpasi tempon, ĉe kiu mi volontege pli longe haltus, se mi scius en la memoro elvoki ĝian vivan spiriton. Sed la koloro, kiu ĝin vivigis kaj sole povas revivigi, estingiĝis en mi, kaj kiam mi volas retrovi en mia brusto la sentimentojn, kiuj tiam levis ĝin tiel potence, la dolorojn kaj la feliĉon, la piajn iluziojn, -- tiam mi vane batas al roko, kiu jam ne donas vivan fonton; la dio forlasis min. Kiel ŝanĝite ĝi nun rigardas min, tiu pasinta tempo! -- Tie en la banloko mi estis ludonta heroan rolon; sed la prezentado enamiĝas en paron de bluaj okuloj. La gepatroj, trompite de la ludo, ĉiamaniere klopodas por rapide definitivigi la aferon, kaj la trivialan farson finas mokego. Kaj jen ĉio, ĉio! -- Tio ŝajnas al mi senspritaĉa kaj banala, kaj samtempe estas terure, ke tia povas ŝajni al mi tio, kio foje metis en mian bruston tiel riĉan, grandan senton. _Mina_[22], kiel mi iam ploris vin perdante, tiel mi ploras nun, ke mi ankaŭ en mi ne povas retrovi vin. Ĉu mi do tiom maljuniĝis? -- Ho mizera racio! Nur unu pulsobato de tiu tempo, ankoraŭ nur unu momento de tiu revo. -- Sed ne! Soleca mi estas sur la dezerta maro de viaj maldolĉaj akvoj, kaj antaŭ longe la ŝaŭmantaĵo elŝprucis el la lasta pokalo de ĉampano.

Mi estis antaŭsendinta Bendel kun kelkaj sakoj da oro, por ke li aranĝu por mi en la urbeto loĝejon laŭ miaj bezonoj. Tie li dissemis multe da mono, kaj iom neprecize parolis pri la eminenta fremdulo, al kiu li servas (ĉar mi ne volis, ke li diru mian nomon), kaj tio naskis en la bonuloj strangajn pensojn. Tuj kiam mia domo estis preta por akcepti min, Bendel revenis por akompani min tien. Ni ekvojaĝis.

Proksimume unu mejlon for de la urbo, sur vasta sunluma loko, feste ornamita homamaso baris al ni la vojon. La veturilo haltis. Muziko, sonorado, kanonpafoj aŭdiĝis, laŭta vivukrio flugis tra la aero, -- antaŭ la pordoklapo de la veturilo aperis ĥoro da blanke vestitaj junulinoj. Ĉiuj estis eksterordinare belaj, sed kompare kun la unu ili malaperis, kiel la steloj de l’ nokto kompare kun la suno. Ŝi elpaŝis el la mezo de l’ fratinoj; la alta delikata figuro honteme ruĝiĝante ekgenuis antaŭ mi kaj prezentis al mi sur silka kuseno kronon plektitan el laŭro, olivobranĉoj kaj rozoj; ŝi diris kelke da vortoj malbone preparita kaj novulo sur la scenejo, mi dum pri majesteco, respekto kaj amo, kiujn mi ne komprenis, sed kies sorĉa arĝentosono ebriigis miajn orelon kaj koron. Ŝajnis al mi, ke jam unu fojon preterpasis min tiu ĉiela aperaĵo. La ĥoro komencis kaj kantis la laŭdon al bona reĝo kaj la feliĉon de lia popolo.

Kaj tiu sceno, kara amiko, okazis meze en la sunbrilo! Ŝi ankoraŭ genuis du paŝojn antaŭ mi, kaj mi, senombra, ne povis transsalti tiun interspacon, ne miaflanke ĵeti min surgenuen antaŭ tiu anĝelo. Ho, kiom mi estus doninta por ombro en tiu momento! Mi devis kaŝi mian honton, mian angoron, mian malesperon profunde en la fundo de mia veturilo. Bendel fine decidiĝis por mi. Li elsaltis de la alia flanko el la veturilo; mi ankoraŭ revokis lin kaj donis al li el mia kesteto, ĝuste kuŝanta ĉemane, grandvaloran diamantan kronon, kiu iam estis destinita por la bela Fanny. Li paŝis antaŭen, kaj, parolante en la nomo de sia mastro, li diris, ke mi nek povas, nek volas akcepti tiajn honoraĵojn kaj ke supozeble per eraro okazis ĉio ĉi, sed ke tamen mi dankas al la bonaj loĝantoj de la urbo pro ilia bona intenco. Dume li prenis la prezentatan florkronon de ĝia loko kaj anstataŭis ĝin per la brilianta diademo; poste li respekte etendis sian manon al la junulino, por relevi ŝin, kaj forigis per gesto la pastraron, la magistraton kaj ĉiujn deputitarojn. Neniu plu estis allasata. Li ordonis al la homamaso disiĝi kaj cedi lokon al la ĉevaloj, resaltis en la veturilon kaj galopege ni forveturis al la urbeto, pasante sub triumfarko konstruita el foliaĵo kaj floroj. -- La kanonoj ne ĉesis pafi. -- La veturilo haltis antaŭ mia domo; mi rapide ensaltis en la pordon, disigante la popolamason allogitan de la deziro, vidi min. La popolaĉo vivukriadis sub mia fenestro, kaj mi igis pluvi el ĝi duoblajn dukatojn. Vespere la urbo estis memvole iluminata. --

Kaj mi ankoraŭ neniel sciis, kion signifas ĉio ĉi kaj por kiu mi estas prenata. Mi forsendis Rascal, por ke li informu sin. Oni rakontis al li, ke oni ricevis certajn sciigojn, ke la bona reĝo de Prusio sub la nomo de grafo vojaĝas tra la lando; ke oni rekonis mian adjutanton kaj ke li perfidis sin kaj min; kiel granda fine estis la ĝojo, kiam oni estis certa, havi min en la loko mem. Nun, estas vere, oni ekkomprenis, ke evidente mi volas gardi nepran inkogniton kaj kiom malprave oni agis tiel altrude levante la vualon. Sed ke mi tiel favoroplene, tiel indulgeme koleretis, -- ke mi certe ne povos ne pardoni al ilia bona koro.

Al mia sentaŭgulo la afero ŝajnis tiel amuza, ke li per punaj paroloj kiel eble plej klopodis, provizore plifortigi la kredon de tiuj bonaj homoj. Li prezentis al mi tre komikan raporton, kaj, vidante min amuzita per ĝi, li regalis min eĉ per la petolaĵoj, kiujn li faris. -- Ĉu mi devas konfesi? Esti rigardata kiel la respektata estro, flatis min tamen, kvankam tio okazis nur per intermikso.

Por la sekvonta vespero mi ordonis prepari feston sub la arboj ombrantaj la lokon antaŭ mia domo kaj inviti al ĝi la tutan urbon. La mistera forto de mia saketo, la klopodoj de Bendel kaj la aktiva elpensemo de Rascal sukcesis, venki eĉ la tempon. Efektive estas mirige, kiel lukse kaj bele ĉio aranĝiĝis en tiel malmultaj horoj. Kiaj pompo kaj abundo jen naskiĝis! Ankaŭ la ingenia lumilaro estis tiel saĝe dislokita, ke mi sentis min tute sendanĝera. Nenio estis forgesita, mi nur povis laŭdi miajn servistojn.

La vespero alvenis. La gastoj aperis kaj estis prezentataj al mi. Pri la majesteco oni ne plu parolis; sed kun profundaj respekto kaj humilo oni min nomis: sinjor’ grafo. Kion fari? Mi toleris la grafecon kaj restis de nun graf’ Petro. Meze de la tumulto de l’ festo mia animo deziris nur ŝin sole. Malfrue ŝi aperis, ŝi, kiu estis la krono kaj ĝin portis. Ŝi deceme sekvis siajn gepatrojn kaj ŝajnis ne scii, ke ŝi estas la plej bela. Estis prezentataj al mi sinjoro la arbaristo, lia edzino kaj lia filino. Al la gepatroj mi sciis diri multe da agrablaj kaj ĝentilaj paroloj; sed antaŭ la filino mi staris kvazaŭ riproĉata knabo, ne povante eligi eĉ unu vorton. Fine mi balbutante petis ŝin, honori tiun feston akceptante en ĝi la rolon, kies signo ŝin ornamas. Honteme kun kortuŝa rigardo ŝi petis indulgon; sed antaŭ ŝi pli hontema ol ŝi mem, mi kiel unua regato en profunda respekto prezentis al ŝi mian omaĝon, kaj la konduto de la grafo fariĝis por ĉiuj gastoj modelo kaj ordono, kiujn sekvi ili ĝoje fervoris. Majesteco, senkulpo kaj gracio, interligite kun belo, regis ĝojan feston. La feliĉaj gepatroj de Mina opiniis altigita sian infanon sole por honori ilin; mi mem estis en nedirebla ebrio. Kiujn mi ankoraŭ havis el la juveloj siatempe aĉetitaj por liberigi min de embarasa oro, ĉiujn perlojn, ĉiujn valorŝtonojn mi ordonis meti en du kovritajn pladojn kaj dum la manĝo rondirigi inter ŝiaj kunulinoj kaj ĉiuj sinjorinoj en la nomo de la reĝino; dume oro sen interrompo estis ĵetata trans la antaŭmetitajn barierojn al la popolo ĝojkrianta.

La sekvintan matenon Bendel konfidencie sciigis al mi, ke la suspekto, kiun li jam de longe sentis pri la honesto de Rascal, nun certiĝis. Hieraŭ li trompe ŝtelis tutajn sakojn da oro. „Ni malenviu al tiu senhava ruzulo la malgrandan akiraĵon; mi volonte donacas al ĉiuj, kial ne ankaŭ al li? Hieraŭ li kaj ĉiuj novaj servistoj, kiujn vi donis al mi, honeste servis al mi, ili ĝoje helpis min, festi ĝojan feston.“

Oni ne plu parolis pri tio. Rascal restis la unua el miaj servistoj. Sed Bendel estis mia amiko kaj konfidenciulo. Li kutimiĝis rigardi mian riĉecon neelĉerpebla, kaj li ne klopodis koniĝi ĝiajn fontojn; kontraŭe li, konformiĝante al miaj intencoj, helpis min en la elpensado de okazoj por aperigi ĝin kaj malŝpari oron. Pri tiu nekonato, la pala kaŝglitulo, li sciis nur tion: ke sole li povas liberigi min de la malbeno sur mi pezanta kaj ke mi timas lin, sur kiu estas bazita mia sola espero; krome, ke mi estas konvinkita, ke li povos min trovi ĉie kaj mi lin nenie, kaj ke mi tial, atendante la fiksitan tagon, ĉesigis la vanan serĉadon.

La lukseco de mia festo kaj mia konduto dum ĝi komence subtenis en la kredemaj loĝantoj de la urbo ilian antaŭformitan opinion. Sed tre baldaŭ ja laŭ la gazetoj montriĝis, ke la tuta fabela vojaĝo de la reĝo de Pruslando estis nura senbaza famo. Sed ia reĝo mi tamen estis laŭ ilia opinio kaj do devis resti, eĉ unu el la plej riĉaj kaj reĝaj, kiuj ajn ekzistas. Oni nur ne precize sciis, kiu reĝo. La mondo neniam havis kaŭzon por plendi pri manko de monarkoj, plej malmulte en niaj tagoj; tiuj bonuloj, ankoraŭ ne vidintaj iun, kun egala bonŝanco konjektis jen pri tiu jen pri alia. -- Graf’ Petro ĉiam restis, kiu li estis en realo.

Foje inter la bangastoj aperis komercisto, kiu bankrotis por riĉigi sin; li ĝuis ĝeneralan estimon kaj ĵetis larĝan, kvankam iom palan ombron. Ĉi tie li volis parade montri la riĉaĵon de li kolektitan, kaj li eĉ ekhavis la ideon, konkuri kun mi. Mi uzis mian saketon kaj baldaŭ atingis, ke la kompatindulo devis refoje bankroti kaj iri trans la montaron, por savi sian reputacion. Tiel mi malembarasis min de li. -- En tiu regiono mi faris multe da sentaŭguloj kaj mallaborantoj!

Malgraŭ la reĝaj pompo kaj malŝparado, per kiuj mi subigis al mi ĉion, en mia domo mi vivis tre simple kaj retirite. Mi estis farinta por mi regulo plej grandan singardemon; neniu alia ol Bendel, indiferente sub kiu preteksto, rajtis eniri la ĉambrojn, en kiuj mi loĝadis. Tiel longe, kiel brilis la suno, mi tenis min enŝlosita kun li en ili, kaj oni diris: la grafo laboras en sia kabineto. Al tiuj laboroj rilatis la oftaj kurieroj, kiujn mi sendis kaj ricevis pro ĉia bagatelo. -- Nur vespere, inter miaj arboj aŭ en mia salono, lerte kaj riĉe lumigita laŭ la disponoj de Bendel, mi akceptis societon. Se mi eliris, dum kio Bendel ĉiam devis observi min per akrevidaj okuloj, tio okazis nur, por viziti la arbaristan ĝardenon, sole pro ŝi; ĉar la plej interna koro de mia vivo estis mia amo.

Ho, bona Chamisso, mi esperas, ke vi ankoraŭ ne forgesis, kio estas amo! Ĉi tie mi lasas al vi multe por kompletigi. Mina vere estis bona, dolĉa infanino, inda de amo. Mi estis kateninta al mi ŝian tutan fantazion; en sia humilo ŝi ne sciis, per kio ŝi povis meriti, ke mi eĉ nur ĵetis rigardon al ŝi; kaj ŝi donis amon por amo per la plena juneca forto de senkulpa koro. Ŝi amis kiel virino, oferante sin tutan; memforgese, sinfordone pensante nur pri tiu, kiu estis ŝia vivo, senzorge, ĉu ŝi mem pereos: tio estas, ŝi vere amis. --

Sed mi --, ho kiel terurajn horojn -- terurajn kaj tamen indajn, ke mi deziru ilian revenon -- mi ofte forploris sur la brusto de Bendel, kiam mi post la unua senkonscia ebrieco estis rekolektinta miajn pensojn kaj akre rigardinta min mem! Mi, kiu senombra, kun malica egoismo pereigante ĉi tiun anĝelon, per mensogoj ŝtele altiris al mi la puran animon! Jen mi decidis, mem malkaŝi al ŝi mian sekreton; jen mi promesis per solenaj ĵuroj, ke mi forŝiros min de ŝi kaj forkuros; jen ree mi ekploris kaj interkonsentis kun Bendel, kiel vespere mi vizitos ŝin en la arbarista ĝardeno. --

En aliaj tempoj mi mensogis al mi mem pri grandaj esperoj pro la proksima vizito de la griza nekonato kaj denove ploris, vane provinte kredi al ili. Mi estis elkalkulinta la tagon, en kiu mi atendis revidi la teruran; ĉar li estis dirinta: post jara intertempo, kaj mi konfidis al lia diro.

La gepatroj estis bonaj respektindaj maljunuloj, kiuj tre amis sian solan infanon; la tuta interrilato surprizis ilin jam ekzistante, kaj ili ne sciis, kion fari en tio. Ili antaŭe ne estis revintaj, ke graf’ Petro povus eĉ nur pensi pri ilia infanino; nun li eĉ amis ŝin kaj estis responde amata. -- La patrino ja estis sufiĉe vanta, por pensi pri parenciĝo kaj klopodi por ĝia efektivigo; la bona natura saĝo de la patro rifuzis tian ekstravagancan ambicion. Ambaŭ estis konvinkitaj pri la pureco de mia amo -- ili povis fari nenion krom preĝi por sia infanino.

Jen venas en mian manon letero de Mina, skribita en tiu tempo. -- Jes, tio estas ŝia skribo! Mi volas ĝin kopii por vi:

„Mi estas malforta, sensaĝa knabino; povus imagi, ke mia amato, ĉar mi lin arde, arde amas, ne volus kaŭzi doloron al la kompatinda knabino. -- Ho, vi estas tiel bona, tiel nedireble bona; sed ne komprenu min malĝuste. Vi ne oferu, ne volu oferi al mi ion. Ho Dio! mi povus malami min, se vi farus tion. Ne, -- vi igis min senlime feliĉa, vi instruis min ami. Daŭrigu vian vojon! -- Mi ja scias mian sorton, graf’ Petro ne apartenas al mi, apartenas al la mondo. Mi volas esti fiera aŭdante: tio estis li, kaj tio ree li estis, kaj tion li plenumis; tie oni adoris lin, kaj tie oni diigis lin. Vidu, kiam mi pensas tion, mi koleretas kontraŭ vi, ke ĉe naiva infanino vi povas forgesi vian altan destinon. -- Foriru! Alie tiu penso fine malfeliĉigos min, kiu per vi estas tiel feliĉa, ho! tiel feliĉega. -- Ĉu mi ne ankaŭ plektis olivobranĉon kaj rozoburĝonon en vian vivon kiel en la florkronon, kiun mi estis permesata prezenti al vi? Mi havas vin en la koro, mia amato, ne timu foriri de mi, -- mortos mi, ho! tiel feliĉega, tiel nedireble feliĉega per vi!“ --

Vi povas imagi, kiel tiuj vortoj devis fendi mian koron. Mi diris al ŝi, ke mi ne estas tio, por kio oni ŝajnas preni min; ke mi nur estas riĉa, sed senlime mizera viro. Ke sur mi pezas malbeno, kiu estu la sola sekreto inter ŝi kaj mi, ĉar mi ankoraŭ ne tute perdis la esperon, esti liberigata de ĝi. Ke la veneno de miaj tagoj estas la timo, ke ŝin mi povus ŝiri kun mi en la abismon; ŝin, kiu estas la sola lumo, la sola feliĉo, la sola koro de mia vivo. Poste ŝi denove ploris tial, ke mi estas malfeliĉa. Ho, ŝi estis tiel amema, tiel bona! Povante ŝparigi al mi nur unu larmon, ŝi -- kun kioma feliĉego! -- por pago estus oferinta sin mem tutan.

Sed ŝi tute ne komprenis ĝuste mian diron; ŝi nun supozis min ia princo, kiun trafis peza pundecido, ia ekzilita eminentulo, kaj ŝia fantazio ne laciĝis pentri al ŝi inter heroaj bildoj belege la amaton.

Foje mi diris al ŝi: „Mina, la lasta tago en la venonta monato povas ŝanĝi kaj decidi mian sorton; se tio ne okazos, mi devos morti, ĉar mi ne volas malfeliĉigi vin.“ -- Ŝi plorante kaŝis sian kapon sur mia brusto. „Se via sorto ŝanĝiĝos, lasu min nur scii, ke vi estas feliĉa, mi ne havas pretendon pri vi. -- Se vi estos mizera, ligu min al via mizero, por ke mi helpu al vi porti ĝin.“